28/02/2013
La nuklea akcidento en Fukuŝimo, en Japanio, kaŭzis relativan kreskadon de kancero-risko en la plej tuŝitaj areoj apud la centralo, opinias raporto de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), publikigita ĵaŭdon 28an de februaro en Ĝenevo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Monda_Organiza%C4%B5o_pri_Sano
Aperas el tiu takso ke la Fukuŝima evento, en 2011, « devus kaŭzi neniun percepteblan kreskadon de la san-riskoj ekster Japanio », aldonas la raporto de spertuloj.
Ili opinias en tiu 166-paĝa dokumento ke en areo de 20 kilometroj ĉirkaŭ la centralo, akcidentita post perforta tertremo sekvata de cunamo, la tiroida kancer-risko ĉe la virinoj kaj infanoj krekas je 1,25%, kontraŭ kutime 0,75%.
« Ekster tiuj areoj [la plej infektitaj, ĉirkaŭ la centralo], inkluzive ene de la prefektejo de Fukuŝimo, neniu kreskado de kancer-risko estas atendita, asertis S-ino Nejra. MOS insistas en tiu raporto pri la neceseco prigardadi la loĝantojn plej malfortajn, kaj prigardado de nutraĵoj kaj medio.