Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mars 2012 6 31 /03 /mars /2012 14:38

article_foxconn.jpg31/03/2012

La Fair Labor Association (FLA) komisiita de Apple por realigi sendependan kontrolproceduron pri la laborkondiĉo de ĝiaj ĉinaj provizistoj, publikigis siajn unuajn konkludojn, ĵaŭdon. La asocio plenumis siajn esploradojn en tri uzinoj Foxconn ĉe pli ol 35.000 salajruloj. Ĝi atentigis pri pli ol 50 malorbservadojn pri laborrajto kaj sekureco.

Apple tuj anoncis ke ĝi laboras kun sia ĉefa provizisto ĉina por plibonigi la kondiĉojn pri laboro kaj salajroj en la uzinoj kiuj fabrikas siajn produktaĵojn.

Foxconn, kiu produktas iPhone, Ipad kaj aliajn aparatojn de Apple, dungos plurajn dekojn da miloj da salajruloj kaj sin turnos al la problemoj de kromaj horoj neleĝaj, sekureco kaj plibonigo de vivkondiĉoj de la salajruloj.

Ĝis 11 tagoj sen ripozo   

Ĉefa grava afero de la raporto, la labortempo. La FLA taksas la averaĝan semajnon al 56 horoj, dum la ĉina leĝo estas de 40 horoj, plus po 9 kromaj horoj semajne maksimume. Preskaŭ duono de la salajruloj indikis ke ĝi okaze laboras pli ol 60 horoj, kelkafoje dum 11 sinsekvaj tagoj, dum la regulo estas almenaŭ unu ripoztago ĉiuj 7 labortagoj.

Ankaŭ la salajroj estas aparte substrekitaj. Preskaŭ 3 salajruloj en kvar asertas ke sia salajro ne estas sufiĉa por kontentigi bazajn bezonojn. Foxconn sin devontigis revalorigi la salajrojn, kio povus estigi prezaltigon de la elektronikaj akcesoraĵoj.

Flanke de la sekureco, aluminia polvo, ĉefa suspekta kaŭzo en la mortiga eksplodo de uzino en Ŝengdu, restas sub kontrolo. La FLA opinias ke la laboristoj devas esti pli formitaj pri la danĝereco de ilia laboro.

P.B. avec Reuters

http://www.20minutes.fr/article/907693/conditions-travail-chine-apple-foxconn-promettent-faire-mieux-apres-audit

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }