Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 avril 2024 5 19 /04 /avril /2024 14:14
Luis Tato, AFP

19/04/2024

La intensa kaj mortiga varmo, kiu frapis Sahelon komence de aprilo estas ligita al la « homdevena » klimata ŝanĝiĝo, asertas la sciencistoj de la reto World Weather Attribution (WWA) en studaĵo publikigita ĉi-ĵaŭde.

Malio kaj Burkino spertis, de la 1a ĝis la 5a de aprilo esceptan varman ondon, tiel per sia daŭro kiel per sia intenseco, kun temperaturoj superaj al 45°C, kaj kaŭzo de multaj mortoj en tiuj landoj.

La observadoj de la sciencistoj kaj la komparoj de temperaturaj modeloj « montras, ke la ampleksaj varmaj ondoj estus neeblaj » sen tutmonda « homdevena » varmiĝo de +1,2°C.

La raporto precizigas, ke tiu epizodo, kiu tuŝis Sahelon dum kvin sinsekvaj tagoj en aprilo okazas principe nur « ĉiujn 200 jarojn ».

 

« Pro la estonta varmiĝo, tiuj tendencoj plu daŭros »

En tiu periodo de la jaro, la varmaj ondoj estas oftaj en Sahelo, sed tiu de aprilo « estus pli malvarma ĝis -1,4°C (…), se la homoj ne estigis planedan varmiĝon, brulante fosiliajn energiojn », certigas la aŭtoroj de la raporto.

« Pro la estonta varmiĝo, tiuj tendencoj plu daŭros », ili aldonas.

Laŭ WWA, la daŭro kaj la graveco de tiu varma ondo provokis en tiuj landoj registritan kreskon de la nombro de mortoj kaj hospitaligojn, kaj tio kvankam la maliaj kaj burkinaj loĝantoj « jam alklimatiĝis je altaj temperaturoj ».      

Kvankam kalkuli precize la nombron de viktimoj « neeblas » pro manko de disponeblaj datumoj en la koncernataj landoj, « probable centoj, eĉ miloj da homoj mortis pro la varmo », mencias la WWA.    

De post la 1970-aj jaroj, la landoj de Sahelo frontas sekecon, kaj epizodojn de intensaj pluvoj ekde la 1990-aj jaroj.

La malofteco de akvolokoj kaj paŝtejojn, pligravigita pro la disvolviĝo de agrikulturaj teroj malordigis la ekzistadon de la paŝtistaj populacioj kaj favoris ekaperon de armitaj grupoj, kiuj plivastigas sian influon laŭ granda parto de teritorio en Malio, Burkino kaj Niĝero.     

26/02/2024

Malsatego, sekeco: studaĵo emfazas la soci-ekonomian efikon de la klimata ŝanĝiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/malsatego-sekeco-studajo-emfazas-la-soci-ekonomian-efikon-de-la-klimata-sangigo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
8 avril 2024 1 08 /04 /avril /2024 13:19
AFP - GUILLEM SARTORIO

08/04/2024

De pli ol du monatoj, Zambio kruele mankas je pluvo. Tio estas efiko de la meteologia fenomeno El-Ninjo, pligravigita de la klimata ŝanĝiĝo. La sekeco detruis duonon el la rikoltoj.

Hodiaŭ en Zambio, pli ol miliono da infanoj malsatas, alarmas la NeRegistara Organizaĵo Save The Children, kiu interalie kolektis atestojn okcidente de la lando. Laŭ Malama Mŭila, regiona respondeculino pri la politikoj kaj pledado ĉe tiu NRO en Orienta kaj Suda Afriko, kiu respondas la demandojn de Lucile Gimberg, « tio signifas, ke ili manĝas po nur unu manĝon tage. Kaj tiu manĝo ne estas vera manĝo ! »

 

« Sen nutraĵo, ili endormiĝas »

« Kelkaj, daŭrigas Malama Mŭila, trapasas horojn en la savano aŭ la arbaro, serĉante sovaĝajn fruktojn por manĝi. Se ne, ili manĝas tion, kion oni nomas tien maŝuo. Ĝi estas akva radiko, kion oni boligas por esti manĝebla. »

« Oni observas en la tuŝitaj komunumoj, ke la infanoj ne kapablas frekventi lernejon kun malplena ventro. Ili ne sukcesas sin koncentri. Patrino diris al ni ke kiam ŝi rigardas siajn infanojn, ŝajnas al ŝi, ke ili estas malsanaj. Sed fakte, ili nur bezonas manĝi. Sen nutraĵoj, ili endormiĝas, tio esta natura mekanismo, kiam oni malsatas », konkludas tiu regiona respondeculo de la politikoj kaj pledado ĉe la NRO Save The Children.               

05/03/2022

Laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la gravaj efikoj de la varmiĝo en Afriko postulas rapidan adaptiĝon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-la-gravaj-efikoj-de-la-varmigo-en-afriko-postulas-rapidan-adaptigon.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
27 janvier 2024 6 27 /01 /janvier /2024 18:05
AFP - SAMUEL DE JAEGERE

27/01/2024

Por la dua sinsekva jaro, Mongolio estas perforte tuŝita de la dzudo, meteologia fenomeno, dum kio daŭra somera sekeco estas sekvata de vintraj drastaj kondiĉoj. La konsekvencoj estas katastrofaj, interalie por la nomadaj bredistoj kaj iliaj infanoj.

Antaŭ ol la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo fariĝu pli kaj pli konkretaj, Mongolio estis tuŝita ĉiu jardeko de grava dzudo. Sed pro la akcelo de la planeda varmiĝo, ilia frekvenco kreskas el alarma maniero.

La temperaturo atingas nun 25 gradojn sub nulo en Mongolio kaj plejparte de la lando estas kovrita per dika neĝtavolo. Tiuj ekstremaj kondiĉoj estigas gravajn malfacilaĵojn por la gregoj de la nomadaj bredistoj. La brutaro ne povis fari sufiĉe da rezervo de graso dum la somero, kiam drasta sekeco kaj temperaturoj escepte altaj, tute bruligis la paŝtejojn, malhelpante samokaze la bredistojn prepari furaĝon por la vintraj monatoj.

« De post la komenciĝo de decembro, 60 000 bestoj mortis pro malvarmo kaj malsato », raportas Bayan-Altai Luvsandorj, direktoro de la NeRegistara Organizaĵo "Save The Children en Mongolio". « Tamen preskaŭ triono el la loĝantaro de Mongolio (3,5 milionoj da loĝantoj) dependas de la bredado. La nuna situacio do havas konsiderajn konsekvencojn por la ĉiutaga vivtenado ».

 

La brutaro, fonto de mongajnoj kaj ŝparaĵoj por tiuj nomadoj.

Por la nomadoj de Mongolio, la brutaro reprezentas samtempe ŝparadon kaj ĉefan fonton de mongajnoj. Fronte al la eksteraj meteologiaj kondiĉoj de la dzudo, la prioritato de la bredistoj do estas protekti la gregojn. « Ĉiuj disponeblaj financaj resursoj estas utiligitaj por savi la bestojn », konstatas Bayan-Altai Luvsandorj. « Konsekvence, la familioj, kaj interalie la infanoj, suferas misnutradon. Blokitaj de la neĝo, ankaŭ la aliro de la virinoj kaj de iliaj infanoj al flegado aŭ eĉ al medikamentoj estas limigita, eĉ neebla.»               

Kelkaj nomadaj familioj provas neeblan solvon: konduki siajn gregojn ĝis centoj da kilometroj for de sia hejmo, serĉe de vegetaĵoj por nutradi ilin. « Ĉiokaze, la infanoj interalie tiuj, kiuj atingis aĝon por frekventi lernejon, estas loĝigataj en dormejaj lernejoj. Tiel la infanoj estas kvazaŭ flankenigitaj. Ili ne plu vidas siajn gepatrojn dum pluraj semajnoj, kio kreas ĉe ili profundan emocian angoron. Sen protektado, kelkaj estas viktimoj de seksaj agresoj », eksplikas la reprezentanto de "Save the Children en Mongolio".

 

100 000 infanoj

Laŭ la NRO, 100 000 gefiloj de nomadaj bredistoj nun suferas pro la dzudo. Por helpi ilin, "Save the Children" kaj aliaj internaciaj organizaĵoj financas « antaŭ ĉio la nutraĵon por la brutaroj de iliaj familioj, sed ankaŭ malsanulejojn kaj medicinajn centrojn, kiuj moviĝas al la vintraj izolitaj lokoj de la nomadaj komunumoj, aŭ rektajn financajn helpojn favore al iliaj familioj », detaligas Bayan-Altai Luvsandorj.

La frekvenco kaj la graveco de la dzudo kreskas el drasta maniero. De du sinsekvaj jaroj, tiu meteologia ekstrema fenomeno frapas Mongolion. Tiu ĉi estas la kvina en dek jaroj. La registaro de la lando deklaris urĝan staton kaj lanĉis alvokon al la internacia komunumo, ke ĝi subtenu la vundeblajn loĝantojn. Estontece, la nomadaj bredistoj de Mongolio devos diversigi sian resursajn fontojn, se ili volas vivteni sin fronte al la klimata ŝanĝiĝo.           

16/03/2019

Mongolio: fronte al la klimata ŝanĝiĝo, la nomadoj forlasas la stepojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/mongolio-fronte-al-la-klimata-sangigo-la-nomadoj-forlasas-la-stepojn.html

13/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (10)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-10.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
19 janvier 2024 5 19 /01 /janvier /2024 22:51
PHILIPPE ROY/AURIMAGES/AFP

19/01/2024

La fandiĝo de la glacio en tiu aŭtonoma regiono, kiu apartenas al Danio estis, inter 1985 kaj 2022, multe pli grava ol antaŭvidite, malkaŝas studaĵo publikigita en la sciencista mediato « Nature ». Tiuj nombroj eĉ pli maltrankviligas la sciencistan medion.

« La glaciĉapo de Gronlando malkreskis ĝis 5 000 km2 en daŭro de kvardek jaroj », titolas La Repubblica. « Gronlando perdas nun po 30 milionojn da glacio hore », skribas ĉekape de sia artikolo The Guardian.               

La itala kaj brita mediatoj elektis emfazi malsamajn nombrojn, sed la ĝenerala konstato estas la sama. La fandiĝo de la glacioj en tiu teritorio, kiu apartenas al Danio kreskas per tre rapida ritmo, kaj kiel malkaŝas studaĵo de la California Institute of Technology publikigita de la sciencista semajna revuo Nature, la reala procezo estas laŭ ĝi multe pli rapida ol taksita ĝis nun.

Rezultato : « Gronlando perdas ĝis 20% da plia glacio ol antaŭvidite », resumas le The Guardian, kiu poste eksplikas la novan metodologion, kiu estis aplikita por akiri tiun statistikon.   

« La teknikoj uzitaj ĝis nun, kiel la mezuro de la alteco de la glaciĉapo aŭ ĝia pezo helpe de gravimetriaj datumoj, ebligis determini la perdojn, kiuj atingas la oceanon kaj altigas la marnivelon. Tamen, ili ne povas konsideri la glaĉerojn, kiuj jam troviĝas grandparte sub la marnivelo en la stretaj fjordoj, kiuj ĉirkaŭas la insulon. »

 

« Gravaj konsekvencoj por la homaro »

Tiu « difekto » estis korektita per tiu nova studaĵo, en kio la koncernataj sciencistoj « analizis satelitajn fotojn por determini la pozicion de multaj glaĉeroj de Gronlando ĉiumonate inter 1985 kaj 2022 » detaligas la Guardian. Per tiuj novaj kalkuloj, la skipo taskita pri la studaĵo povis determini, ke Gronlando nuntempe perdas ĝis 20 % da plia glacio ol antaŭvidite. Kun kiaj konsekvencoj ?

En la brita ĵurnalo, pluraj sciencistoj esprimiĝas pri la temo, kaj resumante ilian penson, la progresisma ĵurnalo timas, ke pro « tiu kroma fonto de sensala akvo, kiu enverŝiĝas en la nordan Atlantikon, kolapso de la termohalina cirkulado povus komenciĝi. Tio havus gravajn konsekvencojn por la homaro.»        

19/01/2022

De almenaŭ mil jaroj, parto de Gronlando neniam estis tiel varma

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/de-almenau-mil-jaroj-parto-de-gronlando-neniam-estis-tiel-varma.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
25 octobre 2023 3 25 /10 /octobre /2023 21:26

25/10/2023

Tiu procezo ne povas esti inversigita kaj kontribuos al la altiĝo de la nivelo de la oceano, eĉ limigante la klimatan varmiĝon, alarmas nova studaĵo.

La platformoj (aŭ bariloj) de glacioj ludas esencan stabiligan rolon kaj malrapidigas la fandiĝon de la glaĉeroj en la oceano. Ilia fandiĝo en la okcidenta Antarkto neeviteble daŭros, kaj tio en ĉiuj scenaroj de redukto de la forcejefikaj gasoj.

Alidirite, limigi la varmiĝon ĝis +1 ,5°C fine de la jarcento kompare kun la antaŭindustria erao, kiel antaŭvidas la Pariza interkonsento, ne sufiĉos inversigi la tendencon. Al tiu maltrankviliga konkludo alvenis la esploristoj de la British antarctic survey (la brita esploroperatoro en Arkto) en tiu studaĵo aperita en la revuo Nature climate pasintan lundon.

« Ni konstatas, ke rapida varmiĝo de la oceanoj ĉirkaŭ trioble pli rapida ol la historia procento, estas supozita okazi dum la 21a jarcento », skribas la sciencistoj, kiuj modeligis la maron de Amundsen por konduki la ĝis nun plej kompletan analizon de la varmiĝo en la regiono.                     

La daŭra fandiĝo de la glaciaj bariloj en okcidenta Antarkto povus kaŭzi neinversigeblan kolapson de la glaĉeroj, kaj povos plialtigi la nivelon de la oceano ĝis kvin metroj, procezo kun potencialaj katastrofaj efikoj por la planedo.     

« Nia studaĵo ne estas bona novaĵo: eble ni perdis la kontrolon de la fandiĝo de la glacia platformo de la okcidenta Antarkto dum la 21a jarcento » deklaris al la Guardian Kaitlin Naughten, kiu direktis la studaĵon.  

« Temas pri unu el la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo, al kiu ni verŝajne devas adaptiĝi. Tio certe signifas, ke kelkaj marbordaj komunumoj devos jen konstrui defendajn konstruaĵojn, jen esti forlasitaj », daŭras la esploristino de la British antarctic survey.

Hodiaŭ, ĉirkaŭ du trionoj el la monda loĝantaro vivas malpli ol cent kilometrojn for de marbordo. Multaj mondaj urbegoj, kiel Nov-Jorko, Ŝanhajo, Tokio aŭ Mumbajo situiĝas proksime de marbordo kaj estas aparte vundeblaj je la altiĝo de la marnivelo.       

08/09/2022

La glaĉero de l’Apokalipso  « pendas nur sur fadeno », la alarmo de la esploristoj pri la baldaŭa estonta katastrofo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/la-glacero-de-l-apokalipso-pendas-nur-sur-fadeno-la-alarmo-de-la-esploristoj-pri-la-baldaua-estonta-katastrofo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
18 octobre 2023 3 18 /10 /octobre /2023 21:06
KEYSTONE

18/10/2023

La detruado de la baraĵo de Kakovko fare de Rusio okazigis preskaŭ 14 miliardojn da dolaroj da damaĝoj al Ukrainio, laŭ raporto publikigita de Unuiĝintaj Nacioj la 17an de oktobro.

La raporto, kunverkita de UN kaj de la ukraina registaro malkaŝas, ke la tujaj damaĝoj ligitaj al la detruado de la baraĵo kaj la inundoj, kiuj sekvis, okazigis ĉirkaŭ 2,79 miliardojn da dolaroj da domaĝoj al la infrastrukturoj, kun totala perdo, kiu superas 11 miliardojn da dolaroj.

Tiu nombro inkluzivas ankaŭ la longtempan efikon kontraŭ la naturo, malfacile kalkuleblan.

Ĉirkaŭ 1,1 miliardo da dolaroj da damaĝoj aparte okazis koncerne la konstruaĵojn kaj 1,26 dolaroj da perdo koncerne la energiajn infrastrukturojn.      

Krom la enkalkulo de la domaĝoj mez- kaj longtempe, la raporto kalkulas ankaŭ la grandegajn kostojn pri restarigo kaj rekonstruado, kiuj atingas 5 miliardojn da dolaroj. Pli ol 1,8 miliardoj da dolaroj estos necesaj tuje kaj mallongtempe.

La raporto malkaŝas, ke la inundoj, kiuj sekvis, tuŝis pli ol 100 000 personojn, inter kiuj 29, kies morto povas esti imputita al la detruado de la baraĵo kaj ĝiaj konsekvencoj, kaj ke 28 personoj estis vunditaj.

Preskaŭ miliono da personoj ne plu havas alireblecon al trinkebla akvo kaj 140 000 personoj ne plu havas elektron.

Ankaŭ la ukraina kultura heredaĵo suferis konsiderindajn damaĝojn, kiel la inundo de la domo de la fama ukraina pentristino Polina Raiko, transformita en muzeon.  

La raporto aldonas, ke la restarigo kaj la rekonstruado verŝajne povus daŭri ĝis 2033.

La 6a de junio, la rusiaj fortoj eksplodigis la baraĵon ligitan al la hidroelektra centralo de Kakovko, liberigante torenton da superakvo, kiu tuŝis 80 koloniojn en la provincoj Dnipropetrovsko, Ĥersono, Mikolajivo kaj Zaporiĵo.

06/07/2023

Milito en Ukrainio: monaton post la detruado de la baraĵo de Kakovko, la poluado atingas « la nord-okcidentan parton de la Nigra maro »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/milito-en-ukrainio-monaton-post-la-detruado-de-la-barajo-de-kakovko-la-poluado-atingas-la-nord-okcidentan-parton-de-la-nigra-maro.html

04/10/2023

En la liberigitaj vilaĝoj de Ukrainio, la inferoj de minoj estas obstaklo al la rekomenco de normala vivo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/en-la-liberigitaj-vilagoj-de-ukrainio-la-inferoj-de-minoj-estas-obstaklo-al-la-rekomenco-de-normala-vivo.html

23/06/2022

Milito en Ukrainio : laŭ Unesko, 152 kulturaj lokoj estis detruitaj en la lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/milito-en-ukrainio-lau-unesko-152-kulturaj-lokoj-estis-detruitaj-en-la-lando.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
3 octobre 2023 2 03 /10 /octobre /2023 20:11
REUTERS/Abubaker Lubowa

03/10/2023

La asocioj Darwin Climax Coalitions, Sea Shepherd Francio, Wild Legal kaj Stop Eacop-Stop Total denuncas « faktojn, kiuj similas krimon kontraŭ la klimato  », laŭ ili.

Ili denuncas « faktojn, kiuj similas krimon kontraŭ la klimato  ». Kvar asocioj pri medidefendo plendis kontraŭ la grupo TotalEnergies kaj ties petrola projekto AECOP en Tanzanio kaj Ugando, anoncis iliaj advokatoj lundon 2an de oktobro.          

Darwin Climax Coalitions, Sea Shepherd France, Wild Legal kaj Stop EACOP-Stop Total en Ouganda deponis tiun plendon la 22an de septembro.

Tiu plendo estas laŭ ili « senprecedenca », ĉar ĝi asignas la societon TotalEnergies « ĉe la kriminala juĝisto pro faktoj, kiuj similas krimon kontraŭ la klimato, kaj kiu ĝis nun havis lokon nur ĉe la civilaj jurisdikcioj ». La plendo koncernas plurajn deliktojn: neagado fronte al damaĝoj, nevolaj atencoj kontraŭ tuteco de personoj, detruado, damaĝoj aŭ difektado de havaĵoj apartenantaj al aliulo, kio kreas danĝeron por la personoj, kaj nevola hommortigo.

 

TotalEnergies « ne havas konon pri tiu plendo »

TotalEnergies « ne havas konon pri tiu plendo kaj ne scias, kion ĝi celas », reagis la entrepreno, pridemandita de la Franca informagentejo. La societo « kondukas operacojn konformajn kun siaj normaj operacoj, kaj kun la leĝoj kaj reglamentoj », ĝi aldonis.

Pasintjare TotalEnergies anoncis akordon pri investado de 10 miliardoj da dolaroj kun Ugando, Tanzanio kaj la ĉina kompanio CNOOC, inkludante interalie la konstruadon de varmiga oleodukto (EACOP) de 1 443 kilometroj interrilatigante la petrolkampon de la lago Alberto, okcidente de Ugando, al la tanzania marbordo sur la Hinda oceano.

08/07/2023

« La klimata ŝanĝiĝo estas eksterkontrolo », alarmas Unuiĝintaj Nacioj post tre tre varma semajno

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/la-klimata-sangigo-estas-eksterkontrolo-alarmas-unuigintaj-nacioj-post-tre-tre-varma-semajno.html

12/07/2023

Ugando:  laŭ Human Rights Watch, la petrolprojekto de Total Energies estas « katastrofo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ugando-lau-human-rights-watch-la-petrolprojekto-de-total-energies-estas-katastrofo.html

16/06/2020

Mozambiko: NeRegistara Organizaĵo akuzas Francion, ke ĝi kontribuas al la klimata krizo de la planedo per giganta gasprojekto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/mozambiko-neregistara-organizajo-akuzas-francion-ke-gi-kontribuas-al-la-klimata-krizo-de-la-planedo-per-giganta-gasprojekto.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
20 septembre 2023 3 20 /09 /septembre /2023 16:48
LILIAN CAZABET / HANS LUCAS / AFP

20/09/2923

La aŭtoroj de studaĵo, publikigita en la revuo PNAS, listigis formorton de 73 genroj. Tiu fenomeno devintus daŭri 18 000 jarojn, tute ne 500.

Kun la rapida malapero de multaj bestaj specioj, la homoj estigas perdon de tutaj branĉoj de la « arbo de vivo », laŭ nova studaĵo publikigita lundon 18an de septembro, kiu alarmas pri la minaco de sesa amasa formorto. La krizo de biodiverseco « estas tiel grava kiel la klimata ŝanĝiĝo », sed ne tiom konata de la publiko, bedaŭras Gerardo Ceballos, profesoro ĉe la Nacia aŭtonoma Universitato de Meksiko, kaj kun-aŭtoro de tiu studaĵo publikigita en la revuo PNAS.

Multaj studaĵoj jam ekzistas koncerne la malaperojn de specioj, sed la specifeco de tiu ĉi estas, ke ĝi emfazas la formorton de tutaj genroj. En la klasifiko de la vivantaj estaĵoj, la genroj troviĝas inter la rango de la specioj kaj tiu de la familioj. Ekzemple, la hundo estas specio, kiu apartenas la genro kanisoj, kiu mem apartenas al la familio kanisedoj.

« Mi opinias, ke unuafoje ni provas taksi la procenton de formorto al supera nivelo ol tiu de la specio », komentis Robert Cowie, biologiisto ĉe la Universitato de Havajo, kiu ne partoprenis la studaĵon. « Tio demonstras la perdon de tutaj branĉoj de la "arbo de vivo" », reprezentado de la vivo disvolvita de Charles Darwin. La studaĵo montras, ke « ni ne nur tajlas branĉetojn, sed ke ni uzas segmaŝinon por malembarasiĝi pri dikaj branĉoj », konfirmis Anthony Barnosky, emerita profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkeley.

 

Sepdek tri genroj formortitaj

La esploristoj baziĝis interalie sur la listo de formortitaj specioj de la UICN. Ili koncentriĝis al la specioj de vertebruloj (eksklude de la fiŝoj), pri kiuj pli da datumoj estas disponeblaj. El ĉirkaŭ 5 400 genroj (kiuj enkalkulas 34 600 specioj) ili konkludis, ke 73 inter ili formortis dum tiuj lastaj 500 jaroj, plejparte el ili dum la du lastaj jarcentoj. Ĉe la unua loko estas la birdoj, sekvataj de la mamuloj, amfibioj kaj reptiloj.

Por kompreni, ĉu tiu ritmo estas pli alta ol normalo, la esploristoj poste komparis tiun rezulton al formorta procento taskita danke al la fosiliaj spuroj dum tre longa tempo. « Baziĝante sur la formorta procento de la lasta miliono da jaroj, ni atendis formorton de du genroj, sed ni perdis de ili 73 » eksplikis Gerardo Ceballos. Laŭ la studaĵo la formorto de tiuj 73 genroj devintus daŭri 18 000 jarojn, tute ne 500.

Tiuj taksadoj plu estas necertaj, multaj specioj ne estas eĉ konataj, kaj la fosiliaj registroj ne estas kompletaj. Sed laŭ la esploristo, ili verŝajne estas sub-taksitaj.

 

Homaj aktivecoj, ĉasado, ŝakrado

Kiaj estas la kaŭzoj de tiuj formortoj? La homaj aktivecoj, kiuj detruas loĝejojn pro kulturoj, infrastrukturoj kaj aliaj bezonoj, sed ankaŭ la troekspluatadoj (trofiŝkaptado, ĉasado, ŝakrado de bestoj…) La perdo de genro povas havi konsekvencojn al la funkciado de tuta ekosistemo.

Kun finfine, ebla « kolapso de la civilizo », argumentas Gerardo Ceballos.

Laŭ li nenia dubo, ja temas pri sesa amasa formorto. La demando scii, ĉu ĝi jam komenciĝis tamen restas obĵeto de debato, kvankam ĉiuj ekspertoj akordiĝas por aserti, ke la nuna ritmo de formorto estas alarma.       

La lasta amasa formorto datiĝas de antaŭ 66 milionoj da jaroj, kiam spuro de asteroido kaŭzis malaperon de la dinosaŭroj.

https://www.francetvinfo.fr/monde/environnement/biodiversite/biodiversite-des-scientifiques-alertent-sur-la-perte-de-branches-entieres-de-l-arbre-de-la-vie_6070344.html

18/12/2022

Biodiverseco: la Tero perdos inter 6% kaj 10% el siaj bestoj kaj plantoj de nun ĝis la fino de la jaro 2050, laŭ studaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/biodiverseco-la-tero-perdos-inter-6-kaj-10-el-siaj-bestoj-kaj-plantoj-de-nun-gis-la-fino-de-la-jaro-2050-lau-studajo.html

20/09/2020

Biodiverseco: neniu el la 20 «celoj de Ajĉi» estis atingita en daŭro de 10 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/biodiverseco-neniu-el-la-20-celoj-de-ajci-estis-atingita-en-dauro-de-10-jaroj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
13 septembre 2023 3 13 /09 /septembre /2023 14:26

13/09/2023

La tempesto Daniel jam agadis antaŭ kelkaj tagoj, kiam diluvaj pluvoj frapis Grekion, Turkion kaj Bulgarion. Hodiaŭ, Libio estas tuŝata. La bilanco estas katastrofa.

La tempesto Daniel damaĝis Grekion, Turkion kaj Bulgarion. La damaĝoj estas teruraj. Ĝi okazigis almenaŭ 27 mortintojn en tiuj tri landoj. Tia meteologia fenomeno estas la rezulto de depresio blokita de la fluktuoj de la ŝprucfluo, en aranĝo kiun la meteologiistoj nomas « en omego ».

Ekstrema meteologia evento, kiu iĝos – kaj jam iĝas – pli kaj pli oftaj kaj intensaj pro la klimata varmiĝo.

Ekstrema meteologia evento, kies risko de apero kreskas kune kun la reduktoj de niaj emisioj de forcejefikaj gasoj, kiujn ni daŭre maltrafas.

 

La tempesto Daniel disvastiĝas al Libio

La tempesto Daniel tute ne finis sian antaŭeniron. Ĝi ĵus estigis novajn gigantajn inundojn. En Libio, ĉi-foje. La urbo Derno, kie vivas ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj estis ĉi-dimanĉe deklarita « mortinta urbo ».       

La torentaj pluvoj, kiuj rezultis de ĝi estigis interalie rompon de du baraĵoj.   

Tutaj kvartaloj estis kunportitaj de la akvo. Humanitara agentejo raportis hieraŭ, ke la sukurskipoj trovis centojn da senvivaj korpoj en la inundita urbo. « Oficiala informfonto » elvokis siaflanke « almenaŭ 150 mortintojn ». Kaj la aŭtoritatoj de oriente de la lando jam anoncis 2 000 mortintojn. Laŭ ili, 5 000 personoj ŝajne malaperis. Nombroj, kiuj ĝis nun ne estis ankoraŭ konfirmitaj. Kvankam la Ruĝa-Kruco ŝajne taksas la nombron de mortintoj ĝis 10 000…

 

Katastrofaj inundoj en Libio

La bildoj publikigitaj en la sociaj retoj estas teruraj. Urĝa stato estis deklarita kaj internacia helpalvoko estis lanĉita.

La sciencistoj memorigas, ke la mediteranea regiono estos - kaj jam estas – draste tuŝata de la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo.  

Laŭ la klimatologo Christophe Cassou, kiu esprimiĝas pri tiu temo en la apo X, « la regiono konsistigas veran ekzemplon de planeda zono, kiu perdas sian loĝeblecon por ĉiuj ».     

09/09/2023

Klimato. Almenaŭ 12 mortintoj en Turkio, Grekio kaj Bulgario post inundoj

« Mi timas, ke la senzorgaj someroj, tiaj ke ni ĝis nun konis, ĉesos ekzisti, kaj ke la estontaj someraj vivoj estos pli kaj pli malfacilaj. »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/klimato.almenau-12-mortintoj-en-turkio-grekio-kaj-bulgario-post-inundoj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
9 septembre 2023 6 09 /09 /septembre /2023 22:04
LOUISA GULIAMAKI / RETEURS

09/09/2023

De pasinta lundo, torentaj pluvoj frapas tiujn tri landojn, kaŭzante impresajn inundojn ekstreme danĝerajn. La nuna bilanco nombras 12 viktimojn, sed tiu ĉi ŝajne plialtiĝos.

Temas pri pluvoj el « bibliaj dimensioj », laŭ la esprimo de la hispana ĵurnalo El País. Tiuj ĉi « estigis subitajn flualtiĝojn, transformis la riverojn en torentojn, kunportis la pontojn kaj inundis la stratojn, la domojn kaj la publikajn konstruaĵojn », atestas la brita ĵurnalo The Guardian.

Ekde lundo 4an de septembro, Grekio, Turkio kaj Bulgario estis frapitaj de tre perfortaj pluvegoj, kiuj ĝis nun okazigis almenaŭ 12 viktimojn en la tri landoj.

De Ateno, raportas la Londona ĵurnalo, la greka ministro pri klimata krizo kaj civila protektado Vassilis Kikilias, parolis pri « la plej ekstrema fenomeno koncerne la maksimuman kvanton de pluvo en daŭro de 24 horoj, de kiam registroj estas starigitaj en la lando ».         

La rezulto de tiuj teruraj meteologiaj kondiĉoj, oriente de la lando, aldonas la angla mediato, « viro mortis en la vilaĝo Volos, kiam muro disfalis sur lin. Ankaŭ korpo de virino 87-jara estis malkovrita merkredon, en apuda regiono de Pelion, kie kvar aliaj personoj malaperis. »

En najbara Turkio, ankaŭ frapita de diluvaj pluvoj, la homa bilanco estas pli grava. « Ses feriantoj estis kunportitaj de torento, kiu elĵetiĝis en tendumejon en la provinco de Kirklareli, nord-okcidente de la lando, apud la landlimo kun Bulgario », mencias the Guardian. La korpoj de kvin el ili estis retrovitaj, dum la serĉadoj plu daŭras koncerne la alian malaperintan personon.

Al tiuj kvin viktimoj aldoniĝas du aliaj en Istanbulo, kie viro 32-jara estis kaptita de la akvo en sia teretaĝa apartemento, kaj virino 57-jara estis kunportita de la fluoj.    

Fine, en Bulgario, ankaŭ la zono sur la nigra maro proksime de la urbo Tsarevo estis frapita de torentaj pluvoj, kiuj fine kaŭzis la morton de tri personoj.

 

Fino de la « senzorgaj someroj »

Fronte al tiuj tragikaj eventoj, la greka ĉefministro, Kyriakos Mitsotakis (kie lando ankaŭ suferis incendiojn tiujn lastajn monatojn) kun bedaŭro faris deklaron, reference al la eventoj kaŭzitaj de la klimata perturbo. Tiu ĉi estis diskonigita de The Guardian:

« Mi timas, ke la senzorgaj someroj, tiaj ke ni ĝis nun konis ĉesos ekzisti, kaj ke la estontaj someraj vivoj estos pli kaj pli malfacilaj. »

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }