Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mai 2013 5 31 /05 /mai /2013 13:08

31/05/2013

De lundo, loĝantoj de Istanbulo tendumas en la parko Gezi (promenado en la turka lingvo), unu el la maloftaj verdaj spacoj de la urbo, kondamnita al detruado kaj transformado en vastan komercan areon. Fronte al ilia decidemo, la buldozoj finfine lasis la arbojn en paco.

La manifestaciantoj kolektiĝis lundon en la parko, tuj post anonco de la baldaŭa alveno de maŝinoj, taskitaj pri dehakado de arboj.

Dum la sekvinta nokto, la policistoj uzadis piprajn gasojn por disigi la centojn da protestantoj, kiuj okupadis la lokojn.

Subtenitaj de opoziciaj deputitoj venintaj surloken, ili finfine trudis la buldozojn retroiri.

La parko devas malaperi por lasi la lokon al rekonstruado de milita eks-kazerno, kiu estis malkonstruita en 1940.

La loko akceptos butikojn, kafejojn, sed ankaŭ kulturajn spacojn. Komerca centro estos aliparte konstruita tutproksime. Tiuj transformoj estas parto de vasta projekto de transformado de la kvartalo Taksim, moderna centro en Istanbulo.

Lanĉita en novembro 2012, fare de la registaro de Recep Tayyip Erdoğan, tiu projekto planas interalie transformi la placon Taksim en vastan piedirantan areon.

La parko Gezi estas la plej granda publika parko de Istanbulo, kaj la sola en la kvartalo Taksim, granda kvartalo en la urbo-centro.

Ĝi estas spaco 90-jara, unu el la maloftaj lokoj por ripozo kaj komunikado inter la loĝantoj.

La aŭtoritatoj pravigas siajn klopodojn asertante, ke temas pri historia loko, ĉar ĉi tie ekzistis grava kazerno datiĝanta de la Otomana Imperio.

«Sed ni, gejunuloj de Istanbulo, vivas en la nuntempo, kaj hodiaŭ, preskaŭ neniuj publikaj parkoj plu restas en tiu urbo, en kiu tamen komercaj centroj svarmas».

http://observers.france24.com/fr/content/20130530-detruire-parc-verts-istanbul-taksim-istanbul-caserne-occupy

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=59XPBtofVGA#

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=FaeOswzos3Q

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }