Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 février 2019 2 05 /02 /février /2019 22:49
NASA/OIB/JEREMY HARBECK

05/02/2019

Giganta kavo, kiu disvolviĝas funde de la glaĉero Thwaites en Antarkto estis malkovrita de la Nasa. Se tiu ĉi plu grandiĝos, la nivelo de la akvoj leviĝos danĝere.

La glaĉero Thwaites estas unu el la plej vastaj en okcidenta Antarkto, kaj estas ankaŭ unu el la plej studataj de la sciencistoj, kiuj timas ĝian baldaŭan disfalon, dum tiu jarcento. La lastaj datumoj pri ĝi ne instigas optimismon.

 

Loko malfacile alirebla sed tre studata

La Thwaites estas tiel granda kiel Florido, kaj estas prigardita de la ĉielo fare de satelitoj pri observado, orientitaj al la Tero. De 2010, kadre de la operaco IceBridge, la Nasa ankaŭ studadas Antarkton kaj Gronlandon per radaro instalita en aviadilo. Ĝuste tiu ĉi rimarkis sub tiu glaĉero grandegan kavon 10 kilometrojn longa, kar kilometrojn larĝa, kaj 350 metrojn alta. Ĝi formiĝas inter la roka subtavolo, sur kio kuŝas la glaĉero kaj la supraj unuaj glacioj. En tiu kavo, la marakvo penetras kaj korodas la glacion per rapidega ritmo: laŭ nova studaĵo publikigita en la revuo Science Advances, bazita sur la rezultoj de la kampanjo IceBridge, ekvivalento al 14 miliardoj da tunoj da glacio malaperis en daŭro de tri jaroj!

   

Glaĉero, kiu jam estigas leviĝon de la akvoj

Kaj ju pli la truo plivastiĝas, des pli la akvo kontaktas vastan surfacon de glacio, kiu povas fandiĝi: tio estas malvirta cirklo. La nunaj studaĵoj taksas jam je 4% la partoprenon de la Thwaites en la leviĝo de la monda nivelo de la akvoj. Kaj ĝi entenas sufiĉe da glacio por levi la marojn je iom pli ol 65 centimetroj. Pro tio, li estas nomita la «glaĉero de la morto». Plie, ĝi rolas kiel protektanto de la aliaj glaĉeroj, kiuj ĉirkaŭas ĝin. Se la tuta regiono estus tuŝita de grava fandiĝo de la glacioj, la oceanoj leviĝus tiam je preskaŭ 2,4 metroj ; tio estus katastrofa.

Cele al pli bona kompreno de la evoluado de la glaĉero Thwaites, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono lanĉis en aprilo 2018 vastan sciencistan programon de prigardado kaj surloka studado. Cento da sciencistoj ekipitaj per akvoĵetaj boriloj, kiuj povas fosi ĝis 1 500 metroj  da profundo kaj aŭtonomaj submarŝipoj, trarigardos ĝin detalege en la venontaj jaroj.     

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }