Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juin 2024 4 27 /06 /juin /2024 16:40

27/06/2024

Manifestacio okazis la 25an de junio en Latino, en la regiono de Romo, ĉeeste de 1 500 membroj de la barata komunumo.

Latino estas la urbo, kie laboris Satnam Singh. Li ne estis sukurita de sia dunganto, kiam maŝino elŝiris al li brakon. Li mortis 24 horojn poste.

De tiam, mobilizadoj sin sekvas, postulante la registaron agadi kontraŭ la troekspluatado de la migrantoj.

Centoj da familioj kun siaj infanoj, svingante afiŝtabulojn, sur kiu estas legeble la nomo de Satnam Singh paŝadis sur la stratoj de Latino en etoso de granda digneco.

« Ni volas, ke teruraj mortoj kiel tiu de Satnam Singh neniam plu okazu », deklaris la prezidento de la barata komunumo de la regiono Latio, Gurmukh Sing.

Tiu nova manifestacio intervenas semajnon post la brutala morto de Satnam Singh, 31-jara, kaj dungita en farmo en Borgo Santa Maria, sude de Romo.

 

Nehumanaj laborkondiĉoj

Siaflanke, sindikataj reprezentantoj de la agrikultura sektoro unuanimece postulis « pli da kontroloj kaj pli rapidan intervenon de la justico ».

La sindikato CGIL aliparte memorigis, ke miloj da barataj laboristoj estas ekspluatataj en la provinco de Latino kaj admonis, ke la institucioj intervenu.

Annamaria Furlan, senatano de la Demokrata partio urĝigis la registaron Meloni, ke ĝi adoptu « aranĝojn por multobligi la nombron de laborinspektoroj kaj garantiu leĝan laborkontrakton al la agrikulturaj laboristoj ».

Laŭ la lastaj statistikoj publikigitaj en Italio, 450 000 virinoj kaj viroj, inter kiuj 70% devenas de eksterlande, laboras en nehumanaj laborkondiĉoj kaj kontraŭ malpli ol kvin eŭroj hore.

Tiu fenomeno estas proksime ligita al la organizita krimeco, ĉefe en la Sudaj regionoj.             

24/06/2024

Italio: la barata komunumo manifestacias kontraŭ la agrikultura ekspluatado post la brutala morto de laboristo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/06/italio-la-barata-komunumo-manifestacias-kontrau-la-agrikultura-ekspluatado-post-la-brutala-morto-de-laboristo.html

neniammilitointerni - dans Laboristoj mortas
10 juillet 2021 6 10 /07 /juillet /2021 21:12

10/07/2021

Sabaton, la proprietulo de uzino pri nutrado en Bangladeŝo, kies incendio okazigis la morton de 52 personoj estis arestita pro murdo, anoncis la polico, dum oni eksciis, ke la uzino dungis ankaŭ infanojn ekde la aĝo de 11 jara.

Krom la proprietulo de la kompanio Hashem Food and Beverage, sep aliaj personoj estis arestitaj, inter kiuj kvar estas la filoj de la proprietulo, post tiu incendio, kiu daŭris pli ol 24 horoj kaj okazigis ankaŭ ĉirkaŭ tridek vunditojn, precizigis la polico.

Aparta enketo okazos koncerne la dungadon de infanoj en tiu uzino de Rupganj, industria urbo proksime de Dako, kiu fabrikis interalie bonbonojn, nudelojn kaj fruktosukojn, ŝi aldonis.         

Laŭ la ĉefo de la surloka polico, Jayedul Alam, la uzina enirejo estis ŝlosita ĉe la momento de la incendio, kaj multaj sekurecaj reglamentoj ne estis respektataj.

 

« Tio estas intenca murdo », li deklaris al la franca novaĵagentejo AFP.

La sukurservoj trovis 48 korpojn ĉe la tria etaĝo, kies pordo rigardanta al la ĉefa ŝtuparo estis ŝlosita, laŭ la porparolanto de fajrobrigadistoj.

Ankaŭ kemiaj produktaĵoj alte bruliĝemaj kaj plastoj estis stokitaj en la konstruaĵo.

La Ministro pri Laboro Monnujan Sufian menciis aliparte, ke enketo estis lanĉita pri la dungado de infanoj en tiu uzino.

En la malsanulejo, ŝi alparolis du 14-jarajn postvivantojn, kaj virino eksplikis, ke ŝia infano 11-jara, kiu laboris en la uzino, estis ĝis nun deklarita malaperinto.

Bangladeŝo promesis reformojn pri la laborkondiĉoj en la uzinoj, post la katastrofo de Rana Plaza en 2013, kiam naŭetaĝa konstruaĵo disfalis, mortigante pli ol 1 100 personojn.

Sed la incendioj kaj aliaj mortigaj akcidentoj ne tamen ĉesis. En februaro 2019, 70 personoj mortis dum incendio kaŭzita de kemiaj produktaĵoj kontraŭleĝe stokitaj en apartamentoj.       

25/04/2013

Bangladeŝo : disfalego de konstruaĵo : 1100 mortintoj, polemiko pri sekureco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/banglade%C5%9Do-disfalego-de-konstrua%C4%B5o-almena%C5%AD-200-mortintoj-polemiko-pri-sekureco

neniammilitointerni - dans Laboristoj mortas
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }