Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mai 2020 1 11 /05 /mai /2020 15:25
AFP/ HW CHAN / EYEPRESS

11/05/2020

Centoj da kontraŭregistaraj manifestaciantoj kolektiĝis en almenaŭ dek komercaj centroj ĉi-dimanĉe 10an de majo. Ili estis disigitaj de la hongkonga polico, kiu memorigis, ke la kolektiĝoj je pli ol ok personoj estas nun malpermesitaj en la publikaj lokoj.

La kontraŭregistaraj manifestacioj rekomenciĝas en Honkongo. Centoj da protestantoj kolektiĝis «en almenaŭ dek komercaj centroj de Hongkongo» dimanĉon 10an de majo, kie ili kantis interalie «la himnon de la kontraŭregistara movado, Glory to Hong Kong» raportas The South China Morning Post.

Laŭ la hongkonga ĵurnalo, la polico deklaris, ke ĝi arestis viron, kiu posedis materialon ebligante fabriki brulbotelojn.          

Vespere, en la tre frekventata komerca kvartalo Mong Kok, grupeto da manifestaciantoj «provis bloki la vojojn per rubujoj», sed estis rapide disigitaj. Oficiroj «kontraŭribele vestitaj» stariĝis tiam sur la strato. Ili pafis plorigajn gasojn «almenaŭ dufoje», kaj arestis «plurajn personojn».

Laŭ The South China Morning Post, la manifestaciantoj disvastigis mesaĝojn en la sociaj retoj, «admonante la Hongkonganojn, ke ili kolektiĝu en la komercaj centroj antaŭ la 15a horo», kiel videblas ĉi-sube en la video publikigita de la ĵurnalo.

La manifestaciantoj antaŭvidis marŝadon «por postuli demision de la hongkonga ekzekutiva ĉefino Carrie Lam». Sed, laŭ la ĵurnalo, la evento estis «sendate prokrastita» : la polico kontraŭstaris ĝin «pro la striktigoj truditaj al la publikaj kolektiĝoj por bremsi la disvastiĝon de la viruso».  

 

«La homoj eliros» 

Pasintan 26an de aprilo, centoj da personoj jam kolektiĝis en la komerca centro Cityplaza, kaj de tiam Hongkongo spertis rekomencon de kontraŭregistaraj manifestacioj, kiuj haltis pro la pandemio de Covid-19.

Studento 19-jara faris deklaron al la South China Morning Post. Li  konjektas, ke ju pli la kronviruso estos surloke regata, des pli manifestacioj okazos.

«Kun aŭ sen malpermeso, la homoj eliros, kaj tiuj, kiuj eliras pretas riski arestadon»  

La hongkonga polico menciis en komunikaĵo, ke «ĝi eniris en la komercajn centrojn por respektigi la leĝon». Ĝi memorigis, ke la kolektiĝoj «je pli ol 8 personoj estas malpermesitaj en la publikaj lokoj».

«Pasintjare, manifestacioj eksplodis en junio», memorigas la ĵurnalo. Ili protestis «kontraŭ leĝprojekto pri ekstradicio al la kontinenta Ĉinio», kiu poste estis nuligita. Tiuj manifestacioj poste transformiĝis «en pli vastan kontraŭregistaran movadon», kiu ekperdis sian elanon pro la komenciĝo de la kronvirusa pandemio.

neniammilitointerni - dans Kronviruso
10 mai 2020 7 10 /05 /mai /2020 20:57

10/05/2020

La 8an de majo, pluraj miloj da personoj manifestaciis, spite la malpermeson kolektiĝi pro la pandemio de Covid-19. Ili trabiciklis la stratojn de la ĉefurbo Ljubljano, proteste kontraŭ la aŭtoritata drivo de la registaro.

«Malsupreniru de viaj balkonoj kaj ekbicikladu!» La alvoko, lanĉita de civitana kolektivo kaj diskonigita en la sociaj retoj, spertis gigantan sukceson la 8-an de majo en Ljubljano. Laŭ la polico, 5 500 personoj rajdis sian biciklon. Siaflanke, la semajna ĵurnalo Mladina mencias, ke «preskaŭ 10 000 junuloj manifestaciis vendredon vespere, bicikle kaj piede».

Ili mobiliziĝis kontraŭ tio, kion ili juĝas aŭtoritata drivo de la nova registaro, kondukita de la slovena demokrata partio, naciisma grupo maldekstro-centra, proksime de la hungara Ĉefministro Viktor Orbán. «Ili denuncas la politikan misuzadon de la lukto kontraŭ la Covid-19», eksplikas la magazino. Inter iliaj kritikoj: «la elpurigoj en la polico kaj la sekretaj servoj», «la premoj kontraŭ la mediatoj kaj ĵurnalistoj kaj la manko de travidebleco en la oferalvokoj koncerne la maskojn kaj aliajn medicinajn materialojn». Tiuj kontraktoj estas ĝenerale gajnitaj de aferistoj proksime de la potenco.   

 

«For la registaron» 

La biciklistoj defiladis sur la stratoj de la centro de Ljubljano, kriante «Ŝtelistoj» kaj «For la registaron», rakontas "Mladina". La policistoj ekuzis helikopteron kaj reton da kameraoj por kontroli la homamason. Tiu ĉi ricevis subtenon de «pluraj opoziciaj partioj, inter kiuj LMŠ, gvidata de la eks-Ĉefministro Marjan Šarec, la demokrata partio, kaj Levica (maldekstro)», aldonas la retejo Siol.

Jam la 1a de majo, unua bicikla manifestacio kolektis ĉirkaŭ 3 500 personojn. Investiturita la 13an de marto, komence de la epidemio, la registaro de Janez Jansa pretendis, ke li efike administraciis la sanitaran krizon. En tiu lando, kiu enkalkulas 2 milionojn da loĝantoj, la oficiala bilanco atingas 1 449 infektojn, inter kiuj 100 mortintojn, plejparte pli ol 80-jaraj.                    

neniammilitointerni - dans Kronviruso
8 mai 2020 5 08 /05 /mai /2020 21:10

08/05/2020

Kore de la faveloj de Brazilo, ĉiuj mizeraj, la nova kronviruso trovis siajn preferatajn lokojn en la mondo por disvastiĝi kaj detruadi la vivon. La Nigruloj, plimulto en la lando kaj ĉefe en tiuj ladurboj plene nesalubraj, estas la unuaj, kiuj suferas la konsekvencojn de la malsano. Naciaj statistikoj montras tion sen ia dubo:  kiam blankaj pacientoj eniras malsanulejon, ili evidente havas pli da bonŝanco restadi vivantaj ol la nigraj malsanuloj.

Iom pli ol 36% el la infektitaj personoj fare de tiu Covid-19 kaj hospitaligitaj estas nigraj, sed ili reprezentas iom pli ol 45% el la mortintoj.

 

La faveloj estas antaŭkondamnitaj  

Kiam la plago eniris en la grandegan brazilan teritorion, la epidemiologiistoj konstatis tion: la unuaj kazoj da infektoj estis ĉefe loĝantoj devenantaj de eksterlando, kiuj povis pagi tian vojaĝon, kaj do apartenas al la riĉa klaso. La malriĉaj loĝantoj tiam eraris opiniante, ke la kronviruso ne penetros en la favelojn. Kaj ĉar la homoj senatente plu laboris, la pandemio kreskis kaj disvastiĝis.

En la simbola urbo Rio-de-Ĵanejro ekzemple, la morta elcento estas tre supera en la ladurboj: en Maré, vasta grupiĝo de faveloj, kiuj rapide kreskis norde de la urbo, tiu elcento atingas 38,8%, dum en Leblon, riĉa kvartalo sude de Rio, apud la marbordo, ĝi stagnas je 2,4%.    

Eliana Sousa Silva, la direktorino de NeRegistara Organizaĵo en la malriĉaj kvartaloj, Redes da Maré, resumas la situacion :

«En Maré, ni havas nur unu publikan hospitalon kaj sep dispensariojn por pli ol 140 000 loĝantoj. La situacio antaŭe estis jam malstabila, sed nun ĝi estas kaosa».

 

La pandemio pliigas la «historiajn neegalecojn hereditajn de la sklavismo» 

Sama konstato de ĝenerala malstabileco - alirebleco al minimuma aŭ neekzistanta flegado, mizeraj vivkondiĉoj kaj konstanta kunloĝado -  estas farebla kun la Ŝtato San-Paŭlo, kiu estas la plej dense loĝata de Brazilo. Laŭ la naciaj sanitaraj aŭtoritatoj, la risko morti tie pro la Covid-19, estas nun 62% pli alta ĉe la Nigruloj. La lastaj kalkuloj mencias, ke la morta elcento en tiu regiono San-Paŭlo estas taksita je 15,6 por 1000 loĝantoj en la nigrula populacio, kompare kun 9,6 por 1000 loĝantoj ĉe la blankuloj.     

Laŭ Emanuelle Goes, esplorino ĉe la instituto Fiocruz – kiu estas referenco en la fako pri publika sano – la rasaj neegalecoj estas demonstritaj. 

La pandemio certe pliigas la historiajn neegalecojn hereditajn de la sklavismo, dum la politikoj de promocio de rasa egaleco stagnas.

 

La Nigruloj malofte aliras al la privata kuracado 

En troloĝata favelo, la laŭdirita «interpersona distancigo» tute ne estas aplikebla. Koncerne higienon, estas praktike neeble konservi ĝin ĉiutage, ĉar kuranta akvo preskaŭ ne ekzistas en la malfortikaj domoj. Kaj kiam la nigraj personoj, kiuj vivtenas sin en senhaveco, bedaŭrinde malsaniĝas, ili nur povas kalkuli pri la publika sistemo, mem malsana. Tiuj, kiuj havas asekurecon je malsano, kaj povas ricevi kuracadon en privata kliniko estas plejparte blankaj Brazilanoj.   

Nur du nombroj:

La averaĝa mongajno de la Nigruloj reprezentas apenaŭ 55,8% el tiu de la Blankuloj: tion konkludas raporto, kiu ĵus estis publikigita ĉi-semajne fare de la Instituto pri Statistikoj IBGE.

Kaj 67% el la Brazilanoj, kiuj ne havas sufiĉe da mono por aliri al flegado en la privata sektoro estas nigraj.

La infektado de la Covid-19 bedaŭrinde disvastiĝas regule en Brazilo: 135 106 kazoj estis menciitaj ĵaŭdon vespere, kaj 9 146 mortinojn. Kaj tiuj datumoj estas larĝe sub-taksitaj, opinias multaj sciencistoj de la internacia komunumo.

neniammilitointerni - dans Kronviruso
4 mai 2020 1 04 /05 /mai /2020 21:12
AP Foto/Fernando Vergara

04/05/2020

La fridujo de Oskar estas malespere malplena.

Li laboris neleĝe, same kiel duono el siaj samnacianoj. 

Ĉar li ne rajtas eliri, li havas nenian rimedon por gajni monon kaj nutradi sin.

Oscar Chilatra, loĝanto de la favelo:

«Ni manĝas dufoje tage. Kelkfoje unufoje. Ni havas tri gefilojn. Do, kion ni bezonas estas helpo de la registaro, de iu, kiu venas konstati la vivkondiĉojn en tiu kvartalo».

La ruĝa tuko, kiun Oskar kroĉis ĉe sia pordo fariĝis la simbolo de la malsato en la sepa plej malegaleca lando en la mondo.

En tiu favelo de Bogoto, «la ruĝaj tukoj de la malsato» havas du signifojn: ni ne plu havas nutradon kaj ni bezonas helpon. 

José vivas en domo konstruita per plastaj baŝoj kaj zinko.       

Li plu havas nenion por manĝi.

José Telledor, loĝanto de la favelo:

«Imagu. Se la kvaranteno daŭras, mi ne scias. Ni ne povas ŝteli, tion ni ne scipovas fari, kaj mi ne scias kie peti helpon».  

La plej organizitaj en la favelo luktas kontraŭ la malsato per kolektivaj kuirejoj.

Audrey disdonas nutraĵon en tiuj kvartaloj.

La aŭtoritatoj liveris pli ol du milionojn da nutradhelpo, sed la aktivuloj bedaŭras, ke ili ne atingas ĉiujn.

Wilder Andrey Telz, aktivulo ĉe HHRR:

«La aŭtoritatoj komencis sendi helpon monaton post la trudizoliĝo. Tio estas pruvo, ke niaj institucioj ne estas preparitaj al urĝa situacio, kiel tiu, kiun ni spertas».

La malsato estigis popolribelojn kaj prirabojn en kvartaloj kiel tiu ĉi. La situacio de la plej malriĉuloj maltrankviligas en Kolombio, sed ankaŭ en la tuta Latina Ameriko. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la pandemio povus faligi pli ol 29 milionojn da personoj en malriĉecon. Ĉi-jare, la regiona ekonomio ŝajne ŝrumpos je pli ol 5%.

neniammilitointerni - dans Kronviruso
3 mai 2020 7 03 /05 /mai /2020 14:58
Carlos García Rawlins/Reuters

03/05/2020

Kolizioj eksplodis la 1-an de majo en malliberejo, okcidente de la lando, kie la vivkondiĉoj, jam tre malfacilaj, estas pligravigitaj pro la trudizoliĝo.

Almenaŭ 46 personoj mortis, kaj dekoj da aliaj estis vunditaj.    

La represio kontraŭ ribelado en la malliberejo Los Llanes, en la Ŝtato Portugeso, «okazigis almenaŭ 46 mortintojn, kaj kelkaj informfontoj mencias kvindekon da vunditoj», raportas El País.

Laŭ María Beatriz Martínez, deputitino de la Ŝtato Portugeso (okcidente de Venezuelo), «la malliberuloj intertraktadis kun la direktoro de la malliberejo kaj militisto taskita pri la sekureco de la centro, kiam la ribelado eksplodis» raportas la hispana ĵurnalo.

«Ili provas prezenti la eventon kiel konsekvencon de subpremita fuĝo», deklaris la opozicia deputitino. «Sed familianoj de malliberuloj, kun kiuj mi parolis diras, ke tiu ribelado eksplodis pro la malpermeso lasi nutraĵojn eniri en la prizonon. Fakte, ja pri malsato ili suferas».        

Laŭ ŝi, la perfortoj eksplodis, dum la malliberuloj protestis kaj provis intertraktadi kun la aŭtoritatoj. «Dum la alfrontiĝoj, la kaptitoj uzis armilojn kaj tranĉilojn, kaj ankaŭ akrajn objektojn kaj grenadon», raportas El País.

La argentina ĵurnalo La Nación precizigas, ke «kaŭzis la masakron, la ekago de la militistoj, dum flanke de ili, nur serĝento estis vundita». Ankaŭ la direktoro de la prizono kaj provosino estis grave vundita.  

Laŭ la argentina retejo Infobae, malliberejoj kaj militistoj fine interkonsentis pri «batalhalto».  

 

Troloĝataj malliberejoj 

La malliberejo Los Llanes, kiel ĉiuj aliaj, estas grave trolaĝata, aldonas El País. «Ĝi estis konstruita por akcepti 750 personojn kaj enkalkulas pli ol 2 500, en krizaj sanitaraj kondiĉoj kaj aparte kazoj de malsanoj kiel tuberkulozo, skabio aŭ hepatito, denuncis la aktivulo Humberto Prado», taskita pri komisiono pri Homaj rajtoj fare de Juan Guaidó – opoziciulo al la reĝimo Maduro, kaj subtenata de multaj landoj de la internacia komunumo. 

«Plej ofte, pri nutrado de la malliberuloj respondecas la familioj», raportas la hispana ĵurnalo. Sed tiu provizado, jam kutime malfacila, estas ĝenata de la trudizoliĝo: la vizitoj estas interrompitaj, kaj la lando frontas malabundon de karburaĵo.        

neniammilitointerni - dans Kronviruso
2 mai 2020 6 02 /05 /mai /2020 13:42
SAKIS MITROLIDIS / AFP

02/05/2020

Ili estis apartigitaj per du metroj, protektataj per maskoj, sed ili ja ĉeestis.

En tiu 1-a de majo, dekoj da aktivuloj respondis al la alvoko de la sindikato PAME, proksime de la greka komunisma partio, kaj kolektiĝis sur la placo Syntagma en Ateno, spite la instrukciojn de la registaro, kiu petis prokraston de la kolektiĝo.

«Ni honoras la luktojn de la laboristaro kaj plu faros tion, vigle deklaris Cristina, ĉar la plej mortiga viruso estas tiu de la ekspluatado kaj subpremado, kaj la plej bona traktado kontraŭ tio, estas la lukto por niaj rajtoj».

Malgraŭ la pandemio, la sindikatoj ne deziris rezigni pri tiu kutimo de la 1-a de majo en Ateno. La laboristoj konsentis pri grandaj foroferoj dum la senfina greka krizo, kaj la estonteco denove maltrankviligas ilin.

«Ni scias, ke baldaŭ, centoj da miloj da laboristoj estos sen laboro kaj riskas fali en malriĉecon», bedaŭras Sofia.

 

«Giganta ondo da ekonomia rigoreco»  

Yanis Varoufakis, efemera ministro pri financo dum la ŝuldo-krizo, kaj fondisto de la maldekstra movado DiEM25, kritikis la konservatisman registaron de Kyriákos Mitsotákis.

«Hieraŭ, ĉe la greka Parlamento, la ĉefministro konfirmis per sia silento, ke giganta ondo da ekonomia rigoreco kaj buĝetaj detranĉoj en la pensioj kaj salajroj estas atendata», li indignis. «Tiu 1-a de majo estas taŭga momento por protesti, fronte al tiu politiko, kiu profitas al malplimulto, kaj devigas kruelan rigorecon al plimulte de la Grekoj».  

Se Grekio estas relative domaĝita de la Covid-19, kiu okazigis 138 mortintojn en la lando, ĝi tamen timas la ruinigajn efikojn de la ekonomia paralizado, kaj la malĉeeston de turistoj. 

neniammilitointerni - dans Kronviruso
1 mai 2020 5 01 /05 /mai /2020 21:15
Emrah Gurel / Associated Press

01/05/2020

Ĉi-vendrede, la turka polico arestis plurajn sindikatajn gvidantojn, kiuj manifestaciis en Istanbulo por celebri la feston de la laboristoj, spite malpermeson eliri por lukti kontraŭ la kronvirusa pandemio. Turkio registris pli ol 120 000 kazojn kaj 3 100 mortintojn.

De post la komenciĝo de la mateno, la polico ĉirkaŭbaris la istambulan sidejon de la sindikata konfederacio DISK, kiu tagon antaŭen anoncis sian intencon manifestacii malgraŭ la ordono pri plena trudizoliĝo kaj malpermeso manifestacii. Kiam kvindeko da personoj – kun masko sur la vizaĝo – ekpaŝis, la polico intervenis, kaj arestadis 25 personojn, inter kiuj la gvidantino de la DISK, Arzu Çerkezoğlu.

En sia tvitera konto, tiu ĉi tuj akuzis la potecon, ke ĝi malpermesas la manifestaciojn nome de la reguloj pri respekto de la interpersona distancigo, sed lasas la viruson disvastiĝi en la laborlokojn – ĉar en Turkio, la plena trudizoliĝo validas nur dum semajnfino kaj feriaj tagoj.

Opoziciaj deputitoj partoprenis la manifestacion, kiu intencis atingi la faman placon Taksim, portante faskon da floroj. Tiuj deputitoj fine akiris permeson deponi la ruĝ-blankon faskon – kvankam fuŝitan – sur tiu simbola placo de la 1-a de majo en Turkio. Aliparte en Istanbulo la polico intervenis kontraŭ almenaŭ du aliaj kolektiĝoj.   

neniammilitointerni - dans Kronviruso
30 avril 2020 4 30 /04 /avril /2020 21:11

30/04/2020

Tiu kronvirusa pandemio plaĉas al kelkaj estroj sur nia planedo. Ĝi ebligas al ili esprimi la tutan gamon de sia scipovo. Je la unua rango, troviĝas la ĉeĉena prezidento Kadirov. Li ĵus minacis je morto rusian ĵurnalistinon pro artikolo publikigita en ŝia gazeto Novaja Gazeta. Ĝi estas rusia ĵurnalo, ofte kritikema, kaj situanta en la opozicio. Pasintan 12an de aprilo, Elena Milaĉina skribis, ke en Ĉeĉenio, la pacientoj trafitaj de la Covid-19 timas iri al malsanulejo, ĉar ili timas esti arestitaj aŭ subpremitaj. Ramzan Kadirov ne aprezis kaj alvokis en la sociaj retoj, ke tiu «ne-homa virino» estu haltigita specifante, ke liaj kunlaborantoj pritraktos la aferon. Kvankam la ĵurnalistino kutimiĝis al la minacoj, tiu ĉi estis aparte kruda.

 

La ĉeĉena prezidento estas fama pro sia bruteco 

En tiu malgranda rusia respubliko de Kaŭkazio, la policistoj patroladas kaj trudas la izoliĝon per bastonbatoj kontraŭ la malobeemuloj. Kaj tiuj, kiuj kritikas la aranĝojn estas kvalifitaj teroristoj. Laŭ la prezidento, la personoj, kiuj malsanas kaj ne izoliĝas devus esti tutsimple mortigitaj. Ramzan Kadirov kutimas pri surprizaj agoj. Li tiel prezentis ĉe la televido kun razita kranio por montri, ke frizistoj ne estas bezonataj, kiam la ĉeĉenoj plendis pri la fermado de la frizistoj. Konsekvence, plimulte de la membroj de lia registaro kaj respondeculoj de la lando faris same, sendube por ne riski lian koleron.

 

La prezidento Kadiro semas teroron  

Kadirov, aĝa je 43 jaroj, kiu regas la landon de post 2004, estis trude nomumita de Vladimir Putin, kiam mortis lia patro en atenco. Moskvo subtenas, prigardas, kaj lasas lin fari. La ĉeĉenaj militoj, de 1990 ĝis 2000, estis katastrofaj kaj mortigaj. Kaj la klano Kadirov, per premoj, forto kaj timigoj, metis finon al la konfliktoj en la respubliko.

Aliparte, reagante al la minacoj kontraŭ la ĵurnalistino, la porparolanto de la Kremlo deklaris, ke temis pri «respondo bazita sur emocio».

neniammilitointerni - dans Kronviruso
29 avril 2020 3 29 /04 /avril /2020 21:02

29/04/2020

Preskaŭ 51 milionoj da internaj delokitoj ekzistas en la mondo pro konfliktoj kaj katastrofoj. Laŭ la "Observejo por la situacioj de la interna delokigado", tio estas senprecedenca situacio. Plejparte troviĝas en Sirio, Kolombio, Demokrata Respubliko Kongo (RDC,) Jemeno kaj Afganio.

Interrompo de la vakcinaj kampanjoj, malrapidiĝo de la livero de materialoj kaj manĝaĵoj: La "Observejo por la situacioj de interna delokigado" (IDMC) maltrankviliĝas, ke tiuj personoj estu silentaj viktimoj de la kronvirusa pandemio, interalie pro la redukto de la humanitara helpo.

La pandemio de Covid-19 jam kreis krizon en la humanitara helpo. La direktorino de tiu Observejo, Aleksandra Bilak, timas ekzemple pri la konsekvencoj de la fermado de la lernejoj en la kampadejoj de delokitoj.

«Unu plian fojon, maltrankviligas nin, ke niaj infanoj nun ne plu frekventas lernejojn. Imagu infanojn, kiuj ne plu frekventas lernejon pro jaroj da milito, kaj kiuj nun estas ellernejigitaj pro la Covid, la efikoj iom post iom amasiĝas», ŝi konstatas.

   

Kampadejoj  de rifuĝintoj 

Kaj tio ja estas estonta danĝero, krom la risko vidi la viruson penetri la troloĝatajn kampadejojn, kiel en Sirio aŭ Bangladeŝo. Se la humanitaraj aktivuloj ne plu havas rimedojn bonteni siajn programojn ĉe la delokitoj, tiuj ĉi povus fariĝi tute nevideblaj por la cetera mondo.

«Se niaj partneroj ne plu kapablas fari tiun laboron hodiaŭ, statistikoj ne plu ekzistos venontjare. Tamen, nia kapableco malgrandiĝos, kaj tio timigas min», daŭras Aleksandra Bilak.   

NeRegistaraj Organizaĵoj kiel "Kuracistoj sen landlimoj" (KSL) jam malaltigis la nombron de siaj misioj ĉe delokitoj en Niĝerio kaj DRK. La pandemio eĉ pligrandigis la nombron de delokitoj en la konfliktaj regionoj, kiel en Sahelo, kie la fermadoj de la landlimoj pro sanitaraj kialoj, malhelpis personojn rifuĝi en la najbarajn landojn.        

neniammilitointerni - dans Kronviruso
28 avril 2020 2 28 /04 /avril /2020 14:55

28/04/2020

En Bopalo, la 300 000 post-vivantoj de la industria akcidento de la uzino "Union Carbide" en 1984 timas nun forpasi pro la kronviruso.

La eksplodo de venena gaso igis ilin aparte vundeblaj je la pulmaj malsanoj. Dek unu el ili jam mortis tiujn lastajn tagojn pro la viruso. 

En la urbo Bopalo mortis dek unu personoj pro la Covid-19. Ĉiuj ĉi personoj estis elsaviĝintoj de la gas-ellasiĝo en 1984. En la urbo, almenaŭ 150 000 postvivantoj estas tre vundeblaj, pro ekzistantaj patologioj.

«50% inter ili suferas korajn kronikajn malsanojn, 20% pulmojn malsanojn kaj multaj aliaj suferas pri renaj malsanoj», eksplikas Raŝna Dhingra, kiu aktivas en la "Grupo de Bopalo por informo kaj agado".   

La regiona registaro pligravigis la situacion, fine de marto, rekviziciante la malsanulejon rezervitan al tiuj postvivantoj por transformi ĝin en traktadon de la Covid-19, antaŭ ol nuligi tiun decidon.   

 

Respekti interpersonan distancon ne eblas 

«Plejparte el tiuj personoj estas malriĉaj, kaj kvin personoj dividas kelkfoje loĝejon je 10 kvadrataj metroj. Estas necese testi ilin amase, ĉar ĝis nun, ni alvenis tro malfrue. El la dek unu personoj, kiuj mortis, kvar el ili mortis antaŭ sia eniro en malsanulejon, kaj tri mortis en la dek du unuajn horojn post sia enhospitaligo», detaligas Raŝna Dhingra, kiu maltrankviliĝas pro la manko de atento pri la sorto de la viktimoj.        

Post la apelacio de la asocio, la regiona kortumo ĵus trudis tiun malsanulejon rezervitan al la viktimoj de Bopalo, ke ĝi testu ĉiujn siajn pacientojn pri la Covid-19. Tio estas unua venko por bremsi eblan katastrofon.      

06/12/2014

Barato : Bhopalo : tridek jarojn poste, la katastrofo plu okazigas viktimojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/12/barato-bhopalo-tridek-jarojn-poste-la-katastrofo-plu-okazigas-viktimojn.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }