Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 juillet 2025 4 10 /07 /juillet /2025 13:04

10/07/2025

Antaŭ monato, filipina sindikato petis helpon de ni.

Ilia dunganto, MetroWear, provizanto de la monda varmarko de vestaĵoj Lululemon kondutis malbonege : ĝi maldungis sindikatajn gvidantojn, rifuzis kolektivan intertraktadon, ktp. Ili petis de ni lanĉi retkampanjon por premi Lululemon.

Preskaŭ 4000 inter vi sendis protestajn kaj solidarecajn mesaĝojn pere de LabourStart. 

Monaton poste, la premo funkciis.

La laboristoj gajnis grandegan venkon kaj ni metis finon al la kampanjo. 

Vi povas legi ilian mesaĝon, kiu detaligas tion, kion ili gajnis, ĉi tie.           

Por daŭrigi tiujn kampanojn, LabourStart bezonas vian subtenon kaj tiun de via sindikato.

Dum ni komencas nian 28an jaron da ekzistado en la reto – ni estas pli malnova ol Google kaj Facebook – ni petas de vi fari donacon de 28 $ / 28 € / 28 £ (aŭ pli se vi povas). Ĉiu donaco gravas. Mi esperas, ke ni povos denove kalkuli je vi. 

Bonvolu alklaki ĉi tien por fari donacon 

Dankon !  

LabourStart

15/06/2025

Filipinoj: Labourstart Kampanjo: haltigu la sindikatan subpremon ĉe provizisto de Lululemon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/06/filipinoj-labourstart-kampanjo-haltigu-la-sindikatan-subpremon-ce-provizisto-de-lululemon.html

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
15 juin 2025 7 15 /06 /juin /2025 15:00

15/06/2025

Tiu kampanjo koncernas la asociiĝan liberecon kaj rajtojn al kolektiva intertraktado por la dungitoj de Metro Wear 2 en Cebuurbo en Filipinoj, kiuj produktas por Lululemon. Antaŭ pli ol jaro, la sindikato (OMEGA-PIGLAS) gajnis elektadon, sed la entrepreno uzadis prokrastajn taktikojn kaj rifuzis komenci kolektivajn intertraktadojn. La entrepreno ĵus anoncis sian intencon fermadi la uzinon dum tri monatoj, sen klaraj nek konvinkaj kialoj menciante, ke Lululemon reduktis siajn mendojn ĉe Metrowear. Preskaŭ 1 800 laboristoj perdos siajn vivtenajn rimedojn dum tri monatoj. Krome, de post februaro, la entrepreno maldungis kvin sindikatajn gvidantojn. Tio konsistigas evidentan manovron por subpremi la sindikaton.          

Retmesaĝo:

Ni volas, ke Lululemon restu fidela kun sia engaĝiĝo respekti la rajtojn de la laboristoj, petante de siaj sub-traktantoj, ke ĝi haltigu subpremi la sindikaton. Ĝi malhelpu sian sub-traktanton MetroWear, efektivigi la planitan fermadon, reenpostenigu la kvin maldungitajn sindikatajn gvidantojn. Fine ni volas, ke Lululemon petu de sia subtraktanto, ke ĝi sincere intertraktadu.

https://www.facebook.com/ListenUpLululemon         

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
24 avril 2025 4 24 /04 /avril /2025 12:46

24/04/2025

La konfederacio de la sindikatoj de Azerbajĝano (Labor Desk Confederation of Trade Unions) alvokas al internacia solidareco, post la aresto pro politikaj kialoj, de ĝia prezidanto Afjaddin Mammadov kaj de ties sindikataj kolegoj Ajkhan Israfilov, Elvin Mustafajev kaj Mohjaddin Orujov. Tiuj arestoj enskribiĝas en la kadro de sistema represio kontraŭ la sendependaj sindikataj organizaĵoj en Azerbajĝano, kie la aŭtoritata reĝimo subpremas perforte ĉian rezistadon al novliberalisma ekspluatado kaj la memorganizado de la laboristoj.      

Fondita en 2022, la Konfederacio subtenis la prekarajn kaj portempajn laboristojn pere de jurhelpo, de publika mobilizado kaj protestaj agadoj, kiuj estigis kruelajn reprezaliojn fare de la Ŝtato. La akuzoj kontraŭ la arestitaj aktivuloj, inkluzive de la manipulitaj akuzoj pri drogo kaj huliganismo, celas detruadi kreskantan laboristan movadon kaj silentigi ties gvidantojn. Ni postulas ilian tujan liberigon kaj alvokas la komunumon, ke ĝi agadu.        

Retmesaĝo

Kara Prezidento Alijev,

La enkarcerigo de Afjaddin Mammadov, Elvin Mustafajev, Ajkhan Israfilov kaj Mohjaddin Orujov estigas viglajn maltrankviliĝojn koncerne la represion motivigitan per politikaj konsideroj. La persekutoj engaĝitaj kontraŭ tiuj homoj kompromitas la internaciajn devigojn de Azerbajĝano koncerne la protektadon de la asociiĝa libereco kaj de la sindikata libereco, kiel priskribitaj en la konvencioj 87 kaj 98 de la Internacia Oganizaĵo de Laboro (IOL). Ni respekte petas de nia registaro, ke ĝi liberigu tuj la enkarcerigitajn aktivulojn, kaj adoptu signifajn aranĝojn por respekti la rajtojn de la laboristoj, la demokratiajn liberecojn kaj la internaciajn jurajn normojn.   

Partnerece kun Labor Desk, alternativa sindikata konfederacio, kiu provizas senpagan jurhelpon, atentigas la publikon al la insida ekspluatado de la laboristoj en Azerbajĝano.    

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo Aktualaĵoj
21 avril 2025 1 21 /04 /avril /2025 14:40

21/04/2025

Education International (EI) kaj Eğitim Sen, ĝia aliĝorganizaĵo en Turkio, kondamnas la hejmarestadon de la ekzekutiva Buroo de la sindikato de la edukado, la perforton kaj timigon plenumintajn kontraŭ la edukistoj kaj la protestantajn civitanojn kadre de la ĵusa kontraŭ-demokrata represio.

Preskaŭ 2 000 homoj, inter kiuj studentoj, ĵurnalistoj kaj advokatoj, estis ankaŭ arestitaj.

Dum la sendependaj sindikatoj de Turkio suferas egan premon fare de la pli kaj pli aŭtoritata reĝimo de Erdoğan, tiu lasta atako markas signifan kreskadon kaj prilumas la afliktan erodon de la demokratio kaj de la rajtoj en la lando.

Retmesaĝo:

Mi estas solidara kun la gvidantaro kaj la instruistoj membroj de la sindikato de la edukado Eğitim Sen.

La 25-an de marto, la instruistoj membroj de Eğitim Sen kondukis sindikatan agadon solidarece kun la protestantaj studentoj kaj kontraŭ la kreskanta kontraŭdemokratia represio, kiu celas detruadi la universitatan memstarecon kaj liberecon.     

Mi alvokas la turkajn aŭtoritatojn: ili forlasu ĉiujn striktigojn koncerne la sindikatajn rajtojn. Subtenu kvalitan publikan instruadon, kiu promocias ne-diskriminacion kaj la lernadon bazitan sur scienco. Respektu kaj intertraktadu kun Eğitim-Sen. Forlasu ĉiujn senbazajn akuzojn kontraŭ la gvidantoj de Eğitim-Sen.  

Video: https://x.com/i/status/1910346979693215791

Partnerece kun Eğitim Sen 

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
29 mars 2025 6 29 /03 /mars /2025 17:25

29/03/2025

Ĉi-semajne, ni ricevis bonegan novaĵon : nia frato Ismet Aslan, turka sindikatano, estis liberigita.

Kiel diris liaj kolegoj de la turka sindikata movado, « la kampanjo de Labourstart kontribuis atentigi la tutmondan publikan opinion, dank’al preskaŭ 5000 subskribintoj, kiuj montris la potencon de la internacia solidareco… Ni dankas ĉiujn, kiuj subtenis la kampanjon - via solidareco faris la diferencon ».

Vi povas legi la tutan artikolon ĉi tie:

https://labournewsnetwork.org/2025/03/27/turkey-ismet-aslan-released-trade-unionism-is-not-a-crime/

Ne forgesu enskribiĝi por subteni ĉiujn niajn nunajn retkampanojn:

https://www.labourstartcampaigns.net/actnowen.cgi?l=eo

Ni dankas vin !   

LabourStart

22/03/2025

Usono: Labourstart Kampanjo: Ni subtenu la strikantojn de la kinejoj Alamo Drafthouse

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/03/usono-labourstart-kampanjo-ni-subtenu-la-strikantojn-de-la-kinejoj-alamo-drafthouse.html

 

14/03/2025

Belorusio: Labourstart Kampanjo: haltigu la represion, liberigu la enkarcerigitajn sindikatanojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/03/belorusio-labourstart-kampanjo-haltigu-la-represion-liberigu-la-enkarcerigitajn-sindikatanojn.html

 

17/02/2025

Turkio: Labourstart Kampanjo: Ni subtenu la laboristojn de TikTok

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/02/turkio-labourstart-kampanjo-ni-subtenu-la-laboristojn-de-tiktok.html

 

30/11/2024

Tajlando: Labourstart Kampanjo: haltigu la detruadon de la sindikato ĉe YPC

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/11/tajlando-labourstart-kampanjo-haltigu-la-detruadon-de-la-sindikato-ce-ypc.html

 

29/09/2024

Pollando: Labourstart Kampanjo: Defendi la rajtojn de la fervojistoj kaj de la sindikatoj ĉe PKP Cargo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/09/pollando-labourstart-kampanjo-defendi-la-rajtojn-de-la-fervojistoj-kaj-de-la-sindikatoj-ce-pkp-cargo.html

 

23/09/2024

Tajvano: Labourstart Kampanjo: Unua striko en la historio de la landa marsektoro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/09/tajvano-labourstart-kampanjo-unua-striko-en-la-historio-de-la-landa-marsektoro.html

 

05/09/2024

Barato: Labourstart Kampanjo: restarigi pli altajn minimumajn salajrojn por la vestaĵlaboristoj en Tiruppur, Tamilnado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/09/barato-labourstart-kampanjo-restarigi-pli-altajn-minimumajn-salajrojn-por-la-vestajlaboristoj-en-tiruppur-tamilnado.html

 

03/08/2024

Kartvelio: Subteno al la strikantoj de la entrepreno Evolution Gaming

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/08/kartvelio-labourstart-kampanjo-subteno-al-la-strikantoj-de-la-entrepreno-evolution-gaming.html

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
22 mars 2025 6 22 /03 /mars /2025 15:46

22/03/2025

La laboristoj de la kinejoj Alamo Drafthouse de Broklino kaj Manhatano (en Novjorko) nun strikas por protesti kontraŭ la maldungo de 70 membroj de la sindikato la 3an de februaro. La entrepreno unuflanke decidis plenumi maldungojn meze de procedo de intertraktado pri nia unua kontrakto.       

Tiuj laboristoj estis maldungitaj sen antaŭavizo, sen monkompensoj nek prestaĵoj.

Tiuj maldungoj estas kontraŭleĝaj, ĉar la entrepreno deklaris haltigon de la maldungoj, dum ambaŭ partoj plu intertraktas pri unua kontrakto. La sindikato plendis pro mallojala praktiko ĉe la National Labor Relations Board kaj strikas de post la 14a de februaro. Ĝia celo estas akiri de la entrepreno, ke ĝi reenpostenigu la maldungitajn laboristojn, ke ĝi monkompensu ilin kaj intertraktadu sincere kun la sindikato cele al konkludo de unua kontrakto.

Kelkaj el niaj kolegoj ankaŭ kondukas kampanjon de monkolekto, monhelpo por la maldungitaj kaj strikantaj laboristoj, por tiuj kiuj deziras subteni niajn strebojn.          

Retmesaĝo:

Kiel defendanto de la laboristaj rajtoj, mi skribas al vi por informi vin, ke mi plene subtenas la laboristojn de la kinejoj Alamo Drafthouse. Mi postulas de vi, ke vi intertraktu sincere kun NYC Alamo United kaj reenpostenigu la laboristojn kontraŭleĝe maldungitajn en Broklino kaj Manatanho la 3an de februaro 2025. La kuiristoj, trinkejistoj, servistoj, telerlavistoj, purigistoj kaj kortistoj kiuj administras la kinejojn kaj estigas profitojn ne estas elĵetindaj. Ili estas kvalifikaj kaj spertataj laboristoj, havas vastajn konojn pri la instalaĵoj kaj ĉefe estas homoj, kiuj havas pagendajn fakturojn kaj familianojn por nutri. Mi petas, ke vi faru vian eblon, kaj intertraktadu kun la sindikato por akiri tuj akordon pri tiu demando.    

Partenerece kun NYC Alamo United, aliĝinta al United Auto Workers Local 2179.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
14 mars 2025 5 14 /03 /mars /2025 15:48

14/03/2025

La asociiĝa libereco ne ekzistas en Belorusio. La 19an de aprilo 2022, la burooj de la demokrataj sindikatoj de Belorusio suferis polican sturmon, sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj estis arestitaj. En julio 2022, la sindikatoj estis deklaritaj eksterleĝaj, kaj agadi en ilia nomo estas konsiderate kiel krimo. 29 sindikatanoj, akuzitaj pro ekstremaj kaj teroristaj aktivecoj, plu estas enkarcerigitaj en malliberejoj kaj punkolonioj, kondamnitaj ĝis 15 jaroj da prizono. Ni alvokas la registaron de Belorusio, ke ĝi metu finon al la represio kontraŭ la laboristoj, liberigu la politikajn malliberulojn kaj la sindikatanojn kaj restarigu la asociiĝan liberecon en Belorusio.

Retmesaĝo:

Ni alvokas la registaron de Belorusio, ke ĝi haltigu la represion kontraŭ la laboristoj, liberigu la politikajn malliberulojn kaj la sindikatanojn, kaj restarigu la asociiĝan liberecon en Belorusio.

https://www.youtube.com/watch?v=l_ry95Gikv8

Partnerece kun la Belorusa Kongreso de la demokrataj sindikatoj (BKDP), belorusa sindikata asocio likvidita fare de la Ŝtato, kaj Salidarnast e.V., homhelpa asocio registrita en Germanio kaj bazita en Bremeno, fondita de sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj de Belorusio, kiuj estis devigitaj forlasi la landon post la likvido kaj la represio kontraŭ la demokrataj sindikatoj. 

21/04/2023

Belorusio: Labourstart Kampanjo: Sindikata aktiveco ne estas ekstremismo !

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/04/belorusio-labourstart-kampanjo-sindikata-aktiveco-ne-estas-ekstremismo.html

24/04/2022

Belorusio : Labourstart Kampanjo : la plej vasta atako kontraŭ sindikato en Eŭropo dum la tuta jarcento

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/belorusio-labourstart-kampanjo-la-plej-vasta-atako-kontrau-sindikato-en-europo-dum-la-tuta-jarcento.html

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
17 février 2025 1 17 /02 /février /2025 13:48

17/02/2025

La kanada teknologia entrepreno Telus provizas servojn al TikTok kaj aliaj grandaj entreprenoj kadre de siaj aktivecoj en Turkio.

Tamen, la laboristoj, kiuj okupas tiujn « profitdonajn » postenojn estas premitaj pro malaltaj salajroj kaj laborkondiĉoj psikologie elĉerpitaj. Le rendimentaj celoj estas konstante altigitaj, laborsekuro ne ekzistas kaj arbitraj maldungoj okazas.      

La laboristoj de Telus sindikataniĝis por postuli kolektivan konvencion. Responde, la entrepreno komencis maldungi sindikatajn reprezentantojn kaj modifis sian juĝan statuson por malhelpi la sindikatajn aktivecojn.

La laboristoj, kiuj stariĝas nun sur strikposteno antaŭ la buroo de Telus en Izmiro, postulas pli bonajn laborkondiĉojn, agnoskon de siaj sindikataj rajtoj kaj reenpostenigon de siaj maldungitaj kolegoj.

La laboristoj de Telus TikTok luktas por pli bonaj laborkondiĉoj por siaj familioj kaj ĉiuj kontraktaj laboristoj. Ni ne povas ignori ilian lukton, ni estu solidaraj !   

Retmesaĝo :

La laboristoj sindikataniĝis por postuli justajn salajrojn, sekurajn laborpostenojn kaj pli bonajn laborkondiĉojn. Anstataŭ respekti iliajn rajtojn, Telus respondis per maldungoj kaj kontraŭsindikataj taktikoj. Ni petas de Telus, ke ĝi reenpostenigu tuj la maldungitajn laboristojn, agnosku iliajn sindikatajn rajtojn kaj engaĝu sincerajn intertraktadojn. Respektu la rajtojn de la laboristoj kaj haltigu tuj damaĝi la sindikatojn !  

Partnerece kun UNI Global Union (kiu reprezentas pli ol 20 milionojn da laboristoj en la servo-sektoro en 150 landoj), United Steel Workers Canada (la plej granda sindikato en la privata sektoro en Nordameriko), Çağrı-İş kaj Sosyal-İş, sindikatoj kiuj reprezentas la laboristojn en oficejo, komerco kaj telefonvokocentro en Turkio.  

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
1 décembre 2024 7 01 /12 /décembre /2024 17:34

01/12/2024

Ismet Aslan, gvidanto de la Konfederacio de sindikatoj de funkciuloj (KESK), estis arestita de la sekurfortoj la 7an de oktobro 2024. Li estas de tiam detenita en la malliberejo de Silivri. La ĝenerala prokuroro decidis devigan konfidencon pri la dosiero, konsekvence, detalaj informoj pri la akuzo ne disponeblas. Aslan laboras kiel respondeculo de la kolektivaj konvencioj kaj la juraj aferoj ĉe la KESK de ĉirkaŭ 20 jaroj. Krome, li suferas ian haŭtkanceron, kiu necesigas kontinuan medicinan traktadon. Ni petas de vi iniciati liberigon de İsmet Aslan. Sendante leteron al la ministrejo pri justico, vi povas peti de tiu ministrejo, ke ĝi liberigu la sindikatanon, İsmet Aslan.

Retmesaĝo:

Ismet Aslan, gvidanto de la Konfederacio de sindikatoj de funkciuloj (KESK), estis arestita de la sekurfortoj la 7an de oktobro 2024. La ĝenerala prokuroro decidis devigan konfidencon pri la dosiero, konsekvence, detalaj informoj pri la akuzo ne disponeblas. Krome, li suferas ian haŭtkanceron, kiu necesigas kontinuan medicinan traktadon, kaj lia enkarcerigo reprezentas gravan riskon por lia sano. Mi urĝe postulas tujan liberigon de Ismet Aslan kaj provizadon de la necesaj medicinaj flegadoj.  

Partnerece kun la Konfederacio de sindikatoj de funkciuloj en Turkio. Ĝi estas unu el la plej grava sindikata federacio en Turkio kaj aniĝas al ITUC kaj ETUC.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
30 novembre 2024 6 30 /11 /novembre /2024 15:29

30/11/2024

Panicha Kanyana kaj Anucha Chaipha estis provizore eksigitaj de la entrepreno post la organizado de 400 laboristoj en 2023 fare de ilia sindikato Thailand Autoparts and Metal Workers Union (TAM). YPC ankaŭ translokis 38 sindikatanojn al aliaj departementoj, rifuzis kromajn laborhorojn kaj atribuis al ili malraciajn rendimentajn indicojn. La sindikatanoj estis ankaŭ minacitaj de portempaj laborkontraktoj kaj eksteraj laboristoj estis dungitaj. Tiuj praktikoj konsistigas malobservadojn de la tajlanda leĝo koncerne la laborrilatojn, kaj la internaciajn labornormojn.

Panicha Kanyana luktas por siaj laborrajtoj ĉe la tribunalo, dum Anucha Chaipha, kiu estis redungita, frontas ĉiutagan diskriminacion sur sia laborposteno, ne rajtas efektivigi kromajn laborpostenojn kaj estas devigita fari sengravajn taskojn

YPC Precision devas tuj meti finon al la malfondo de la sindikato, reenpostenigi Panicha Kanyana en lian originan postenon, pagi la nepagitajn salajrojn, kaj meti finon al ĉia diskriminacio kontraŭ Anucha Chaipha.

Retmesaĝo

La direkcio de YPC respektu la tajlandan leĝon pri la laborrilatoj, kaj la internaciajn normojn pri laboro. La detruado de la sindikatoj kaj la diskriminacio kontraŭ membroj de la TAM ĉesigu tuj. La direkcio reenpostenigu Panicha Kanyana al sia origina posteno kun pago de la nepagitaj salajroj, kaj meti finon al ĉiaj diskriminacioj kontraŭ Anucha Chaipha.

Partnere kun IndustriALL Global Union kaj Confederation of Industrial Labour of Thailand (CILT).

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }