Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 avril 2015 2 14 /04 /avril /2015 10:59

14/04/2015

Laŭ raporto de Internacia Amnestio, la islama sekto kulpas pri ĉiaj eblaj abomenaĵoj en la lando : seksperfortoj, torturoj, masakroj, sklavismo…

«Pafi, masakri, mortigi estas nia metio» Jen la titolo de la raporto de Internacia Amnestio pri la situacio en Niĝerio, kie la terorisma grupo Boko Haram ruinigas la landon de pluraj jaroj. Per 220 atestoj, el kiuj 28 de junulinoj, kiuj sukcesis fuĝi el sia malliberejo, la NRO rakontas la inferon suferitan de la malliberuloj de la ĝihadistoj.

La apero de la raporto ne estas sensignifa. Antaŭ precize unu jaro, 276 liceaninoj estis forkaptitaj en Ĉiboko. Kaj malgraŭ la internacia mobilizado kaj traktadoj inter Boko Haram kaj la registaro, neniu scias pri ilia sorto.

La maloftaj virinoj, kiuj eskapis el la deteno de Boko Haram rakontas la terurajn kondiĉojn, el kiuj ili sukcesis fuĝi.

Trude edziniĝintaj kaj detenitaj en troloĝataj malliberejoj, ili devis purigi kaj kuiri, estis kelkafoje seksperfortitaj, eĉ antaŭ sia alveno en la kampoj de Boko Haram. « Mi estis plurfoje seksperfortitaj, kiam mi estis en la kampoj. Kelkafoje, ili estis kvin. Kelkafoje tri, kelkafoje ses », tiel rakontas 19-jaraĝa junulino. Kelkaj estis eĉ devigataj partopreni la atakojn, kelkafoje en sia propra vilaĝo, eksplikas la raporto.

La sorto de la viroj ne estas pli bona. Torturitaj, se ili ne obeas la regulojn aŭ simple ekzekutitaj en vasta amastombejo. En Niĝerio, tutaj vilaĝoj estas detruitaj de la terorismaj grupoj. Fronte, ankaŭ armeo estas akuzata pri ekscesoj kontraŭ la loĝantoj.

http://www.atlantico.fr/pepites/boko-haram-au-moins-2000-femmes-nigerianes-enlevees-en-2014-2091224.html

https://www.youtube.com/watch?v=GwskRNFCAN8

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }