Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 avril 2022 6 23 /04 /avril /2022 21:03
Sergei Bobylev / TASS

23/04/2022

Novaj satelitaj bildoj montras aperajn amastombejojn en la vilaĝo Manhuŝ 20 kilometrojn for de Mariupolo. Surlokaj respondeculoj akuzas Rusion, ke ĝi enterigis ĝis 9 000 ukrainiaj civiluloj por kaŝi la masakron, kiu disvolviĝis en tiu ruinigita havena urbo, sub preskaŭ plena rusia kontrolo.

Tiuj bildoj aperis nur kelkajn horojn, post kiam la rusia prezidento Vladimir Putin anoncis ĵaŭdon venkon en la batalo por konkero de Mariupolo, malgraŭ la ĉeesto de ĉirkaŭ 2 000 ukrainiaj batalantoj kaj civiluloj, virinoj kaj infanoj plu fortikigitaj en giganta ŝtalejo.

La provizanto de satelitaj bildoj "Maxar Technologies" publikigis la fotojn, kiuj laŭ ĝi, montras pli ol 200 komunajn fosaĵojn en urbo, kie laŭ la ukrainiaj aŭtoritatoj, la rusia armeo enterigis la loĝantojn de Mariupolo mortigitajn dum la bataloj.

La bildoj montras longajn vicojn da tomboj proksime de tombejo, jam ekzistanta en la urbo Manhuŝ, ekstere de Mariupolo.     

« Dum tiuj ok semajnoj, la internacia humanitara juro ne nur estis ignorata, ĝi krome estis flankenigita, dum la rusiaj armeaj fortoj blinde bombadis kaj disfrakasis loĝantajn areojn, mortigante civilulojn kaj detruante malsanulejojn, lernejojn kaj aliajn civilajn infrastrukturojn. Tiuj agoj povas konsistigi militkrimojn », substrekis Ravina Shamdasani, porparolanto de la Buroo pri Homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj.        

La urbestro de Mariupolo, Vadim Bojĉenko, akuzis la rusian armeon, ke ĝi « kaŝis siajn militajn krimojn » kunprenante la korpojn de la civiluloj kaj enterigante ilin en Manhuŝ.

La tomboj entenas ĝis 9 000 mortintoj, deklaris ĵaŭdon la municipa konsilio de Mariupolo en mesaĝo publikigita en la mesaĝilo "Telegram".

Pro kreskanta nombro de personoj, kiuj fuĝas Ukrainion, la nombro de atestoj pri eblaj militkrimoj senĉese multobliĝas.      

« Ni traktas 7 661 punaferojn koncerne nur militkrimojn, kaj pli ol 3 000 aferojn, kiuj rilatas al militkrimoj. Kiam ni malfermas komunajn fosaĵojn kun civiluloj, ni konstatas torturaĵojn. Ili estis mortpafitaj kun brakoj ligitaj en la dorso. Ni kolektas atestojn pri seksaj krimoj kontraŭ civiluloj, ne nur kontraŭ virinoj, sed ankaŭ kontraŭ viroj, infanoj kaj maljunulinoj », rakontas Irina Venediktova, ĝenerala prokurorino de Ukrainio.

Unuiĝitaj Nacioj akuzas la rusian armeon pri agoj « kiuj povas konsistigi militkrimojn » en Ukranio. Ĝia ĝenerala sekretario, Antonio Guterres iros mardon al Rusio, kie li estos akceptita de Vladimir Putin.

Tio estos ilia unua renkontiĝo de post la komenciĝo de la rusia ofensivo kontraŭ Ukrainio.        

18/03/2022

130 personoj estis savitaj el la ruinaĵoj de la teatro de Mariupolo, bombadita de la rusia armeo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/130-personoj-estis-savitaj-el-la-ruinajoj-de-la-teatro-de-mariupolo-bombadita-de-la-rusia-armeo.html

14/03/2022

Milito en Ukrainio : almenaŭ 2100 civiluloj mortis en Mariupolo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-almenau-210-civiluloj-mortis-en-mariupolo.html

09/03/2022

Milito en Ukrainio : pediatria malsanulejo de Mariupolo estis bombadita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-pediatria-malsanulo-de-mariupolo-estis-bombadita.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }