Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 février 2012 3 15 /02 /février /2012 15:24

These_are_the_people_who_makes_Tibet_a_living_place.jpg15/02/2012

Proksime de la tibeta novjaro, la protestado kontraŭ la ĉina superregado intensiĝas en Tibeto, kie memoferoj estas la ĉefa esprimrimedo de la loĝantaroj kaj religiuloj.

Sabaton, monaĥino 19jara, Tenzin Ĉedron, flamigis sian korpon ŝmiritan per petrolo post skandado de kontraŭĉinaj sloganoj, kaj mortis, kiel raportas BBC (Brita Korporacio pri Radio-elsendo). Tri tagoj antaŭe, iama monaĥo de la monaĥejo de Kirti memoferis sin sammaniere.

En la franca gazeto « La Mondo » la etnologo kaj tibetologo Katja Buffetrille rakontas la neeblecon por la tibetanoj esprimi sin pri la situacio : pli ol 60 intelektuloj kaj artistoj estus ĉi-momente en malliberejo, kaj transdoni informojn al fremduloj per telefono estas puninda per malliberejo.

Se la aliro al Aba estas blokata, la interreto kaj la poŝtelefonoj estas ankaŭ eksterservaj. Kaj la subpremo de la monaĥejoj signifas ankaŭ malpermeson de tibetaj sciado kaj kulturo, tial ke ili servas ankaŭ kiel universitatoj. 

 

http://www.slate.fr/lien/49937/INTERNATIONAL-tibet-chine-protestation-r%C3%A9pression-2012-ind%C3%A9pendance 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }