Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juin 2013 5 21 /06 /juin /2013 09:38
Usono : la FBI agnoskas uzadon de SAV-oj sur la usona teritorio

21/06/2013

La Federacia Oficejo de Enketado (FBI), federala usona polico konfirmis la uzadon de Senpilota Aer-Veturilo (SAV) sur la usona teritorio pere de la voĉo de ties direktoro, Robert Mueller.

« Ni havas tre malmulte da SAV-oj, en limigita uzado, kaj ni esploras ne nur ties uzadon sed ankaŭ la kondutajn sintenojn necesajn al tiu uzado », li precizigis antaŭ la komisiono pri justico en Senato.

La departemento pri interna sekureco ankaŭ uzadas SAV-ojn por kontroli aparte la landlimojn de Usono kun Meksiko.

La respublika senatano Chuck Grassley raportis ke la usona ministerio pri justico Eric Holder, indikis al li per poŝtaĵo ke la servoj dediĉitaj al kontraŭdroga batalo kaj la buroo kontraŭ ŝakroj de armiloj, tabako kaj alkoholo, ATF, aĉetis SAV-ojn kaj studas nun ties uzadon de la policistoj.

Alia respublikano, la senatano Rand Paul, protestis komence de marto kontraŭ la rifuzon de la administrado de la prezidento Barack Obama rezigni pri la ebleco uzadi militistajn SAV-ojn sur la usona teritorio. En tiu celo li blokadis dum preskaŭ dek tri horoj la nomumon ĉe la kapo de la CIA de John Brennan, organizanto de la pridiskutita kampanjo de SAV-oj en Afganio kaj Pakistano.

S° Holder skribis poste al Rand Paul por precizigi ke la prezidento ne havas la potencon ordoni pafon de SAV-oj kontraŭ « ne batalanta » Usonano sur la usona teritorio.

Ankaŭ la demokratuloj esprimis zorgojn pri la civila uzado de SAV-oj, kiuj ja povas lokalizi krimulon sed ankaŭ sekrete aŭskulti konversaciojn en la vifiaj retejoj kaj observi plurajn personojn samtempe.

Dianne Feinstein, prezidanto de la komisiono pri spiono en Senato opiniis sabaton ke « la plej granda minaco kontraŭ privata vivo de la usonanoj estas la SAV-oj […] kaj la reglamentoj tre malfortaj kiuj ekzistas hodiaŭ pri ili ». La kongreso altrudis ke la usona aerspaco estu malfermata antaŭ oktobro 2015 por la SAV-oj, kiuj povus esti pluraj miloj flugantaj ekde tiu dato.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/06/20/etats-unis-le-fbi-utilise-des-drones-pour-la-surveillance_3433043_3222.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }