Kelkaj centoj da personoj komencis merkredon en la nordo de Peruo Marŝon por akvo, kiu devas kulmini post ok tagoj en Limo, konverĝante kun marŝoj el aliaj regionoj kie la mineja industrio estas antaŭvidita danĝero por akvo, anoncis la organizantoj.
La ĉefa Marŝo por akvo deiris de lago situata 4000 metrojn alta apud Kajamarka (nordo) kie mineja projekto estigas surlokan opozicion de monatoj, indikis la Lima gazetaro al organiz-komitato kunigante ekologiistojn, sindikalistojn, kamparanojn.
La marŝo deziras atingi Limon, 800 kilometrojn distanca, post ok tagoj kaj eniri en la ĉefurbon la 9an de februaro. Alidirite, la marŝantoj efektivigos vojpartojn ĉiutage piede, kaj la ceteron per veturiloj, precizigis Manuelo Kastijo, kunordiganto de la projekto.
http://www.romandie.com/news/n/_Perou__un_collectif_lance_une_Marche_nationale_pour_