17/03/2020
Dum la nova kronviruso disvastiĝas tra la tuta mondo, la laboristoj kalkulas pri siaj sindikatoj por subteni kaj defendi ilin.
Gravas pro tio, ke la sindikatanoj povu trovi en Interreto fidindajn kaj precizajn informojn pri tio, kion diras kaj faras la sindikatoj fronte al la pandemio, konata sub la nomo COVID-19.
Ekde hodiaŭ, LabourStart prezentos specialajn paĝojn en ĉiuj niaj lingvoj kun novaĵoj pri la sindikatoj kaj la pandemio:
https://www.labourstart.org/covid-19.php?langcode=eo
Bonvolu disvastigi tiujn informojn en via sindikato.
Se via sindikato publikigas informojn pri la kronviruso, bonvolu enskribiĝi kiel memvola korespondanto de LabourStart, cele al divido de tiuj informoj kun aliaj:
https://www.labourstart.org/pico/?en/newcorrespondent
Dankon
Labourstart