30/03/2012 La plej grava partoprenado estis konstatita en la regionoj kie alvokis ankaŭ la sendependaj sindikatoj
Entute 10.465.139 laboristoj strikis ĉi-mardon 29-an en Hispanio, laŭ la informoj publikigitaj ĵaŭdon far la sindikatoj CCOO kaj UGT.
Tio signifas ke la ĝenerala striko estis sekvata ĝis 77 %, kvankam en kelkaj regionoj ĝi superas 90 %. Finfine, la plej granda partoprenado okazis en Eŭskio (95 %), Navaro (90 %), Galegio (90 %), ĝuste tie kie ankaŭ la sendependaj sindikatoj alvokis al ĝenerala striko.
Sammaniere, Ili estigis pli gravan partoprenadon ol en Asturio (Nacia mezkvanto 89 %) kaj Katalunio (82 %). Male, malpli granda kvanto estis en Kastilio, Leono kaj Aragono, kun 65 % kaj Balearoj kun 67 %, Melilo (48 %) kaj Ceŭto (58%)
Laŭ absolutaj ciferoj, la plej granda nombro da strikantoj estis en Katalunio, kun preskaŭ 1,9 miliono da partoprenantoj. Poste Madrido, kun preskaŭ 1,7 miliono. En Andaluzio kun 1,6 miliono kaj Valencio kun ĉirkaŭ 1,1 miliono.
Laŭ la sektoro, la plej granda nombro da strikantoj estis en la publika administrado kun 57 %, sekvata de publikaj servoj kun 70 %.
Alisektore, la partoprenado atingis 95 %. Transporto kaj agrikulturo atingis tiun ciferon dum la sektoro pri konstruaĵo atingis 97 %
(Servimedio)
29-MAR-12
JBM / MFM / gfm
http://www.tv3.cat/ptv3/tv3VideosSeccio.jsp?seccio=actualitat
http://www.tv3.cat/videos/4023570/Mes-incidents-a-la-tarda