Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2013 3 27 /02 /février /2013 16:47

Turkio.jpg 27/02/2013 - La Internacia Sindikata Konfederacio (ISK) vigle kondamnis la atakojn plenumitajn de la aŭtoritatoj kontraŭ la sindikato de publika servo en Turkio

Mardon 19an de februaro, la polico lanĉis arest-mandatojn kontraŭ 167 personoj en 28 el la 81 provincoj de la lando, akuzante ilin ke ili havas rilatojn kun terorista organizaĵo. Ĝi poste procedis al aresto de pli ol kvindek personoj en Istanbulo kaj traserĉis la centralan sidejon de la Sindikato de Laboristoj de la Publika Servo (SLPS), en Ankaro. 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ankaro

Pli ol cent membroj de SLPS estis arestitaj, inkluzive Akman Simsek, membro de la konsultiĝa komitato. S° Simsek kaj lia edzino estis poste garditaj de la polico por juĝa enketo.

Krom S° kaj S-ino Simsek, la polico arestis ankaŭ virinon kiu atendis por traktado de kancero. Suĉinfano 3-monata ankaŭ estis enkarcerigita kun ties gepatroj.

Tio ne estas la unua fojo ke la ISK denuncas la troan uzadon de la kontraŭterorismaj leĝoj en Turkio.

« Ni ne plu povas akcepti ke sindikatistoj estu arestitaj, enkarcerigitaj sub falsaj akuzoj de terorismo ».

« La turkaj aŭtoritatoj devas tuj kaj senkondiĉe liberigi ĉiujn sindikatajn membrojn arestitajn kaj ne plu kvalitigi tiujn-ĉi kiel teroristoj ».

« En vera demokratio, la sindikatistoj rajtas plenumi sian legitiman rolon sen timo pri arestado », deklaris Sharan Burrown, ĝenerala sekretario de ISK.   

http://www.ituc-csi.org/turquie-plus-de-100-syndicalistes?lang=fr 

Por sendi subtenon:

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=1743&src=mm

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }