Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mai 2015 5 29 /05 /mai /2015 09:55

29/05/2015

Fosiliaj restaĵoj de homedo estis malkovritaj en Etiopio, en la sama loko kiel la famkonata Lucy.

Li vivis dum la sama epoko, kaj en la sama loko kiel Lucy, tiu famkonata aŭstralopiteko. Fosiliaj restaĵoj da homedo, datiĝantaj de 3,3 ĝis 3,5 milionoj da jaroj, sed el malsama specio ol Lucy, estis malkovritaj de esploristoj en Etiopio.

Tio estas pruvo, laŭ tiuj esploristoj, ke pluraj specioj de prahomoj jam ĉi-epoke kunvivadis .

«Nova parenco kuniĝas kun "Lucy" en la homa genealogia arbo», opinias la "Muzeo pri natura historio de Klevlando" (Usono), kies unu el la sciencistoj, Yohannes Haile-Selassie, estas je origino de tiu malkovro.

La studaĵo publikigita merkredon en la revuo Nature iom pli difektas la hipotezon, malnovan kaj de nun tre kontestatan, ke Lucy estus «la patrino de la homaro» kaj nia rekta praulino.

La esploristoj studis superajn kaj malsuperajn makzelojn kaj izolitajn dentojn trovitajn en 2011, 35 kilometrojn for de la loko, kie vivadis la specio Australopithecus afarensis, al kiu apartenis Lucy.

La fosadoj okazis en la regiono Afaro, dezerta regiono situanta oriente de Etiopio, kaj konsiderata kiel unu el la homa naskiĝloko.

La nova specio estas nomita «Australopithecus deyiremeda». En la Afara lingvo, «deyi» signifas «proksime» kaj «remeda» signifas «parenco».

Ĝi malsimilas la specion de Lucy pro la formo kaj dimensio de la dentoj, kaj la fortika strukturo de ties malsuperaj makzeloj.

Lucy, kies skeleto estas pli ol 40% kompleta kun 52 ostoj, estis malkovrita en 1974 fare de skipo, al kiu apartenis Donald Johanson, Maurice Taieb kaj Yves Coppens. Aĝa je 3,2 milionoj da jaroj, ŝi altis je 1,10 metro, estis dupiedulino sed ankaŭ grimpantino.

http://actu.orange.fr/une/decouverte-d-un-australopitheque-voisin-de-la-celebre-lucy-afp-s_CNT000000ayjic.html

neniammilitointerni - dans scienco
23 mai 2015 6 23 /05 /mai /2015 17:54
Kenjo : Malkovro de la plej malnovaj iloj de la mondo

23/05/2015

Arkeologoj malkovris norde de Kenjo ilojn el ŝtonoj, aĝaj je 3,3 milionoj da jaroj. Ĝis nun, la plej malnovaj konataj iloj aĝis « nur » je 2,6 milionoj da jaroj.

Lucy ŝatis manlabori. Arkeologoj ĵus malkovris sur bordoj de la lago Turkana, en Kenjo, ilojn el ŝtonoj datiĝantajn de 3,3 milionoj da jaroj. Tio estas antaŭensalto je 700.000 jaroj kompare kun la iloj antaŭe identigitaj.

Iloj ŝajne estis do uzitaj de la aŭstralopitekoj, kuza branĉo de nia specio, al kiu apartenas Lucy, nia plej malproksima praulino.

Kenjo : Malkovro de la plej malnovaj iloj de la mondo

Iloj por tranĉi kaj skrapi

La koncernataj laboritaj iloj estas ŝtonoj, kiuj prezentas unu flankon rezervitan al manpreno, kaj alian por tranĉi kaj skrapi, kiel precizigas la esploristoj en artikolo publikigita en la retpaĝaro de la specialigita revuo Nature ĵaŭdon.

En la arkeologiejo, kie tiuj altvaloraj ŝtonoj estis malkovritaj, aliaj fosilioj estis jam trovitaj antaŭe. La granda nombro de similaj ŝtonoj atentigis la arkeologojn. La markoj multnombre observataj sur la ŝtonoj finfine konvinkis la esploristojn, ke temas certe pri iloj. Restis nur datumi ilin.

Kenjo : Malkovro de la plej malnovaj iloj de la mondo

Antaŭensalto je 700.000 jaroj

Laŭ la efektivigitaj datatribuoj, tiuj ŝtonoj aĝas je 3,3 milionoj da jaroj. Tio emfazas la rimarkindan karakteron de tiu malkovro. Fakte, la iloj malkovritaj antaŭe datiĝis je 2,6 milionoj da jaroj.

Tiu nova malkovro do ebligas demonstri, ke la antaŭuloj de la homoj, disponis pri la scikapablaj kompetentecoj bezonataj por fabriki ilon, 700.000 jaroj pli frue, ol kio opiniis ĝis tiam la esploristoj.

http://www.lexpress.fr/actualite/sciences/les-plus-anciens-outils-du-monde-decouverts-au-kenya_1681763.html

neniammilitointerni - dans scienco
18 avril 2015 6 18 /04 /avril /2015 17:22
Eŭropanoj estas blankaj de malpli ol 8.000 jaroj

18/04/2015

Foto : KEYSTONE

Laŭ antropologoj, la « blanka » homo ekzistas de malmulta tempo. Ilia studaĵo prezentita dum jara kunveno de usonaj antropologoj la 26an de marto, montras ke la homo kun blanka haŭto ekzistas de nur 8.000 jaroj.

Ni jam sciis ke la unuaj homoj venintaj Eŭropen estis nigraj (antaŭ 40.000 jaroj), tiuj novaj datumoj montras ke la populacioj de ĉasistoj-kolektistoj instalitaj en Hispanio, Luksemburgo aŭ Hungario antaŭ 8.500 jaroj havis pigmentitan haŭton, raportas "Scienco-Magazino".

Por akiri tiujn rezultojn, la esploristoj komparis la genarojn de 83 individuoj trovitaj en eŭropaj arkeologiaj areoj. La esplorskipo malkaŝis en februaro ke la nuntempaj Eŭropanoj havas kiel prauloj tri malnovajn populaciojn de ĉasistoj-kolektistoj kaj farmistoj. Studaĵo de biologoj aperita en februaro jam montris ke grava populacio venintaj el norde de Balta Maro alvenis Eŭropen – paŝtistoj kiuj vivis en Eŭropo antaŭ 8.000 jaroj ĝis 3.000 jaroj.

« Kion ni opiniis, tio estis sufiĉe ĝusta : aperon de pigmentita haŭto kaŭzis mirinda miksaĵo inter diversaj populacioj disigitaj norde de Eŭropo », eksplikis la paleontologo Nina Jablonski el universitato de Pensilvanio pri la rezulto de la studaĵo prezentita la 26an de marto. Tiu rezulto estas interesa, ĝi montras ĝis kia grado tiuj evoluoj estas antaŭnelongaj.

La sciencistoj identigis mankon de du genoj, la SLC24A5 kaj la SLC45A2, kiel signo de malpigmentado de la Eŭropanoj. Blankiĝo estis kaŭzita de adaptado al suno. La esploristoj substrekis ke :

« Tiuj informoj montras la gravecon de la malnovaj specimenoj kiel nova informfonto, ili ebligas ekscii multe pri la specifaj trajtoj de tiuj praaj populacioj kaj pri la adaptiĝaj mekanismoj spertitaj de la homo dum ties historio. »

http://www.slate.fr/story/100087/europeen-blanc-depuis-8000-ans

neniammilitointerni - dans scienco
3 avril 2015 5 03 /04 /avril /2015 14:07
Hipopotamoj kaj balenoj konfirmas sian kuzecon

03/04/2015

Ilustraĵo de antrakotero © Wikimedia Commons

Tio estis esplorinda temo : el anatomia vidpunkto, ĉio apartigas ilin. La baleno apartenas al la cetacoj, hipopotamoj al parhufuloj (La nombro de fingroj estas ĉiam para - 2 aŭ 4) kaj malgraŭ kelkaj komunaj submaraj kapablecoj, familia aspekto mankis. La genetika analizo forpelis ĉion ĉi antaŭ kelkaj jaroj malkaŝante ke hipopotamoj kaj cetacoj havas komunan praulon. Nova studaĵo konfirmas tiun kuzecon precizigante samtempe, la genealogian arbon de hipopotamoj.

Hipopotamoj kaj balenoj konfirmas sian kuzecon

Jean-Renaud Boisserie, Fabrice Lihoreau kaj la paleontologo Michel Brunet (Universitato de Poitiers) komparis plurajn fosiliojn de hipopotamoj kaj cetacoj, inter kiuj praulo de la baleno malkovrita en Pakistano kiu posedas piedoston, astragalon, komunan kun parhufuloj. Antaŭ 50 aŭ 60 milionoj da jaroj, surtera besto apartigis sin en du grupojn : cetacojn, marmamulojn, kaj antrakoterojn, grupo de hufulaj surteraj mamuloj.

La familio de hipopotamoj originas de la antrakoteroj, grupo nun malaperinta, eksplikas la esploristoj en Proceedings of the National Academy of Sciences. Tamen, male al tio, kio estis longtempe asertita, la hipopotamoj ne havas proksimajn rilatojn kun alia familio de parhufuloj, la Tajasuoj, kiu enkalkulas interalie la pekariojn. Ĉio ĉi konfirmas ke la hipopotamoj estas foraj kuzoj de la balenoj. Aspekto trompas kelkfoje...

http://www.sciencesetavenir.fr/nature-environnement/20050125.OBS7103/hippopotames-et-baleines-confirment-leur-cousinage.html

neniammilitointerni - dans scienco
5 mars 2015 4 05 /03 /mars /2015 17:22

05/03/2015

«Tiu fosilio estas mirindega ekzemplo pri la transiro de specioj en ŝlosila periodo de la homa evoluo», eksplikas la paleontologoj respondecaj pri tiu malkovro en la revuo «Scienco».

Jen malkovro, kiu pli bone prilumas la aperon de la Homa specio. En Etiopio, paleontologoj elfosis la plej maljunan fosilion iam malkovritan: tiu ĉi retroigas la originon de la homoj ĝis 400.000 jaroj!

«La elfosado de tiu malsupra makzelo helpas redukti la interspacon, kiu apartigas la evoluadon inter aŭstralopiteko – la fama Lucy datiĝas de 3,2 milionoj da jaroj – kaj la unuaj homaj specioj kiel Homo erectus aŭ Homo habilis», eksplikas la paleontologoj en la usona revuo Scienco, kiu raportas la malkovron.

«Tiu fosilio estas mirindega ekzemplo pri la transiro de specioj en ŝlosila periodo de la homa evoluado », ili entuziasmiĝas.

Tiu mandiblo 8 centimetrojn longa estis malkovrita en 2013 en la elfosejo Ledi-Geraru, en la regiono Afaro, en Etiopio. Laŭ la esploristoj, tiu nova fosilio pli lernas al ni pri la ŝanĝiĝoj okazintaj en la makzelo kaj dentoj ĉe la Homa specio, 200.0000 jarojn post la lasta konata spuro de Aŭstralopiteko, « Lucy ». Ankaŭ la fosilio de tiu ĉi, estis malkovrita en Etiopio, ne tre malproksime de Ledi-Geraru, en 1974.

«Fosilioj de la Homa linio de pli ol du milionoj da jaroj estas maloftegaj, kaj klarigoj pri la unuaj fazoj de nia evoluado estas aparte entuziasmigaj», eksplikas Brian Villmoare, el la universitato de Nevado, ĉefa verkisto de la studaĵo.

Tamen, la esploristoj ne kapablas ĝis nun determini, ĉu temas aŭ ne, pri nova Homa specio, kiu evoluante, kondukis al homo sapiens.

http://www.atlantico.fr/atlantico-light/ethiopie-decouverte-fossile-repousse-origine-genre-humain-400-000-ans-2032193.html

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }