Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juillet 2012 1 23 /07 /juillet /2012 21:32

Pussy-Riots.jpg 23/07/2012

Komunikaĵo de Amnesty International :

Moskva tribunalo ordonis pluan enkarcerigadon dum ses monatoj por tri membroj de la punka muzikgrupo feminisma Pussy Riot, tial ke ili kantis protestadan kanzonon en la ĉefa preĝejo ortodoksa de la rusa ĉefurbo. Amnesty International postulas do denove tujan liberigadon de ili.

Nadejda Tolokonnikova, Maria Alekhina kaj Ekaterina Samoutsevitch, akuzitaj de « huliganismo bazita sur religia malamego », riskas ĝis sep jaroj de malliberejo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Huligano

Tiuj tri aktivistinoj estas enkarcerigitaj de pluraj monatoj, atendante proceson kiu eĉ ne devus okazi, indignis John Dalhuisen, direktoro de la programo Eŭropo kaj centra Azio de Amnesty International. 
« Eĉ se la tri virinoj arestitaj ja partoprenis tiun manifestadon, la kontraŭaga severeco de la rusaj aŭtoritatoj kaj ilia enkarcerigo pro huliganismo, grava pun-akuzo, ne konstituas justan respondon al la pacema esprimo – por multaj, ja insultema – de iliaj politikaj opinioj ».

La venonta antaŭ-aŭdienco de la proceso estas fiksita la 25an de julio.

Amnesty International opinias tiujn aktivistinojn kiel priopiniajn malliberulinojn, enkarcerigitajn nur ĉar ili esprimis siajn ideojn, kaj tute neperforte.

« La rusaj aŭtoritatoj devas forlasi la akuzon pri huliganismo kaj tuj senkondiĉe liberigi tiujn tri virinojn », opiniis John Dalhuisen.

La 21an de februaro 2012, pluraj membroj de la muzikgrupo Pussy Riot, kun la kapo koverta per kapuĉo, kantis protestadan kanzonon titolitan « Maria virgulino, savu nin de Putino » en la katedralo de Kristo Savinto, en Moskvo.   

http://eo.wikipedia.org/wiki/Katedralo_de_Kristo_Savinto

La paroloj de la kanzono petas de la virgulino ke ŝi iĝu feminisma kaj ke ŝi eksigu la nunan prezidenton rusan Vladimir Putino-n. Ili kritikas ankaŭ la sindonemon kaj la subtenon de kelkaj reprezentantoj de la ortodoksa kleriko rusa favore al tiu viro.

Tiu spektaklo enskribiĝis kadre de pli vasta protestado celumante Vladimir Putino-n proksime de la marta prezidenta balotado en Rusio.

La rusaj aŭtoritatoj tiam arestis Maria Alekhina-n kaj Nadejda Tolokonnikova-n la 4an de marto, kaj Ekaterina Samoutsevitch-n la 15an de marto, asertante ke ili estis la maskitaj kantistinoj.

Dum la aŭdienco, Nadejda Tolokonnikova allasis ke ŝi ja estis membro de Pussy Riot kaj ke ŝi partoprenis la punkan preĝon en la katedralo de Kristo Savinto, dum Maria Alekhina kaj Ekaterina Samoutsevitch tute neis sian partoprenon.

De post ĝia fondo en 2011, la punka muzikgrupo Pussy Riot ludis plurfoje en publikaj lokoj kiel Moskva metroo aŭ la Ruĝa placo, aŭ sur bus-tegmento.

http://www.youtube.com/watch?v=qEiB1RYuYXw&feature=player_embedded

Dum intervjuoj kun informiloj, ties memboj deklaris ke ili protestis, interalie, kontraŭ la limigo de libereco pri esprimo kaj kunveno en Rusio, la maljustegaj politikaj proceduroj kaj la falsaj akuzoj kontraŭ la opoziciaj geaktivistoj.

La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj sciigis plurfoje ke la esprimlibereco valoras ne nur por la ideoj konsiderataj kiel sendanĝeraj, « sed ankaŭ por tiuj, kiuj frapas, ŝokas aŭ maltrankviligas la Ŝtaton aŭ iu ajn parton el la popolo ».

http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Kortumo_pri_Homaj_Rajtoj

« Ilia agado estis destinita al ŝoko kaj ili sciis ke kelkaj sendube sin sentos ofenditaj ; tamen, la aktivistinoj forlasis la katedralon kiam oni petis tion de ili kaj kaŭzis neniun difektaĵon », plu aldonis John Dalhuisen.     

« Ilia agado daŭris nur kelkajn minutojn kaj nur ĝenis tiujn, kiuj troviĝis en la katedralo pro aliaj kialoj, aparte religiaj ».

« La politika kunteksto pli vasta ĉirkaŭanta la manifestaciantojn kontraŭ-Putinajn dum tiu periodo, kaj la mesaĝa enhavo esprimita malinkline al Vladimir Putino kaj la klerikaro – dum ili mem ĝuas pri nepuniteco – estis klare enkalkulita, neleĝmaniere, en la akuzaĵoj retenitaj kontraŭ ili ».

Video de la kanzono, enretigita, estigis vastan debaton. La porparolanto de la elektita prezidento Vladimir Putino kvalitigis la spektaklon kiel tute fia kaj anoncis ke ĝi estos sekvata de « ĉiuj konsekvencoj kiuj sin trudas ».

http://www.youtube.com/watch?v=JNcxqRFA0lU&feature=player_embedded

Reprezentanto de la ortodoksa klerikaro unue petis pardonemon favore al la manifestantinoj, sed aliaj poste postulis pezajn sankciojn kaj deziris ke tiuj virinoj estu persekutitaj pro instigo al religia malamego.

Aliparte, parencaro de Nadejda Tolokonnikova, Maria Alekhina et Ekaterina Samoutsevitch ricevintus morto-minacojn.

http://www.amnesty.org/fr/for-media/press-releases/russia-urged-release-pussy-riot-group-court-prolongs-detention-2012-07-20

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }