Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 avril 2022 7 24 /04 /avril /2022 21:03

24/04/2022

La 19an de aprilo estas nigra tago en la historio de la sendependa sindikata movado en Belorusio. La Ŝtata sekureca servo (KGB) arestis pli ol dek du sindikatajn aktivulojn, inter kiuj preskaŭ ĉiujn sindikatajn gvidantojn. Inter ili troviĝas la prezidanto de la Kongreso de la demokratiaj sindikatoj (BKDP) Alexandr Yarashuk, la vicprezidanto Siarhei Antusevich, kaj la gvidanto de la belorusia Libera sindikato Mikalaj Sharakh.   

Unu el ili, la gvidanto de la Libera sindikato de la metallaboristoj (SPM) Aliaksandr Bukhvostau, suferis korproblemon kaj estis transportitaj al malsanulejo. De jardekoj, la sendependa sindikata movado de Belorusio firme kontraŭas la diktatoran reĝimon de Aleksandro Lukaŝenko. Malgraŭ drasta politika represio, la BKDP kondamnis la invadon de Ukrainio fare de Rusio kaj postulis eksigon de la rusiaj trupoj el la teritorio de Belorusio.          

La tutmondaj sindikatoj, la Internacia Organizaĵo pri Laboro, Internacia Amnestio kaj aliaj organizaĵoj petis haltigon de la represio kontraŭ la belorusiaj sindikatoj. Ni petas tujan liberigon de ĉiuj aktivuloj kaj haltigon de la persekutoj kontraŭ la sendependaj sindikatoj en Belorusio.      

Retmesaĝo :

Mi subtenas la alvokon de la tutmondaj sindikatoj de la IOL, de Internacia Amnestio kaj aliaj organizaĵoj pri tuja liberigo de ĉiuj sindikataj gvidantoj enkarcerigitaj en Belorusio.

Partnerece kun la Internacia sindikata konfederacio,

Eŭropa konfederacio de la sindikatoj,

Internacio de la laboristoj de la konstruaĵo kaj ligno,

IndustriALL,

Internacia sindikato de la laboristoj en nutrado, agrikulturo, hoteloj, restoracioj, turismo, tabako kaj koneksaj branĉoj,

Kaj UNI Ĝenerala sindikato.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }