Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 novembre 2023 2 21 /11 /novembre /2023 22:35

21/11/2023

La 21an de novembro 2013, centoj da ukrainaj manifestaciantoj kolektiĝis sur la placo Majdano, centre de la ĉefurbo Kijivo, por kontesti la kontraŭ-eŭropan politikon de la prezidento Viktor Janukoviĉ. Dek jarojn poste, la spirito de la revolucio plu vivas en la ukrainaj spiritoj.   

To okazis precize antaŭ dek jaroj. La unuaj manifestacioj, kiuj okazis sur la placo Majdano, kore de Kijivo kondukis al la fino de la por-rusia potenco. Mardon 21an de novembro, tiu datreveno estis salutita de la prezidento Volodimir Zelenskij kiel « unua venko » en la milito kontraŭ la rusia invadanto. Sed pro la milito, la militleĝo, la malpermeso de kolektiĝo por ne oferti celon al la malamiko, la Ukrainoj ne amasiĝis por celebri la dekjaran datrevenon de sia revolucio.

Tiu revolucio tamen vivas sen ili. Saŝa estas 30-jara. Kiam li repensas pri la bildoj, la ĝojo, la espero, li ridetas : « Mi estis tie ekde la unuaj tagoj de la Majdana revolucio. Ni venis kun miaj amikoj, multaj junuloj ĉeestis. Ni ne plu toleris esti regata de por-rusia potenco, la koruptado… Ni deziris proksimiĝi de Eŭropa Unio kaj de ĝia vivmaniero. » Ĉiutage, li manifestacias. Liaj gepatroj provizas nutraĵojn, varmajn vestaĵojn. Li siaflanke ĵetas ŝtonojn al la polico, sub la pafoj de tiraljoroj. Monaton post monato, la revolucio ampleksiĝas: « Mi komprenis, ke ni ne plu povis retroiri, ke okaze de retroiro, ni malvenkos. »

 

« Ni havis la saman celon »

En februaro, la por-rusia prezidento Janukoviĉ fuĝas: « Mi memoras, ni kriis "Huran, gloron al Ukrainio !" Oni ne pensis pri la estonteco, nia deziro nur estis, ke Janukoviĉ foriru. »

Saŝa vivas en Irpino, martira urbo, premita sub la bomboj ekde la komenco de la milito, ĝia ponto estis detruita por malhelpi la aliron al Kijivo. Super la pordo de lia apartamento, videblas la truo kaŭzita de obusaj splitaĵoj. Tra la rekonstruita fenestro, oni vidas la arbaron bruligitan, la malsupran konstruaĵon tute detruitan.

De tiuj tagoj Saŝa memoras, ke li helpis la homojn evakui veturile: « Tio ŝajnis filmo, mi rulis pordojn malfermitajn kriante: "Rapidu, enveturiĝu !" Mi rulis po 100 kilometrojn hore zigzagante por eviti la barikadojn. »

La Majdana spirito neniam forlasis Saŝa-n : « Sur tiu placo mi ekkonsciis, ke ni estas unuiĝintaj. Venintaj de oriente aŭ okcidente de Ukrainio, ni havis la saman celon: vivi en pli bona Ukrainio, konstruadi pli bonan kaj pli sekuran estontecon por niaj infanoj kaj la postaj generacioj. »

https://www.francetvinfo.fr/monde/europe/manifestations-en-ukraine/reportage-j-ai-appris-sur-cette-place-qu-on-etait-unis-en-ukraine-dix-ans-apres-la-revolution-l-esprit-de-maidan-est-toujours-la_6197859.html

https://www.youtube.com/watch?v=K6hsBASbX5Y

11/11/2023

Ukrainio : jaron post la liberigo de Ĥersono, la civiluloj plu suferas rusiajn bombadojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/ukrainio-jaron-post-la-liberigo-de-hersono-la-civiluloj-plu-suferas-rusiajn-bombadojn.html

03/09/2015

Ukrainio: dua policisto mortis pro siaj vundoj, post kolizioj en Kievo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/09/ukrainio-dua-policisto-mortis-pro-siaj-vundoj-post-kolizioj-en-kievo.html

20/03/2015

Krimeo: Aleksandr Kolĉenko, forkaptita kaj malliberigita de la Rusia ŝtato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/03/krimeo-aleksandr-kolcenko-forkaptita-kaj-malliberigita-de-la-rusa-stato.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
9 novembre 2023 4 09 /11 /novembre /2023 17:49
AFP - MUNIR UZ ZAMAN

09/11/2023

De du semajnoj en Bangladeŝo, la strikmovado daŭras en la konfekcia sektoro, post la rifuzo mardon 7an de novembro fare de la ĉefaj sindikataj organizaĵoj de propono de la dungantaro koncerne plialtigon de la minimuma salajro. La laboristoj de tiu sektoro, kiuj fabrikas vestaĵojn por la grandaj okcidentaj varmarkoj, postulas duobligon de siaj salajroj, kiuj atingas po 70 eŭrojn monate. La surloka situacio streĉiĝas.

Dum la alfrontiĝoj kun la polico ĉirkaŭ areoj de la uzinoj, strikanta laboristino mortis merkredon 8an de novembro matene, kaj du aliaj estis vunditaj. Tri laboristoj do mortis en du semajnoj da striko, kaj montras la decidemon de tiuj teksaĵlaboristoj. Ilia minimuma salajro efektive ne estis altigita de preskaŭ kvin jaroj, kaj mardon, la dungantaro proponis altigi ĝin ĝis 56%, po 106 eŭrojn monate.

Sed pro la alta inflacio, tio tute ne estas sufiĉa, asertas Kalpona Akter, la prezidentino de la Federacio de la teksaĵlaboristoj: « De 2018, la kostoj de multaj nutraĵoj plialtiĝis de 150 ĝis 200%. La bazaj nutraĵoj de la laboristoj duobliĝis, kiel cepoj, rizo kaj lentoj. Do per ilia salajro ili ne povas vivi, kaj dum la cetero de la monato, vivas kredite. Tio ne devus okazi, dum la dungantoj, la markoj kaj la distribuistoj enkasigas profitojn. »

Ĝis nun, la registaro akceptis la proponon de la registaro, kaj tiu minimuma salajro de 106 eŭroj monate povus esti efektiva venontan januaron. Tiu striko povus havi efikon al la fabriko de la vestaĵoj de grandaj okcidentaj varmarkoj, kiuj laboras kun kelkaj uzinoj tuŝitaj de la movado.  

02/11/2023

Bangladeŝo: miloj da teksaĵlaboristoj ribelas por pli bonaj salajroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/bangladeso-miloj-da-teksajlaboristoj-ribelas-por-pli-bonaj-salajroj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
2 novembre 2023 4 02 /11 /novembre /2023 22:21
AFP

02/11/2023

Merkredon en Bangladeŝo post pluraj tagoj da manifestacioj, miloj da laboristoj starigis barikadojn en la vojoj de Dako, postulante salajrajn altigojn en la teksaĵaj uzinoj, kiuj provizas grandajn okcidentajn varmarkojn. Tiuj manifestacioj okazigis almenaŭ du mortintojn.

Laŭ la polico, almenaŭ 5 000 teksaĵlaboristoj starigis vojbarilojn en la kvartalo Mirpur en la ĉefurbo. Sed laŭ surloka gazetkorespondanto, la nombro de manifestaciantoj sendube estis pli alta.

Ĉirkaŭ 1 500 manifestaciantoj ankaŭ ĵetis ŝtonojn al pluraj uzinoj de la industria urbo Gazipur, deklaris la regiona ĉefo de la industria polico, Sarwar Alam. « Ni pafis larmigajn gasojn kaj surdigajn grenadojn por disigi la manifestaciantojn », li eksplikis.

La laboristoj postulas minimuman monatan salajron de 23 000 takoj (190 eŭroj), nome preskaŭ trioble pli ol la nunaj 8 300 takoj (70 eŭroj).

« Kiel ni povus vivi monate kun apenaŭ 8 300 takoj, dum ni devas jam pagi de 5 000 ĝis 6 000 takoj nur por la lupreno de unuĉambra domo ? », demandas Sabina Begum, kudristino 22-jara.

Laŭ la sindikatoj, la salajroj kaj laborkondiĉoj estas katastrofaj por plimulto de la kvar milionoj da laboristoj de la sektoro.  

Bangladeŝo estas unu el la plej gravaj eksportistoj de vestaĵoj en la mondo, kun teksaĵindustrio de ĉirkaŭ 3 500 uzinoj, kiuj provizas varmarkojn kiel Gap, H & M kaj Levi Strauss. Ĝi reprezentas 85% el a 55 miliardoj de dolaroj da jaraj eksportoj de tiu lando de Suda Azio.

15/01/2019

Bangladeŝo : la teksaĵlaboristoj daŭrigas sian strikon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/bangladeso-la-teksajlaboristoj-daurigas-sian-strikon.html

21/02/2017

Bangladeŝo: Labourstart kampanjo: Liberigu tuj la sindikatajn gvidantojn de la vestaĵindustrio!

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/bangladeso-labourstart-kampanjo-liberigu-tuj-la-sindikatajn-gvidantojn-de-la-vestajindustrio.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
10 octobre 2023 2 10 /10 /octobre /2023 08:58
TONI ALBIR / MAXPPP

09/10/2023

Leĝo balotita en 2022 ebligas al justico enketi pri la krimoj de la frankisma diktaturo. La hispana prokuroraro postulas do malfermon de enketo pri la torturoj suferitaj de la eks-sindikatano Carles Vallejo.

« Tio estas unua tre grava paŝo, kiu rompas unuafoje kun nepuniteco. Kaj tio estas historia ! » Carles Vallejo estis 20-jara en 1970, kiam li estis arestita. La polico riproĉis lin, ke li fondis kaŝan sindikaton en la aŭto-uzino Seat. Dum tri semajnoj, li estis torturita en la sub-grundoj de la policejo de Barcelono. Li estas ligita, frapita kaj malhelpata spiri.

Unuafoje post la fino de la diktaturo, kaj dank’al la nova historia memorleĝo, la hispana prokuroraro postulas malfermon de enketo, 53 jarojn poste, pri la torturoj, kiujn li suferis.

Leĝo balotita en 2022 fare de la registaro Sanchez ebligas al la justico enketi pri la krimoj de la frankisma diktaturo (1939-1975). La silento devigata de la leĝo pri amnestio, adoptita en 1977 finiĝas. Sed Carles Vallejo ne intencas puni siajn torturistojn. « Tio estas demando de riparacia justico. Mi volas scii, kiuj estas la kulpintoj. Plie, nia generacio, kiu suferis tiun traŭmatan elprovon bezonas psikologian reparacion. Ni neniam ricevis ĝin. »

 

Meti finon al kolektiva amnezio

Por ĉiuj, kiuj plu petas proceson kontraŭ la frankismo, la postulo de la prokuroraro estas unua venko, sed ili havas aliajn postulojn.

La policejo, kie estis torturita Carles Vallejo en Barcelono plu estas en aktiveco. « Mi venis por postuli, ke la konstruaĵo estu donita al la loĝantoj, eksplikas Maria, kiu manifestacias kun aliaj aktivuloj ĉiujn dek kvin tagojn antaŭ la konstruaĵo por postuli ĝian fermadon. Ni volas, ke ĝi fariĝu memorejo pri la viktimoj de frankismo. Tiu konstruaĵo dolorigas multajn personojn. »

Carles Vallejo esperas nun, ke juĝisto akceptos enketi pri la torturoj, kiujn li suferis. Per lia lukto, la eks-sindikatano, dum tempo ekzilita en Parizo, poste en Italio, volas transmeti la memoron al la plej junaj generacioj. Temas laŭ li meti finon al kolektiva amnezio.      

« Tio ne estas persona demando. Ni estas la lasta pluvivanta generacio de la frankismo. Ŝajnas al mi, ke tio estas grava por la novaj generacioj por fari demokratian pedagogion.» - Carles Vallejo, sindikatano torturita sub la frankisma diktaturo.

La vojo por akiri proceson plu estos longa, sed tiu unua venko povus krei en Hispanio precedencon, kaj aliaj viktimoj povus akiri ekzamenon de sia plendo fare de la justico. 

03/01/2022

Hispanio : la defendantoj de la historia memoro luktas por akiri finon de la frankisma cenzuro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/hispanio-la-defendantoj-de-la-historia-memoro-luktas-por-akiri-finon-de-la-frankisma-cenzuro.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
1 octobre 2023 7 01 /10 /octobre /2023 19:18
Getty

01/10/2023

La provinco de Suŭajda estas scenejo de pacaj manifestacioj, de post kiam la registaro interrompis meze de aŭgusto la subvenciojn pri karburaĵoj.

Ĉirkaŭ 2 000 personoj manifestaciis vendredon kontraŭ la registaro sude de Sirio, kie protestmovado daŭras de pli ol monato kun kreskanta rolo de la virinoj, laŭ atestanto kaj aktivuloj.

La manifestacio okazis en Suŭajda, urbo vaste restita malproksime de la konflikto en Sirio, kiu komenciĝis en 2011 post la represio de manifestacioj kontraŭ la potenco. Tiu konflikto okazigis duon-milionon da mortintoj.              

La provinco de Suŭajda estas scenejo de pacaj manifestacioj, de post kiam la registaro interrompis meze de aŭgusto la subvenciojn pri la karburaĵoj, tuŝante loĝantaron jam elprovitajn de pli ol dek du jaroj da milito.

Kiel ĉiutage, la manifestaciantoj kolektiĝis sur la placo al-Karama, skandante sloganojn malamikajn al la prezidento Baŝar al-Asad kaj svingante la multkoloran flagon de la druzoj, kies provinco Suŭajda estas la influloko.

Laŭ atestoj, la virinoj ludas kreskantan rolon en la manifestacioj. « Hodiaŭ la malsameco estas, ke la virinoj ne kontentiĝas manifestacii, ili nun planas kaj organizas la movadon », asertas Wajiha.

Tiu aktivulino, kiu ne sciigis sian familinomon pro sekuraj kialoj, paŝas ĉiutage de sia domo ĝis la placo de Suŭajda, portante protest-banderolojn.               

« La virinoj ludas iniciativan rolon », aldonas tiu virino. Ili decidas pri la agadvortoj, fabrikas la protest-banderolojn kaj kunordigas sian agadon kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Ankaŭ tiuj ĉi organizas manifestaciojn en siaj lokoj.  

Pasintan vendredon, la manifestaciantoj en Suŭajda nombris inter 2000 kaj 2500 personoj, laŭ aktivulo kaj atestanto.  

15/09/2023

Sirio: tri personoj estis vunditaj dum manifestacio kontraŭ la reĝimo sude de la lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/sirio-tri-personoj-estis-vunditaj-dum-manifestacio-kontrau-la-regimo-sude-de-la-lando.html

28/08/2023

Sirio en « alarma stato », la reĝimo timas plivastigon de la kolero ĝis Damasko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/sirio-en-alarma-stato-la-regimo-timas-plivastigon-de-la-kolero-gis-damasko.html

20/08/2023

Sirio: manifestaciantoj protestas kontraŭ pligravigo de la ekonomia krizo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/sirio-manifestaciantoj-protestas-kontrau-pligravigo-de-la-ekonomia-krizo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
29 septembre 2023 5 29 /09 /septembre /2023 19:30
Antara/Teguh Prihatna

29/09/2023

WALHI (La Teramikoj en Indonezio) denuncas la perfortan represion suferitan de la personoj, kiuj kolektiĝis por protesti kontraŭ la Nacia strategia programo celanta konstruadi « eko-urbon » sur la insulo Rempang sen konsento de la surlokaj loĝantoj. Post tiuj eventoj, la Internacia Teramikoj esprimas sian internaciisman solidarecon.

 

Perfortaj alfrontiĝoj sur la insulo Rempang

La 7an de septembro 2023, policistoj invadis parton de la insulo Rempang por mezuri la terenon, estigante fizikajn alfrontiĝojn kun la komunumo, kiu kontraŭis tion. Centoj da personoj estis vunditaj dum tiu perforta incidento. Larmigaj gasoj estis pafitaj, kiuj kaŭzis riskon de sufoko por multaj personoj, inkluzive de lernejanoj, kiuj eniris en siajn klasĉambrojn. Dekoj da personoj estis rekte vunditaj de policistoj, almenaŭ 20 personoj estis arestitaj kaj 8 loĝantoj kulpigitaj.

Tamen, la indonezia registaro, la provinca registaro de la insuloj Riaŭo, la registaro de la urbo Batam, la Agentejo de libera zono kaj de liberkomerca zono de Batam (BP Batam), la ĉefo de la nacia indonezia polico, la ĉefo de la provinca polico de la insuloj Riaŭo, kaj la ĉefo de la polico de Batam, ĉiuj neis la truditan elpeladon de la loĝantoj de la insulo Rempang.

 

La insulo Rempang ne estas la sola tia kazo en Indonezio

Tia ne-inkluziva disvolviĝo fariĝis normala en Indonezio. La uzado de la represia forto fare de la polico kontraŭ la homoj estas nun taktiko ĉefe uzata de la aŭtoritatoj. Tio jam okazis en la vilaĝo Wadas en 2022, kaj pli frue en Kulonprogo.

La konstruado de baraĵo antaŭvidita de la registaro en la distrikto de Baner centre de Javo estis kaŭzo de konfliktoj en la vilaĝo Wadas. La konstruado de nova internacia haveno de Yogjakarto kondukis al konfliktoj en Kulonprogo.

Tiu lasta konflikto pri « eko-urbo » en Rempang intervenas post la anonco de la plano pri nacia disvolvado fare de la ministro pri Kunordigado de la ekonomiaj aferoj, en aŭgusto 2023.

Alfrontiĝoj inter komunumoj kaj la aŭtoritatoj estis menciitaj dum la du lastaj monatoj, ligitaj kun la plano de la nacia registaro celanta disvolvi « eko-urbon » sur la insulo Rempang. La plano pri disvolvado, kondukita de BP Batam trudas la loĝantojn de la insulo foriri, sen atento por la popoloj, kiuj vivas tie en 16 tradiciaj eks-vilaĝoj Melayu de post 1834.

Krom specifaj konfliktoj koncerne efektivigon de naciaj strategiaj projektoj, la kriminaligo de la indiĝenaj popoloj, de la surlokaj komunumoj kaj la sociaj movadoj intensiĝas en Indonezio. Kritiki kaj denunci la malobservadojn pri Homaj kaj popolaj rajtoj kaj defendi la teritoriojn en Indonezio signifas hodiaŭ suferi perfortan reagon de la aŭtoritatoj.

(…)

Internaciisman solidarecon kun la popoloj de la insulo Rempang

La Internacia Teramikoj subtenas WALHI kaj alvokas la internacian komunumon denunci la truditan elpeladon de la loĝantoj de Rempang, resti en konstanta alarmo kaj aktiva solidareco kun WALHI kaj la loĝantaro de Rempang.

Ni alvokas la organizaĵojn kaj sociajn movadojn el la mondo plu lukti kontraŭ la majustaĵoj kiel tiu ĉi, kaj lukti kontraŭ la nepuniteco de tiuj, kiuj plenumas terurajn krimojn kontraŭ niaj popoloj.     

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
26 septembre 2023 2 26 /09 /septembre /2023 20:41

26/09/2023

Mardon 12an de septembro 2023, la kongreso de la Trades Union Congress (TUC), kiu kunigas sindikatojn reprezentantajn pli ol kvin milionoj kvincent mil laboristojn en kvardek ok sindikatoj, adoptis per amasa plimulto politikon de solidareco kun Ukrainio.

La kongreso kondamnas senkondiĉe la kontraŭleĝan kaj agresan invadon de Ukrainio fare de Rusio.

La Kongreso notas:

  1. La sisteman represion kontraŭ la liberaj sindikatoj sub la reĝimoj de Putin kaj Lukaŝenko, kaj ilian nuligon en la okupaciataj teritorioj de Ukrainio de post 2014.
  2. La alvokojn de la ukrainaj sindikatoj por morala kaj fizika helpo, inkluzive de rimedoj pri memdefendo de Ukrainio.
  3. Ke tiuj, kiuj plej suferas dum milittempo estas la gelaboristoj, kaj ke la sindikata movado faru sian eblon por eviti la konfliktojn, kio ne ĉiam eblas.
  4. La fieran historion de solidareco de la TUC kun la viktimoj de agresoj faŝistaj kaj imperiismaj, inkluzive de ĝia armita subteno al la Hispana Respubliko. Kiel sindikatanoj, ni estas esence kontraŭ-imperiismaj, kaj nia tasko konsistas en batalo kontraŭ la imperiismo kaj tiranio en ĉiuj okazoj. Ni agnoskas, ke venko de Putin en Ukrainio estus sukceso por la aŭtoritataj kaj reakciaj politikoj en la tuta mondo.
  5. La homan kaj median teruran koston de la ukraina konflikto. Milionoj da personoj estis truditaj forlasi siajn domojn kaj fuĝi, dum multaj aliaj mortis.
  6. La rusian programon de etna purigado.
  7. Ke la ukrainaj sindikatoj montris verajn solidarecon kaj subtenon, oferante loĝejojn kaj nutraĵojn al la rifuĝintoj. La sindikato ASLEF laboris en streta kunlaboro kun la ukrainaj fervojaj sindikatoj, kaj povis konstati la grandegan laboron plenumintan por subteni la laboristojn en tiu periodo de konflikto.

         

La Kongreso asertas:

  1. Sian subtenon al la civilaj kaj laboraj rajtoj en Rusio kaj Belorusio, kaj al tuja liberigo de la sindikatanoj enkarcerigitaj.
  2. Sian konvinkon, ke paco justa kaj daŭra ne eblas tiel longe kiel la rusia Ŝtato plu neas la suverenecon de Ukrainio.
  3. Sian solidarecon kun la ukraina popolo, inkluzive de rifuĝintoj, kies azilo estis malfruigita aŭ rifuzita de la brita registaro.
  4. Ke la rekonstruado de Ukrainio estu bazita sur la sindikataj valoroj kaj la laboro.

 

La Kongreso subtenas:

  1. La tujan retroiron de la rusiaj fortoj de ĉiuj ukrainaj teritorioj okupaciataj de post 2014.
  2. La alvokojn de la ukrainaj sindikatoj al financa kaj praktika helpo de Unuiĝinta Reĝlando al Ukrainio.
  3. Pacan finon de la konflikto, kiu garantias la teritorian tutecon de Ukrainio kaj la memdecidon de la ukraina popolo.
  4. La plenan restarigon de la laboraj rajtoj en Ukrainio kaj programon de rekonstruado kaj disvolviĝo, sociale justa, kiu respektas kolektivajn intertraktadojn, kaj forpuŝas malreglamentigon kaj privatigon.
  5. La laboron de la TUC, kaj la engaĝiĝon de la aliĝintoj, kun la ĉefaj ukrainaj sindikataj centraloj (FPU/KVPU), kaj agnoskas la Kampanjon de solidareco kun Ukrainio.

           

La Kongreso do taskas la Ĝeneralan konsilion:

  1. Sendi sian solidarecon al ĉiuj ukrainaj sindikatanoj, kiuj luktas tagon post tago por la rajtoj de la gelaboristoj kaj kontraŭ la imperiismo.
  2. Engaĝiĝi kun la ukrainaj sindikatoj de ambaŭ sindikataj centraloj kaj larĝa gamo de membroj kaj sindikataj ideoj.
  3. Stariĝi flanke de la ukrainoj en Unuiĝinta Reĝlando, kaj subteni ilin per ĉiuj disponeblaj rimedoj, ĝis kiam ili povos reveni hejmen en plena sekureco.           

02/09/2023

Milito en Ukrainio: Internacia Amnestio kondamnas la novan lernolibron pri Rusia Historio « plenplenan je propagandaj kliŝoj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/milito-en-ukrainio-internacia-amnestio-kondamnas-la-novan-lernolibron-pri-rusia-historio-plenplenan-je-propagandaj-klisoj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
24 septembre 2023 7 24 /09 /septembre /2023 20:21

24/09/2023

La 18an de septembro, miloj da loĝantoj en Darna, urbo detruita de la inundoj, esprimis sian koleron kontraŭ la aŭtoritatoj. De tiam, la Libiaj arabaj armitaj fortoj (LAAF), kiuj kontrolas la regionon, efektivigis dekojn da arestoj kaj limigis alireblecon al la urbo, raportas la informretejo “Middle East Eye”

« Darna silentigita de la aŭtoritatoj » titolas Middle East Eye. Totala interrompo de la komunikado kaj serio da arestoj sekvis la manifestacion, kiu okazis lastan 18an de septembro en la urbo detruita de la inundoj kaŭzitaj de la rompo de du baraĵoj. Sloganoj malamikaj al la lokaj aŭtoritatoj estis skanditaj fare de la koleraj loĝantoj.   

« La loĝantoj de Darna kolektiĝis lundon por protesti sur la placo Sahaba kaj denuncis la respondeculojn, akuzante ilin, ke ili kulpas pri la katastrofo. Kelkaj eĉ incendiis domon, kiu ŝajne apartenas al la neelektita urbestro de Darna, kiu estas ankaŭ la nevo de la potenca prezidento de la Parlamento, Aguila Saleh. De tiam komenciĝis la represio. »              

Laŭ Abdelgader Legnain, kanada ĵurnalisto origina de Benghazi, oriento de la lando, dudeko da personoj estis arestitaj, la placo Sahaba estis ĉirkaŭfermita de la soldatoj de la Libiaj arabaj armitaj fortoj, koalicio de milicoj estrita de Khalifa Haftar. Plejparte de la eksterlandaj ĵurnalistoj estis petitaj forlasi la urbon.

Emadeddin Badi, observanto de la usona pensfabriko Atlantic Council, ĉeestanta surloke tuj avertis en X (eks-tvitero), ke la loĝantoj de Darna « estis silentigitaj ». « La loĝantoj estas teruritaj pro baldaŭa milita represio », alarmis ankaŭ en la apo X Tarek Megrisi, eksperto ĉe la Eŭropa konsilio por internaciaj rilatoj (ECFR).

Siaflanke, Internacia Amnestio alvokis la LAAF nuligi ĉiujn nepravigitajn limigojn truditajn al la mediatoj, kaj faciligi alireblon de la humanitara helpo al ĉiuj komunumoj.

« Anstataŭ atente faciligi la humanitaran helpon al ĉiuj tuŝitaj komunumoj, LAAF uzas denove sian kutiman mekanismon de represio por malhelpi ĉiujn kritikojn, silentigi la civilan socion kaj eskapi siajn respondecojn », deklaris en komunikaĵo Diana Eltahawy, regiona kun-direktorino de Amnestio por Mezoriento kaj Nord-Afriko.         

13/09/2023

Libio detruita de diluvaj pluvoj: la bilanco de la viktimoj anonciĝas katastrofa

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/libio-detruita-de-diluvaj-pluvoj-la-bilanco-de-la-viktimoj-anoncigas-katastrofa.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
15 septembre 2023 5 15 /09 /septembre /2023 13:07
REUTERS / SUWAYDA 24

15/09/2023

Almenaŭ tri personoj estis vunditaj per kugloj ĉi-merkrede en Suŭajda sude de Sirio. Unuafoje, la fortoj de Baŝar Al-Asad pafas al la kontraŭ-reĝimaj manifestaciantoj, kiuj denuncas de pli ol monato la vivkoston en tiu regiono plimulte druza, limnajbara de Jordanio.

La pafoj komenciĝis proksime de deĵorejo de la partio Baaz de la prezidento Baŝar Al-Asad. La gvardiistoj ekpafis ĉi-merkrede 13an de septembro kontraŭ manifestaciantoj, kiuj provis fermi la konstruaĵon, raportas Paul Khalifeh, korespondanto en Bejruto. Pafadoj kaj sloganoj malamikaj al la Siria potenco estis aŭdataj en videoj enretigitaj fare de aktivistoj de tiu provinco, kie okazas protestmovado de post la 19a de aŭgusto.

La provinco de Suŭajda estas scenejo de manifestacioj de kiam la registaro nuligis la subvenciojn pri karburaĵoj, suferigante loĝantaron jam malfortigitan de pli ol dek du jaroj da milito. De tiam, la protestmovado rapidege politikiĝis, postulante eksigon de la prezidento Baŝar Al-Asad.

 

« Baŝar Al-Asad serĉas rebaton »

Post la incidento, kolera homamaso kondukita de druzaj ŝejkoj konverĝis al la konstruaĵo de la Baaz kaj sur la centra placo de la urbo. Tiu ĉi sama deĵorejo, kaj aliaj sidejoj de la partio Baaz en pluraj lokoj jam estis fermitaj fare de la manifestaciantoj antaŭ kvindeko da tagoj.           

Laŭ la opoziciulo Firas Kontar, franco-siria leĝisto, aŭtoro de la verko « Sirio, la neebla Revolucio », tiu strategio de pafoj estas instrumentita de la Siria potenco por instigi provokon. « Per tiuj pafoj, Baŝar Al-Asad serĉas rebaton. Li scias, ke la loĝantoj de Suŭajda estas armitaj per malpezaj armiloj kaj deziras, ke la homoj reagu por poste regi la situacion pli severe el milita maniero. La rebato ebligos pravigi la fakton, ke ekzistas separatismaj bandoj en la regiono, laŭ la propagando de Asad », li mencias ĉe la mikrofono de Vincent Souriau, ĉe Internacia servo.

Laŭ li, la Siria prezidento esperas eskaladon. « Li sciis, ke remalfermante la partion Baaz, li provokos manifestaciantojn, kiuj venis por refermi ĝin. Ĉio estis antaŭpreparita. La reago maltrankviliĝas. Ĝi ĉefe dependas de la religiaj ĉefoj. Ili petas trankvilon kaj asertas, ke ili ne volas iri sur militan terenon, kaj reasertas: "Nia movado estas pacisma kaj restos tia" », li aldonas.

Tiujn lastajn semajnojn, la protestantoj kontestas ankaŭ aliajn simbolojn de la potenco, ekzemple ŝirante portretojn de la Siria eks-prezidento Hafez el-Assad, patro de la nuna prezidento. La siria armeo kaj la sekurecaj fortoj siaflanke reduktis sian ĉeeston en Suŭajda por eviti eksplodon en tiu provinco, kiu restis malproksime de la siria konflikto. Unu el la kialoj de la kolero, kiu minacas en tiu regiono estas la rifuzo de la Siria potenco ebligi al la rekrutoj servi en sia propra provinco.

28/08/2023

Sirio en « alarma stato », la reĝimo timas plivastigon de la kolero ĝis Damasko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/sirio-en-alarma-stato-la-regimo-timas-plivastigon-de-la-kolero-gis-damasko.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
11 septembre 2023 1 11 /09 /septembre /2023 21:57
PABLO VERA / AFP

11/09/2023

Bido: La portretoj de la malaperintoj dum la milita diktaturo en Ĉilio estas eksponitaj en la tombejo de la ĉefurbo Santiago, okaze de la kvindeka datreveno de la puĉo de la generalo Augusto Pinochet.

Preskaŭ 1 200 personoj plu mankas. Kvindek jarojn post la puĉo de Augusto Pinochet, la familioj senĉese postulas justicon kaj veron.

Marŝo estis organizita en la centro de la ĉilia ĉefurbo Santiago, dimanĉon la 10an de septembro, memore al la malaperintoj de la operaco Kolombo kondukita monatojn post la milita puĉo de la 11a de septembro 1973.

Tiam Augusto Pinochet kaptas la potencon en Ĉilio, kun la subteno de la CIA, kontraŭ la socialista prezidento Salvador Allende, demokratie elektita tri jarojn pli frue. La reĝimo trudis ĝis la jaro 1990 militan diktaturon markitan per sangoplena represio. Ĉirkaŭ 40 000 personoj estis torturitaj kaj 3 200 estis murditaj aŭ malaperis.

La nomoj de 119 malaperintoj de la operaco Kolombo estis nomitaj unu post la alia. En la homamaso, Luisa Martinez Jimenez aĝis 26-jarajn kiam ŝia edzo, membro de la MIR (Movado de la revolucia maldekstro) malaperis. Plejparte el la viktimoj apartenis al la MIR. Neniu el ili estis ĝis nun retrovita. La Ĉilianino 76-jara daŭras « Ni mem faris ĉiujn plenumitajn enketojn. Ja la familioj faris la tutan laboron. »

« Tiel longe kiel mia edzo havos idojn, la klopodoj por retrovi lin ne ĉesos. » - Luisa Martinez Jimenez, 76-jara.

 

Estinto, kiu mobilizas ĉiujn generaciojn

Tiun klopodon pri vero sendube heredos Eduardo, 14-jara, nepo de Luisa. Li deziris akompani ŝin por honori la memoron de sia avo. « Tio iom malĝojigas min, ĉar mi sentas, ke kelkaj vivis sian tutan vivon kun la sensacio, ke ili neniam retrovos siajn parencojn. Mi havas fraton, Camilo, kaj fratinon, Antonia, kaj ni neniam ĉesigos lukti por retrovi nian avon », asertas la adoleskanto. La patro, kiu ankaŭ nomiĝas Eduardo estis dujara, kiam la vivo de sia familio estis fuŝita. Li memoras pri « la timo, la persekutado, la traserĉadoj » en ilia domo. « Longtempe, mia patrino ne reedziĝis, ŝi neniam havis aliajn infanojn », li rakontas.   

Hodiaŭ, kvindek jarojn post la puĉo, Eduardo postulas la veron : « Scii, kio okazis al niaj karaj parencoj, niaj patroj, niaj fratoj, niaj avoj, niaj filoj. Justico ne okazis en tiu lando ! ». Inter la 1 500 viktimoj de truditaj malaperigoj, nur 307 estis ĝis nun identigitaj.

« La Ŝtato planis kaj ekzekutis tiujn krimojn, la Ŝtato devas preni sur sin tiun klopodon por la vero. » - Gabriel Boric, prezidento de Ĉilio.

Por retrovi la malaperintojn, la prezidento Gabriel Boric lanĉis "Nacian Planon pri Serĉado". Unuafoje de post la reveno de demokratio antaŭ 30 jaroj, la ĉilia Ŝtato efektivigas publikan politikon tian.        

17/05/2021

Ĉilio balotas favore al la sendependaj partioj por reverki la Konstitucion hereditan de Pinochet

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/cilio-balotas-favore-al-la-sendependaj-partioj-por-reverki-la-konstitucion-hereditan-de-pinochet.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }