Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 août 2013 4 01 /08 /août /2013 18:11
Urugvajo : legalizo de kanabo transpasas decidigan etapon

01/08/2013

La Ĉambro de deputitoj de Urugvajo aprobis, merkredon 3an de julio, projekton pri legalizo de kanabo, kiu ankoraŭ devas esti ratifita de Senato. Se la leĝo estos definitive alprenita, tiu Latin-Amerika lando iĝos la unua en la mondo kie la Ŝtato fakte kontrolos la produkton kaj vendadon de kanabo.

La rezultoj de la voĉdonoj (50 poraj voĉoj en 96 post 14 horoj da debato) estis akceptita per aplaŭdoj de cento da subtenantoj de la teksto, ĉeestantaj en la Asembleo.

La projekto antaŭvidas interalie ke la Ŝtato « plenumos la kontrolon de importado, eksportado, plantado, kultivado, aĉeto, stokado, komerco kaj distribuado de la kanabo kaj de ties derivaĵoj.

La nekaŝita celo de tiu teksto deponita en somero 2012 de la prezidenteco sed ellaborita de la Parlamento, en kiu plimultas la elektitojn de « Frente amplio », estas « minimumigi la riskojn kaj redukti la damaĝojn de la uzado de kanabo»

PO KVARDEK GRAMOJ POR UNU KONSUMANTO

En Urugvajo, la konsumado ne estas nun punita, male al ties komerco. Se la Senato konfirmos la Ĉambran decidon, organismo estos kreita – Instituto de normaligo kaj kontrolo de kanabo – por mastrumi la produkton kaj distribuadon, kaj prigardi leĝaplikadon. La konsumantoj, rezidantaj en Urugvajo, kaj enskribitaj en registro de uzantoj povos tiam aĉeti ĝis po 40 gramojn monate en la oficialaj apotekoj.

La nova leĝo permesos ankaŭ kultivon por persona uzado ĝis ses plantaĵojn.

La kreado de konsum-kluboj de 15 ĝis 45 membroj ankaŭ estos permesata, kun limo de 99 plantaĵoj.

La celo « ne estas promocii la konsumadon – la konsumado jam ekzistas », plu asertis la deputito Sebastian Sabini, laŭ kiu tiu teksto celas ĉefe apartigon de la konsumantoj disde la mafiaj retoj kaj lukton kontraŭ la drogŝakrado kiu « financas la organizatan krimon kaj kontraŭleĝajn aktivecojn kiel komerco de personoj, vendo de armiloj aŭ monlavado. Tio ne signifas ke ni ne plu devas lukti kontraŭ drogŝakrado, tio signifas ke ni devas lukti kontraŭ ĝi en ties substancaj aspektoj, sen puni la konsumanton kiu havas 40 gramojn enpoŝe ».

Se la vendo de kanabo fare de la Urugvana ŝtato al konsumantoj konstituos mondan neviditaĵon laŭ la spertuloj, la permeso de privata kultivo por persona uzado ne estas origina. Ĝi estas teorie permesita en Kolorado, kie ĉiu plenkreskulo rajtas kultivi ses plantaĵojn ene de sia hejmo. Hispanie, la leĝo toleras kanaban kultivon en privata kadro, inter plenkreskuloj kaj en kadro strikte nelukra.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/08/01/les-deputes-uruguayens-votent-pour-la-legalisation-du-cannabis_3456013_3222.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }