Unu el la palestinaj reĝisoroj de la filmo « No Other Land » Oskaro 2025 de la plej kvalitaj filmdokumentoj, Hamdan Ballal, estis « vundita kaj sangokovrita » lundon post la atako de « grupo de kolonianoj » kontraŭ lia domo sude de okupaciata Cisjordanio, raportas Yuval Abraham, alia reĝisoro de la filmo. Hamdan Ballal, estis forkondukita fare de israelaj soldatoj – Tsahal ne ankoraŭ konfirmis.
Ĉu tio estas reprezalioj post la filmdokumento pri la koloniado en Cisjordanio ? La Palestina Hamdan Ballal, kunreĝisoro de « No Other Land », kiu ricevis ĉi-jare la Oskar-premion, estis arestita lundon 24an de marto fare de la israela armeo en okupaciata Cisjordanio, laŭ Yuval Abraham, unu el ambaŭ israelaj reĝisoroj de la filmo.
« Grupo de kolonianoj atakis la domon de Hamdan Ballal (...), dum li estis vundita kaj sangokovrita, soldatoj eniris en la ambulancon, kiun ili vokis kaj arestis lin », rakontas Yuval Abraham en sia X-konto.
La faktoj okazis en Susija, sude de Cisjordanio, okupaciata de Israelo de post 1967, laŭ la Center for Jewish Nonviolence, NeRegistara Organizaĵo, kiu kontraŭas la israelan okupacion. Ties membroj estis surloke kaj asertas, ke ili filmis la eventojn.
Pridemandita de la franca novaĵagentejo AFP, la isralea armeo kontrolos tiujn informojn.
Filmo engaĝita en « milita zono »
Filmita en Masafer Yatta, vilaĝo proksime de Susija, « No Other Land » rakontas la historion de juna Palestinano, kiu luktas kontraŭ tio, kion UN kvalifikas trudita delokigo.
Masafer Yatta, de kie originas unu el ambaŭ palestinaj kunreĝisoroj, estis deklarita kiel milita zono fare de Israelo. Post longa juĝa batalo, la Ĉefkortumo pravigis en 2022 la israelan armeon per decido, kiu ebligis la elpeladon de loĝantoj de ok vilaĝoj instalitaj tie, kie la armeo deziras starigi pafkampon.
La koloniado de Cisjordanio fare de Israelo estas regule denuncita de Unuiĝintaj Nacioj kiel kontraŭleĝa laŭ la internacia juro.
Hamdan Ballal estis liberigita mardon de la israela polico.
La rusaj aŭtoritatoj submetas ukrainajn militprizonulojn kaj civilajn kaptitojn al torturaĵoj, daŭraj sekretaj detenoj, truditaj malaperigoj kaj nehumanaj traktadoj, kiuj ekvivalentas al militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, denuncas Internacia Amnestio en nova raporto.
La dokumento, bazita sur 104 intervjuoj kondukitaj en Ukrainio inter januaro kaj novembro 2024 malkaŝas, ke la ukrainaj militkaptitoj kaj civiluloj malliberigitaj de Rusio de februaro 2022 estas intence izolitaj, sen kontaktoj kun la ekstera mondo, ofte de antaŭ jaroj.
Plejparte de la malliberuloj estas sekrete detenitaj, kaj iliaj familioj ne ricevas informojn koncerne ilian sorton. Samtempe, la rusiaj aŭtoritatoj rifuzas al la internaciaj organizaĵoj, aliron al tiuj prizonuloj, « kadre de intenca politiko celante ne submeti ilin al la protekto de la internacia juro. La daŭra kaj sekreta deteno verŝajne konsistigas nehumanan traktadon », denuncas la NeRegistara Organizaĵo.
Dekoj da miloj da Ukrainanoj krome estas konsiderataj kiel « malaperintoj en specialaj cirkonstancoj » fare de la ukrainaj aŭtoritatoj.
Multegaj el ili sendube troviĝas en karceroj, aliaj verŝajne estis mortigitaj. En kelkaj kazoj, Rusio agnoskis la kaptitecon de militprizonuloj, sciigante la Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco (IKRK), kiel postulas la internacia juro.
Tamen, « Rusio probable ne informis la IKRK pri la situacio de centoj eĉ miloj da aliaj militkaptitoj », substrekas Internacia Amnestio.
La NRO alvokas Rusion, ke ĝi metu finon al tiuj praktikoj, provizi informojn pri la sorto de la prizonuloj, permesi humanitaran aliron, garantii taŭgajn medicinajn flegadojn kaj liberigi la civilulojn detenitajn kontraŭleĝe. Internacia Amnestio petas ankaŭ liberigon de civiluloj kontraŭleĝe detenitaj kaj repatriigon de malliberuloj grave malsanaj aŭ vunditaj.
Bildo: Ĵauad Ghazal observas de fore siajn kampojn de olivarboj detruitaj de la israelaj kolonianoj.
En okupaciata Cisjordanio, la israela armeo daŭrigas la operacon lanĉitan du jarojn post la subskribo de la batalhaltigo en Gazao, kiu puŝis 40 000 homojn forlasi sian hejmon. Akompanas tion ankaŭ kreskigo de la atakoj de israelaj kolonianoj en la palestina teritorio.
Ĵauad Ghazal loĝas en Sebastia, antikva urbo ĉe flanko de monteto, kaŝita inter la olivarboj. Tiuj kampoj ne estas atingeblaj, nur povas esti rigarditaj de fore.
« Antaŭ kelkaj semajnoj, aŭto plena de kolonianoj proksimiĝis. Mi, kiel maljunulo en sia kampo, estis sola. Ili insultis min. ili diris al mi, ke tiuj teroj estas israelaj », li rakontas.
Li aldonas : « Poste ili frapis min ĉe la vizaĝo. Mi falis alteren kaj ili piedbatis min. Ili estis armitaj. Ili diris, ke ili revenos mortigi min se mi reiros, kaj ke ili prigardas min de la kolonio tie for. Nun, mi iras sur miaj teroj diskrete, kiel ŝtelisto. »
Tiuj perfortoj ne estas novaj. La patro de Ĵauad estis mortigita fare de kolonianoj, ĉe lia vido, antaŭ 20 jaroj. Sed post la 7a de oktobro 2023 kaj la atako de la Hamaso ĉio ŝanĝiĝis, opinias Ĵauad. La armeo kaj la kolonianoj senkaŝe antaŭiras kune, asertas la urbestro de Sebastia, Mohammad Azim:
« Vidu tion, tio estas ordono de la ĉefo de la armeo en la zono. Li diras al ni, ke li kaptos terojn, kiuj apartenas al la vilaĝo, por krei inter la ĉirkaŭaj kolonioj vojon, kiun nur la israelaj kolonianoj rajtos uzadi.»
Antaŭ la 7a de oktobro, ni provus manifestacii. Hodiaŭ, ni tro timas esti mortigitaj.
Sudano, kiu suferas detruan militon de aprilo 2023, estas plenrekte tuŝita de la decido de Usono interrompi la helpon al disvolviĝo donacitan al la plej malriĉaj landoj. La trumpa administracio intencas meti finon al la buĝeto de la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID), kion ĝi interrompas ekde nun dum daŭro de 90 tagoj. Tio estas kritika interrompo por tiu lando.
La efiko de la ĵusa usona decido interrompi la helpojn humanitarajn kaj favore al disvolviĝo dediĉitajn al la plej malriĉaj landoj jam spertiĝas en Sudano.
Multaj NeRegistaraj Organizaĵoj esprimis sian opozicion fronte al la usona decido. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, tridek milionoj da personoj, nome pli ol duono el la sudana loĝantaro, suferas malsaton kaj bezonas urĝan helpon.
La ekzemplo de la « komunumaj kuirejoj »
La sektoro de la « komunumaj kuirejoj », lanĉitaj de volontuloj inter la loĝantoj, komence de la milito en 2023, estas signifa ekzemplo de tiu grava efiko. Tiuj kuirejoj estis origine bazitaj sur la donacoj de la surloka socio kaj de la diasporo. Pli poste, ili komencis ricevi helpojn de la internaciaj agentejoj, kiuj penas atingi la konfliktajn areojn. Ilia celo estis helpi la militajn delokitojn kaj tiujn, kiuj estas en ekstrema malfacilo pluvivi.
Tiuj « komunumaj kuirejoj » suferas hodiaŭ malfacilaĵojn, kiuj laŭ la volontuloj implicas fermadon de mil el tiuj lokoj. Du milionoj da personoj, kiuj profitis tiujn helpojn ne plu havas aliron al ĝi, kaj do troviĝas en absoluta nutraĵa urĝeco.
Kreditaĉetoj
Laŭ kelkaj taksadoj, la usonaj helpoj financis inter 70% kaj 80% el la necesa sumo por funkciigi tiujn kuirejojn, sed hodiaŭ la kutimaj kanaloj por ricevi la monon ne plu disponeblas. Nun, kelkaj volontuloj aĉetas kredite al la fiŝkaptistoj kaj al la produktantoj por povi minimume funkciigi siajn kuirejojn. Ili eĉ ne havas la garantion povi iam repagi la pruntitan monon.
Dum ege streĉita interparolo inter la prezidentoj usona kaj ukrainia en la Blanka Domo, kie ĉeestis kameraoj el la tuta londo, Donald Trump minacis « forlasi » Ukrainion fronte al Rusio, se Volodimir Zelenskij ne montras pli bonan volon por labori favore al tuja paco.
Post la perforta frontalfronto inter Donald Trump kaj Volodimir Zelenskij, vendredon 28an de februaro en la Blanka Domo, Oleksandra Matvijĉuk, advokatino kaj ukrainia aktivulino ricevinte la Nobelpremion pri Paco en 2022 opinias, ke Putin « estas la sola profitanto » de tiu spektakla diplomatia evento.
« Ni spektis historian eventon. La historio juĝos », opinias la gvidantino de la Centro por civilaj liberecoj. Ridinde estas, ke la sola hieraŭa profitanto, estas Putin. « Ankaŭ lia alianco kun Irano, Norda Koreio, Ĉinio », ŝi aldonas.
Tamen, Oleksandra Matvijĉuk ne sentas sin sole. « Mi scias, ke en Usono, multaj homoj subtenas Ukrainion. Ni batalas por valoroj. Ni batalas por libereco. Tio estas multe pli grava ol la diversaj ercoj. » La disputo inter ambaŭ viroj, malofte vidita je tia nivelo, bruske metis finon al iliaj interparoloj.
La gazetkonferenco kaj la planita subskribo por oficialigi interkonsenton koncerne aliron al la ercaj resursoj de Ukrainio inter ambaŭ landoj estis nuligitaj.
« Ni volas daŭran pacon en kio ni certas, ke tuj poste Rusio ne atakos denove. Estas normale, ke ni parolu pri la sekuraj demandoj. Ni bezonas garantiojn. »
La subteno de multaj eŭropaj ĉefurboj al Volodimir Zelenskij tuj esprimiĝis. Sed la ukraina prezidento deklaris en "Fox News", ke sen la usona helpo, repuŝi Rusion malfacilos por Ukrainio. La brita Ĉefministro Keir Starmer invitis dekkvin eŭropajn estrojn al pintkunveno dimanĉon.
« Eŭropo devus havi rolon pli anticipan », pledis Oleksandra Matvijĉuk.
Ŝiri Bibas kaj ties du filoj, Ariel 4-jaraĝa kaj Kfir 10-jaraĝa, forkaptitaj la 7an de oktobro 2023, mortis en mallibereco en Gazao. Ambaŭ infanoj estis murditaj de siaj kaptintoj.
Ilaj korpoj estis redonitaj dum aparte makabra enscenigo, « kruela kaj abomeninda » laŭ Unuiĝintaj Nacioj, kaj kiu fakte esprimas la faŝismajn metodojn de la Hamaso.
Plie, la israelaj aŭtoritatoj ŝajne pruvis, ke la korpo prezentita kiel tiu de Ŝiri Bibas ne estas lia. Tio aldoniĝus al la hororo kaj la graveco de la sinteno de la Hamaso.
La Forumo de la familioj de ostaĝoj, kolektivo de familioj de ostaĝoj, ankaŭ citas la nomon de kvara mortinta ostaĝo, kies korpo estis redonita, tiu de Oded Lifshitz, ĵurnalisto kaj pacaktivulo, kiu helpis al la kreado de la Kibuco Nir Oz kaj dediĉis sian vivon helpi la homojn kaj transporti malsanajn Gazaanojn al la israelaj hospitaloj.
Tiu Forumo, kiu de multaj monatoj luktas kontraŭ la blokadoj kaj malfruiĝoj, inter kiuj tiuj de la israela registaro, alvokas al efektivigo de la interkonsento por rekonduki ĉiujn ostaĝojn restantajn en Gazao, aldonante : « Tio ne plu povas daŭri. Eĉ plian tagon. La dua etapo de la interkonsento realiĝu TUJ. Tempo ne plu ekzistas por perdi. »
Ĉiuj ostaĝoj estu liberigitaj tuj, tio devintus okazi de antaŭ longa tempo. La registaro de Netanjahu, kiu sin deklaras favora al la respekto de la batalhaltigo, devus agadi por ĝenerala akordo kaj reveno de la ostaĝoj prefere al aprobo kaj preparo de la efektivigo de la planoj pri etna elpurigo de Trump.
La milito haltu, tiel ke la infanoj palestinaj kaj israelaj ne plu mortu, ne plu estu vunditaj aŭ orfigitaj, kaj ke la tre gravaj sekvaĵoj estu zorgitaj de ampleksega humanitara helpo.
NOW: Protestors in Jerusalem are calling "we won't kill and be killed in service of Zi0nism" holding a sign reading: "Starvation is a war crime." The demonstrators are demending a completion of the deal and permanent ceasefire and end to the 0ccupation. pic.twitter.com/B0v8G79SVf
Kuniĝu kun ni, judaj kaj palestinaj civitanoj, por haltigi la abomenan planon de Trump kaj Netanjahu ebligante la kontrolon de Gazao fare de Usono, kaj la truditan translokigon de la palestinanoj el Gaza-sektoro.
La trudita translokigo de 2 milionoj da Palestinanoj ne okazos. Ĉiuj, kiuj rekomendas tion kondamnas ĉiujn en Israelo-Palestino vivi en senfina milito kaj ĉagreno. Ebla vojo ekzistas en la intereso de ĉiuj, Israelanoj kaj Palestinanoj. Tio nomiĝas paco.
Hodiaŭ Netanjahu ĝojas. Smotrich festenas. Ben-Gvir rapidas jubilee al la registaro. Jen la vera sukceso de la deklaro de Trump pri la trudita translokigo kaj la usona ekkontrolo de Gaza-sektoro. Por nia ekstremdekstra registaro, la revo fariĝas realo anstataŭ pluigi la duan etapon de la interkonsento pri batalhaltigo kaj liberigo de ĉiuj ostaĝoj. Ili havas pretekston por relanĉi la militon, eĉ pli detruadi Gazaon, eviti la kulpigon de tiu terura katastrofo kaj konservi la potencon. Same, ili ankaŭ anoncas formalan anekson de Cisjordanio, kies nura rezulto estos kreskigo de la nombro de funebraj familioj. Pro tio, ili ĝojas pri la jam verŝita sango kaj ankaŭ verŝota. Ni ne falu en ilian kaptilon. Ni ne lasu ilin kunporti nin al alia katastrofo, plenumi aliajn militkrimojn kaj transformi nin en militemulojn kiel ili.
Alia vojo ekzistas. Kaj male al la Kahanisma vizio pri translokigo kaj etna elpurigo, ĝi estas ebla, reala kaj bona por ni ĉiuj. Tiu vojo nomiĝas israela-palestina paco. Kelkaj ne deziras tion. Kelkaj opinias, ke ili povas detruadi tutan popolon, puŝi ilin al la maro, kaj malaperigi ĝin. Tio ne okazos. Du popoloj loĝas sur tiu tero, kaj ambaŭ nomas ĝin sia patrio. Tio ĉiam ekzistis kaj plu ekzistos. Inter ambaŭ popoloj, ekzistas ekstremistoj, kiuj deziras pli da mortintoj kaj detruadon por konservi sian potencon – sed la plimulto komprenas, ke ni ĉiuj estas ĉi tien por restadi, kaj ke paco povas esti nur bonŝanco. Estas tempo fari de tiu alternativo realon kaj nin savi el estonto de senfina milito.
Tio eblas. Ni havas partnerojn por la paco. Ekzistas palestinaj partneroj, kaj ekzistas israelaj partneroj. Anstataŭ lasi nian militeman registaron transformi nin en socion mesiisman kaj malaman, ni luktu por la paco. En la venontaj tagoj kaj semajnoj, ni estos surterene, en la tuta lando, por postuli tion, kio estas bona por ni ĉiuj : daŭrigo de la interkonsento pri batalhaltigo, fino de la okupacio kaj vere justa paco, kio donos sendependecon al ambaŭ popoloj. Tio estas la tasko de ĉiu el ni.
Estas infanoj en Gazao. Estas infanoj en Israelo. Estas infanoj en Cisjordanio. Ĉiuj ĉi infanoj kreskos ĉi tie, sur tiu tero, kiu estas hejmo por ĉiuj. Hieraŭ, Trump kaj Netanjahu promesas estonton, en kio ĉiuj interbatalos, mortigos kaj mortos kontraŭ siaj interesoj pro la decidoj adoptitaj de tiuj politikuloj. Ni promesu la vivon.
Subskribu kaj dividu tiun peticion : kuniĝu kun ni por kontraŭbatali tiun katastrofan planon kaj aŭdigi niajn voĉojn.
Alex Wong / Getty Images North America / Getty Images via AFP
10/02/2025
La viro, origine de miloj da fotoj da torturitaj korpoj en la detencentroj de Sirio, kromnomita « Caesar », malkaŝis ĵaŭdon unuafoje sian identecon dum intervjuo ĉe la katara televidkanalo Al Jazeera, du monatojn post la falo de la prezidento Baŝar el-Asad.
« Mi estas la ĉefadjudanto Farid el-Madhan, ĉefo de la buroo de la juĝaj pruvoj ĉe la milita polico de Damasko, lulilo de la siria revolucio », deklaris la viro, surhavante grizantan barbon, malhelan kostumon kaj blankan ĉemizon.
« Mi laboris en Damasko ene de la milita polico kaj loĝis en al-Tal, en la ĉirkaŭurbo », li aldonis.
Li substrekis, ke post la komenco de la ribelo en Sirio en 2011, lia misio konsistis « foti la korpojn de la mortintoj malliberigitaj, maljunuloj, virinoj kaj infanoj arestitaj ĉe la kontrolpostenoj en Damasko, aŭ dum manifestacioj alvokantaj al libereco kaj digneco ».
« Ili estis arestitaj, torturitaj, ekzekutitaj el sistema kaj sangoplena maniere, antaŭ ol iliaj korpoj estos translokitaj al militaj kadavrejoj por esti fotitaj, poste enterigitaj en komunaj amastombejoj », li aldonis.
En 2014, li eks-armeaniĝis, kunportante pli ol 50 000 terurigajn fotojn, post la perforta represio kontraŭ la pordemokrataj manifestacioj fare de la reĝimo de Baŝar el-Asad.
« Tio estis ekzista elekto : aŭ mi restis kun tiu murda reĝimo, kaj fariĝis komplico, aŭ mi forlasis ĝin, prenante sur min la konsekvencojn de mia decido, nome postĉasadon, persekutojn kaj morto-minacojn », li eksplikis. Li eksplikis, ke li malfruigis sian foriron por kolekti « la plej vasteblan nombron da fotoj, kiuj dokumentas kaj kulpigas la servojn de la siria reĝimo pro krimoj kontraŭ la homaro ».
Li ankaŭ aldonis, ke li kaŝe pasigis fotojn en poŝmemoriloj metitaj en ŝtrumpetojn aŭ nutraĵon, trapasante kontrolejojn tenitajn fare de la registaraj fortoj aŭ fare de opoziciaj frakcioj, meze de milito.
Hodiaŭ instalita en Francio li rakontas, ke li antaŭe fuĝis tra Jordanio, poste Kataro.
Sirio: « Oni flosas inter vivo kaj morto, torturo estas ja tio »: dum proceso de siriaj altranguloj en Parizo, edifaj atestoj pri la karceroj de la reĝimo
Okaze de la 80a datreveno de la malkovro de la koncentrejo fare de la Ruĝa Armeo, la 27an de januaro 1945, Memorigaĵo de la Ŝoaho proponas relegadon de la albumo de Aŭŝvico. Tiuj fotoj, fotitaj de la nazioj por atesti pri ilia « bona laboro », malkaŝas ankaŭ indicojn koncerne la vivon kaj la rezistadon de la viktimoj ene de la koncentrejo.
Ĝenerale, ni malfacile scipovas legi la bildojn. Tion ĉiaokaze asertas Tal Bruttmann, historiisto kaj komisaro de la ekspozicio « Kiel la nazioj fotis la krimojn: Aŭŝvico 1944 », malkovrinda ĉe la Memorigaĵo de la Ŝoaho ekde la 23a de januaro 2025. Li eksplikas :
En niaj socioj, oni opinias, ke sufiĉas montri bildon, por ke ĉiuj komprenu. Tio estas tute falsa. Bildo kelkfoje konsistas el miriadoj da informoj, kiujn oni ne povas mastri rigardante ĝin nur kelkajn sekundojn.
La historiisto laboris kvin jarojn pri la analizo de la « albumo de Aŭŝvico », korpuso da fotoj fotitaj de la SS (Schutzstaffel) en 1944 en administracelo. Malkovritaj en 1945 dum la liberigo de la koncentrejo fare de juda deportitino, « tiu albumo, komanditita de Rudolf Höss, respondeculo de la koncentrejo Aŭŝvico, utilis por dokumenti la deportadon de la hungaraj judoj.»
« Temas pri la plej vasta operaco iam organizita kadre de la Ŝoaho. La tuta intenco de tiuj bildoj estas montri la supozitan kapablecon de la naziaj altranguloj al lia hierarkio », detaligas Tal Bruttmann.
La enscenigo estas do postulata, celante ekzemple forgumi la neceson uzadi devigon dum la operacoj, kiuj sekvas la alvenon de la vagonaro. Kelkaj elementoj videblaj en la bildoj estas tamen signifaj kondiĉe, ke oni « sciipovu » rigardi transe de tio, kion la nazioj deziris montri.
Relegado de la albumo de Aŭŝvico
La bildoj entenitaj en tiu korpuso figuras inter la plej emblemaj de la Ŝoaho kaj estas konataj ekde la komenciĝo de la 1950aj jaroj. Sed tiu ekspozicio proponas novan legadon de la albumo, instigante la vizitantojn ekvidi en la eksponitaj bildoj tion, kion la naziaj deziris kaŝi.
« Kiam oni rigardas iun bildon, oni ofte estas kaptitaj de la ago, kiu disvolviĝas ĉe la unua plano. Ĉiuj aliaj informoj, kiuj figuras ĉe la dua plano de la bildo estas do neglektataj. Sed se oni atentas, oni ekvidas riĉan trezoron da informoj. »
Se fotilo ne povas kapti la bruojn kaj la odorojn, la bildoj de la viktimoj rivelas indicojn pri la realo de la koncentrejoj. « La bildoj informas nin pri la aŭd- kaj flarkapablo. Kiam centoj aŭ miloj da personoj ĉeestas sur bildo, estas bruoj, paroloj, flustroj, ploroj, krioj. Homoj surhavas naztukojn sur la nazo, kio nutras la atestojn de la viktimoj, de homoj, kiuj loĝis en la ĉirkaŭajoj kaj eĉ de SS, laŭ kiuj la lokoj laŭlitere stinkis la morton. »
Pruvoj pri la rezistado de la viktimoj
Kelkaj prezentitaj bildoj rivelas ankaŭ formojn de rezistado fare de virinoj, viroj kaj eĉ infanoj ĉeestantaj en la koncentrejo. « Virinoj kaj infanoj montris sian langon. Eble tiu defia gesto ŝajnas ridinda, sed tio estas la sola rimedo, kiun ili havis por defii la armitan fotiston SS , kaj provi « fuŝi la bildon », detaligas la historiisto.
Ĉe la viroj, la malfido estas observebla alimaniere. « La korpa lingvo malsimilas tiun de la virinoj. Oni povas observi ludon kun la rigardo, teniĝojn, neordinaran sintenon, listigas Tal Bruttmann. Sur bildo, oni povas vidi ankaŭ viron, kiu videble antaŭe armeaniĝis, ĉar li estas ekipita sammaniere, kiel li prepariĝus al milito, dum aliuloj estas tute konfuzitaj. Ĉiu reagas laŭ sia propra maniero. »
80 jarojn post la malkovro de la koncentrejo, la albumo eksponita atestas pri la funkciado de Aŭŝvico-Birkenau je ĝia kulmino. Ironio de la sorto, ĝi utilos kiel pruvo dum la procesoj de kelkaj el la respondeculoj de la projekto pri ekstermo de la Judoj de Eŭropo dum la Dua Mondmilito.
« Kiel la nazioj fotis siajn krimojn: Aŭŝvico 1944 »: tiu ekspozicio estas malkovrinda senpage ekde la 23a de januaro 2025 ĉe la Memorigaĵo de la Ŝoaho, en Parizo.
Antaŭ 10 jaroj okazis la mortigado de Charlie Hebdo, de la HyperCacher, kaj Montrouge : Ni pensu pri la viktimoj de la atencoj. La RAAR alvokas al kolektiĝo kontraŭ maltoleremo, antisemitismo kaj ĉiuj rasismoj ĵaŭdon la 9an de januaro je la 18a horo antaŭ la HyperCacher, 23 Avenuo de la Pordo de Vincennes.
Antaŭ 10 jaroj, okazis la mortigado de Charlie Hebdo, de la HyperCacher, kaj Montrouge : niaj pensoj direktiĝas al la viktimoj de tiuj ĝihadistaj kaj antisemitaj atencoj, plenumitaj de islamaj teroristoj aliĝintaj al Al-Kaida, tri jarojn post la murdoj de judaj infanoj fare de Merah en Tuluzo.
Ni estis milionoj, kiuj kriis sian protestadon fronte al tiuj mortigadoj kaj nian solidarecon al tiuj viktimoj, forpuŝante samtempe la stigmatizadon de la islamanoj, kiujn ekstremdekstro submetis al publika kulpo.
La graveco de la mortigado de Charlie kelkfoje eklipsis la fakton, ke kvar personoj estis mortigitaj en magazeno de Kaŝeraj nutraĵoj, ĉar judaj.
Ĉiuj rasismoj plu frapas. La ekstremdekstroj kreskas ĉie en la mondo.
La memoro de la eventoj de januaro 2015 estu konservita. Ili estas parto de tiuj, kiuj instigis la kreadon de nia movado, la RAAR (Reto de Agadoj kontraŭ Antisemistismo kaj ĉiuj rasismoj).
Ni alarmas pri la kreskado de antisemitaj agoj kaj diroj de post la 7a de oktobro 2023, kiu povus konsistigi humteron por apero de novaj antisemitaj atencoj.
Okaze de tiu datreveno, la RAAR alvokas al kolektiĝo por lukti kontraŭ netoleremo, antisemitismo kaj ĉiuj rasismoj kaj partopreni al memormomento en Parizo ĵaŭdon la 9an de januaro je la 18a horo antaŭ la Hypercacher, 23 Avenuo de la Pordo de Vincennes (Metroo : linio 1, metrostacio St-Mandé). Ni deponos tien garbon memore al ĉiuj viktimoj de januaro 2015.