Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 février 2019 4 07 /02 /février /2019 17:12

07/02/2019

La kvin lastaj jaroj estis la plej varmaj iam mezuritaj, laŭ du usonaj sciencaj studaĵoj, publikigitaj pasintan merkredon.

Du metodologioj, kvankam «iom malsimilaj», same konkludis.

La jaro 2018 estas la kvara plej varma jaro iam registrita, laŭ du usonaj sciencaj studaĵoj publikigitaj merkredon 6an de februaro, kaj menciita de la ĵurnalo New York Times.

Unu devenas de la Nasa, kaj la alia de la Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA), kiu censas 14 katastrofojn ligilajn al la klimato en Usono pasintjare – inter kiuj la uraganoj Florence kaj Michael, aŭ la giganta incendio «Camp Fire» - kiuj okazigis monperdon je pli ol miliardo da dolaroj.

       

«La klimata ŝanĝiĝo, estas ĉi tie, estas nun» 

Laŭ la Nasa, la temperaturo surface de la Tero estis en 2018 la kvara plej varma jaro en preskaŭ cent kvardek jaroj. La kvin lastaj jaroj estis la plej varmaj iam registritaj, kaj dek ok el la dek naŭ plej varmaj jaroj estis registritaj de post 2001. Tiuj nombroj atestas pri la persisto de «senduba tendenco al plivarmiĝo», rimarkas la ĵurnalo, kaj «koincidas kun la scienca interkonsento, laŭ kiu la klimatan ŝanĝiĝon okazigas ja la homaj aktivecoj». «Ni ne plu parolas pri situacio, en kiu la klimata plivarmiĝo estas estonta fenomeno. La klimata ŝanĝiĝo, estas ĉi tie, estas nun», komentis Gavin A. Schmidt, direktoro de la Goddard Institute for Space Studies (GISS) de la Nasa.              

En 2018, la temperaturo de la planedo estis 1° C pli varma ol la averaĝo de la 19-a jarcento. Tamen, memorigas la ĵurnalo, la sciencistoj asertas, ke se la mondo volas eviti la plej gravajn konsekvencojn de la klimata varmiĝo, la mondaj temperaturoj ne altiĝu je pli ol 2 °C kompare kun la antaŭ-industria erao. Malgraŭ la engaĝiĝoj prenitaj kadre de la Pariza traktato pri la klimato, «ŝajnas nun probable, almenaŭ en la aktuala perspektivo, ke la linio estos transpasita».

La jaro plej varma iam registrita ja estas la jaro 2016, pro la intensigo kreita de El Niño. La efikoj de tiu varma ekvatora fluado de Pacifiko, fine de la pasinta jaro, plu havos konsekvencojn en 2019, laŭ analisto de la sendependa grupo pri esplorado de la klimato Berkeley Earth, citita de la New York Times, kio riskas meti ĝin je la dua rango de la plej varmaj jaroj.     

 

«Kontraŭdire kun la deklaracioj de la prezidento Trump»      

La datumoj devenantaj de ambaŭ studaĵoj «kontraŭdiras la deklaraciojn de la Prezidento Trump, kiu luktas kontraŭ la scienca interkonsento pri la klimataj ŝanĝiĝoj», mencias siaflanke la ĵurnalo Los Angeles Times. Pasintjare, la okupanto de la Blanka Domo kontestis nacian taksadon, kiu konkludis, ke la klimataj perturboj kaŭzas kreskantajn damaĝojn al medio, sano kaj ekonomio de Usono. «Mi ne kredas tion», li deklaris. «Sen provizi ian ajn pruvon kontraŭ la konkludoj de centoj da famaj klimatologoj de la lando», denuncas la ĵurnalo.   

La afero tamen ampleksiĝas ĉe la usonanoj, substrekas la Wall Street Journal: laŭ opinisondo kondukita pasintjare fare de la Universitato Yale, preskaŭ duono el ili «opinias hodiaŭ, ke la plivarmiĝo de la planedo malutilas nun al la usona loĝantaro, kontraŭ 36% du jarojn antaŭe. Pli ol 70% deklaras, ke la demando estas grava por ili, kontraŭ 61% antaŭe».       

06/02/2019

Himalajo kaj Hindukuŝo : laŭ raporto, triono el la glacioj fandiĝos dum la 21-a jarcento

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/himalajo-kaj-hindukuso-lau-raporto-triono-el-la-glacioj-fandigos-dum-la-21-a-jarcento.html

05/02/2019

Antarkto: «la glaĉero de la morto» perdis 14 miliardojn da tunoj da glacio en daŭro de 3 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/antarkto-la-glacero-de-la-morto-perdis-14-miliardojn-da-tunoj-da-glacio-en-dauro-de-3-jaroj.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }