Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 août 2013 4 29 /08 /août /2013 15:53
Usono : angla lingvo malpli kaj malpli reganta

29/08/2013

En interaktiva mapo, The Washington Post inventaras ĉiujn lingvojn parolatajn en Usono krom la angla : Indianajn lingvojn, germanan, francan… kaj kompreneble hispanan, nun neignoreblan.

Hispana, indianaj lingvoj, germana, franca, ktp. : en Usono, en miloj da hejmoj, la lingvo kutime parolata ne estas la angla.

Interaktiva mapo publikigita en la retpaĝo de The Washington Post inventaras kaj nombras ilin distrikto-skale (ekzistas averaĝe po sesdeko da lokaj distriktoj en ĉiu usona Ŝtato)

« En pli ol kvarono el la lokaj distriktoj, oni kalkulas almenaŭ 10% da hejmoj en kiuj oni parolas alian lingvon ol la anglan », komentas la ĵurnalo. En la loka distrikto Apache, en Arizono, pli ol 60% el la loĝantoj parolas Navaha-n lingvon, dum en certaj urboj de Dakoto, oni parolas la germanan en pli ol 20% el la hejmoj.

Sed, kiel ja elmontras la mapo, hispana estas, nekontesteble, la lingvo plej parolata post la angla, interalie sur la okcidenta marbordo, en la sud-okcidento, en Florido kaj ĝis la nordo de la orienta marbordo. Pli kaj pli, la republikanoj provas proksimiĝi de la latin-amerika elektantaro, juĝita kiel decidiga en kelkaj Ŝtatoj interalie sekvante kursojn pri hispana lingvo, eksplikas The Washington Post en artikolo kiu akompanas la mapon.

La taŭga traduko de « ŝuldo », « sekureca barilo » aŭ aliaj ŝlosilvortoj tiuspeciaj iĝis vera zorgo por multaj respublikanoj kiuj maltrankviliĝas ne kompreni la problemojn de tiu komunumo, simple ĉar ili ne scipovas la lingvon. La problemo iĝis tiom kriza ke jarkomence republikanoj de la Domo de Reprezentantoj nepre petis de la elektitoj « ke ili aperu kiel eble plej ofte en televidaj elsendoj en la hispana », raportas The Washington Post.

Laŭ freŝdata opinisondo de Pew Hispanic Center, 68% el la hipanoparolantoj informas sin pere de elsendoj en la hispana. Kaj ĉi-somere, dum pluraj semajnoj, la hispana televid-kanalo plej populara, Univision, akiris pli grandan aŭskultantaron ol ABC, CBS, Fox kaj NBC ĉe la 18-34-jaraĝuloj.

http://www.courrierinternational.com/article/2013/08/28/l-anglais-de-moins-en-moins-dominant

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }