Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 septembre 2021 2 14 /09 /septembre /2021 21:34
MARIA TAN / AFP

14/09/2021

70% el la 227 viktimoj laboris por meti finon al la senarbarigo kaj ĉiuj, krom unu, vivis en evolulandoj. 

Tio estas rekorda nombro. Almenaŭ 227 medidefendantoj estis murditaj en la mondo en 2020, plejparte en Latin-Ameriko, denuncis la NeRegistara Organizaĵo Global Witness (en la angla) en nova raporto publikigita lundon 13an de septembro. Duan sinsekvan jaron, Kolombio staras ĉekape de tiu terura nombrado, kun 65 aktivuloj kaj komunumaj gvidantoj mortigitaj pro sia engaĝiĝo favore al defendo de la naturo.

Krom Kolombio, la krimoj koncentriĝas en Meksiko (30), en Filipinoj (29), en Brazilo (20), en Honduro (17) kaj en ĉirkaŭ dudek aliaj landoj.

Preskaŭ « tri atakoj el kvar » okazas en Centra Ameriko aŭ sud-Ameriko, aldonas Global Witness. La viktimoj havas plurajn similaĵojn : 70% inter ili laboris por meti finon al la senarbarigo kaj ĉiuj, krom unu, vivis en evolulandoj.

Triono apartenis ankaŭ al indiĝenaj popoloj.

Global Witness realigas statistikojn de post la jaro 2012. En tiu lasta raporto, ĝi konstatas tiujn tri lastajn jarojn daŭran kreskadon de tiuj krimoj (167 en 2018 kaj 212 en 2019). La NRO volis ĉi-jare atentigi pri « la industrioj, kiuj estas je origino de la klimata krizo kaj kulpas pri la atakoj kontraŭ la medidefendantoj ».

Plimulto de tiuj murdoj estas precipe ligitaj al la sektoroj pri ligno-ekspluatado, konstruado de baraĵoj, agroindustrio kaj minekspluatado.

02/08/2019

En 2018, pli ol 160 personoj estis murditaj, ĉar ili defendis la naturmedion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/08/en-2018-pli-ol-160-personoj-estis-murditaj-car-ili-defendis-la-naturmedion.html

24/07/2018

Almenaŭ 207 defendantoj de la naturmedio estis mortigitaj en 2017, laŭ la NeRegistara Organizaĵo Global Witness

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/almenau-207-defendantoj-de-la-naturmedio-estis-mortigitaj-en-2017-lau-la-neregistara-organizajo-global-witness.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
20 août 2021 5 20 /08 /août /2021 15:59

20/08/2021

Federala juĝistino deprenis de la petrolfirmao ConocoPhillips la permesilon pri borado norde de la usona arkta Ŝtato. Tio estas venko por la indiĝenaj komunumoj, la medidefendantoj… kaj la polusaj ursoj.

La projekto de giganta petrolborado en Alasko, kiu estis subtenita de Donald Trump kaj poste de Joe Biden, estis forpuŝita merkredon fare de usona federala juĝistino. « Ŝi kritikis la manieron, per kiu la federala registaro taksis la efikon kontraŭ la medio, interalie kontraŭ la polusaj ursoj », raportas la Washington Post.

Malgraŭ la tre forta premo de la medidefendantoj, la petrolkompanio ConocoPhillips akiris permesilojn pri borado por sia projekto Willow, subskribita de la prezidento Trump, poste konfirmita de lia posteulo, Joe Biden.

Merkredon la juĝistino Sharon Gleason, « nomumita de la prezidento Obama », kritikis la studaĵon pri efiko efektivigitan de la federala registaro, kiu laŭ ŝi, « maljuste aprobis la projekton », ne ĝuste analizis « la aliajn modelojn de disvolviĝo » kaj « ne precizigis kiel la polusaj ursoj estos protektitaj », aldonas la granda ĵurnalo de la ĉefurbo.        

Tiu decido estas « grava malsukceso por la projekto », kion Alaska prezentis kiel « ĉefan fonton de laborpostenoj ». Laŭ ConocoPhillips, tiuj gigantaj boradoj en la nacia nafto-rezervejo de Alasko, plej vasta proprieto de la Federala Ŝtato, norde de alaska Arkto, intencis produkti « ĝis 160 000 barelojn da petrolo ĉiutage ».

Sur proksima loko Nuiqsut, kie vivas indiĝena komunumo, kiu « tradicie ĉasas migradan boacon », la petrolisto antaŭvidis konstruadon de pluraj boradejoj, instalaĵon pri traktado, gruzminejon kaj centojn da kilometroj da naftokondukilo.

La asocioj pri defendo de la medio kaj la indiĝenaj komunumoj, kiuj turniĝis al justico, salutis la decidon.

Bridget Psarianos, advokatino de pluraj plendantoj, inter kiuj la movado "Iñupiat suverenaj por vivanta Arkto", esprimis sian esperon, ke « la registaro Biden kaptu la okazon engaĝiĝi en procezon konforman al la leĝo, respektu siajn balotajn promesojn preni decidojn bazitajn sur scienco, protektu biodiversecon kaj konsideru kun seriozeco la maltrankviliĝojn de la indiĝena popolo ». Reprezentanto de la asocio Earthjustice elvokas « grandan venkon por la klimato ».

neniammilitointerni - dans medidefendo
22 juin 2021 2 22 /06 /juin /2021 21:09
S-ino Sun Ratha, S° Yim Leang Hy kaj S° Ly Chandaravuth

22/06/2021

La aresto de tri aktivuloj de organizaĵo pri protektado de la medio estigas indignon en Kamboĝo. Ili estas akuzataj pri terorismo kaj riskas inter kvin kaj dek jarojn da malliberejo.

La reagoj estas viglaj en Kamboĝo post la persekutoj engaĝitaj la 21an de junio kontraŭ medidefendantoj ligitaj al la asocio Mother Nature.

Sun Ratha, Ly Chandaravuth kaj Yim Leanghy, aktivuloj en tiu organizaĵo, riskas inter kvin kaj dek jarojn da malliberejo. Ili estas akuzataj pri konspiro cele al renverso de la registaro kaj insultoj kontraŭ la reĝo. Sun Ratha kaj Ly Chandaravuth estis arestitaj, kiam ili filmis kloakon, kiu elverŝiĝas en la riveron Tonlé Sap, proksime de la reĝa palaco en Pnompeno, la kamboĝa ĉefurbo. 

De multaj jaroj, Mother Nature estas celita de la registaro, memorigas Cambodianess. Tiu NeRegistara Organizaĵo estis malfondita kaj ĝia statuso de NRO estis nuligita de la registaro en septembro 2017. Du jarojn antaŭe, la respondeculo de la grupo, Alejandro Gonzalez-Davidson estis elpelita kun malpermeso eniri en Reĝlandon.

Mother Nature estas konata kaj aprezata de multaj Kamboĝanoj pro siaj atentigaj agoj kontraŭ la projektoj de disvolviĝo, detruigaj por la medio. En Kamboĝo, ĝia agado kaj populareco ege malplaĉas al la registaro.

 

Kiuj estas la pruvoj ?

Cambodianness detaligas, ke pasintan majon, tri aktivuloj de Mother Nature jam estis kondamnitaj je punoj de dek ok ĝis dudek monatoj da malliberejo, ĉar ili organizis manifestacion kontraŭ plenigo de lago en Pnompeno. En marto 2020, aliaj aktivuloj estis portempe arestitaj, ĉar ili organizis biciklan manifestacion inter Koh Kong kaj Pnompeno, por atentigi pri la detruado de la naturo en la provinco de Koh Kong, kies ekosistemo estas riĉa kaj malfortika.        

Laŭ Cambodianess, la porparolanto de la ministrejo pri Justico, Chin Malin mencias, ke nerefuteblaj pruvoj ekzistas pri la terorisma karaktero de la aktivecoj de Mother Nature. Laŭ li :

« La aktivecoj favore al medio estas trompaĵo. Fakte, temas pri krimuloj ».

 

Amasa opozicio en Interreto

Tiuj argumentoj ne konvinkis la retanojn, mencias Cambodianess.

La foresto de pruvoj kaj la ripetita uzado de juĝaj rimedoj fare de la registaro por « silentigi la kritikajn voĉojn, kiuj emfazas ĝenajn verojn, estis tre malbone akceptitaj ».

« Aparte ŝokis la retanojn la fakto, ke la aktivuloj de Mother Nature estu kvalifikitaj teroristoj », rakontas Cambodianess.

« Miloj da personoj dividis, amis, komentis la Fejskuk-paĝon de Mother Nature en la tagoj, kiuj sekvis la arestojn. Ankaŭ famuloj miregis, ke aktivuloj pri medio estu prezentitaj kiel teroristoj ».

Tiu mobilizado trovis eĥon ĉe la sveda aktivulino pri medio Greta Thunberg, kiu alvokis en sia tviter-paĝo al protektado de la medidefendantoj.          

neniammilitointerni - dans medidefendo
11 juin 2021 5 11 /06 /juin /2021 21:15

11/06/2021

Tiu projekto, subtenata de la registaro, sed kritikata de la ekologiistoj estis lanĉita en 2008.

La kontestita projekto de la naftodukto Keystone XL inter Kanado kaj Usono estas forlasita, anoncis merkredon 9an de junio la kanada operatoro TC Energy, preskaŭ kvin monatojn post la decido de la usona prezidento Joe Biden, kiu blokis ĝin. « TC Energy konfirmis hodiaŭ, post kompleta ekzameno pri opcioj kaj post konsultado de sia partnero la registaro de Alberto, metis punktofinon al la projekto de la naftodukto Keystone XL », li anoncis en komunikaĵo.

La kanada grupo anoncis interrompon de siaj laboraĵoj kelkajn horojn antaŭ la subskribo de la dekreto fare de Joe Biden, la 20an de januaro, ekde la enposteniĝo de la nova usona prezidento. La grupo, bazita en Kalgario, en Kanada Okcidento, esprimis sian elreviĝon, kaj anoncis konsekvence « la maldungon de miloj da sindikataj laboristoj ».

Tiu projekto, subtenata de Otavo, sed kritikata de la ekologiistoj, estis lanĉita en 2008. Jam nuligita unuan fojon fare de Barack Obama, ĉar juĝita tro poluanta, ĝi estis relanĉita fare de Donald Trump pro ekonomiaj kialoj.              

04/03/2014

Usono : « Naftodukto Keystone » : centoj da ekologiistaj aktivuloj estis arestitaj…

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/usono-naftodukto-keystone-centoj-da-ekologiistaj-aktivuloj-arestitaj.html

25/01/2017

Usono: Trump relanĉas du kontestitajn projektojn de naftokondukiloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/usono-trump-relancas-du-kontestatajn-projektojn-de-naftokondukiloj.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
27 mai 2021 4 27 /05 /mai /2021 21:13
William WEST / AFP

27/05/2021

Antaŭ kelkaj monatoj, la ministrejo pri Medio estis persekutita fare de deko da adoleskantoj, kiuj kontraŭis plivastiĝon de karbominejo en Novsudkimrio. Ĵaŭdon, la tribunalo pravigis ilin parte kaj agnoskis, ke la registaro havas la devon protekti la infanojn. Efektive, ĝi ne povas adopti decidojn, kiuj povus malutili al la medio kaj pligravigi la efikojn de la klimata ŝanĝiĝo.  

Pro ilia juna aĝo, ili ne rajtas baloti. Tamen, ili ĵus trudis ministrinon, ke ŝi pravigu sin. Ĵaŭdon 27an de majo, tribunalo de Melburno opiniis, ke la aŭstralia ministrino pri medio devas protekti la infanojn. Devo, kiu implicas ne partopreni al la klimata varmiĝo.         

La adoleskantoj, kiuj iniciatis tiun apelacion, volis malhelpi la ministrinon permesi plivastiĝon de karbominejo, kiu troviĝas en Novsudkimrio. Tiu peto estis malakceptita de la tribunalo. Sed la agnosko pri la devo de protektado, kiu estas sub la respondeco de la ministrino, atribuas al tiu decido sensacion de venko.

 

Decido, kiu povus estigi jurisprudencon 

La advokato David Barnden, kiu pledis ilian aferon eĉ opinias, ke tiu decido estigos jurisprudencon, kaj ebligos estontece malhelpi ekspluatadon de novaj minoj. « Tiu devo de protektado aplikiĝas, kiam la ministrino decidas aprobi projekton aŭ ne. Do okaze de decido pri nova projekto koncerne fosiliajn energiojn en Aŭstralio, tiu juĝo havos efikojn », li opinias.

Pri tiu temo, la aŭstralia registaro tute ne estas ekzemplo. Ĝi ĵus anoncis la konstruadon de nova gascentralo.      

23/03/2021

Aŭstralio: rekordaj inundoj instigas al evakuado de miloj da personoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/australio-rekordaj-inundoj-instigas-al-evakuado-de-miloj-da-personoj.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
23 avril 2021 5 23 /04 /avril /2021 21:31
Lucas Hallel ASCOM / FUNAI

23/04/2021

Media traktato ekvalidis ĵaŭdon 22an de aprilo en 22 landoj de Latin-Ameriko kaj Karaiboj, okaze de la Monda tago de la tero. Senprecedenca en la regiono, la akordo de Escazú garantias la protektadon de la medio, sed ankaŭ la sanon de personoj, interlie de la indiĝenaj popoloj en tiuj regionoj.  

La akordo surhavas la nomon de la Kostarika urbo, kiu akceptis la lastan fazon de la intertraktadoj inter tiuj latin-amerikaj landoj kaj Karaiboj. Dudek kvar adoptis tiun tekston en 2018, sed nur dek du ĝis nun ratifikis ĝin. Inter ili, Meksiko, Panamo kaj Bolivio, kie la traktato ekvalidis ĵaŭdon 22an de aprilo.

Fakte, tiu regiona akordo agnoskas la rajton por ĉiu persono vivi en sana medio. Sed la plej noviga elemento ĉeestas en la 9-a artikolo. Ĝi estas senprecedenca en la mondo : ĝi enkondukas specifajn aranĝojn por protektadi la medidefendantojn en regiono, kie ili estas aparte minacitaj. 

   

Aktivuloj tre celitaj

Laŭ la regiona agentejo de UN, du trionoj el la 210 aktivuloj murditaj en la mondo en 2019 estis murditaj en la zono Latin-ameriko kaj Karaiboj. Tiuj, kiuj kontraŭas la interesojn de la minaj, agro-industriaj aŭ gasaj kompanioj estas aparte celitaj.  

Tiuj ĉi sektoroj aliparte submetis la parlamentojn de tiuj landoj al intensa premkampanjo, kiu havis kiel efikon malfruigi la ratifikon de la traktato. Ekzemple, Kolombio ne ratifikis la traktaton, kvankam tiu lando registris  en 2019 la plej grandan nombron de murdoj de medidefendantoj.  

20/01/2021

Gonzalo Cardona, protektanto de la flavorelaj papagoj, estis murdita en Kolombio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/gonzalo-cardona-protektanto-de-la-flavorelaj-papagoj-estis-murdita-en-kolombio.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
7 avril 2021 3 07 /04 /avril /2021 21:13
Ritzau Scanpix / Emil Helms, AFP

07/04/2021

Laŭ la kvazaŭ definitiva rezulto publikigita ĉi-merkrede, maldekstra partio ekologiisma venkis senkonteste en la deputitaj balotoj, kiuj okazis en la dana memstara teritorio. Tio estas venko por la opoziciantoj al minprojekto, kio estis kore de la balotoj en Gronlando.

Dank’al 36,6% el la voĉdonoj, Inuit Ataqatigiit (IA), ĝis tiam en la opozicio, realigis la plej bonan rezulton. Altiĝo de pli ol 11 poentoj kompare kun la antaŭaj balotoj de 2018, laŭ la kvazaŭ kompleta kalkulo realigita je la 4a surloka horo kaj 30 (6h30 en la Universala Tempo - UT). 

«Mi dankas la loĝantojn, kiuj fidis nin por meti homecon kore de la kvar venontaj jaroj», deklaris ĝia gvidanto Mute Egede ĉe la gronlanda televidkanalo KNR post la anoncoj de la rezultoj.

Tute kontraŭa al la ekspluatado de la kuŝejo de uranio kaj raraj teroj de Kuannarsuit ekstremsude de la teritorio, IA intencas haltigi ĝin. Tiu projekto, kiu kaŭzis gravan politikan krizon en februaro, estas je origino de la anticipaj balotoj.

La maldekstra partio ekologiisma venkas la Siumut (29,4 %), soci-demokrata organizaĵo, kiu dominas la gronlandan politikan vivon de la teritorio de post la memstariĝo de 1979, kaj estris la lokan elirantan registaron.

IA do akiros 12 el la 31 seĝoj de la Inatsisartut, la loka Parlamento, laŭ prognozoj, kontraŭ 8 ĝis nun. La Siumut, kiu siaflanke favoras la minprojekton de Kuannarsuit ŝajne akiros 10 seĝojn, unu pli ol la antaŭa mandato, kun pli bona rezulto ol antaŭvidite, kaj altiĝo de du poentoj kompare kun 2018.

Ties gvidanto Erik Jensen gratulis IA pro tiu sukceso konstatante, ke ĝia rivalo fariĝis «la plej granda partio» kaj povas postuli la postenon de Ĉefministro.

 

La plej juna Ĉefministro en la mondo 

Sen havi absolutan plimulton, la plej probabla scenaro estas, ke nun IA alianciĝu kun unu aŭ du malgrandaj organizaĵoj por formi koalicion. Ĉe la televido, Mute Egede anoncis, ke li tuj komencos diskutojn por «pristudi malsamajn aranĝojn de kooperado», antaŭ ol formi registaran koalicion.

Aĝa je 34 jaroj, tiu deputito elektita de 2015 kondukas la organizaĵon maldektran-verdan de antaŭ iom pli ol du jaroj. Li tiel fariĝos la plej juna Ĉefministro en la mondo, eĉ se li ne estas plena registarestro.      

neniammilitointerni - dans medidefendo
6 avril 2021 2 06 /04 /avril /2021 21:15
Emil Helms / Ritzau Scanpix / AFP

06/04/2021

Ĉu ekonomia disvolviĝo kaj sendependenco disde Danio ? Aŭ ĉu defendo de la medio ? La debato furiozas koncerne la minprojekton en Kvanefjeld sude de Gronlando.

Gronlando ege suferas pro la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo. Kvankam kelkaj maltrankviliĝas, aliaj konsideras tion kiel bonan okazon. Ĉar la riĉecoj de la sub-grundo estas gigantaj kaj des pli atingeblaj, ke la temperaturoj altiĝas. La kuŝejoj de uranio kaj ĉefe de raraj teroj logas la minkompaniojn. Tiuj metaloj estas esencaj por la altaj teknologioj, kaj ilia mendado kreskas senĉese.     

La aŭstralia grupo Greenland Minerals ja esperas ekspluati unu el la plej gravaj kuŝejoj en la mondo, en Kvanefjeld. Sed la projekto plu atendas definitivan permeson de la aŭtoritatoj. La direktoro de la grupo Jørn Skov Nielsen laŭdas la financajn profitojn por teritorio, kiu plu estas sub dana protektado. «Tio povus kontribui el signifa maniero al la ekonomio de Gronlando. Gronlando povus fariĝi ŝlosila aganto, ĉar ni povus stariĝi sur krudaj materialoj, kiuj reprezentas 15 ĝis 20% el la monda mendado de tiuj metaloj. Fine, tiuj raraj teroj estos la motoro de la ekologia transiro», li pledas.

Sed la ekstraktado de raraj teroj ne estas sen konsekvencoj, ĉar ĝi inkludas toksajn reziduojn, interalie deponaĵojn da radioaktivaj ruboj. Kaj la debato furiozas semajnon antaŭ deputitaj balotoj sur la insulo. La defendantoj pri medio kaj parto de la loĝantaro kontraŭas tiun vastan minprojekton.

 

Deponaĵoj da radioaktivaj ruboj 

Inter ili, Aviaja Lennert vivtenas sin per ŝafbredado. «La naturo estas tiel drasta en la arktaj regionoj, ke ni ne faru eraron, se io okazas. Ni ne povas kalkuli pri la fakto, ke nenio okazos. (...) Se mino estos permesita, ni ne plu povos vivi», ŝi asertas.

Ĝis tiam favora al la projekto pri ekspluatado, la ĉefa partio de Gronlando, Siumut, el soci-demokrata tendenco, montriĝas hodiaŭ pli dubema. Sed kelkaj plu defendas oportunecon por emancipiĝi el la dana protektado, kaj favori la lokan dungecon por la komunumo tute proksime de Narsaq.

«La urbo senpopoliĝas. Sen laboro, estas malfacile doni al la homoj vizion pri estonteco», asertas unu el la elektitoj de la partio Josef Petersen.

La rezulto de la balotoj de la 6a de aprilo estos decida pri la sorto de tiu minprojekto, simbolo de la dilemo inter tuja ekonomia disvolviĝo, kaj daŭra protektado de la naturo.

neniammilitointerni - dans medidefendo
2 avril 2021 5 02 /04 /avril /2021 20:40
AFP - BECHIR TAIEB

02/04/2021

Manifestacio okazis en Tunizio por postuli de Italio, ke ĝi reprenu siajn forĵetaĵojn. Media skandalo sur fono de koruptado skuas la landon. Sume de 282 konteneroj da italaj hejmforĵetaĵoj estis kontraŭleĝe importitaj pasintjare. Altaj kadroj de la doganoj estis maldungitaj, same por la ministro pri Medio, enkarcerigita de post la fino de la jaro 2020. Kaj  malgraŭ ĉiuj ĉi juĝaj proceduroj, la 7 800 tunoj da rubaĵoj plu estas en Tunizio.

«Prendi la tua merda» («reprenu vian merdon» en la itala). La mesaĝo klaras sur la flagrubando deplojita antaŭ la itala ambasadejo. Ĝi postulas de Romo, ke ĝi repatriigu siajn rubujojn alvenintajn kontraŭleĝe al la suda marbordo de Mediteraneo. En Tunizo, inter ĉirkaŭ kvindek manifestaciantoj troviĝas Ali Souéri, studento, kiu venis de Suso : «Ni koleras, nia lando ne estas rubujo !».

La 7 800 tunoj da forĵetaĵoj estas stokitaj en Suso, situinta 150 kilometrojn for la ĉefurbo. Mejdi Ben Ghezala estas tie municipa konsilisto kaj priatentas la procedurojn: «La itala mafio de la forĵetaĵoj elektas la landojn, kiuj ne havas ekologian sistemon de traktado de la rubo. Laŭ la Bazela Konvencio, tio estas delikto, ĉar la eksportado de forĵetaĵoj okazu nur al landoj, kiuj havas rimedojn por traktadi la rubon laŭ ekologia maniero».

                 

26 personoj persekutataj 

Bazela Konvencio, Bamako-Konvencio, protokolo de Izmiro, eŭropa reglamento pri transporto de forĵetaĵoj : ĉiuj ĉi tekstoj instigis la italajn aŭtoritatojn trudi la eksportistan entreprenon repatriigi siajn kontenerojn. Gis nun senefike. En Tunizio, 26 famaj personoj estas persekutataj en tiu afero de koruptado kaj falsigo de dokumentoj.

Kun afiŝtabulo en la mano, Latifa Sbaï postulas justicon : «Ja la tunizia mafio faras tion por gajni multegan monon». Antaŭnelonge, 600 aliaj konteneroj da forĵetaĵoj direkte al Tunizio estis blokitaj de la italaj aŭtoritatoj.   

neniammilitointerni - dans medidefendo
15 février 2021 1 15 /02 /février /2021 22:18
Diŝa Ravi, 21-jara medidefenda aktivulino

15/02/2021

En Barato, medidefenda aktivulino 21-jara estis arestita pasintan dimanĉon 14an de februaro pro ribelinstigo. Kia estas ŝia krimo ? Ŝi publikigis kaj dividis en Tviteron praktikajn informojn koncerne organizadon de pacaj manifestacioj favore al la hindaj agrikulturistoj. Tiu arestado atestas pri kreskado de la represio de la hinduisma naciisma registaro kontraŭ la nuna movado de la kamparanoj kaj pli ĝenerale kontraŭ ĉiuj medidefendaj aktivuloj.

Disha Ravi (Diŝa Ravi) estas unu el la fondintoj de la barata branĉo de «Fridays For future», «Vendredoj por la estonteco», la ekologiista movado lanĉita de la juna Greta Thunberg. Nome de tiu respondeco, tiu baratanino kompletigis kaj diskonigis slipon dividitan de la sveda aktivulino, kiu prezentas konsilojn al la Baratanoj por subteni la kamparanojn, kiuj manifestacias: ekzemple, sendi mesaĝon en Tviteron por esprimi opozicion al la nunaj agrikulturaj reformoj, aŭ skribi leteron al la deputitoj.

Sed laŭ la polico de Nov-Delhio, tiu kunorganizado kun fremdaj aktivuloj konsistigas komploton celantan lanĉi «militon ekonomian, socian kaj kulturan kontraŭ Barato». Laŭ la aŭtoritatoj, tio kontribuis al la perfortoj dum la manifestacioj de la 26a de januaro.

Diŝa Ravi, 21-jara, estas do la unua persono arestita, ĉar ŝi dividis tiun slipon. La aŭtoritatoj akuzas ŝin pri ribelinstigo kaj komploto kun separatistoj de Panĝabio, unu el la originoj de la kamparanoj, kvankam ŝi vivas je pli ol 2 000 kilometroj for de ĉi tie. La celo ŝajne estas malkredindigi la gigantan ribelon de centoj da miloj da agrikulturistoj, kiuj postulas de pli ol 6 monatoj nuligon de la liberalismaj reformoj de la agrikulturo.  

26/01/2021

Barato: la agrikulturistoj eniras Nov-Delhion kaj krias sian malesperon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/barato-la-agrikulturistoj-eniras-nov-delhion-kaj-krias-sian-malesperon.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }