/image%2F0553642%2F20250820%2Fob_191885_81z-ibtzlal-sl1500.jpg)
10/08/2025
La movado de la kibucoj formiĝis en Palestino sub otomana dominado ekde la jaro 1910, kaj fariĝos unu el la plej sukcesaj eksperimentoj de komunuma vivo en la 20a jarcento.
Eĉ se oni scias, ke ĝi plene enskribiĝas en la kadron de cionismo, estas malpli sciate kiomgrade ties ideologiaj kaj politikaj bazoj ankriĝas en la anarkiisma penso, enkarniĝinta en pensuloj kiel Petro Kropotkin aŭ Gustav Landauer.
« La defio estis ne malpli ol la oportuneco transformi la judan mobilizadon koncerne Palestinon en projekton de sociala liberiĝo de ĉiuj popoloj, kaj kiu ne povus naskiĝi nur en la formo de socialismo sen Ŝtato », skribas Uri Gordon en la antaŭparolo de tiu libro de James Horrox, kiu rakontas la historion de tiu vivanta revolucio. Kaj se li ankaŭ analizas la finiĝon ekde la jaroj 1980, li ankaŭ raportas pri la multnombraj formoj de ĝia renaskiĝo komence de la nova jarcento, kiu atestas pri ĝia eksterordinara vivoforto de la loĝantoj de tiu « tero por du popoloj »
Angla:https://www.amazon.fr/Living-Revolution-Anarchism-Kibbutz-Movement/dp/1904859925
Franca:https://www.radiofrance.fr/franceculture/podcasts/talmudiques/l-esperance-du-kibboutz-6674297
