Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mai 2013 7 05 /05 /mai /2013 16:26

05/05/2013

Istanbulo antaŭvidas konstruadon de tria flughaveno norde de la urbo, proksime de la lago Terkos apud Nigra maro. Tiu ĉi inkludos ses trakojn kaj jaran enhavon de 150 milionoj da pasaĝeroj, laŭ Binali Yildirim, ministro pri Transportoj.

Tio estos ekologia katastrofo, ĉar ĝi generos detruadon de virga praarbaro kaj dehakadon de almenaŭ 658.000 arboj.

Tiu flughaveno kapablos superi la nombron de pasaĝeroj de la plej grandaj ekzistantaj flughavenoj, ĝi do fariĝos grava transira loko.

Tamen, raporto de la ministrejo pri Medio kritikas tiun projekton, kies efiko kaŭzos morton de duon-miliono da arboj el dek malsamaj specioj.

La loko konsistas el densa vegetaĵaro, kiu agadas kiel natura karbona puto por la urbo Istanbulo. La disvolviĝo de la flughaveno kaj la senarbarigo, kiu akompanos ĝin, interrompos la naturan ciklon, kaj ege plialtigos la regionan atmosferan poluadon.

La arbaroj eltiras karbonan dioksidon (CO2) el atmosfero, per fotosintezo, kaj do ebligas purigi parton de la atmosfera poluado.

La grandskala senarbarigo detruos tiun naturan stokon de karbono, kaj liberigos nenormalajn kvantojn da CO2 en atmosferon.

La raporto aldonas, ke la konstruado de tiu flughaveno, kaŭzos neinversigeblajn damaĝojn sur la arbaro kaj la akva ekosistemo de la regiono.

« La zono antaŭvidita por la projekto enkalkulas 7.650 hektarojn, dum la arbara areo estas je 6.172 hektaroj. 1.180 hektaroj estas uzataj tie por mina ekspluatado, 660 hektaroj konsistigas lagon, 236 hektaroj estas dediĉitaj al paŝtejo kaj 60 hektaroj estas rezervataj al kultivaj aktivecoj. Estas 2.513.341 arboj en la regiono : Pinastroj, Pinioj, Nigraj pinoj, Turkaj pinoj, Kverkoj, Karpenoj, Fraksenoj, tilioj, Aceroj kaj Cedroj ».

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pinastro

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pinio

https://eo.wikipedia.org/wiki/Nigra_pino

http://eo.wikipedia.org/wiki/Turka_pino

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kverko

http://eo.wikipedia.org/wiki/Karpeno

http://eo.wikipedia.org/wiki/Frakseno

http://eo.wikipedia.org/wiki/Malgrandfolia_tilio

http://eo.wikipedia.org/wiki/Acero

http://eo.wikipedia.org/wiki/Cedro

La raporto indikas ke 70 bestaj specioj vivas en la arbaro kaj avertas, ke la aranĝo proponita detruos la vegetaĵon kaj ties naturajn regionajn karakterizaĵojn.

Ne forgesante, ke kresko de la trafiko kaj urbanigado ĉirkaŭ la flughaveno, estigos poluadon kaj malkreskon de loĝado.

Istanbulo jam disponas pri du internaciaj flughavenoj : Ataturk sur la eŭropa marbordo, kaj Sabiha Gokcen oriente (13 milionoj da pasaĝeroj ĉiujare)

http://www.reporterre.net/spip.php?article4198

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }