Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 août 2017 2 08 /08 /août /2017 14:24

08/08/2017

La kontraŭ-migranta ŝipo C-star, luprenita de eŭropaj aktivuloj ekstrem-dekstraj, ne estas bonvena en Tunizio. Tio estas la mesaĝo sendita de la fiŝkaptistoj de la lando, kaj de la tunizia civita socio de post pasinta semajnfino. La ŝipo, kies vojaĝo estas financita per monkolekto en Interreto, estigis malamikecon dum sia pasado en Grekio kaj Kipro. En Tunizio, asocioj kaj fiŝkaptistoj rifuzas, ke la ŝipo albordiĝu en siaj havenoj.

«Kontraŭ la rasismuloj», jen la mesaĝo legebla dimanĉon 6an de aŭgusto, sur unu el la flagrubandoj disvolvitaj de la fiŝkaptistoj de Zarzis, sude de Tunizio. La maristoj eĉ minacis blokadi la aliron al la haveno okaze, se la kontraŭ-migranta ŝipo provas sin provizi.

De tiam, la ŝipo iom flankeniĝis el la marbordo, sed lundon vespere, ĝi plu restadis marvaste de Tunizio, kiel eksplikas Valentin Bonnefoy, el la "Tunisia forumo por la ekonomiaj kaj sociaj rajtoj", asocio kiu luktas kontraŭ la ŝipo de la ekstremdekstraj aktivuloj: «Ni sekvas la satelitan pozicion kaj la GPS de la G-star. Tiom longe, kiom ili ne komunikos inter si per la sociaj retoj pri siaj celoj kaj venontaj misioj, estos malfacile scii, kiajn intencojn ili havas. Sed se ili denove provas eniri en tunizian havenon, ni intencas malhelpi ilin haltigi tie».

Laŭ la Buroo de la tuniziaj havenoj, la ŝipo ne sendis oficialan peton por albordiĝi en la lando. Sed lundon, eĉ la potenca sindikato Tunizia Ĝenerala Laborista Unio  diskonigis komunikaĵon: en ties fejsbukpaĝo, ĝi alvokas ĉiujn dungintojn de la havenoj «ne lasi tiun rasisman ŝipon makuli la tuniziajn havenojn». La sindikato konkludas per tiuj vortoj: «Forpelu ilin, kiel faris viaj fratoj de Zarzis».   

30/07/2017

Sicilio: mobilizado kontraŭ la ŝipo de la nativisma grupo «Génération identitaire»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/07/sicilio-mobilizado-kontrau-la-sipo-de-la-franca-nativisma-grupo-generation-identitaire.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }