Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 janvier 2013 1 28 /01 /janvier /2013 14:43

Azavado.jpg 28/01/2013 - Manifestacio de virinoj en Kidal, hieraŭ por postuli traktatan solvon kun Nacia Movado por la liberigo de Azavado (MNLA) 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nacia_Movado_por_la_liberigo_de_Azavado

La 27an de janaro, manifestacio, ĉefe de virinoj, okazis en Kidal. Sekve al bombadoj de franca armeo, la civila loĝantaro de Kidal nun timas la baldaŭan revenon de la malia armeo kaj de ties ekscesoj kontraŭ la civilaj loĝantoj. La virinoj de Kidal postulas traktatan solvon kun MNLA kaj rifuzas suferi denove « la planitan genocidon fare de la maliaj aŭtoritatoj de post 1960 kontraŭ la loĝantaro de Azavado. »  

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kidal 

La civila loĝantaro de Kidal, sekve al bombadoj de la franca armeo, surstratiĝis por manifesti sian timon revivi denove la ekscesojn de la malia armeo kiuj ĉiam sekvis la diversajn akordojn kaj traktadojn kiel « solvo al la krizo en Nordo »   

Same kiel la antaŭaj manifestacioj kontraŭ la islamistoj de Ansar Dine (Kidal estas la denaska urbo de la ĉefo islamo-terorista Iyad Ag Ghaly), ja virinoj surstratiĝis svingantaj flagojn de Azavado, kaj afiŝojn postulante « traktatan solvon kun MNLA » kaj « tujan haltigon de la genocido planita de la maliaj aŭtoritatoj de post 1960 kontraŭ la loĝantaro de Azavado ».   

Dum tiu tempo, en Parizo, deklaracio asertas : « Nia rolo ne estas anstataŭi la maliajn aŭtoritatojn ».

http://en.wikipedia.org/wiki/Ansar_Dine

Azavado-copie-1.jpg

http://www.siwel.info/Kidal-manifestation-pour-une-solution-negociee-avec-le-MNLA-et-contre-le-retour-de-l-armee-malienne_a4574.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }