/image%2F0553642%2F201305%2Fob_0c73e071558390f44d32eb74c7a04de7_trojko.jpg)
30/05/2013
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=EzQxBbGqN7I
Sekve al iniciato de civitanoj de Portugalio, Grekio, Hispanio kaj Francio, ni plusendas al la civitanoj, asocioj, movadoj, organizaĵoj politikaj kaj sindikataj, alvokon por internacia manifestacio kontraŭ Trojko la 1an de junio.
Trojko:
Eŭropa Komisiono: http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Komisiono
Eŭropa Centra Banko : http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Centra_Banko
Internacia Monunua Fonduso: http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Monunua_Fonduso
Tiu iniciativo estis lanĉita en Lisbono pasintan 26an de aprilo fare de aktivistoj el kvin eŭropaj landoj, el kiuj la portugala movado « Que se lixe a Troïka » (Trojko iru al Diablo !) kiu jam mobilizis pli ol milionon da personoj en la Portugalaj stratoj pasintajn 15an de septembro kaj 2an de marto.
Ĝi eĥas kun ĉiuj civitanaj, sociaj, sindikataj rezistoj okazantaj kaj okazontaj.
Ĉie, kie ĝi jam regas (Grekio, Portugalio, Irlando, Kipro…), la Trojko, instalita de la Ŝtatĉefoj kaj eŭropaj registaroj, semas masivan senlaborecon, mizeron, malsekurecon, privatigas ĉion, kio povas esti profitodona, detruas klerecon, sansistemon kaj publikan lernadon.
Ĝi kondamnas virojn kaj virinojn ĉiam pli multnombraj al migrado kaj konkurencigas malriĉulojn kun eĉ pli malriĉuloj.
Sub ties premo, ni estas kondamnitaj al recesio kaj plonĝitaj en la inferan ciklon de ŝuldeco, de kio ni fariĝas sklavuloj.
Tie, kie la Trojko ne ankoraŭ regas, la registaroj anticipas aranĝojn pri rigoreco, privatigo kaj malkonstruado de sociaj rajtoj.
Ĉar neniu devas restadi sola fronte al la krizo, ni devas esprimi ĉie, ĉiuj kaj samtempe, nian rifuzon pri politikoj de submetado de la popoloj. Ni – civitanoj, movadoj, organizaĵoj, reprezentantoj de kolektivumoj, grupoj formalaj aŭ neformalaj – petas respondon al tiu alvoko pri mobilizado.