Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 avril 2013 5 26 /04 /avril /2013 20:05
Tunizio : kampanjo por liberigo de Jaber Mejri, malliberulo pro opinio

26/04/2013

La Subtena Komitato por Jaber et Ghazi anoncis la lanĉon de mobilizada kampanjo solidarece kun Jaber Mejri, malliberulo pro opinio nuntempe enkarcerigita en Tunizio kaj Ghazi Beji kiu nun fuĝas.

La 25an de junio 2012, la apelacia kortumo de Monastir konfirmis la verdikton de la Unua Instanco pri la afero Jaber Mejri.

Tiu juna tunizia civitano estis kulpigita pro publikaĵo konsiderata kiel « insulta » kontraŭ Islamo.

La 28an de marto 2012 la Tribunalo de Unua Instanco de Mahdia kondamnis Jaber Mejri-n kaj lian amikon Ghazi Beji-n, al enkarceriga puno je sep jaroj kaj duono kaj monpuno po 1.200 dinaroj por publikigaĵo de desegnoj reprezentantaj la profeton Mahomedo-n kaj libron kritikantan Islamo-n.

Timante persekutojn, Ghazi Beji rifuĝis Eŭropen. Li do estis juĝita pro kontumaco. Jaber Mejri, siaflanke, estas plu en malliberejo de dek monatoj post malgajno en apelacio.

Jaber Mejri et Ghazi Beji estis ambaŭ kulpigitaj tial ke ili « insultis la aliajn pere de publikaj retoj pri komunikado » kaj kulpigitaj pro disvastigo de publikigaĵoj kaj skribaĵoj kiuj povus « malordigi publikan ordon » kaj « rompi la moralon ».

Jabeur Mejri estis arestita de la polico, la 5an de marto 2012, sekve al plendo deponita kontraŭ li de tunizia civitano kaj advokato, tial ke li publikigis karikaturojn de la profeto Mahomedo en sian Fejsbukan paĝon.

Li agnoskis publikigadon de tiuj karikaturoj kaj la tekstojn « ofendajn por la profeto » kaj deklaris ke tiaj agoj spegulas liajn personajn konvinkojn.

« Mi ne agnoskas la islaman religion kaj mi estas ateisto » li diris al la polico.

Kiam li denove estis pridemandita de la polico, la 7an de sekvonta marto, Jaber Mejri deklaris ke li ricevis la karikaturojn publikigitajn de lia amiko Ghazi Beji, verkisto de satira libro titolita « La iluzio de Islamo ».

Kiam li malkovris ke sia nomo estis citita, Ghazi fuĝis al Eŭropo.

De tiam, Jaber Majri spertas veran martiriĝon en malliberejo, turmentita jen de la aliaj malliberuloj jen de la pun-administracio.

Martiriĝo kiun li rakontas en leteron skribitan en sia karcero kaj publikigita en la retejo de la subtena komitato.

http://jabeurghazifree.blogspot.fr/

http://nawaat.org/portail/2013/04/24/campagne-pour-la-liberation-de-jabeur-mejri-prisonnier-dopinion-en-tunisie/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }