13/04/2015
Pasintan sabaton, en Kebeko, preskaŭ 25.000 personoj partoprenis la marŝadon « Agado por klimato » por denunci ekspluatadon de bitumaj sabloj. Ruĝvestitaj kaj uzante kartonojn, ili formis gigantan termometron. PHOTO ERICK LABBE, LE SOLEIL
Tagon post manifestacio en Kebeko por mediprotektado kiu kolektis pli ol 25.000 personojn, laŭ la organizantoj, pluraj grupoj mediprotektaj, sindikataj, studentaj kaj indiĝenaj organizis dimanĉon la Forumon « Agado por klimato », ankaŭ en la tiel nomata Malnova-Ĉefurbo.
Du tagojn antaŭ pintkunveno de provincaj ĉefministroj pri klimataj ŝanĝoj kaj alprenindaj strategioj, la organizantoj de la Forumo Agado por Klimato volas diskuti pri diversaj temoj kiuj kontraŭstarigas mediprotektadon kaj ekonomian disvolviĝon.
Laŭ la partoprenantoj, la transiro al pli puraj kaj daŭraj energioj ebligus krei kvalitajn laborpostenojn.
La grupoj intencas krei aŭ plifortigi strategiajn aliancojn por influi la energiajn politikojn de la registaroj, tiel ke ili enskribiĝu en la lukto kontraŭ klimataj ŝanĝoj.
Ili substrekas ke la federalaj balotadoj ĉi-aŭtune, kaj la Pariza Konferenco pri klimataj ŝanĝoj, en decembro, konsistigos signifajn eventojn kiuj necesigos gravan kunlaboradon inter ili.
La gvidantoj de Kebekia laborista Federacio, Sindikata Federacio de Nacioj kaj Unuaj Nacioj, Serge Cadieux, Jacques Létourneau et Ghislain Picard, ĉeestis la Forumon.