14/03/2021
La etnologoj, kiel Claude Lévi-Strauss, asertis tion de longe : homaj rasoj ne ekzistas. En 2000, skipo de usonaj genetikistoj liveris de tio definitivan pruvon.
32% Nord-Eŭropa, 28% Sud-Eŭropa, 21% sub-sahara kaj 14% Sud-Okcidentazia… Tiaj povas esti la genetikaj originoj de individuo. En junio 2000, kiam li unuafoje sekvencis la homan genomon, Craig Venter, usona esploristo, metis finan punkton al la koncepto pri raso, kiu perdis ĉiujn sciencajn bazojn.
La genetika esploro establis du neneigeblajn faktojn. La unua: ĉiuj homoj estas tre proksimaj. Eĉ pli proksimaj inter si ol estas la ĉimpanzoj, kvankam la homoj estas multe pli nombraj.
Ĉiu el ni disponas pri la sama genaro. Tamen, kelkaj posedas ankaŭ versiojn iomete malsamajn koncerne kelkajn genojn (krom la veraj ĝemeloj). La studado de tiu genetika diverseco ebligis al la sciencistoj rekonsistigi ian genealogian arbon de la homaj populacioj.
Kaj tiam la dua nekontestebla fakto trudiĝis: ĉiuj nunaj homoj, proprasence, estas Afrikanoj. Nia specio, Homo sapiens sapiens, aperis en Afriko. Ni ne scias precize kie kaj kiam, sed la fosilioj, trovitaj en Maroko sugestas, ke la anatomiaj trajtoj de la modernaj homoj naskiĝis 300 000 jarojn antaŭe.
Ni restadis en Afriko dum ĉirkaŭ 200 000 jaroj, sed grupoj jam moviĝis al diversaj lokoj de la kontinento, malproksimiĝante kaj izoliĝante unuj de la aliaj. Alidirite, tiuj grupoj formis novajn populaciojn, kiuj iom-post-iom koloniis la tutan planedon.
De tiam, la genetika miksiĝo estas konstanta. Ekzemple en Usono, malpli ol infano el du estos Blankhaŭta post du jaroj.
29/10/2019
Bocvano: la unua «patrio» de la Moderna Homo estas lokalizita norde de tiu lando