/image%2F0553642%2F20210621%2Fob_7f41c4_labourstart.jpg)
21/06/2021
Laboristaj rajtoj estas homaj rajtoj.
Pasintan mardon, Labourstart ricevis du tre bonajn novaĵojn, kiujn ni deziras dividi kun vi.
Unue ni eksciis, ke Mourad Ghedia, prezidento de la Nacia federacio de la laboristoj en justico en Alĝerio, kiu estis enkarcerigita la 5an de aprilo, estis liberigita post la internacia kampanjo de la ISP en Labourstart. Kiel skribis al ni lia sindikato, Mourad « rekuniĝis kun sia familio danke al tiuj, kiuj partoprenis la vastan kampanjon de solidareco kaj subteno organizita de amikaj sindikatoj, de LabourStart, kaj de la internaciaj sindikataj organizaĵoj, kiuj interpelaciis la alĝeriajn aŭtoritatojn. Le SNAPAP / CGATA esprimas sian dankemon al ĉiuj, kiuj interpelaciis la registaron kaj la Respublikan Prezidentecon pri la afero Mourad Ghedia. Ĝi tutkore dankas la ISP kaj LabourStart pro ĉiuj streboj mobilizitaj en la internacia kampanjo.
/image%2F0553642%2F20210621%2Fob_053510_image-0553642-20210508-ob-2909b4-16997.jpg)
08/05/2021
Alĝerio : Labourstart Kampanjo : liberigu la sindikatan gvidanton Mourad Ghedia
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4831
Samtage, juĝisto de Turkio ordonis la liberigon de Cihan Erdal, kiu ankaŭ estas objekto de nuna kampanjo de LabourStart. Cihan estas libera atendante la konkludon de lia puna proceso. Kiel estis anoncite, « lia liberigo estas kondiĉa… ». Li devas restadi en Turkio kaj sin prezenti ĉe la surloka policejo du fojojn tage. Kvankam temas pri bona novaĵo, Cihan Erdal tamen plu estas submetita je kondiĉoj, kiuj malhelpas lin reiri al sia rezidejo en Otavo, Kanado, kaj apartigas lin de sia edzino kaj familio. Li riskas ankaŭ estontan enkarcerigon sur bazo de akuzoj, kiuj konsistigas evidentajn malobservadojn pri lia libereco je asociiĝo kaj esprimo. En tiaj cirkonstancoj, la lukto daŭras ».
/image%2F0553642%2F20210621%2Fob_040dba_image-0553642-20210512-ob-0fc318-cihan.jpg)
12/05/2021
Labourstart Kampanjo : agadu tuj por helpi al liberigo de Cihan Erdal !
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4838
Se vi ne ankoraŭ faris tion, bonvolu dediĉi momenton por montri vian solidarecon kun Cihan kaj postuli lian rajton reiri en sian hejmon – alklaku ĉi tien :
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4844
Tiuj ambaŭ eventoj estas nova pruvo pri la potenco de la novaj komunikaj teknologioj, kiam ili kongruas kun la tradicia sindikata solidareco. Ambaŭ provizas al ni taŭgajn kialojn fieri pri la laboro efektivigita por subteni la enkarcerigitajn sindikatanojn, ne nur en Alĝerio kaj Turkio, sed ĉie en la mondo.
Kiel vi eble scias, LabourStart lanĉas nun sian jaran monalvokon. La sindonemo de la individuaj sindikatanoj kaj de viaj sindikatoj senĉese mirigas nin kaj faras nin dankemaj.
Bonvolu legi plu kaj donaci tion, kion vi povas - alklaku ĉi tien (en la angla) :
https://www.labourstart.org/pico/?en/2021fundraisingdrive
Dankon – kaj solidarecon por ĉiam !
Laboursart