Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 février 2015 5 20 /02 /février /2015 16:09
Nederlando : Groningen : tertremoj pro gasekspluatado

20/02/2015

Raporto de sendependa organizaĵo konfirmas ke la gasekspluatado Groningen kaŭzis detruadon de miloj da loĝejoj en 2012 kaj 2013.

Nek la nederlanda registaro, nek ExxonMobil, nek Royal Dutch Shell konsideris la tertreman riskon dum duonjarcento da ekspluatado de grava eŭropa kuŝejo de natura gaso. Tio estas la ĉefa konkludo de raporto, publikigita merkredon 18an de februaro, de la nederlanda buroo pri sekureco, sendependa organizaĵo.

La historio komenciĝas en 1959. En la subgrundo de Groningen (norde de Nerderlando), oni malkovras gigantajn rezervejojn da natura gaso. Ekspluatata kvar jarojn poste, la kuŝejo de Groningen nomita « elefanto » rapide produktas po centojn da miliardoj da kubaj metroj da hidrokarbido jare.

La ekspluatado de la kuŝejo estas konfidita al Nederlandse Aardolie Maatschappij (NAM), kun-entrepreno apartenanta, egalparte, al angla-nederlanda Shell kaj usona ExxonMobil. Ĉio sub superrigardado de la nederlanda registaro, kiu akiras ĉiujare, po dekoj da miliardoj da eŭroj da « gasa » imposto.

Detruaj tertremoj

La 8an de aŭgusto, tertremoj estigas gravajn damaĝojn. Dekoj da miloj da loĝejoj kaj publikaj konstruaĵoj estas tuŝataj. La tero denove tremas la sekvontan 8an de februaro. La semajnoj sen tertremoj estas maloftaj. La gasekspluatado, kiu ĉiam estis konsiderataj kiel sekura, estas denuncita. La fido inter la reprezentantoj de la NAM kaj la 150.000 loĝantoj de la regiono de Groningen estas rompita.

La nederlanda registaro priatentas la aferon. Post agnosko de la gasa origino de la tertremoj de 2012 kaj 2013, Hago pagas 1,2 miliardon da eŭroj en daŭro de 5 jaroj por monkompensi la viktimojn. Pasintan novembron, la registaro ordonis redukton de 80% el la produktado en la malgranda kaj abunda regiono Loppersum, situanta proksime de la epicentro de la tertrema areo. La tuta produkto de la gasa areo estas nun limigita al 42 miliardoj da kubaj metroj ĉiujare.

Tiu sekvado de aranĝoj ne malkolerigis la nederlandanojn. Fine de novembro 2014, 700 proprietuloj kaj dekduo da luigantoj asignis la NAM antaŭ justico kaj postulas pagon de la valoro de 100.000 loĝejoj.

La justico ne findecidis. Ŝajnas tamen akirite ke la NAM devos redukti sian produktan nivelon. Tio ne kontentigos ĝiajn klientojn kiuj pli ol neniam deziras malaltigi sian dependencon rilate al la rusa gaso.

http://www.journaldelenvironnement.net/article/groningue-des-seismes-qui-font-du-bruit,55726

https://www.youtube.com/watch?v=QZHlNxy2B2Y

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }