Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 février 2019 3 06 /02 /février /2019 22:09

06/02/2019

Almenaŭ triono el la glacioj de Himalajo kaj Hindukuŝo fandiĝos dum tiu jarcento. Tio perturbos la hidrografian reĝimon de Hindio kaj Ĉinio, kaj la agrikulturon de la regionoj akvumataj per la grandaj riveregoj, skribas la sciencistoj en raporto publikigita lundon.   

«Jen la klimata krizo, pri kio vi ne aŭdis», eksplikas Philippus Wester, kiu kondukis la redakcion de la raporto.

«En iom malpli ol jarcento, la klimata varmiĝo nudigos la kulminojn de Himalajo kaj Hindukuŝo, ĝis nun kovritaj je glaĉeroj», asertas Wester, el la Internacia Centro por montara disvolviĝado (ICIMOD). 

Ducent dek esploristoj partoprenis la redakcion de la raporto, laŭ kio pli ol triono el la glacioj de la regiono fandiĝos antaŭ la jarfino 2100, eĉ se la Ŝtatoj adoptas drastajn aranĝojn por moderigi la klimatan varmiĝon, respekte al la Pariza traktato subskribita en 2015.

La du trionoj da restantaj glaĉeroj povus malaperi, se la internacia komunumo ne sukcesas bremsi la emisiojn de forcejefikaj gasoj dum la 21-a jarcento. «Laŭ mi, tio estas la plej maltrankviliga aspekto», diris Wester al la novaĵagentejo Reuters marĝene de la prezentado de la raporto, en Katmanduo, Nepalo.     

En la regiono, la glaĉeroj malkreskas en plejparto de la lokoj de post la 1970aj jaroj. Se ĉiuj glaĉeroj de la tiel nomita «tegmento de la mondo» fandiĝos, la nivelo de la maroj senteble leviĝos, eksplikis Eklabya Ŝarma, ĝenerala kundirektoro de la ICIMOD.  

La regionoj Himalajo kaj Hindukuŝo etendiĝas laŭ 3 500 kilometroj, de Afganio ĝis Bangladeŝo, trairante Nepalon, Ĉinion, Butanon, Baraton, Birmon kaj Pakistanon.

Laŭ la raporto, la fandiĝo perturbos la fluadon de grandaj riveregoj kiel Jangzio, Mekongo, Induso kaj Gango. En ties basenoj, la kamparanoj dependas de la fandiĝa akvo de la glaĉeroj dum la seka sezono. Ducent kvindek milionoj da loĝantoj vivas en la montoj de la regiono, kaj 1,65 miliardo malsupre, en la riveraj basenoj.

La ŝanĝoj de la hidrografia reĝimo ankaŭ riskas malutili al la elektra produktado, kaj akceli erodon kaj terenglitadojn en la montara regiono.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }