Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 février 2015 4 19 /02 /février /2015 17:13
Pollando : pafoj kontraŭ strikantaj ministoj

19/02/2015

La pola polico uzis armilojn kontraŭ strikantaj ministoj, kaj vundis pli ol dudek personoj. Perfortaj kolizioj okazis kiam manifestaciantoj postulis tujan eksiĝon de la ĝenerala direktoro de la plej grava produktanto de koaksigebla karbo en Pollando, Jastrzebska Spolka Weglowa (JSW).

La 2an kaj 9an de februaro, pli ol 20 personoj estis vunditaj kiam la polico ekpafis kontraŭ manifestacio de ministoj. La sindikato daŭre petas klarigon pri la uzado de pafiloj kontraŭ nearmitaj laboristoj.

La 26an de januaro, la ĝenerala direktoro de JSW, Jaroslaw Zagorowski, provis maldungi dek sindikatanojn kiuj protestis solidarece kun ministoj en aliaj produktejoj en Pollando. Tiu aroganteco kaŭzis ondojn da protestadoj en la minejo de JSW de Jastrzebie. Post decido de la estraro de la firmao ĉesigi tri kolektivajn konvenciojn kaj anonco de ŝparplano, la sindikatoj voĉdonis favore al striko la 28an de januaro.

La sindikatoj de la mino petas eksiĝon de Zagorowski, kulpa laŭ ili pri fino de dialogo inter la estraro kaj la laboristoj. Ili ankaŭ postulas restarigon de la tri nuligitaj kolektivaj konvencioj, kaj ke la samaj reguloj pri dungado aplikiĝu en ĉiuj minoj de JSW.

Intertraktadoj daŭrigis dank' al helpo de la mediaciisto inter sindikatoj kaj estraro, kaj akordo estis konkludita pri ŝparprogramo. La striko estis interrompita la 13an de februaro, kaj tri tagojn poste, la ĝenerala direktoro Jaroslaw Zagorowski demisiis. Tamen, la kontrolkonsilio de la firmao devas konfirmi lian demision.

Glen Mpufane, direktoro de la minoj ĉe IndustriALL Global Union, atentigas pri la subteno de la organizaĵo al la strikantaj ministoj :

" Tiu grado de perforto kaj foresto de respekto pri la laboristaj rajtoj estas netolereblaj. Ni tuj petas de la dunginto atenti pri la sindikataj postuloj kaj trovi solvon."

http://www.industriall-union.org/fr/des-coups-de-feu-sont-tires-sur-des-mineurs-en-greve-en-pologne

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }