Bildo: La palestinano Mahmud Khaled Ajaj, eks-prizonulo, paŝas en la ruinaĵoj de sia kvartalo de Jarmuk, en la ĉirkaŭaĵo de Damasko la 19an de decembro 2024.
En la ruinaĵoj de la kvartalo Jarmuk, apud Damasko, Palestinanoj rememoras la mistraktadojn, kiujn ili suferis dum la epoko de Baŝar El-Asad.
En klasĉambro de la palestina rifuĝkampo, la plej vasta el Sirio, la lastaj kursoj datiĝas de la 18a de oktobro 2012, laŭ la dato skribita sur la tabulo.
« Mi ludas futbalon », « Ŝi manĝas pomon », « La knaboj flugigas flugdrakon », estas skribite en la angla.
Ekstere, maloftaj infanoj plu vivas en tiu ĉirkaŭajo de Damasko, loĝata de pli ol 160 000 personoj antaŭ 2011, laŭ Unuiĝintaj Nacioj. Ili ludas meze de ruinaĵoj okazigintaj de pli ol 13 jaroj da milito.
Dum la milito, kiu komenciĝis en 2011, tiu zono ribela kaj poste ĝihadista estis sieĝita kaj bombadita de la lojalistaj fortoj, detruante ĝin, kaj lasante nur kelkajn milojn da loĝantoj pluvivi en la ruinaĵoj.
Post la defalo de Asad antaŭ du semajnoj, miloj da malliberuloj estis liberigitaj fare de la nova potenco, kiel la Palestinano Mahmud Khaled Ajaj, kiu revenis hejmen en Jarmuk.
« Ĉefe la panon »
Tiu eks-batalanto de la « Libera Siria armeo », kiu luktis kontraŭ la registaraj fortoj dum la milito, estis enkarcerigitaj dum sep jaroj, interalie en la fama terura malliberejo Sednaja, kvalifikita kiel « hombuĉado » fare de "Internacia Amnestio".
Mahmud malfacile paŝas, subtenata per lumbozono. Li rakontas, ke li suferis jarojn da perfortaĵoj.
Iam, kuracisto de la malliberejo injektis kemiaĵon en lian spinon, paralizante lin parte – intence li opinias.
Sed tio, kio ĉefe obsedas lin, estas la malsato, kiu ege suferigis lin en troloĝata karcero.
« Miaj najbaroj kaj mia familio scias, ke mi mankis je nutraĵo, pro tio ili alportas al mi manĝaĵon. Mi ne dormas se mi ne havas panon apud mi. Ĉefe la panon », li diras.
Today I visited Yarmouk camp, which was once the largest Palestinian community outside Palestine. I once lived here, and these streets were full of people. The Assad regime did this. Remember this the next time you hear that the fall of the Assad regime was bad for Palestinians. pic.twitter.com/TlHcn9OnBT
Pasintan vendredon en la kurda urbo Van, la turka polico atakis manifestacion organizitan por denunci la murdon de la ĵurnalistoj Nazım Daştan kaj Cihan Bilgin, mortigitaj de la turka armeo norde de Sirio. Almenaŭ 39 personoj, inter kiuj 10 ĵurnalistoj estis arestitaj.
Subtenita de la "Platformo por Laboro kaj Demokratio", la manifestacio estis organizita en Van fare de la "Asocio de ĵurnalistoj Dicle Fırat" (DFG) kaj la "Asocio de la virinaj ĵurnalistoj de Mezopotamio" (MKG) cele al protesto kontraŭ la turka atako, kiu kostis ĵaŭdon la vivon al la kurdaj ĵurnalistoj Nazım Daştan kaj Cihan Bilgin norde de Sirio.
Post blokado de la strato Sanat, kie la organizantoj de la manifestacio intencis starigi gazetkunvenon, la polico atakis la manifestaciantojn, inter kiuj troviĝis multaj ĵurnalistoj, elektitoj kaj politikaj reprezentantoj. 39 personoj, inter kiuj 10 ĵurnalistoj de pluraj kurdaj amaskomunikiloj, estis arestitaj.
Inter la arestitaj personoj, figuras ankaŭ lokaj gvidantoj de la "Partio de la Demokratio kaj Egaleco de la Popoloj", kaj membroj de la civila socio. Pluraj personoj suferis policajn perfortojn dum la arestoj.
Frapo de mortigaj droneoj norde de Sirio.
La ĵurnalistoj Nazım Daştan kaj Cihan Bilgin estis mortigitaj ĵaŭdon en frapo de droneo kondukitaj de la turka armeo, kiu celis nordon de Sirio.
De multaj jaroj, ambaŭ ĵurnalistoj laboris por la kurdaj amaskomunikiloj kaj raportis antaŭnelonge pri la rezistado de la "Siriaj Demokratiaj Fortoj" (SDF) kontraŭ la atakoj de la ĝihadistaj prokuriloj de Ankaro sur la militfronto de Eŭfrato.
La « kuraĝa » Asad fuĝis ĉe Putin. Kien fuĝos Putin ?
Ĉi-jare, la Tago de homaj rajtoj estas markita de korŝiraj bildoj de la siriaj malliberejoj kaj torturĉambroj, kiuj estis malfermitaj post la fuĝo de Asad. Homoj estis humiligitaj dum multaj jaroj. Viroj kaj virinoj. Ili estis batitaj, torturitaj, seksperfortitaj. Miloj kaj miloj da personoj suferis tiun perfortuzinon.
De jardekoj, la reĝimo de Asad postvivas nur per perforto. Kaj al tio similas ĉiuj reĝimoj subtenataj de Putin. Ni spertis tiajn malliberejojn, torturĉambrojn, nepriskribeblajn perfortojn, humiligojn, batojn, torturojn, seksperfortojn kaj aliajn krimojn sur nia teritorio en ĉiuj lokoj okupaciataj de la rusiaj invadantoj.
Rusio estas karcera Ŝtato, kaj povas konservi la kontrolon de la ŝtelitaj teroj nur starigante siajn karcerojn kaj torturĉambrojn.
De la komenco de la rusia okupacio, la batalĉaroj estis sekvataj de represio kaj torturo. Ni vidis tion unuafoje en Krimeo en 2014, kiam la rusia okupacio okazigis represion kontraŭ la indiĝena popolo, la plej vasta islama komunumo de Ukrainio, la Tataroj de Krimeo, kaj ĵurnalistoj kaj politikaj aktivuloj. Poste Rusio daŭrigis siajn terurajn malobservadojn de Homaj rajtoj en okupaciata Dombaso, inkluzive de terura konata malliberejo Izolacja.
De febraro 2022, Rusio plivastigis tiujn praktikojn en la cetero de la okupaciataj teritorioj. La kruelaĵoj kreskis je amplekso kaj brutaleco.
Tial ni, Ukrainanoj, estas tiel emociataj, kiam ni vidas Sirianojn elirintajn de la malliberejoj kaj torturĉambroj de Asad.
Asad kaj Putin estas pli ol simplaj vasaloj kaj sinjoroj. Ili estas komplicoj en la perforto. Diktatoroj kiel Asad ne povas pluvivi sen diktatoroj kiel Putin. Kaj Putin provos venĝi la falon de Asad.
Pro tio ni bezonas union kaj forton por alfronti reĝimojn, kiuj nur semas humiligon kaj lasas malantaŭ ili nur suferon, doloron kaj ruinaĵojn. Helpante Ukrainion en ĝia lukto kontraŭ la diktaturo de Putin, la internacia komunumo helpas multajn aliajn regionojn restarigi sekurecon kaj sin protekti kontraŭ perforto.
Estas necese, ke justico efektiviĝu kontraŭ la plenumintaj kruelaĵoj kaj malobservadoj de Homaj Rajtoj. Fakte, ja meritas enkarcerigon Putin kaj Asad, kaj ne la senkulpuloj, kiujn ili enkarcerigas de antaŭ jaroj.
Nekredeble… Neniu vorto ekzistas por kvalifiki la fulman avancon de la opozicia koalicio – konsistiga de ribeluloj kaj islamistoj – en siria Nordo. En kelkaj tagoj, ĝi kaptis Alepon, la duan plej grandan urbon de Sirio, sekvata de Hama, kaj ties batalantoj direktiĝas nun al Homs en la momento, kiam tiu teksto estas skribita.
La mirego estas grandega, tiel pro la milita preparo de la opozicio kiel la politika esprimo de tiu koalicio, nome tiu de Haj’at Tahrir al-Ŝam (HTS), kiu akompanas la spektaklan kolapson de la lojalaj fortoj.
Nenio ŝajnas bremsi la avancon de tiu ribela koalicio, kiu reakiris centojn da blenditaj veturiloj, artileriaj materialoj, tunojn da municioj kaj armiloj, kiujn ĝi ne povis akiri en daŭro de 13 jaroj da konflikto : kontraŭaeraj misiloj, sistemo de aerdefendo, aviadiloj kaj helikopteroj.
La forfuĝo de la lojalistaj fortoj eksplikiĝas grandparte per foresto batali. De kvin jaroj, la reĝimo klamas venkon, dum la situacio de ĝia popola bazo kaj de la tuta lando neeviteble difektiĝas.
La mizero kunekzistas kun la riĉeco de la elitoj de la reĝimo. La zonoj sub ĝia kontrolo malpleniĝas, la Sirianoj fuĝas amase la koruptadon, la malriĉecon, la plena foresto de la servoj kaj la truditan militrekrutigon.
La popolo ne plu eltenas tiun situacion, kiu igas la landon nevivebla. La granda plimulto de la Sirianoj komprenis, ke tiom longe daŭros la reĝimo, reveno al normaleco neeblas. Tiu ekkonsciiĝo grandparte eksplikas la ribelon en la provinco Suejdo, okaziginta en aŭgusto 2023. Tiujn lastajn monatojn, batalantoj de la reĝimo provis fuĝi Sirion, kelkaj eĉ kunigante la ribelajn zonojn.
La soldatoj de Baŝar el-Asad estas naŭzitaj pro la malestimo de la reĝimo koncerne siajn mortintojn kaj militinvalidojn, kaj la plenan forlason de siaj familioj. Multaj ne plu volas morti por la « buĉisto de Damasko ».
Agonianta reĝimo
La situacio en Sirio estis ofte prezentita kiel « venko » de Asad. Fakte, la reĝimo kolapsas. La provo de rehabilito de la reĝimo, fare interalie de la Araba Ligo, produktis nenian konkretan ŝanĝon. Fidela je ĝiaj kutimoj, la reĝimo interpretas tamen tiujn agojn kiel venkojn.
La reĝimo daŭre blokas la revenon de milionoj da rifuĝintoj, amasigas la regionon per tunoj da drogo kaj sabotas la iniciativojn de proksimiĝo kondukitajn de Recep Tajip Erdogan kun la subteno de Vladimir Putin. Turkio ŝajne silente aprobis la nunan ofensivon de la opozicio.
Saiflanke, Rusio limigas siajn strebojn al aeraj bombadoj celantaj ĉefe la civilulojn, sen uzado de signifaj rimedoj por kontraŭi la ribelan avancon. Tio povus reflekti kreskantan malkontenton de Vladimir Putin kontraŭ Baŝar el-Asad. Eĉ Moskvo ŝajne laciĝas je la manovroj de la siria reĝimo. Koncerne Iranon, ĝia influo malfortiĝas post gravaj perdoj suferitaj de siaj milicoj pro la antaŭnelongaj israelaj ofensivoj.
Dum la nokto de la 5a de decembro, la konkero de Hama fare de la ribeloj okazigis scenojn da ĝojo. La loĝantoj celebris sur la stratoj, aklamante la batalantojn, nun rigardatajn kiel heroojn. Tiu liberigo estas historia evento, atendata de 1982, kiam Hafez el-Asadmasakris 30 000 loĝantojn de Hama. La sinteno de la batalantoj kaj la politikaj paroloj de la opoziciaj fortoj donis esperon al la popolo, kio eksplikas la ĝojon esprimitan sur la stratoj de Hama. Notintas, ke nenia eksceso kontraŭ civiluloj estis menciita post ĝia liberigo, kaj la politikaj trankviligaj paroladoj de HTC surprizis multajn Sirianojn. La grupo adresis mesaĝojn al ĉiuj komunumoj de la lando – kristanoj, kurdoj, Armenianoj, druzoj kaj eĉ alavitoj -, asertante : « Sirio apartenas al ĉiuj Sirianoj ». Ni estas tie por liberigi kaj protekti vin. »
Tiu evoluo de HTC, antaŭe aliĝinta al Al-Kaida, lasas multaj Sirianojn skeptikaj. Ĝia gvidanto, Abu Mohammad al-Jolani, sin prezentas kiel grava strategiisto, kapabla trankviligi la Okcidentulojn, batalanta la internacian ĝihadismon, samtempe dissendante naciisman inkluzivan paroladon, kaj organizante neatenditan militan ofensivon.
Ĉu geopolitika « miraklo »
Laŭ la logiko de la reĝimo, Sirio ne postvivu sen Asad. La famkonata slogano « jen Asad, jen ni bruligas la landon », svingita de la por-Asaduloj dum la printempo 2011, memorigas la fanatikan frenezon de Kadafi aŭ Sadam Husejn.
Tia scenaro povus konduki al perforta akiro de Damasko, pligravigante detruadon kaj malstabilecon. Tamen, ĝi ankaŭ plifortigus la politikan pozicion de la fortoj sur la tereno, interalie de la HTC.
La espero situiĝas en « palaca revolucio », kiu povus ebligi negocian transiron, konforme kun la rezolucio 3354 de UN de 2015. Sed ĉu restas saĝaj figuroj en la ĉirkaŭaĵo de Asad kapablaj savi tion, kio plu povas esti savitaj ?
Por garantii inkluzivan Sirion, la malsamaj konsistaĵoj de la siria socio aliĝu al la ofensivo. Dum la liberigo de Alepo, la druzaj religiaj ĉefoj subtenis la opozicion, reasertante la rajtojn de la Sirianoj al libereco kaj digneco. Post la liberigo de Hama, Saleh Moslim, prezidanto de la Partio de la demokratia Unuiĝo (PYD), proponis dialogon kun HTC por konstrui Sirion por ĉiuj. Tiuj aliĝoj plifortigas la ideon de inkluziva estonta regsistemo.
Tamen, la konkero de Damasko per armiloj plu estas riskita. La ĉefurbo estas ĉirkaŭita de fortoj fidelaj al la reĝimo, interalie la 4a divizio direktita de Maher el-Asad, frato de la prezidento onidire sangosoifa, kaj la iranaj ŝijaismaj milicoj de la Hizbulaho.
Plu restas la vojo de geopolitika « miraklo », en kiu la okcidentaj potencoj subtenus ribelon interne de la reĝimo por instali transiran registaron, kiel antaŭviditan de la UN-a rezolucio 2254, efektivigante premon al la irana reĝimo, ke ĝi ne intervenu en la politikan ŝanĝon.
Laŭ Firas KONTAR
Siria oponanto kaj verkisto. Lasta verko : « Sirio, la neebla revolucio » (Aldeïa, 2023).
Laŭ la ukraina mediatoro por Homaj rajtoj, Dmitro Lubinets, de la komenco de la grandskala invado, Rusio deportis kontraŭleĝe pli ol 20 000 ukrainajn infanojn. Li avertis, ke ĉirkaŭ 1,5 miliono da aliaj infanoj, nun en la teritorioj okupaciataj de Rusio, riskas deportadon.
S-ro Lubinets komunikis tiujn informojn dum la tria "plenuma sesio de la Internacia koalicio por reveno de la ukrainaj infanoj".
Li substrekis, ke Rusio modifas trude la personajn datumojn de la deportitaj infanoj, kio komplikas la taskon de iliaj familioj kaj de Ukrainio por lokalizi kaj resendi ilin.
Multaj el tiuj infanoj estas senditaj en « centron de reedukado », kie ili estas submetitaj al rusa propagando. En tiuj centroj, ili estas instigitaj « rezigni sian ukrainan identecon », deklaris S-ro Lubinets.
Li ankaŭ provizis detalojn pri specifaj institucioj, kiel la internejo por infanoj Olekskivskij en la regiono de Ĥersono, kie la infanoj estis unue delokitaj en la okupaciataj teritorioj, kaj estas poste deportitaj al Rusio. Lubinets substrekis la kazojn de infanoj de la regiona orfejo de Ĥersono, kiuj estis adoptitaj en Rusio sen adekvata laŭleĝa proceduro.
La Mediatoro ankaŭ notis, ke la infanoj deportitaj al Rusio, aparte la orfoj, ofte suferas malkongruajn medicinajn flegadojn kaj malbonajn vivkondiĉojn.
Ukrainio daŭrigas siajn klopodojn por lokalizi kaj resendi tiujn infanojn, identigante interalie iliajn parencojn kaj plibonigante la jurajn procedurojn por protekti iliajn rajtojn. Tamen, S-ino Lubinets substrekis, ke Rusio intence prokrastas la proceduron pri reveno de tiuj infanoj.
Dum la kunveno, la partoprenantoj al la koalicio listigis la progresojn realigitajn dum la ses lastaj monatoj kaj detaligis siajn projektojn por estonteco. Ili publikigis komunan deklaracion, substrekante la ŝlosilajn punktojn pri reveno de la infanoj, interalie travideblecon en la divido de la datumoj, aliro al internaciaj misioj, subteno al la humanitaraj klopodoj de Ukrainio kaj garantio de aliro de la infanoj al justico.
La kontraŭleĝa deportado de infanoj estas unu el la ĉefaj akuzoj pro kio la Internacia Punkortumo ordonis arestmandaton kontraŭ la rusia estro Vladimir Putin. Ukrainio plu engaĝiĝas en komplikaj klopodoj por certigi la revenon de tiuj infanoj, ĉiu kazo estante specife traktita. Tamen, la manko de kooperado de Rusio ege malhelpis la procezon.
La korpo de malaperinto de la argentina civil-milita diktaturo estis sukcese identigita dank’al hartufeto pli ol 47-jara. Unuafoje viktimo de trudita malaperinto estis identigita danke al DNA-elpreno konservata en juĝa dosiero.
Tio estas historio malkompleta, nefinita, kiu memorigas tiun de la 30 000 aliaj truditaj malaperintoj de la argentina civil-milita diktaturo inter 1976 kaj 1983.
Mardon 5an de septembro 2024, la federala juĝisto Ernesto Kreplak anoncis, ke la korpo de Walter Zaporta estis fine identigita dank’al 47-jara hartufeto .
Semajnon post lia malapero en 1976, kalcinita korpo estis tiam malkovrita rande de vojo en la urbeto Brandsen, 75 kilometrojn sude de Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. Antaŭ ol enterigi lin anonimece en tombejo de la urbo La Plata, hartufeto makulita per sango estis elprenita kaj metita en juĝan koverton.
Preskaŭ duon-jarcento poste, la argentina skipo pri jurmedicina antropologio sukcesis identigi tiun korpon kiel tiun de Zaporta, komparante tiun DNA-fragmenton kun tiu el unu el liaj familianoj.
En Aŭstralio, fine de la pasinta semajno, juna aborigeno 17-jara sin mortigis en detencentro por neplenaĝuloj, kiu suferas malbonan reputacion. Li estas la dua junulo, kiu sin mortigas tie en malpli ol jaro. Klareco estu farita pri la precizaj cirkonstancoj de tiu dramo, sed la unuaj elementoj ŝajne montras, ke neglektoj okazis, eĉ kulpoj plenumintaj de la aŭtoritatoj en tiu afero.
En Aŭstralio, la unuaj elementoj ŝajne montras neglektojn, asertis advokatino en la pasinta semajnfino. Tiu ĉi kondukas, nome de cento da neplenaĝuloj nun enkarcerigitaj, aŭ kiuj estis tiaj pasintece, du agadgrupojn kontraŭ la Ŝtato Okcidenta Aŭstralio, ĉar tiu sinmortigo okazis en malliberejo situanta en la ĉirkaŭurbo de Perto.
Ŝi eksplikis, ke tiu junulo, kiu efektivigis plurajn restadojn en karcero, kontaktis ŝin antaŭ ĉirkaŭ jaro por denunci la mistraktadojn, kiujn li ricevis laŭ li, nome periodon de plena izoliteco. Aliparte, la dosiero menciis tre klare, ke li jam kripligis sin antaŭe, kaj eĉ provis sin mortigi.
La registaro, same kiel la punaj administracioj, ne respondis al tiuj akuzoj eksplikante, ke ĝi ne esprimiĝas pri individuaj kazoj. Tamen, la Ĉeministro de Okcidenta Aŭstralio menciis, ke en tiu preciza kazo, manko klare okazis.
Oni ankaŭ scias, ke alia junulo 16-jara sin mortigis en deteno pasintan oktobron. Pluraj sendependaj organismoj jam substrekis pasintece « sistemajn problemojn », « instituciajn ekscesojn », eĉ nerespekton pri Homaj rajtoj en tiuj detencentroj por neplenaĝuloj.
La deteno kaj la sinmortigo de neplenaĝuloj estas problemo, kiu antaŭ ĉio koncernas la junajn aborigenojn.
Sciindas, ke en Aŭstralio, ekde 10-jara, la personoj estas plenaĝaj el puna vidpunkto kaj povas esti enkarcerigitaj. Unuiĝintaj Nacioj rekomendas tamen, ke la minimuma aĝo de la krimrespondeco estu 14-jara. Inter tiuj enkarcerigitaj neplenaĝuloj, la grandega plimulto – 63% - estas aborigena. La risko de enkarcerigo estas aliparte 29-oble supera por la aborigenoj aĝaj de 10 ĝis 17-jaraĝa ol la aliaj. Kaj tio, dum ili reprezentas malpli ol 6% de la tuta loĝantaro en tiu aĝa grupo. Tiu nombro aliparte kreskas, dum unu el la celoj de la registaro por redukti la neegalecojn suferigitajn de la aborigenoj estas ĝuste redukti la parton de aborigenaj neplenaĝuloj malliberigita ĝis 30% de la karcera populacio.
La alia terura statistiko koncernas sinmortigon. Tio estas unu el la ĉefaj kialoj de morteco de la aborigenoj, kia ajn estu ilia aĝo, sed estas aparte grava ĉe la plej junaj. Tiel, en 2022, pli ol unu aborigenoj el kvin malpli ol 25-jaraj mortis post sinmortigo, procento trioble pli alta ol la cetero de la loĝantoj.
La preventaj rimedoj, malgraŭ kelkaj aranĝoj antaŭnelonge anoncitaj de la registaro, tute ne sufiĉas. Studaĵo publikigita pasintan junion malkaŝis, ke pli ol tri kvaronoj el la aborigenoj, kiuj sin mortigis neniam ricevis eĉ traktadojn aŭ medicinan flegadon.
La sudana enlanda milito ŝajnas forgesita de la mediatoj, dum Gazao kaj Ukrainio okupas la internaciajn amaskomunikilojn. Tamen, avertas la brita semajna revuo « The Economist », tiu mortiga konflikto, kiu oponas du militajn ĉefojn fariĝintajn ĝisostaj malamikoj, povus havi gravajn tutmondajn implicojn.
En peza internacia silento, The Economist elektis meti tiun teruran sudanan konflikton ĉe sia unua paĝo. « Kial la katastrofa milito en Sudano estas la problemo de la mondo ? » titolas tiel la brita semajna revuo.
Sur la kovrilpaĝo, grupo da infanoj kaj adoleskantoj fiksrigardas la fotilon kaj la leganton, kun rigardo plena je silenta demando.
La sudana enlanda milito oponas, de post la 15a de aprilo 2023, la armeon de la lando al paramilitisma eks-alianca grupo, la Rapidaj SubtenFortoj (RSF). Sed tio estas ĉefe alfrontiĝoj de du viroj, kiuj estis aliancanoj dum ilia alveno ĉe la potenco, kaj estas nun furiozaj malamikoj: la fakta Ŝtatĉefo, la generalo Al-Burhan, kaj Mohamed Hamdane Daglo, alinomita « Hemeti ».
« Eble 150 000 masakritaj personoj »
De pli ol jaro, politika kaj humanitara katastrofo ŝiras la landon. « Ĝia ĉefurbo, Ĥartumo, estis tute detruita, eble 150 000 personoj estis masakritaj kaj la korpoj amasiĝas en improvizitaj tombejoj videblaj de la ĉielo. Pli ol dek milionoj da personoj, nome kvinono el la loĝantaro, estis devigataj fuĝi sian hejmon. Malsatego minacas, kiu povus esti eĉ pli mortiga ol tio, kion spertis Etiopio en la 1980aj jaroj: kelkaj taksas, ke 2,5 milionoj de civiluloj povus morti de nun ĝis la fino de la jaro », alarmas "The Economist".
Tio estas krizo politika kaj ankaŭ « la plej terura humanitara krizo de la mondo », kiu povus degeneri al geopolitika krizo. Ĉar kiel memorigas la brita revuo, la geografia pozicio de Sudano kaj ties mezuro povus nutri kaoson transe de ĝiaj landlimoj.
Al tiu enlanda milito greftiĝas la strategioj de aliaj landoj, kiuj nutradas kaj subtenas ambaŭ militantojn, laŭ siaj interesoj. Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) provizas municiojn kaj droneojn al la RSF, dum Irano kaj Egiptio armas la sudanan armeon. Dum tiu tempo, Rusio flatas ambaŭ partojn kaj deplojas dungosoldatojn por sekurigi la orminejojn de la lando.
Ankaŭ Sauda Arabio, Turkio kaj Kataro interluktas por starigi sian influon.
« Ĉiu el tiuj intervenantoj havas precizajn celojn, interalie la sekurecon de nutraĵaj provizoj kaj akiro de oro », asertas "The Economist".
Krom la ebla fluado de rifuĝintoj al Eŭropo, Sudano disponas pri ĉirkaŭ 800 kilometroj da marbordoj ĉe la Ruĝa maro. Ĝia implodo do minacas la Suezan kanalon, kiu estas ŝlosa vojo de la monda komerco. Tio povus fari de la enladamilito en Sudano « mortigan kaoson » trans la solaj landlimoj de la lando.
Tiu nova leĝo intervenas tri jarojn post la reveno de la talibanoj ĉe la potenco.
Leĝo estis promulgita en Afganio por « promocii la virton kaj antaŭgardi pri la malvirto » inter la loĝantoj, konforme kun la ŝaria (islama leĝo), anoncis ĵaŭdon la 22an de aŭgusto la talibana ministrejo pri Justico. Ĝi stipulas interalie, ke « la virinoj tute kovru siajn korpojn ĉeeste de viroj, kiuj ne apartenas al iliaj familioj », same por iliaj vizaĝoj pro « timo de tentado », kio implicas la surhavon de masko sur la buŝo. La virinoj aliparte ne aŭdigu siajn voĉojn publike (kanzonoj, poezioj), laŭ tiu leĝo, kiu intervenas tri jarojn post la reveno de la talibanoj ĉe la potenco.
Malpermesoj estas ordonitaj ankaŭ al la kondukistoj de veturiloj: nek muziko, nek drogo, nek transporto de nevualitaj virinoj, nek virinoj ĉeeste de viroj, kiuj ne apartenas al la sama familio, aŭ virinoj sen maramo (viro de ilia familio). Aliaj malpermesoj sekvas: adulto, samseksemo, monludoj, besto-bataloj, kreado aŭ rigardo de bildoj pri vivantuloj sur komputilo aŭ poŝtelefono, foresto de barbo aŭ tro mallonga barbo por la viroj, aranĝo de hararo « nekonforma al la ŝario ».
La leĝo malpermesas al la amaskomunikiloj publikigi « enhavon malamikan al la ŝaria »
Koncerne la mediatojn, la leĝo stipulas, ke ili ne publikigu « enhavon malamikan al la ŝario kaj la religio », kiu « humiligas la islamanojn, aŭ kiu montras vivantulojn ». La teksto ordonas gradajn punojn riskitajn de tiuj, kiuj ne respektos la leĝon: parola averto, minacoj, monpuno, aresto de unu horo ĝis tri tagoj, aŭ alia puno postulita de la "Ministrejo pri Promocio de la virto kaj Antaŭgardo kontraŭ malvirto". Okaze de ripeto, la justico estos petita.
La leĝo de 35 artikoloj publikigita en la afgana Oficiala gazeto la 31an de julio mencias malpermesojn ĝenerale jam konatajn en la Islama Emirato, sed ĝia promulgo povus plifortigi la kontrolon, jam striktan, de la loĝantaro.
La ministrejo anoncis merkredon en sia retejo, ke la leĝo jam estis antaŭaprobita de la alta ĉefo de la talibanoj, la emiro Hibatullah Aĥundzada, kiu regas en Afganio per dekretoj de sia provinco Kandaharo.
Dum pli ol 20 familioj estis elpelitaj de la vilaĝo Khirbeit Zanuto en 2023 fare de israelaj kolonianoj, plejparte el la palestinaj familioj revenis en sian vilaĝon de okupaciata Cisjordanio. En tiu areo sude de Masser Yatta, la Palestinanoj memorfestis tiun venkon, sed al tio miksiĝas duonrideto, konstatante la damaĝojn kontraŭ iliaj loĝejoj. Kaj ĉefe palpeblan streĉon ligitan al timo pri reveno de kolonianoj aŭ de la armeo, kiuj povus denove elpeli ilin.
Kondukitaj de iliaj paŝtistoj, kvar gregoj de kaprinoj kaj ŝafoj trapasas la vojon kaj direktiĝas al tio, kio restas de la vilaĝo Zanuto.
Hassan BaTal, loĝanto 43-jara revenis frumatene. Liaj okuloj estas larmkovritaj, li ĵus brakumis olivarbon kaj fingromontras kelkajn malnovajn ŝtonojn malantaŭ li: « Tio ĉi estas mia domo. Hodiaŭ estas ĝoja tago kaj celebrado post malfacila vojo. Brave al ni ĉiuj, revenintaj ĉi tien, kaj dank’al Dio. Ĉiuj familioj, ĉiuj, kiuj loĝis ĉi tie revenos, timo de la kolonianoj ne gravas. En Zanuto, en Daharijeh, Hebrono, eĉ en Israelo, la timo estos la sama », atestas Hassan.
Li ne revenis de antaŭ dek monatoj. Li vivis en Daharijeh sur tero, kiun li luprenis. Sed post la ĝojo, jen kontrasto kaj ekkonscio pri la damaĝoj.
Dum la inspektado de la lokoj, la malgranda lernejo – financita de Eŭropa Unio – estis bruligita de la kolonianoj, kaj plu restas de ĝi rompitaĵoj post la pasado de la buldozoj.
Estas ankaŭ damaĝoj pli-malpli gravaj kontraŭ terparceloj de unuj aŭ de aliaj. « Tie, la olivarboj estis miaj. Antaŭ dek tagoj, la kolonianoj venis kaj tranĉis 45 arbojn. Tie estis la melongenoj, nenio plu restas », bedaŭras Mustafa Al-Tell.
La viro ir-revene paŝas inter liaj malradikigitaj olivarboj, sekaj kaj nete tranĉitaj. Tio estis « mia malgranda farmbieno », li rakontas. : « Kial la kolonianoj ankaŭ ŝtelis miajn olivojn ? Ĉu tio ne estas maldeca ? Ĉi tien mi kondukis miajn gefilojn, mian edzinon, ni venis tien por labori. Ĝi estas mia tero, la pupilo de miaj okuloj », li bedaŭras.
Sed li certigas, li laboros ĝis restarigo de sia domo.