Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 septembre 2013 4 12 /09 /septembre /2013 20:39
Turkio : la lando spertas pliajn manifestaciojn

12/09/2013

Istanbulo, Izmiro, Ankaro… Miloj da personoj manifestaciis kaj alfrontis la policon en la nokto de merkredo ĝis ĵaŭdo en la grandaj urboj de Turkio por denunci la morton de protestanto, mortigita lundon. Tiuj eventoj estigas novan minacon de senprecedenca kontraŭ-registara kontestado, kiu en junio skuis la landon estritan de la islamo-konservativa reĝimo akuzita je aŭtoritarismo.

En Istanbulo, la ĉefa centro de kolektiĝo estis la placo Kadiköy, sur la azia flanko de la ĉefurbo, kie mil manifestaciantoj koliziis kun la policistoj kiuj uzadis plorigajn gasojn kaj akvo-kanonojn, indikis la televidkanalo CNN-Türk. La polico procedis dudekon da arestadoj, laŭ tiu televido, kiu menciis plurajn vunditajn manifestaciantojn.

En Izmiro, pli ol 2.500 personoj defiladis en la urbocentro defiante la policon kiu pafis plorigajn grenadojn al la homamaso kiu skandis « AKP murdisto! » en rilato kun la reganta Partio de justeco kaj disvolviĝo (AKP, devenante de la islama movado), raportas la ĵurnalo Hürriyet.

Similaj kolizioj estis menciitaj en Ankaro, Mersino kaj Antakya, urbo sude de Turkio proksime de la siria landlimo, kie Ahmet Atakan, junulo 22-jara mortis lundon vespere dum kolizioj kun la polico.

Lia familio asertas ke li mortis pro polica pafaĵo dum la ministro pri internaj aferoj, Muammer Güler, certigis merkredon, ke la polico ne kulpas pri lia morto, kaŭzita laŭ li pro falo, denuncante utiligon de tiu morto por ribelema celo.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/09/12/la-turquie-en-proie-a-de-nouvelles-manifestations_3476224_3214.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }