25/08/2013
Pluraj dekoj da miloj da personoj konverĝis, sabaton 24an de aŭgusto, al Vaŝintono por memorfesti la 50an datrevenon de la parolado de Martin Luther King.
Video:http://www.youtube.com/watch?v=smEqnnklfYs
Parolado en Esperanto:http://eo-literaturo.wikispaces.com/Mi+Havas+Revon+%28KING-ML%29
La nigruloj en Usono reprezentas iom malpli ol 13% el la loĝantaro, sed ili estas duoble pli multnombraj en senlaboreco ol la blankuloj, ili ankaŭ reprezentas 40% el la malliberuloj. Ili estis ĉi-sabaton 24an de aŭgusto dekoj da miloj sur la Vaŝintonaj stratoj postulante denove egalecon pri rajtoj : « Laboron, ne prizonon ! »
En tiuj samaj lokoj – antaŭ 50 jaroj - Martin Luther King eldiris sian historian « I have a dream... » Lia filo Martin Luther King III venis ĉe la tribuno diri ke tiu revo pri egaleco inter Nigruloj kaj Blankuloj ne ankoraŭ realiĝis : « La verko ne ankoraŭ estas plenumita, ni ne atingis la finon de la marŝado. Ni povas kaj devas fari pli ! »
En la memoro de ĉiuj, tiuj freŝdataj aferoj : en julio, la senkulpigo de noktogardisto kiu mortigis junan nigrulon ĉar li trovis lin nefidinda.
En junio, nuligo fare de la ĉefkortumo de leĝo kiu malhelpis la Sudaj Ŝtatoj malfaciligi la balotrajton de nigruloj.
Se la plej granda demokratio en la mondo elektis dufoje nigrulan Prezidenton, Usono ne ankoraŭ spegulas tiun revon iam imagitan de la Pastro.