Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 septembre 2013 7 08 /09 /septembre /2013 16:04
Turkio : la polico subpremas manifestaciojn sur universitata areo

08/09/2013

La turka polico plurfoje intervenis per pafoj de plorigaj gasoj vendredon por disigi dekojn da studentoj apud universitata areo de Ankaro. Ili manifestaciis kontraŭ municipa projekto senarbiganta parton el la tereno de ilia establaĵo, konstatis fotisto de AFP.

Posttagmeze, dek kvar protestantoj estis arestitaj dum unua interveno de la policistoj, multnombre deplojitaj surloken, kiuj ankaŭ uzadis bastonojn.

Vespere, pluraj centoj da manifestaciantoj alfrontiĝis kun la kontraŭ-batala polico, ĵetante ŝtonojn kaj starigante barikadojn antaŭ la ĉefa enirejo de la Universitato, laŭ la bildoj elsenditaj ĉe la televidoj.

Pluraj dekoj da policistoj venintaj surloken pafis denove plorigajn grenadojn kaj ankaŭ kaŭĉukajn kuglojn kontraŭ la manifestaciantoj.

De pluraj semajnoj, la studentoj de la Mezorienta Teknika Universitato de Ankaro, kaj loĝantoj mobiliziĝis kontraŭ projekto de aŭtovojo kiu kaŭzus partan senarbigon de la universitata areo.

Melih Gökçek, la urbestro de Ankaro de la Partio de Justeco kaj disvolviĝo (AKP, elvenante el la islama movado), reganta, konata per ties tranĉaj deklaracioj kaj polemikoj, freŝdate anoncis ke la konstruado de la aŭtovoko komencos baldaŭ.

Tiu polemiko intervenas post la manifestacioj kontraŭ-registaraj kiuj fajrigis la landon en junio, kaŭzitaj de projekto de urba aranĝo ĉirkaŭ publika ĝardeno, situata en la centro de Istanbulo.

Vendredon vespere, por malhelpi ĉiajn manifestaciojn ĉirkaŭ tiu parko fariĝinta hodiaŭ emblema, la aŭtoritatoj fermis ĝin al la publiko kaj deplojadis policajn taĉmentojn en la ĉirkaŭaĵoj. Blenditaj policaj veturiloj instaliĝis ĉirkaŭ la parko dum, en la sociaj retoj, alvokoj al manifestacioj estis lanĉitaj por protesti kontraŭ la polica represio en Ankaro.

Adepto de viglega agado, la registaro de la turka ĉefministro kaj ĉefo de AKP, Recep Tajip Erdogan, severe subpremis la junian protest-movadon, plenumante centojn da arestadoj. La alfrontiĝoj okazigis 5 mortintojn kaj pli ol 8.000 vunditojn kaj estigis viglajn kritikojn tra la mondo, interalie en Eŭropo.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }