Lundon 14an de aŭgusto, Historia juĝa decido okazis en Usono. En Montano, juĝistino pravigis junulojn, kiuj akuzis la registarajn agentejojn de la Ŝtato, ke ĝi malobservas la Konstitucion, subtenante la industriojn pri fosiliaj energioj. Tio estas grava venko favore al la klimato.
La senprecedenca decido plenigas cent paĝojn, sed resumiĝas en frazo: « La plendantoj havas fundamentan konstitucian rajton al medio pura kaj sana ». Tiel la juĝistino de Montano, Kathy Seeley, pravigas sian pozicion.
Origine de tiu decido, troviĝas 16 plendintoj, aĝaj de 5 ĝis 22-jaraj.
Dum la proceso, ili rakontis kiel la klimata varmiĝo damaĝas ilian vivon, ilian mensan kaj fizikan sanon: someroj pli kaj pli varmaj, ripetinta sekeco, neĝkovrilo malpli kaj malpli dika dum vintro…. Kulpas pri tio, laŭ ili, leĝo de Montano, kiu permesas al tiu Ŝtato atribui permesilojn al projektoj pri ekspluatado de fosiliaj energioj sen kalkuli la efikojn kontraŭ la klimato.
Tiu leĝo do estas juĝita kiel kontraŭ-konstitucia. Laŭ la akuzantoj, tiu grava venko estas salutataj de la ekologiistaj organizaĵoj. Tiuj ĉi esperas, ke tiu venko malfermos la vojon al similaj decidoj en la lando. Sed Montano, kiu estas la kvara produktanto de karbo en Usono, estas regata de la Respublikanoj. La ĝenerala prokuroro jam sciigis, ke ĝi intencas apelacii.
De post la 17a de julio, la kompanio "limark", proksime de la potenco en Turkio, dehakas milojn da arboj cele al plivastigo de siaj minaj ekspluatejoj kaj nutrado per karbo de du termikaj centraloj sud-oriente de la lando, apud Mugla.
Mobilizitaj surloke, vilaĝanoj kaj ekologiistaj aktivuloj alterne priatentas la situacion apud la arbaro Akbelen. Ili denuncas perfortajn eksproprietigojn, detruadon de la naturmedio kaj riskojn de media poluado.
Rande de la arbaro Akbelen, vilaĝanoj kaj aktivuloj diligentas. Ĉirkaŭ tridek tendoj estis starigitaj en la ombro de la pinoj, piede de la monteto. La vilaĝanoj kaj la ekologiistaj aktivuloj tendumas surloke de ĉirkaŭ kvin dek tagoj.
Malproksime, industriaj maŝinoj plu pelas la trunkon de la arboj freŝe tranĉitaj.
Esen Fatma, 39-jara, sekvas la progreson de la malobstrukco malantaŭ la policaj barikadoj. Delonge ŝi estas ekologiista aktivulino. Ŝi koleras fronte al la organizata detruado de la naturaj resursoj de sia lando: « Same kiel en la mondcetero, en Turkio regas logiko de detruado, de rento, de rabado kaj koruptado. Tio veras en ĉiuj fakoj kaj aplikiĝas ankaŭ kontraŭ la naturo. La homoj kaj la naturo estas marĉanditaj de tiuj roluloj, kaj tion ili faras eĉ malobservante la leĝon ! »
« Miaopinie, tio ne estas nur demando de povo kaj mono. Tio estas intenca detruado. Tute konscia krimo.»
Ĉiutage, multaj taskoj kaj akceptado de vizitantoj okazas.
La advokato Ismail Hakki Atal estas mobilizita de antaŭ kvar jaroj pri la afero. Li listigas la juĝajn procedurojn komencitajn por nuligi la projekton, kaj bedaŭre konstatas la staton de la justico en sia lando.
« La etapojn de la procezoj, kiujn ni komencis, li diras, demonstras, ke la justico ne plu ekzistas en Turkio, kaj ke la juĝaj proceduroj de nun estas nur formalaj. De kiam mi estas advokato, mi neniam defendis aferon tian. Ĉiuj juĝaj argumentoj pravigas nin ! Sed fronte al ni, ĉeestas juĝistoj, kiuj estas determinataj ne apliki la Konstitucion. Kiuj ili estas ? Ili estas junaj juĝistoj, kiuj apartenas al juĝa sistemo tute submetitaj al la partio AKP, kaj kiuj decidas laŭ la interesoj de la partio. »
En kunteksto de aŭtoritata politiko, la mobilizadoj maloftiĝis tiujn lastajn jarojn. Sed male al aliaj manifestacioj tuj subpremitaj, la ĝendarmaro protektas la lokon kaj lasas daŭri la ĉeesto de la manifestaciantoj.
Pete de la ĉefa opozicia partio, la deputitoj alvokis al diskuto pri la kazo de Akbelen dum eksterordinara sesio de la Parlamento.
La mobilizado de Akbelen ne estas unua tia. Kelkaj luktoj, kiel la regiono Kazdaglari, aliparte ebligis akiri nuligon de ekspluataj permesoj.
Bildo: Eustacio Alcalá Díaz, aktivulo por la Indiĝenaj rajtoj, aĝis 68 jarojn.
La 5an de aprilo, Eustacio Alcalá Díaz, aktivulo por la Indiĝenaj rajtoj kaj kontraŭ la minekspluatado estis trovita mortinta en Miĉoakano, en Meksiko, tri tagojn post lia forkapto fare de armitaj viroj, dum li vojaĝis kun katolikaj misiistoj.
Li organizis kaj gajnis juĝan proceduron por bloki la multnaciajn minsocietojn Ternium kaj ArcelorMittal. Li estas la naŭa medidefendanto murdita aŭ malaperigita en Meksiko de post la jarkomenciĝo.
Laŭ la brita ĵurnalo The Guardian, dudek kvar medidefendaj aktivuloj estis murditaj, forkaptitaj aŭ enkarcerigitaj en Meksiko kaj Centra Ameriko de post la jarkomenciĝo pro manko de protektado fare de la registaroj, kaj ĝeneraligita nepuniteco de la kulpintoj.
Greta Thunberg kaj dekoj da aktivuloj de Sameio, indiĝena popolo de Arkto, plivastigis mardon la blokadon de la ministrejoj en Oslo, por protesti kontraŭ du ventoparkoj plu ekspluatataj en Norvegio, malgraŭ malfavora justica decido.
« Hodiaŭ, ni fermas la Ŝtaton », deklaris la samea muzikistino kaj aktivulinoElla Marie Haetta Isaksen al la protestantoj plejparte vestitaj per la tradicia kostumo blua kaj ruĝa de tiu popolo vivanta en zono, kiu kovras la nordon de Norvegio, Svedio kaj Finnlando, kaj ankaŭ Kolan duoninsulon en Rusio.
Krom la ministrejoj pri Petrolo kaj Energio, kies alirejoj jam estis blokitaj fare de aktivuloj tagon antaŭen, ili plivastigis la blokadon al la ministrejo pri Ekonomio kaj Financoj, kaj skandis sloganojn.
« Ni ne povas utiligi la supozan klimatan transiron kiel pretekston al koloniismo »
« Malmuntado de la ventoparkoj »
La polico malembarasis unu el la alirejoj al la ministrejo komence de la mateno, delokante aktivulojn perforte. De dimanĉo, la protestantoj ricevis helpon de Greta Thunberg, kiu kuniĝis kun la operacoj de blokado.
« Hodiaŭ, ni fermas la Ŝtaton »
« Ni ne povas utiligi la supozan klimatan transiron kiel pretekston al koloniismo », deklaris lundon ĉe la televidkanalo TV2, la juna svedino, konata kiel vigla aktivulino kontraŭ la fosiliaj energioj.
« Klimata transiro, kiu malobservas Homajn rajtojn ne indas tian nomon. » La aktivuloj postulas malmuntadon de du ventoparkoj en la regiono Fosen, okcidente de Norvegio, kiujn ili kvalifikas « kontraŭleĝaj » de post sensacia decido de la norvegia Ĉefkortumo, antaŭ iom pli ol 500 tagoj.
« Klimata transiro, kiu malobservas Homajn rajtojn ne indas tian nomon »
La 18an de januaro, la morto de juna aktivulo fare de la polico en la Atlanta arbaro konsistigas malĝojan kaj senprecedencan eventon en Usono, kie la medidefendantoj, kvalifikitaj « ekoteroristoj » en multaj Ŝtatoj, estas pli kaj pli draste subpremitaj.
« Li estis kromnomita "Tortuguita", "testudeto"», memorigas la ĵurnaloThe Guardian. Aĝa 26-jarojn, la juna ekologiista aktivulo Manuel Esteban Paez Terán, mortigita de la polico en la Atlanta arbaro la 18an de januaro, estas sendube « la unua nuntempa medidefendantomortigita en Usono », kulmina punkto de « danĝera eskalado de la represio kaj kriminaligo de la medidefendantoj », kiel denuncas de antaŭ jaroj la ekologiistaj organizaĵoj.
La surlokaj kaj Ŝtataj aŭtoritatoj reagis per « kreskanta agreso » kontraŭ la provo de manifestaciantoj, kiuj defendas la Atlantan arbaron kontraŭ la konstruado de vasta polica trejncentro, notas la ĵurnalo. La resultato estas, ke de post decembro, « 19 aktivuloj estis enkarcerigitaj sur bazo de leĝo pri enlanda terorismo de la Ŝtato de Georgio ».
Tiu ondo de represio enskribiĝas « en kunteksto de alarma kresko de kazoj de medidefendantoj minacitaj, arestitaj, kaj akuzataj de pli kaj pli gravaj krimoj, kio eĉ povas esti terorismo », ĉar ili kontraŭis la konstruadon de naftokondukilo aŭ detruadon de arbaroj aŭ aliaj naturaj spacoj en Usono.
La granda timo de ekoterorismo
Kiel substrekas The Guardian: « La severa represio, kiu frapas nun la defendantojn kaj la klimatajn aktivulojn, kiuj agadas kontraŭ la akaparado de teroj, estas unu el la konsekvencoj de la leĝaro starigita post la atencoj de la 11a de septembro 2001.»
La plivastigo de la difino de terorismo efektive kaŭzis ondon de arestoj, […] kiuj celis tiujn, kiuj estas de nun nomataj « ekoteroristoj ».
Laŭ Kai Bosworth, profesoro pri geografio ĉe la universitato de Virginio, pridemandita de la ĵurnalo : « La kriminaligo de la defendantoj de la rajto al la tero, de la protektato de la medio, kaj de la indiĝenaj nacioj, bazita sur la leĝoj pri sekureco de la esencaj infrastrukturoj estas sekvaĵo de la Patriot Act. Tiu leĝaro kontribuis al la nuna eskalado, ĉar ĝi provizas difinon de terorismo pli svaga kaj pli larĝa, kaj ebligas timigi kaj deadmoni la pacajn manifestaciantojn. »
De tiu epoko – kaj aparte de post la granda mobilizado de Standing Rock, en 2016 et 2017, kontraŭ la konstruado de la naftokondukilo Dakota Access, en Norda Dakoto -, totalo de 20 usonaj Ŝtatoj promulgis leĝojn, kiuj « trudas severajn punojn okaze de blokado de la esencaj infrastrukturoj, ekzemple konsiderante kiel grava delikto la senrespekton de proprieto, aŭ enkondukante leĝojn kontraŭ enlanda terorismo tiel svagajn, ke ili estas uzataj por persekuti ekologiistojn aŭ indiĝenajn komunumojn ».
Reagoj « senkonteste ekscesaj »
Laŭ la advokatoSteven Donziger, kiu longtempe luktis kontraŭ la petrolgiganto Chevron: « Ju pli ni proksimiĝas de la senrevena punkto koncerne la klimatan ŝanĝiĝon, des pli la streboj celantaj silentigi ĉian postulon favore al pura energia transiro intensiĝas. »
Laŭ li, « persekuti junulojn, kiuj provas protekti arbaron sturmante al ili, same kiel temus pri milita operaco estas senkonteste ekscesa ».
Dum semajnoj, li mencias, tiuj personoj estis traktitaj kiel teroristoj, kio estas skandala konfuzo de termino. La polico tiel estis menstrudita por kredi, ke tiuj junuloj estas teroristoj. Nu, kion oni faras de la teroristoj en Usono ? Oni mortigas ilin. Kaj la profetaĵo memrealiĝis.
Ĵaŭdon 19an de januaro en Ĉilio, la maldekstra registaro forpuŝis gigantan minprojekton. Tiu subĉiela minejo, la « Minera Dominga » estintus la plej granda minejo de la lando, kaj ekspluatintus kupron kaj feron en la regiono Kokimbo, norde de la lando. La ekstraktado de metaloj ĉeestintus proksime de la arkipelago Humboldt, kiu entenas protektan naturan rezervejon.
Ĉi tie troviĝas 80% el la Humboldtaj pingvenoj de la planedo, specio minacita kaj endemia, marlutroj, la plej malgranda lutro de la mondo, draste endanĝerigitaj, kaj ankaŭ centoj da otarioj, miloj da birdoj kaj botelnazaj delfenoj.
La forlaso de tiu projekto estas do grandega venko por la ekologiistaj grupoj, kiuj batalas de antaŭ jaroj kontraŭ tiu giganta minejo.
Decidis tion unuanimece la konsilio de ministroj. Tuj post la anonco, la societo "Andes Iron" – kiu defendas la projekton – menciis, ke ĝi apelacios ĉe tribunalo.
La projekto estis kontestita pro siaj konsekvencoj kontraŭ la medio sed ankaŭ, ĉar ĝi estis makulita per suspekto de koruptado, kiu implikis la eks-ŝtatestron Sebastian Piñera, unu el la plej riĉa homo de Ĉilio.
Laŭ la « Pandora Papers » – tiu vastega internacia ĵurnalisma enketo -, la projekto ŝajne estis vendita de la familio Piñera al unu el iliaj amikoj transite en la impostparadizo de la Britaj Virgulinsuloj.
Kiel mineja lando, Ĉilio produktas preskaŭ 30% el la tutmonda kupro. Tiu minindustrio estas katastrofa por la ekosistemoj: ĝi produktas toksajn ŝlimojn, poluadas la riverojn kaj detruas la glaĉerojn.
Bildo: Christophe Yanuwana Pierre, porparolanto de la Indiĝena Junularo de Gviano.
Kontraŭ giganta elektro-centralo en Gviano, kiu detruos hektarojn da arbaro, la Kalina popolo kreis unuan « memstaran defendindan zonon ». Laŭ ties reprezentantoj, tio estas « demando de pluvivado ».
EnProspérité, malgranda vilaĝo en franca Gviano, la Kalina popolo, unu el la ses indiĝenaj popoloj de Gviano, ekrezistas kontraŭ giganta projekto de elektro-centralo, kiu planas instaliĝi malpli ol du kilometroj de ilia vilaĝo. Delegacio ĉeestis Parizon ĉi-semajne por liveri sian mesaĝon ĝis la plej alta nivelo de la Ŝtato.
Pasintan 24an de oktobro, la ĝendarmoj eniris frumatene en la vilaĝon Prospérité por aresti ilian tradician ĉefon Roland Sjabeur.
Tio estas senprecedenca en Gviano, eksplikas la deputito Jean-Victor Castor: « Unuafoje en la historio de la tradiciaj ĉefoj, prefekto eniras en vilaĝon, arestas "Jopoton" (surloka nomo de la tradicia ĉefo). Ruĝa linio estis transpasita. Hodiaŭ, intertraktado ne plu eblas. »
« Trankvileco »
Tamen, Roland Sjabeur kaj la kalina popolo ne kontraŭas la projekton mem. Tiu hibrida centralo ambicias provizi ĝis 10 000 hejmoj danke al sunpaneloj kaj tute nova sistemo de stokado de energio per hidrogeno. Tio, kion ili konkrete deziras: « El konkreta vidpunkto, ni tutsimple deziras trankvilon en nia vilaĝo. La projekto estu translokita aliloken. »
La industria grupo Santos devos rezigni sian foradon, kiu devis okazi cent kilometrojn for de la marbordoj.
La aŭstralia tribunalo juĝis, ke antaŭ ol komenci ekspluatadon, akordo de la proprietuloj de la klano Munupi estis bezonata. Tiu decido estas senprecedenca.
La klano Munupi, kiu vivas sur la insuloj Tiwi, ĉe la norda pinto de Aŭstralio, akiris venkon ĉe la federala kortumo de Melburno fronte al giganto pri energio, la grupo Santos, kiu projektis ekspluatadi gasforadon cent kilometrojn for de iliaj marbordoj. La aŭstralia tribunalo juĝis, ke antaŭ ol komenci ekspluatadon de iliaj resursoj, akordo de la proprietuloj de la klano Munupi estis bezonata.
La maro, ekonomia kaj kultura resurso
La novaĵo estis ricevita en tiuj insuloj kun multe da ĝojo.
« Ni estas tre fieraj. Dum 230 jaroj, nia registaro tute ignoris la tradiciajn proprietulojn, kaj ĉiam agadis laŭ sia volo ne petante de ni permeson, eksplikas Antonia Burke, kiu reprezentas la klanon Munupi. Akiro de venko ĉe la tribunalo, bazita sur la registaraj leĝoj, estas do grandega venko, kiu donas al ni esperon. »
Tio estis grava batalo por la loĝantoj de tiuj insuloj, ĉar por ili la maro estas ne nur fonto de nutraĵoj, ili ankaŭ havas kun ĝi spiritan rilaton, rakontas Antonia Burke: « En la aborigena kulturo, la homoj estas en harmonio kun la naturo. »
« Ni havas dancojn, ceremoniojn, kantojn, kiuj ritmas nian ĉiutagaĵon. Kaj ĉiuj ĉi dancoj kaj kantoj estas ligitaj kun la maro, kaj al ĉio, kio troviĝas en ĝi. » - Antonia Burke, porparolanto de la klano Munupi.
La entrepreno Santos, siaflanke, planas peton de nova ekspluatpermesilo, sed la Munupi estas decidemaj batali ĝis la fino kontraŭ tiu projekto.
Decido, kiu devigas kaj maltrankviligas la industriistojn
Tiu justica senprecedenca decido ĉiaokaze faros jurisprudencon por ĉiuj ekstermarbordaj petrol- kaj gas- projektoj en Aŭstralio, kaj malhelpos la aŭtoritatojn provizi ekspluatpermesilojn al la industriistoj.
« Tiu decido starigas tre klaran normon koncerne la konsultadon de la tradiciaj proprietuloj, asertas Alina Leikin, la advokatino de la klano Minupi. De nun la gas-kompanioj ne plu povos ekskludi ilin el la konsulta proceduro. »
La venko de la Munupi do maltrankviligas la gigantojn de la energia sektoro. Precipe, la grupo Woodside, kiu defendas grandegan gas-projekton nord-okcidente de Aŭstralio.
Tiu projekto kaŭzas viglajn kritikojn, ĉar okaze de ĝia efektivigo, ĝi ellasus dum sia ekspluata daŭro pli ol miliardon da tunoj da CO2. Tio reprezentus ekvivalenton de 20 000 ĉirkaŭteraj flugoj ĉiutage dum 25 jaroj.
Ĉi-semajne, indiĝenaj gvidantoj vojaĝis de la perua Amazonio ĝis Usono, kun celo malpersvadi la investistojn financadi la peruan petrolkompanion Petroperu.
Tiu semajno estas ŝarĝita por la kvar indiĝenaj gvidantoj: kunsidoj en Novjorko okazos kun la bankoj JP Morgan, Citi Bank kaj Goldman Sachs. La investfonduso Vanguard siaflanke rifuzis partopreni la kunsidon.
Nelton Yankur reprezentas la popolon Aŝuar, komunumo de perua Amazonio damaĝita de antaŭ 40 jaroj, li diras, de la nafto-eksluatado.
« Petroperu, kaj ankaŭ la entrepreno Talisman havas negativan bilancon. La akvo de la riverego, niaj akvofontoj ne plu estas trinkeblaj. Ili estas tute venenitaj. Kaj la problemo ne ankoraŭ estas solvita », li eksplikas.
De kelkaj monatoj, la ŝtata grupo Petroperu provas relanĉi esploron kaj boradon, inkluzive en Amazonio. Tiu investo necesigas pli ol miliardon kaj duonon da dolaroj.
La indiĝenaj gvidantoj deziras malhelpi tiun relanĉon de la aktivecoj. « Ni volas, ke la mondaj bankoj, kiuj financas Petroperu, ĉesigu investi. Ni, popolo Aŝuar, ankaŭ la popolo Wampis kaj aliaj popoloj, neniam permesos nafto-ekspluatadon sur niaj teroj », asertis Nelton Yankur.
La indiĝenaj popoloj denuncas ankaŭ petrolan likadon, kiu okazis pasintan septembron. 2 500 bareloj estis elverŝitaj sur iliajn terojn. Tia katastrofo jam okazis en 2014.
La kompanio Petroperu elvokas siaflanke, intencajn kaj regulajn damaĝojn de la oleodukto Norperuano de la ŝtata entrepreno, unu el la plej grandaj konstruaĵoj de la lando, konstruita kvar jardekojn antaŭen por transporti petrolon de la amazonia regiono ĝis la marbordo laŭlonge de 800 kilometroj.
La primatologino Jane Goodall faras ŝian portreton en la usona semajna revuo Times: Farwiza Farhan, la indonezianino, kiu akiris monpunon de 26 milionoj da dolaroj kontraŭ giganto de palmoleo, do estas nomata plej influhava famulo de la jaro, fare de Times, en la fako « engaĝiĝo ».
Farwiza Farhan loĝas en la insulo Sumatro, la tria plej granda tropika arbaro en la mondo, kiu malvastiĝas jaron post jaro, viktimo de la produktantoj de palmoleo.
Sciindas, ke sen arboj, akvo kaj bestoj malaperas, la tero mortiĝas kaj kune kun ili la surlokaj loĝantoj, unuaflanke la virinoj, devigataj iri pli kaj pli malproksimen por trovi akvon.
Tiu ciklo de malriĉeco instigis Farwiza Farhan krei sian asocion "Haka", por jure helpi la arbaron de Leuser en la provinco Aĉeo, lasta loko en la mondo, kie kunvivas tigroj, rinoceroj, orangutangoj, elefantoj kaj homoj.
Monpuno ĝis 26 milionoj da dolaroj kontraŭ giganto de palmoleo
Por pli bone defendi tiun ekosistemon, ŝi unue kunigis la reprezentantojn de la vilaĝo, la virojn, kaj konvinkis ilin, ke ili estos pli fortikaj inkludante la alian duonon de la loĝantaro, la virinojn, subtilajn scipovintinoj de la arbaro, sed tradicie forapartigitajn. Ŝi poste kreis la unuan grupon de virinoj gardistinoj, por fari patroladon, lokalizi la ŝtelĉasistojn, kartografii la kontraŭleĝajn dehakojn.
La pruvoj estis kompilitaj, plendo estis deponitaj kontraŭ "PT Kallista", giganto de la palmoleo, kaj la justico tranĉis: monpuno de 26 milionoj da dolaroj pro kontraŭleĝaj dehakoj.
Tio okazis antaŭ ses jaroj kaj certe estis grava venko, sed Farwiza Farhan volas pli, ŝi deziras agadi pli frue, antaŭ la senarbarigo, antaŭ la neriparebleco.
Ŝi do laboras do valorigi tiun arbaron, montri, ke tio estas pli profitebla ol fari profitojn en mallonga tempo. Ŝi ankaŭ memorigas al tiuj, kiuj pene pripensas por ripari niajn emisiojn de CO2, ke pinta teknologio por kapti karbonon kaj eltiri ĝin el atmosfero jam ekzistas: ĝi nomiĝas arbo kaj tre bone funkcias de antaŭ 400 milionoj da jaroj.