Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 septembre 2023 3 13 /09 /septembre /2023 14:26

13/09/2023

La tempesto Daniel jam agadis antaŭ kelkaj tagoj, kiam diluvaj pluvoj frapis Grekion, Turkion kaj Bulgarion. Hodiaŭ, Libio estas tuŝata. La bilanco estas katastrofa.

La tempesto Daniel damaĝis Grekion, Turkion kaj Bulgarion. La damaĝoj estas teruraj. Ĝi okazigis almenaŭ 27 mortintojn en tiuj tri landoj. Tia meteologia fenomeno estas la rezulto de depresio blokita de la fluktuoj de la ŝprucfluo, en aranĝo kiun la meteologiistoj nomas « en omego ».

Ekstrema meteologia evento, kiu iĝos – kaj jam iĝas – pli kaj pli oftaj kaj intensaj pro la klimata varmiĝo.

Ekstrema meteologia evento, kies risko de apero kreskas kune kun la reduktoj de niaj emisioj de forcejefikaj gasoj, kiujn ni daŭre maltrafas.

 

La tempesto Daniel disvastiĝas al Libio

La tempesto Daniel tute ne finis sian antaŭeniron. Ĝi ĵus estigis novajn gigantajn inundojn. En Libio, ĉi-foje. La urbo Derno, kie vivas ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj estis ĉi-dimanĉe deklarita « mortinta urbo ».       

La torentaj pluvoj, kiuj rezultis de ĝi estigis interalie rompon de du baraĵoj.   

Tutaj kvartaloj estis kunportitaj de la akvo. Humanitara agentejo raportis hieraŭ, ke la sukurskipoj trovis centojn da senvivaj korpoj en la inundita urbo. « Oficiala informfonto » elvokis siaflanke « almenaŭ 150 mortintojn ». Kaj la aŭtoritatoj de oriente de la lando jam anoncis 2 000 mortintojn. Laŭ ili, 5 000 personoj ŝajne malaperis. Nombroj, kiuj ĝis nun ne estis ankoraŭ konfirmitaj. Kvankam la Ruĝa-Kruco ŝajne taksas la nombron de mortintoj ĝis 10 000…

 

Katastrofaj inundoj en Libio

La bildoj publikigitaj en la sociaj retoj estas teruraj. Urĝa stato estis deklarita kaj internacia helpalvoko estis lanĉita.

La sciencistoj memorigas, ke la mediteranea regiono estos - kaj jam estas – draste tuŝata de la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo.  

Laŭ la klimatologo Christophe Cassou, kiu esprimiĝas pri tiu temo en la apo X, « la regiono konsistigas veran ekzemplon de planeda zono, kiu perdas sian loĝeblecon por ĉiuj ».     

09/09/2023

Klimato. Almenaŭ 12 mortintoj en Turkio, Grekio kaj Bulgario post inundoj

« Mi timas, ke la senzorgaj someroj, tiaj ke ni ĝis nun konis, ĉesos ekzisti, kaj ke la estontaj someraj vivoj estos pli kaj pli malfacilaj. »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/klimato.almenau-12-mortintoj-en-turkio-grekio-kaj-bulgario-post-inundoj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
9 septembre 2023 6 09 /09 /septembre /2023 22:04
LOUISA GULIAMAKI / RETEURS

09/09/2023

De pasinta lundo, torentaj pluvoj frapas tiujn tri landojn, kaŭzante impresajn inundojn ekstreme danĝerajn. La nuna bilanco nombras 12 viktimojn, sed tiu ĉi ŝajne plialtiĝos.

Temas pri pluvoj el « bibliaj dimensioj », laŭ la esprimo de la hispana ĵurnalo El País. Tiuj ĉi « estigis subitajn flualtiĝojn, transformis la riverojn en torentojn, kunportis la pontojn kaj inundis la stratojn, la domojn kaj la publikajn konstruaĵojn », atestas la brita ĵurnalo The Guardian.

Ekde lundo 4an de septembro, Grekio, Turkio kaj Bulgario estis frapitaj de tre perfortaj pluvegoj, kiuj ĝis nun okazigis almenaŭ 12 viktimojn en la tri landoj.

De Ateno, raportas la Londona ĵurnalo, la greka ministro pri klimata krizo kaj civila protektado Vassilis Kikilias, parolis pri « la plej ekstrema fenomeno koncerne la maksimuman kvanton de pluvo en daŭro de 24 horoj, de kiam registroj estas starigitaj en la lando ».         

La rezulto de tiuj teruraj meteologiaj kondiĉoj, oriente de la lando, aldonas la angla mediato, « viro mortis en la vilaĝo Volos, kiam muro disfalis sur lin. Ankaŭ korpo de virino 87-jara estis malkovrita merkredon, en apuda regiono de Pelion, kie kvar aliaj personoj malaperis. »

En najbara Turkio, ankaŭ frapita de diluvaj pluvoj, la homa bilanco estas pli grava. « Ses feriantoj estis kunportitaj de torento, kiu elĵetiĝis en tendumejon en la provinco de Kirklareli, nord-okcidente de la lando, apud la landlimo kun Bulgario », mencias the Guardian. La korpoj de kvin el ili estis retrovitaj, dum la serĉadoj plu daŭras koncerne la alian malaperintan personon.

Al tiuj kvin viktimoj aldoniĝas du aliaj en Istanbulo, kie viro 32-jara estis kaptita de la akvo en sia teretaĝa apartemento, kaj virino 57-jara estis kunportita de la fluoj.    

Fine, en Bulgario, ankaŭ la zono sur la nigra maro proksime de la urbo Tsarevo estis frapita de torentaj pluvoj, kiuj fine kaŭzis la morton de tri personoj.

 

Fino de la « senzorgaj someroj »

Fronte al tiuj tragikaj eventoj, la greka ĉefministro, Kyriakos Mitsotakis (kie lando ankaŭ suferis incendiojn tiujn lastajn monatojn) kun bedaŭro faris deklaron, reference al la eventoj kaŭzitaj de la klimata perturbo. Tiu ĉi estis diskonigita de The Guardian:

« Mi timas, ke la senzorgaj someroj, tiaj ke ni ĝis nun konis ĉesos ekzisti, kaj ke la estontaj someraj vivoj estos pli kaj pli malfacilaj. »

neniammilitointerni - dans Medidetruado
8 septembre 2023 5 08 /09 /septembre /2023 21:03

08/09/2023

Dum horo, Honkongo estis frapita de la plej perfortaj precipitaĵoj iam registritaj en la financa urbego, kaŭzante inundojn vendrede frumatene, kaj malordigante la vojan kaj fervojan trafikojn, malpli ol semajno post la pasado de supertajfuno. Norde de la Honkonga teritorio, ankaŭ la ĉina urbo Ŝenĵenon ricevis historiajn torentajn pluvojn.

La observejo de Honkongo, la meteologia agentejo de la urbo, menciis precipitaĵon ĝis 158,1 milimetroj en sia sidejo, inter la 23a horo kaj noktomezo (surloka horo), nome la plej altan nivelon registritan de post la komenco de la registradoj en 1884.

La aŭtoritatoj anoncis fermadon de la lernejoj « pro ekstremaj kondiĉoj » kaj ankaŭ kelkajn doganservojn ĉe la landlimo inter la urbo kaj la teknologia centro de Ŝenĵeno. Laŭ la aŭtoritatoj de Honkongo, Ŝenĵeno pretiĝas elverŝi la akvon de siaj rezervujoj, kio povus konduki al inundoj en kelkaj partoj, norde de Honkongo.

Ĉar, situanta pli norde de la duoninsulo, ankaŭ la granda ĉina urbo estas frapita de torentaj pluvoj, senprecedencaj de post la efektivigo de meteologiaj registroj en 1952, laŭ la Ŝtataj mediatoj.

La precipitaĵoj atingis tie 469 milimetrojn. La urbo enkalkulas 17,7 milionojn da loĝantoj kaj multajn teknologiajn entreprenojn.

La tajfuno Hajkui balais Tajvanon komence de la semajno, okazigante centon da vunditoj, senradikigante arbojn kaj domaĝante vojojn, antaŭ ol direktiĝi al sudo de Ĉinio, rekvalifikita al tempesto. Sude de Ĉinio estis frapita pasintan semajnfinon de du sinsekvaj tajfunoj, Saolo kaj Hajkui.

La klimata ŝanĝo intensigas la tropikajn tempestojn, kun pli da pluvo kaj pli fortaj buraskoj, kaŭzante subitajn inundojn kaj marbordajn damaĝojn, laŭ la spertuloj.

06/09/2023

Klimato: la epizodoj de varmo intensigas danĝere la poluadon, alarmas la Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/klimato-la-epizodoj-de-varmo-intensigas-dangere-la-poluadon-alarmas-la-monda-organizajo-pri-meteologio-mom.html

25/04/2023

La naturaj katastrofoj ege kreskigas la kazojn de malario en Malavio kaj Pakistano

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/04/la-naturaj-katastrofoj-ege-kreskigas-la-kazojn-de-paludismo-en-malavio-kaj-pakistano.html

16/03/2023

Klimato. La rilato inter planeda varmiĝo kaj kreskado de la ekstremaj klimataj eventoj estas finfine science starigita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/klimato.la-rilato-inter-planeda-varmigo-kaj-kreskado-de-la-ekstremaj-klimataj-eventoj-estas-finfine-science-starigita.html

27/05/2022

Rekordaj inundoj en Bangladeŝo: laŭ Unicef 4 milionoj da personoj estas tuŝitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/rekordaj-inundoj-en-bangladeso-lau-unicef-4-milionoj-da-personoj-estas-tusitaj.html

05/01/2021

Gravaj inundoj en Indonezio : mortintoj kaj miloj da delokitoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/gravaj-inundoj-en-indonezio-mortintoj-kaj-miloj-da-delokitoj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
11 août 2023 5 11 /08 /août /2023 21:33
PATRICK T. FALLON

11/08/2023

Tiuj bildoj estas apokalipsaj. De post la 8a de aŭgusto, impetegaj incendioj detruas la arkipelagon Havajo, tre ŝatatan de la usonaj feriantoj, okazigante almenaŭ 55 mortintojn. Tiu provizora bilanco riskas pligraviĝi en la venontaj horoj. Urĝa stato estis deklarita.

La arkipelago estas detruita de la flamoj. De pluraj tagoj en la sociaj retoj, tiuj bildoj senĉese aperas kaj atestas pri la forto de la incendioj. Laŭ provizora bilanco, almenaŭ 55 personoj mortis en la usona arkipelago Havajo, kie du insuloj estas nun tute detruitaj de pluraj incendioj.

« Tio estas tago aparte malĝoja », deklaris Richard Bissen, la urbestro de insulo Maui, kiu komence konfirmis « ses mortintojn », antaŭ ol la lokaj aŭtoritatoj pligravigis la bilancon kun 36 mortintoj.  La serĉaj kaj sukuraj operacoj daŭras.

La insulo Maui, sude de la arkipelago, estis severe tuŝita, kaj pli aparte la granda parto de la banurbo Lahaina, kie vivas iom pli ol 12 000 loĝantoj. Laŭ la guberniestro de Havajo, Josh Green, la urbo « estis detruita kaj centoj da familioj estas delokitaj ».

En la centro de Lahaina, « krom kelkaj konstruaĵoj tie kaj tie, ĉio estas nur ruinaĵoj », atestis policisto. La urbo « tute estis nek traserĉita nek malembarasita. Konstatante la kvanton de karbigitaj materialoj mi opinias, ke nenio vivanta restas tie », li bedaŭras.    

Kelkaj loĝantoj estis devigitaj sin ĵeti en la akvon por eskapi la flamojn. Dek kvar personoj estis sukuritaj en la akvoj ne malproksime de Lahaina, raportis la usonaj limgardistoj.    

Pli ol 11 000 turistoj estis evakuitaj de Maui, deklaris Ed Sniffen, el la transporta departemento de Havajo. Merkredon 9an de aŭgusto, 2 100 personoj plu troviĝis en la urĝaj evakuejoj kaj 2 000 aliaj plu atendis por forlasi la insulon elde la flughaveno de Maui. La flughaveno malaltigis siajn tarifojn por ebligi iliajn evakuadojn. Tiuj incendioj unufojon pli damaĝas la turisman sektoron.

Pli frue en la tago, la usona prezidento, Joe Biden, anoncis mobilizadon de ĉiuj disponeblaj federalaj rimedoj sur la arkipelago.

 

Eventoj intensigitaj de la klimata ŝanĝiĝo

Ĝis nun, la origino de tiuj incendioj plu estas nekonata. Tamen, la okcidenta parto de Maui de « du jaroj » suferas sekecon, eksplikis Roxanne Zimmerman, loĝantino de Lahaina. Fortaj ventoj nutrata de la uragano Dora, kiu trapasas nun la Pacifikon, aldonita al malalta humideco kaj abundo de seka vegetaĵo, kiu facile brulas, do estigis taŭgajn kondiĉojn por tiuj incendioj.          

Ĉu tio estas antaŭgusto de tio, kion spertos tiu regiono en pli varma mondo ? Tio evidentas, laŭ Erica Fleishman, direktorino de la Oregon Climate Change Research Institute ĉe la Oregon State University. « La klimata ŝanĝiĝo en multaj regionoj de la mondo altigas la sekecon de la vegetaĵo grandparte, ĉar la temperaturoj plu varmas, kaj tio pligravigos la problemon », ŝi eksplikas.         

Al tio, aldoniĝas en la venontaj jaroj la fenomeno El-Ninjo, kiu minacas tiujn regionojn. Ĉar la tiel nomata « terura infano de la Pacifiko », kombinita kun la klimata varmiĝo, igos la klimatajn eventojn, kiel la uraganojn, pli intensaj. Kaj pli aparte en la centro de Pacifiko, kie troviĝas Havajo.

28/07/2023

De Usono ĝis Grekio, la norda hemisfero spertas ekstreman klimaton

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/de-usono-gis-grekio-la-norda-hemisfero-spertas-ekstreman-klimaton.html

23/03/2023

Klimato: la tutmonda varmiĝo atingos plian  1,5°C ekde 2030-2035, laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/klimato-la-tutmonda-varmigo-atingos-plian-1-5-c-ekde-2030-2035-lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
10 août 2023 4 10 /08 /août /2023 15:00

10/08/2023

La kanada Ŝtato denove financas kontestitan plivastigon de naftodukto. Tiu financo ekvivalentas al du miliardoj da usonaj dolaroj, en formo de prunto, por la naftodukto Trans Mountain, kiu transportas nafton ĝis la granda haveno de Vankuvero, okcidente. Tiu projekto, kies kosto eksplodis kompare kun la originaj prognozoj, estas kontestita de la organizaĵoj pri defendo de la medio.

Nur ĉi-jare, la kanadaj aŭtoritatoj trifoje malblokis pruntojn por financi la Trans Mountain. Tiu naftodukto iras de la provinco Alberto ĝis petrol-terminalo de Vankuvero sur la Pacifika marbordo.

Ĝi trapasas mirindajn pejzaĝojn, en la Kanada Rokmontaro, kie situas pluraj naturaj parkoj kaj teroj, kiuj apartenas al indiĝenoj, la Unuaj nacioj.

La naftodukto ekzistas de la 1950aj jaroj, sed laŭ la petrolaj industriistoj, ĝi fariĝis tro malgranda. En 2018, la registaro de Justin Trudeau do naciigis ĝin por financi plivastigon de la projekto, nome de la « nacia intereso ».      

La celo estas triobligi la enhavon de la naftodukto por eksporti petrolon devenintan de bitumaj miksaĵoj, ekstreme poluantaj. 

La kosto de la plivastigo kvarobliĝis kompare kun la originaj taksoj. Ĝi nun atingas pli ol 30 miliardojn da kanadaj dolaroj pro la inflacio, sed ankaŭ pro la inundoj, kiuj damaĝis parton de la linio.

Rezultato: la investo ŝajne ne estos profitdona kaj la kanada Ŝtato riskas vendi la naftodukton malprofite.  

Siaflanke la defendantoj de la medio opinias, ke tiu mono pli bone estintus investita en la energian transiron. Tiu giganta naftodukto ŝajne ekfunkcios komence de la venonta jaro, en 2024.       

29/02/2020

Kanado: unua renkontiĝo okazis pri la tre kritikata konstruado de gasodukto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/02/kanado-unua-renkontigo-okazis-pri-la-tre-kritikata-konstruado-de-gasodukto.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
28 juillet 2023 5 28 /07 /juillet /2023 21:08

28/07/2023

Sufokaj varmoj, mortigaj incendioj, tempestoj de hajlo kaj inundoj: en julio, la ekstremaj klimataj eventoj multobliĝas en Italio, Grekio, Usono, Kanado kaj Alĝerio.

La somero 2023 anonciĝas historia. La 4an de julio, la Tero traspertis sian plej varman tagon iam registritan, kaj la ekstremaj varmoj, kiuj de tiam daŭras, verŝajne faros de julio 2023 la plej varman monaton de la Historio. En Usono la varmego, kiu frapas vastan parton de la lando estas tia, ke kelkaj Usonanoj estis bruligitaj ĝis tria grado de la asfalto, post falo surgrunden.      

En Kanado, 11,6 milionoj da hektaroj da arbaro brulis en 2023, nome areo supera ol tiu de Bulgario ; dum en Mediteraneo « almenaŭ naŭ landoj » suferas incendiojn, listigas The Guardian. La fajroj, kiuj furiozas en Alĝerio estigis la morton de almenaŭ 34 personoj ; en Grekio, dekoj da miloj da personoj estis evakuitaj por eskapi la flamojn, sur la insulo Rodoso.        

La ekstremaj eventoj, kiuj eksplodas en Italio ŝokas la amaskomunikilojn: la italaj mediatoj priskribas « klimaton, kiu freneziĝas », kun incendioj kaj ekstremaj varmoj sude de la duoninsulo, dum la nordo suferas perfortajn buraskojn, tempestojn de hajlo kaj inundojn.

 

La klimata varmiĝo kiel komuna denominatoro

Tiuj klimataj eventoj, pli kaj pli oftaj kaj perfortaj estas la konsekvencoj de la homaj aktivecoj. Studaĵo publikigita pasintan 25an de julio fare de la World Weather Attribution (WWA), internacia konsorcio dediĉita al la klimato montras, ke la ekstremaj eventoj registritaj en julio 2023 en Norda Ameriko, en Eŭropo kaj Ĉinio ne povus okazi sen la klimata varmiĝo.

En Ĉinio, tiaj ondoj de varmo « okazis nur unu fojon en daŭro de 250 jaroj », dum en Usono, Meksiko kaj sude de Eŭropo, « la rekordaj varmoj de julio 2023 estus kvazaŭ neeblaj, se la homoj ne varmigu la planedon, konsumante fosiliajn energiojn. »  

25/07/2023

La ondoj de varmo en la norda hemisfero estus « kvazaŭ neeblaj » sen la homdevena klimata varmiĝo, laŭ nova studaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/la-ondoj-de-varmo-en-la-norda-hemisfero-estus-kvazau-neeblaj-sen-la-homdevena-klimata-varmigo-lau-nova-studajo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
25 juillet 2023 2 25 /07 /juillet /2023 21:58
DimaBerlin / stock.adobe.com

25/07/2023

La World Weather Attribution studis la efikon de la klimata ŝanĝiĝo sur la ondoj de varmo komence de julio en Eŭropo, Norda Ameriko kaj Ĉinio. Tiuj eventoj « ekstreme maloftaj » fariĝis kutimaj.

La norda hemisfero sufokas. Ondoj de varmo superantaj 45°C frapis Eŭropon kaj Nordan Amerikon .

Tiuj esceptaj eventoj estintus « kvazaŭ neeblaj » sen la klimata varmiĝo homdevena, konfirmas studaĵo de la World Weather Attribution (WWA), publikigita mardon 25an de julio.

Koncerne Ĉinion, la klimata ŝanĝiĝo igis la fortajn varmojn kvinoble pli probablaj.           

Komparante la hodiaŭan klimaton, varmigita de la homaj aktivecoj, kun la antaŭa en la tri regionoj studataj, la sep esploristoj asertas, ke la « klimata ŝanĝiĝo ege altigis la riskojn de varmaj ondoj kiel tiuj ĉi », estas legeble en komunikaĵo.

Se la partopreno de la natura fenomeno El-Ninjo kontribuis al la intensigo de tiuj ondoj de varmo, la « altigo de la mondaj temperaturoj kaŭzita de la brulo de fosiliaj energioj estas la ĉefa kialo, pro kio la ondoj de varmo estas tiel gravaj », precizigas la WWA.       

« La rolo de la klimata varmiĝo estas nekontestebla. » -  Friederike Otto, brita klimatologo kaj kun-aŭtoro de la studaĵo, dum gazetkunveno.

« La rezultoj de tiu studaĵo ne estas surprizo. La mondo ne ĉesis ekspluati fosiliajn brulaĵojn (petrolo, karbo kaj gaso), la klimato plu varmiĝas kaj la ondoj de varmo plu fariĝas ekstremaj », aldonas la klimatologo Friederike Otto, ankaŭ kun-fondinto de la WWA.

 

Tiuj ekstremaj eventoj ne plu estas « maloftaj »

La studaĵo ne kontentiĝas memorigi, ke tiuj ondoj de varmo estas senkonteste kaŭzitaj de la varmiĝo. Ĝi asertas, ke ili « ne plu estas maloftaj ».

« Pasintece, tiuj eventoj estintus ekstreme maloftaj, eĉ neeblaj », eksplikas Friederike Otto. De nun, ili estas atendataj unufojon ĉiujn 15 jarojn en Norda Ameriko, unufojon ĉiujn 10 jarojn en Eŭropo kaj unufojon ĉiujn 5 jarojn en Ĉinio.

Kaj la tendenco pligraviĝas. Se la altiĝo de la monda temperaturo atingas +2°C, kiel antaŭvidas la nuna scenaro de la ISKŜ de tiam ĝis la fino de la jarcento, « tiaj eventoj fariĝos eĉ pli oftaj, okazantaj ĉiujn 2 aŭ 5 jarojn », skribas la WWA.  

Eliro de la fosiliaj energioj, helpo al la plej malfortaj fronte al la varmo, alarmsistemo… la grupo de ekspertoj alvokas al agado.

« Kreskantaj riskoj ligitaj al la varmo ekzistas. Ĝi estas mortiga. Urĝas respondi al ĝi », alarmas Julie Arrighi, kun-aŭtorino de la studaĵo.  

12/07/2023

Ugando:  laŭ Human Rights Watch, la petrolprojekto de Total Energies estas « katastrofo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ugando-lau-human-rights-watch-la-petrolprojekto-de-total-energies-estas-katastrofo.html

16/03/2023

Klimato. La rilato inter planeda varmiĝo kaj kreskado de la ekstremaj klimataj eventoj estas finfine science starigita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/klimato.la-rilato-inter-planeda-varmigo-kaj-kreskado-de-la-ekstremaj-klimataj-eventoj-estas-finfine-science-starigita.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
12 juillet 2023 3 12 /07 /juillet /2023 17:41

12/07/2023

En raporto publikigita lundon 10an de julio, la NeRegistara Organizaĵo petas haltigon de tiu projekto. Pli ol 100 000 personoj estos fine delokitaj.

EACOP malriĉigos « milojn da personoj » kaj kontribuos « al la tutmonda klimata krizo ». Lundon 10an de julio, Human Rights Watch (HRW) alarmas pri tiu projekto kondukata de Total Energies nord-okcidente de Ugando. La franca petrolgiganto planas konstruadon de la plej longa varmiga naftodukto en la mondo, kiu interrilatigos la lagon Albert al la Hinda oceano. Pasintjare, 10 miliardoj da eŭroj estis ofertitaj de la grupo.

Anoncita por la jaro 2025, « la projekto ne estu ĝisfine kondukita », gurdas HRW. La raporto de la NRO pri defendo de Homaj rajtoj baziĝas sur pli ol 90 intervjuoj, plenumintaj interalie ĉe 75 delokitaj familioj. Esploristo citita en la dokumento asertas, ke tiuj familioj « ricevis de Total Energies nesufiĉan monkompenson ». La franca petrolgrupo neas, juĝante justa sian monkompenson pagitan al la agrikulturistoj.  

HRW ankaŭ opinias, ke tiu projekto delokos fine pli ol 100 000 personojn. Krome, EACOP « kaŭzis nutraĵan riskon kaj ŝuldiĝon de la familioj, kontribuis al la senlernejigo de infanoj kaj havis detruan efikon al la medio », juĝas la NRO.

Alia motivo tamen estas tamen elvokita en la juĝa proceduro, lanĉita fine de junio, kontraŭ Total Energies. La franca grupo denove estas persekutita ĉe Tribunalo fare de Ugandanoj kaj asocioj pro « malobservo de Homaj rajtoj », kelkajn monatojn post unua justica agado, juĝita neallasebla.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
8 juillet 2023 6 08 /07 /juillet /2023 10:17
TRUDIE DAVIDSON / GETTY IMAGES

08/07/2023

La ĝenerala sekretario de UN opinias, ke la planedo direktiĝas « al katastrofa situacio » post du tutmondaj rekordoj de varmo en unu semajno.

Verŝajne, la somero 2023 restos registrata en la homaj analoj. Post du sinsekvaj rekordoj de la plej varma tago iam mezurita mondnivele, lundon kaj mardon, la ĝenerala sekretario de UN opinias, ke de nun la klimata ŝanĝiĝo estas « eksterkontrolo ».

« Se ni plu prokrastas la esencajn aranĝojn, kiujn ni bezonas (reduktado de la forcejefikaj gasoj) mi opinias, ke ni direktiĝas al katastrofa situacio, kiel montras ambaŭ rekordoj de temperaturoj », deklaris Antonio Guterres ĉi-ĵaŭdon 6an de julio dum gazetkunveno en Novjorko. Mardon, la averaĝa temperaturo de la aero atingas 17,18%, superante la antaŭan rekordon de 17,01°C atingitan lundon.           

Kaj la mondo sendube eĉ spertis sian plej varman semajnon iam registritan, ĉiuj monatoj miksitaj, de merkredo 5a de julio al 12a de julio. La averaĝa taga temperaturo superis ĉiun ajn semajnon de la 44 antaŭaj jaroj da registrado ĝis 0,04°C, laŭ la « Climate Reanalyzer » ĉe la Universitato de Maine, raportas The Guardian.

La National Oceanic and Atmospheric Administration (NOAA), kies datumoj, kiuj datiĝas de 1950 estas referenco por la klimato, tamen deklaris ĵaŭdon, ke ĝi ne estas ĝis nun kapablas validigi tiujn neoficialajn nombrojn.

 

Julio estis « la plej varma monato el ĉiuj tempoj »

Mardon, UN konfirmis la revenon de El-Ninjo, klimata fenomeno asociita al la altiĝo de la mondaj temperaturoj kaj ekstremaj eventoj. La lasta granda fenomeno El-Ninjo datiĝas de 2016.

Mondnivele, junio 2023 jam estis la plej varma monato, kun iom pli ol 0,5 gradoj super la averaĝo 1991-2022, kaj la tendenco ŝajne daŭros en julio. « Ekzistas granda risko, ke julio fariĝu la plej varma monato el ĉiuj tempoj (...) nome de la Eemiana periodo t.e ĉirkaŭ 120 000 jaroj », deklaris Karsten Haustein ĉe la Universitato de Lepsiko al CNN.

Eĉ se prognozo ne estas garantiata koncerne la estontan someron, de post aprilo la rekordoj de temperaturoj sin sekvas, de Ĉinio ĝis Hispanio.

Maraj varmegoj tuŝas la oceanojn Pacifiko kaj Atlantiko de post la printempo, kaj estas la plej rekta signo de la klimata perturbo. Samtempe, la bankizo de Antarkto atingis sian plej malvastan surfacon por junio de post la komenciĝo de la satelitaj observoj.

23/06/2023

Klimata krizo: parto de Ĉinio frontas premegan varmon, Pekino dekretas ruĝan alarmon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/klimata-krizo-parto-de-cinio-frontas-premegan-varmon-pekino-dekretas-rugan-alarmon.html

16/06/2023

Klimato : la mondaj averaĝaj temperaturoj komence de junio atingis rekordon, laŭ Copernicus

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/klimato-la-mondaj-averagaj-temperaturoj-komence-de-junio-atingis-rekordon-lau-copernicus.html

20/03/2022

Antarkto : la bankizo atingas sian plej malaltan nivelon iam observitan

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/antarkto-la-bankizo-atingas-sian-plej-malaltan-nivelon-iam-observitan.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
6 juillet 2023 4 06 /07 /juillet /2023 21:19
ALBERT KOSHELEV / AVALON / MAXPPP

06/07/2023

La damaĝoj suferitaj de la medio, konsekvenco de la detruado de la baraĵo de Kakovko, sude de Ukrainio estas katastrofaj. Multobliĝo de verdaj algoj, kemiaj sterkoj balaitaj de la akvoj, tuta ekosistemo estas en danĝero.

« La plej media katastrofo en Eŭropo de post Ĉernobilo »: Per tiuj vortoj la ukrainaj aŭtoritatoj priskribas la konsekvencojn de la detruado, en Ukraino, de la hidroelektra baraĵo de Kakovko sur la riverego Dniepro, sude de la lando. Tiu katastrofo jam okazigis plurajn mortintojn. Hodiaŭ, la poluado eĉ atingis la Nigran maron.

Tiu poluado eksplikiĝas per la rekta proksimeco de la baraĵo kun ties rubaĵoj, uzitaj akvoj, kaj karburaĵoj. Tri regionoj estas koncernataj: Ĥersono, Zaporiĵio kaj Dnipro. Mioj da personoj estas senigitaj je drinkebla akvo. La loĝantoj ne havas permeson fiŝkapti kaj sin bani.

Alvale de la baraĵo, la plej grava poluado konstatita de la specialistoj koncernas la nitratojn. En tiu tre agrikultura regiono, la kemiaj sterkoj estis balaitaj de la akvoj ĝis la Nigra maro. « Ekde la 17a de junio, la poluitaj akvoj atingis la enfluejon de Danubo », eksplikas Pavlo Bulanoviĉ, direktoro de la fako medio en la regiono de Odeso.     

« Hodiaŭ, 7 00 kvadrataj kilometroj de la nord-okcidenta parto de la Nigra maro estas poluitaj. »

 

La verdaj algoj detruas la ekosistemon

Multobliĝon de verdaj algoj favoras la volumenoj de sensala akvo pli vastaj ol kutime, kaj la altaj temperaturoj. « Tiuj algoj estas toksaj », detaligas Pavlo Bulanoviĉ. « Ili kaptas la tutan oksigenon de la akvo, kio povas konduki al detruado de la biologiaj resursoj kaj kompromitas la nutraĵan provizadon de la fiŝoj. »

La fiŝoj do moviĝas por garantii sian pluvivadon. Endemia specio de la baseno de Dniepro estas aliparte malaperiĝanta. Laŭ Natalia Gozak, aktivulino ĉe la ukraina NeRegistara Organizaĵo Eco-Action, tuta ekosistemo estas en danĝero, kaj povus atingi la rumanajn kaj bulgarajn marbordojn. « La nivelo de la baraĵo plu malaltiĝas kaj la kontrolo estas realigita nur sur la bordoj de la Nigra maro. Laŭ mia opinio, kiam ni povos plenumi pli precizajn analizojn, la rezultoj estos malsimilaj. »

La konsekvencoj en la Nigra maro plu estas nekonataj. Laŭ la ukraina hidrometeologia centro, monaton post ĝia detruado, la rezervejo de Kakovko estis malplenigita ĝis tri kvaronoj. Laŭ la aŭtoritatoj, la agrikulturo de la lando estos en danĝero dum jardekoj.                   

04/07/2023

Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (4/4) 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/falsaj-novajoj-anstatau-ukraina-realo-afekcia-pesto-4/4.html

 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }