Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mai 2013 3 15 /05 /mai /2013 20:18
Usono : patentoj : la Ĉefkortumo pravigas Monsanto-n

15/05/2013

La Usona Ĉefkortumo juĝis ke la patentoj de la agrokemia giganto Monsanto malhelpas la terkultivistojn replanti siajn semojn genetike modifitajn sen pagi ilin.

Lundon, la Kortumo unuanime ekjuĝis favore al la usona firmao, en konflikto kiu kontraŭstarigis ĝin al modesta farmisto el Indianao, kondamnita al pago de 85.000$ favore al Monsanto.

La terkultivisto Vernon Bowman estis akuzita pri malobservado de la patentoj en la uzado de transgenaj semoj kiuj entenis la genon de sojo « Roundup Ready » de Monsanto. Tiu-ĉi rezistas la herbicidon kiun produktas ankaŭ la giganto.

S° Bowman aĉetis ĉiujare la semojn GMO de Monsanto por nutri plejparte el siaj agroj. Sed ekde 1999, li komencis provizi al si aliajn semojn, malpli kostajn, ĉe loka produktanto kaj plantis ilin por aparta rikolto.

Tiuj semoj entenis « probable » la genon « Roundup Ready », konfidis la farmisto en usona publika radio (NPR) pasintan februaron, sed li ne kredis ĉi-tempe ke Monsanto plu kontrolis tiujn semojn.

Juĝa malsukceso de Monsanto ege ŝanĝus la negocan modelon de la firmao, ĉar ĝi perdus eblecon redukti la reprodukton de ties produktaĵoj ekde la surmerkatigo de la unua generacio de semoj.

Usono : patentoj : la Ĉefkortumo pravigas Monsanto-n

Kontraŭe al aliaj inventaĵoj, la patentita bioteknologio de Monsanto mem-generiĝas, kio instigas la firmaon malpermesi al la terkultivistoj ke li konservu kaj plantu semojn el postaj generacioj.

La 75-jaraĝa soja terkultivisto argumentis ke Monsanto elĉerpis siajn rajtojn sur la semoj OGM post unua vendo kaj ne rajtas uzadi ties patentojn por kontroli la manieron pri kiu la semoj estas pli poste uzataj.

http://www.radio-canada.ca/nouvelles/Economie/2013/05/13/004-brevets-monsanto-cour-supreme.shtml

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }