Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 novembre 2019 6 09 /11 /novembre /2019 17:16
Bildo: Judaj malliberuloj paŝas sur la stratoj de Baden-Baden - Jad Vaŝem - Fotoj Arkivoj.

09/11/2019

La origino

De post la alveno de Adolf Hitler ĉe la potenco en 1933, la Judoj suferas antisemitisman politikon, kio kondukas ekzemple al ilia ekskludo de la publika administracio. En 1935, la nazia kanceliero adoptigas du leĝojn, kiuj ebligas protektadon de la germana sango kaj germana honoro. Krome, tio starigas juran kadron, kiu ebligos la sisteman persekuton de la Judoj en Germanio. Tiuj leĝoj estas konataj sub la nomo «leĝoj de Nurenbergo», kaj starigas la  bazojn de la estontaj antisemitismaj aranĝoj, estigante juran diferencon inter la civitanoj el germana sango kaj la Judoj. Dum tiuj ĉi Judoj estas senigitaj de la germana civitaneco, la edziĝoj kaj la seksaj rilatoj inter la Judoj kaj la personoj el germana sango estas malpermesataj.         

 

La disvolviĝo de la Kristala nokto 

La Kristala nokto estis prezentita de la nazia partio, kiel reago al la murdo de Ernst Von Rath, tria sekretario de la germana ambasadejo en Parizo. Li estis murdita de juna pola judo 17-jara, kiu ĵus eksciis, ke liaj gepatroj apartenis al la miloj da judoj forpelitaj de la germana teritorio.

Post tiu evento, kiu estis utiligita kiel preteksto, la Sturmsekcio (SA), la Gestapo kaj la hitlera junularo atakas la sinagogojn, detruadas la personajn havaĵojn kaj rompas la vitrojn de la judaj magazenoj. Tiuj rompitaj vitroj estas je la origino de la nomo «Kristala nokto». Sed tiuj perfortoj celas ne nur la havaĵojn: dum la taĉmentoj de la Waffen-SS, organizaĵo, kiu enkalkulas milionon da membroj, murdas judajn moŝtulojn, la Gestapo organizas arestadon de miloj da Judoj.

La hitlera junularo estas plejparte civilvestitaj por ŝajnigi perfortan kaj spontanan popolan ribelon, kies celo estus la loĝantoj de juda konfesio. La perfortoj disvolviĝas en Germanio kaj Aŭstrio. La urboj Berlino kaj Vieno estas la plej tuŝataj de la perforto, ĉar tie vivas la plej multnombraj judaj komunumoj.      

 

La konsekvencoj de la Kristala nokto 

Dum tiu giganta pogromo, ĉirkaŭ 100 Judoj estis murditaj dum la nokto de la 9a ĝis la 10a de novembro 1938, kaj 25 000 Judoj senditaj al koncentrejoj. Laŭ atestoj, 267 sinagogoj kaj 7 500 komercejoj estis incendiitaj aŭ detruitaj de la nazioj.    

Fronte al tiu perforto, kiu mortigas kaj ŝokegas, al la malsekureco, kiu instaliĝas, la ruiniĝo al kio ĝi kondukas por multaj komercistoj, centoj da Judoj sinmortigas kaj miloj da ili forlasas la germanan teritorion. Tamen, multegaj landoj rifuzas akcepti ilin.     

Historie, la Kristala nokto estas multe pli ol pogromo: ĝi markas novan intensigon de la antisemitisma furiozeco de la nazia reĝimo, dum novaj leĝoj estas promulgitaj, senigante la judojn de iliaj vivteniĝoj, ekskludante ilin de ĉia socia vivo aŭ malpermesante ilin aliri preskaŭ ĉiujn liberalajn profesiojn. Tiuj leĝoj celis izoli kaj instigi ilin forlasi Germanion, antaŭaĵo al la fina solvo, kaj al la morto-koncentrejoj. La Kristala nokto anoncas do la premisojn de la Holokaŭsto.

https://sos-racisme.org/retour-sur-la-nuit-de-cristal-dans-la-nuit-du-9-au-10-novembre-1938/

https://www.youtube.com/watch?v=_q_8sLOxJHM

neniammilitointerni - dans Historio
1 mai 2019 3 01 /05 /mai /2019 13:17

01/05/2019

Bildo: fotoj de la anarkiismaj martiroj de Haymarket Square de Ĉikago,

La 4an de majo 1886, bombo estas lanĉita kontraŭ la polico, marĝene de laborista mitingo, en Ĉikago. Ok anarkiismaj aktivuloj estas mortokondamnitaj.

Omaĝe al tiu evento, la 1-a de majo fariĝas tago de internacia mobilizado de la laboristoj. 

En 1886, la laboristoj de Ĉikago postulas ok-horan labortagon, kaj organizas ĝeneralan strikon. La tiamaj informoj priskribas fortan mobilizadon.

Fine de la kolektiĝo, la polico atakas la homamason, kiu disiĝas. Tio okazigas mortinton kaj dekon da vunditoj. La anarkiisma aktivulo August Spies alvokas al kolektiĝo kontraŭ la policaj perfortoj tri tagojn poste, la 4an de majo, en Haymarket Square.

La 4an de majo, la oratoroj (inter kiuj August Spies) sin sekvas ĉe la podio.   

La kolektiĝo estas trankvila kaj disvolviĝas senprobleme. La urbestro de Ĉikago ĉeestas. Sed je la 22a horo, ĉe la momento, kiam plu restas kelkaj centoj da manifestaciantoj, la polico atakas denove. Tri bomboj estas lanĉitaj al la policistoj. Pafado sekvas.

Sume, ok policistoj estas mortigitaj aŭ mortas rapide pro siaj vundoj, dum sesdek aliaj estas vunditaj. Kvar mortintoj ĉe la laboristoj kaj ĉirkaŭ kvindeko da vunditoj (plejparte el ili ne manifestis sin por esti flegitaj).

La ĉaspersekuto estas lanĉita, kaj sep anarkiismaj aktivuloj estas rapide arestitaj: August Spies, George Engel, Adolph Fischer, Louis Lingg, Michael Schwab, Oscar Neebe kaj Samuel Fielden. Oka anarkiisto, Albert Parsons, sin denuncas mem.

La 21an de junio, malfermiĝas la proceso, kiel juĝo kontraŭ la tuta anarkiisma movado, pli ol juĝo kontraŭ la bombatenco.

Post du monatoj, la kondamnoj ekaperas. Franca ĵurnalisto miras pri la disvolviĝo de tiu proceso, kiu okazas en Ilinojso, Ŝtato kies punkodo ŝajnas al li aparte drasta.

La punoj de Schwab, Neebe kaj Fielden estas mildigitaj al porĉiama mallibereco. Louis Lingg mortigas sin en sia ĉelo ĵus antaŭ ekzekuto. Spies, Parsons, Fischer kaj Engel estas pendumitaj la 11an de novembro 1887 en la korto de la malliberejo.

Sed en 1893, neantaŭvidita evento skuas la juĝan medion de Ĉikago. Post detalega enketo, John Altgeld, nova guberniestro de Ilinojso, liberigas la punlaborulojn Oscar Neebe, Samuel Fielden kaj Michael Schwab.

La identeco de la persono, kiu lanĉis la bombon, neniam estis malkovrita, eĉ se multaj historiistoj ellaboris diversajn hipotezojn : ĉu la anarkiisma aktivulo Rudolph Schnaubelt, bofrato de Schwab, kaj ĉefa tiama suspektato? ĉu provokagento dungita de la detektiva agentejo Pinkerton?  ĉu la polico mem?

En 1889, la kongreso de la Dua socialisma Internacio kunigita en Parizo, decidas pri Internacia tago de striko kaj manifestacioj, por postuli ok-horan labortagon. Omaĝe al la aktivuloj ekzekutitaj, kaj al la laboristoj mortigitaj en Haymarket, la tago estas fiksita je la 1-a de majo 1890.

Tio estos ĝis nun impona sukceso.  

https://www.retronews.fr/politique/echo-de-presse/2018/04/10/1886-le-massacre-de-haymarket-square

https://www.youtube.com/watch?time_continue=6&v=BykZNnrKpNA

neniammilitointerni - dans Historio
4 avril 2019 4 04 /04 /avril /2019 19:48
Bildo: patrino kun ŝia mestiza infano

04/04/2019

Ĉi ĵaŭdon 4an de aprilo, la Ĉefministro Charles Michel prezentis la oficialajn ekskuzojn de Belgio al la «infanoj de la kolonioj». Ĵus antaŭ la sendependiĝoj de Kongo, Ruando kaj Burundo, tiuj mestizaj infanoj, naskiĝintaj el rilatoj inter belgaj kolonianoj kaj virinoj de tiuj kolonioj, estis ofte forŝiritaj el sia patrino, fare de la belga Ŝtato.        

Inter la fino de la 1940aj kaj 1950aj jaroj, la belga Ŝtato apartigis dekojn da infanoj el sia patrino kaj gefratoj en Kongo, Ruando kaj Burundo, tiam belgaj kolonioj, por sendi ilin al Belgio. Ili ĉiuj naskiĝis el belga patro kaj konga, ruanda aŭ Burunda patrino, kaj estis plejparte metitaj en orfejon aŭ gastigan familion, ĉar plimulto el la patroj rifuzis agnoski ilin, kiel rakontas la flandra ĵurnalo De Standaard.

Alvenintaj en Belgio, akiri la belgan naciecon estis malfacile, eĉ kelkfoje neeble. Kelkaj restadis longtempe senpatriaj, memorigas "De Standaard". Dum longaj jaroj, kaj kelkfoje ĝis sia morto, patrinoj provis retrovi spuron de siaj infanoj, sed vane. Multnombraj el ili, plu serĉas kontaktojn kun parencoj.

 

«Belgoj je tria rango» 

Georges Kanamayo, eks-kameraisto ĉe la publika flandra televido VRT, kaj aŭtoro de pluraj raportaĵoj pri la temo, estas unu el tiuj «infanoj de la kolonioj»: «Longe, ni sentis nin belgoj je tria rango. En la kolonioj, ni estis apartigitaj, malproksime de la blankhaŭtaj infanoj. Tio estis pura segregacio. En Belgio, ili provis kaŝi nin, ke ni ne estu tro videblaj», li deklaris al "De Standaard"

Hodiaŭ, Belgio decidis agnoski sian kulpecon pri tiu organizita dramo. Ĝi ankaŭ konfidis enketon al la Studcentro milito kaj socio, kiu devas determini, kiom da personoj estis koncernataj, kaj listigi ĉiujn damaĝojn, pri kiuj ili estis viktimoj.

Video en la franca: "Kazungu la mestizo", kompleta filmo de Georges Kamanayo Gengoux: https://www.youtube.com/watch?v=G6o1dh344Ho

neniammilitointerni - dans Historio
16 janvier 2019 3 16 /01 /janvier /2019 19:01

16/01/2019

Bildo: Jan Palach mortis la 19an de januaro 1969. Tri tagojn antaŭe, la 16an de januaro, tiu ĉeĥoslovaka studento 21-jara foroferis sin per fajro sur la placo Wenceslas en Prago, por protesti kontraŭ la eniro de la sovetaj batalĉaroj en lia lando. Du aliaj junaj Ĉeĥoj sekvos lian ekzemplon, Jan Zajic la 25an de februaro kaj Evzen Plocek la 9an de aprilo samjare.

La Ĉeĥoj ĝenerale ŝatas la datrevenojn. Estas do tute ne surprize trovi ĉi-semajne, en pluraj magazinoj, la fotaĵon de junulo, kiu mortis pro siaj brulvundoj en teruraj suferoj en malsanulejo de Prago, tri tagojn post lia forofero de la 16a de januaro 1969.

«La heredaĵo de Palach»: tiel titolas diskrete la ĵurnalo Týdeník Echo. «Duon-jarcenton post la "torĉo n°1", kion Palach diras al ni hodiaŭ?» sin demandas la magazino, same kiel multaj aliaj ĉefartikolistoj.

«torĉo n°1» estis la kromnomo atribuita al la martito. Li estis la unua el grupo da studentoj, kiu decidis foroferi sian vivon. Ili ĉiuj estis pretaj same agadi, nome de demokratio kaj libereco.

Tiam, Jan Palach intencis, per sia gesto, mobilizi la ĉeĥan nacion, kaj elirigi ĝin el ties letargio, en kiu ĝi sinkis post la invado de la lando, dum la nokto de la 20a ĝis la 21a de aŭgusto 1968, fare de la trupoj de la Varsovia Traktato. La armita interveno estis diktita de Moskvo, fare de la "komunistaj" estroj, dezirante haltigi la reforman movadon laŭnomitan «Praga printempo», kaj ĉeĥoslovaka «Socialismo kun homa vizaĝo».    

Dum la funebra tago, dekoj da miloj da personoj defiladis sur la stratoj de Prago por protesti kontraŭ la «reveno al kutima situacio» devigita de la reĝimo. Dudek jarojn poste, la 16an de januaro 1989, la disidento Václav Havel estis enkarcerigita, ĉar li volis deponi garbon da floroj piede de la monumento dediĉita al Jan Palach. Tiu arestado markis la komenciĝon de la «semajno Palach», sekvaĵo da manifestacioj, perforte subpremitaj de la polico. Fine de tiu jaro, Václav Havel fariĝis la unua prezidento de la Ĉekoslovakio post-komunisma. Elekto, kiu estis ankaŭ la heredaĵo de Jan Palach.

neniammilitointerni - dans Historio
23 décembre 2018 7 23 /12 /décembre /2018 13:58
Judaj partizanoj, 1944

23/12/2018

La lasta juda batalanto en la ribelo de la varsovia geto kontraŭ la nazioj dum la dua mondmilito, Simcha Rotem, mortis 94-jara, anoncis la israela prezidento Reuven Rivlin en komunikaĵo.

Simcha Rotem, kies militnomo estis «Kazik», estis unu el la gvidantoj de la Juda Organizaĵo de Batalo en 1943, kiam la nazioj decidis deporti al la ekstermejoj la lastajn judojn de la pola ĉefurbo.

«Li kuniĝis kun la ribelo kaj helpis al savado de dekoj da batalantoj», indikis la prezidento Rivlin en kondolenca mesaĝo. Post la dua mondmilito,  Simcha Rotem instaliĝis en Israelo.

Demandita pri la mesaĝo, kion li deziris transmeti al la israela junularo, li respondis: «Estu homa. Ni ja estas dukruraj bestoj. Tion mi sentas. Sed inter ni, dukruraj bestoj, ĉeestas ankaŭ homoj, kiuj meritas tiun nomon», memoris la israela prezidento, citante Simcha Rotem.

La ribelo en la geto de Varsovio, kiu disvolviĝis de la 19a ĝis la 16a de majo 1943, estas la plej konata fakto de la juda rezistado kontraŭ la nazioj.          

Ĉirkaŭ 2 000 germanaj policistoj kaj Waffen-SS eniris en la geton en aprilo 1943 por razii la kelkajn dekojn da miloj da postvivantoj, kiuj ĝis nun eskapis la deportadon al la ekstermejo.

La operaco devis daŭri nur tri tagoj, sed la nazioj surprize ekfrontis persistegan rezistadon, kiu devigis ilin mobilizi gravajn helpotrupojn. Sume, 13 000 judoj estis pafmortigitaj, bruligitaj aŭ gasvenenitaj dum tiu operaco. La aliaj estis deportitaj.

Simcha Rotem, kiu sukcesis eskapi, partoprenis poste al la popolribelo de Varsovio en aŭgusto 1944, flanke de polaj partizanoj.     

neniammilitointerni - dans Historio
18 novembre 2018 7 18 /11 /novembre /2018 22:36

18/11/2018

En 1973, la studentoj de la Politeknika universitato de Ateno decidis okupi siajn amfiteatrojn. Tio estis la komenco de la ribelo de Grekio kontraŭ la reĝimo de la koloneloj.

45 jarojn poste, 12 000 personoj manifestaciis pasintan sabaton sur la stratoj de la greka ĉefurbo por primemori la unuajn personojn, kiuj defiis la potencon de la militistoj.

«La ribelo de la Politeknika universitato ne ĉesigis la reĝimon de la milita junto en Grekio, sed estis la katalizilo», eksplikas la korespondanto de Euronews, Kanos Kitsikopoulos. «Kiam la policistoj intervenis por deloki la studentojn, kiuj okupis la kampuson, 40 personoj estis mortigitaj kaj pli ol 1 100 vunditaj».     

La manifestacio disvolviĝis kadre de alta prigardado. Pli ol 5 000 policistoj estis deplojitaj en la centro de Ateno.

La paŝado haltis antaŭ la usona ambasadejo por protesti kontraŭ Vaŝingtono, kiu antaŭ 45 jaroj, subtenis la reĝimon de la koloneloj.

Sur la muroj de la Politeknika universitato, ruĝaj grafitioj: «For Usonon, for NATO-n». Tiuj vortoj estas ĉiujare reskribitaj, ke neniu forgesu.

«Tiu memorfesto ne estas fiksita», substrekas Stefanos Ganotis, profesoro pri historio. «Hodiaŭ, grandega neceseco plu ekzistas plenumi lukton por tio, kio tamen ŝajnis akirita kaj evidenta por ĉiuj».   

Ĉiujare, la manifestaciantoj profitas tiun datrevenon por denunci faŝismon, ekstremdekstron kaj la rigorecajn politikojn truditajn al Grekio fare de ĝiaj internaciaj kreditoroj.

neniammilitointerni - dans Historio
10 novembre 2018 6 10 /11 /novembre /2018 16:50

10/11/2018

Dek unu ĉiliaj eks-militistoj estis kondamnitaj vendredon 9an de novembro 2018, en unua juĝo, pro krimoj plenumitaj dum la diktaturo de Pinochet, en 1973. Dek kvin opoziciuloj al la milita reĝimo estis tiam ekzekutitaj sen juĝo, norde de la lando. Inter 1973 kaj 1990, la diktaturo de Pinochet okazigis pli ol 3 200 mortintojn kaj malaperintojn.

Inter la kondamnitoj, troviĝas por la unua fojo eks-ĉefmajoro, kulpigita ĉar li kaŝis tiujn ekzekutojn, plenumitajn dum ampleksega operaco, konata sub la nomo «karavano de la morto». Temas pri Juan Emilio Cheyre, kiu estis tiam oficiro de regimento en La Serena, norde de la lando.

En oktobro 1973, kelkajn semajnojn post la milita puĉo kontraŭ la socialisma prezidento Salvador Allende, 15 opoziciuloj estis ekzekutitaj en tiu urbo, sen juĝo. Poste, Juan Emilio Cheyre kaj ties ĉefo kaŝis la faktojn, sendante al la gazetaro falsajn informojn. Ili asertis, ke ili estas «ekstremistoj» juĝitaj de la militaj tribunaloj.      

 

Juan Emilio Cheyre, okupis la plej altan postenon de la ĉilia armeo dum la demokratio 

La justico konsideris ĉi-vendredon, ke la opoziciuloj estis ekzekutitaj pro ideologiaj kialoj, kaj kondamnis Juan Emilio Cheyre al tri jaroj da kontrolata libereco. Tiu ĉi puno estas limigita, ĉar la juĝisto ne sukcesis determini, ĉu li partoprenis mem al la murdoj. La aliaj akuzitoj ricevis punon ĝis 15 jaroj da malliberejo.

Por la unua fojo, eks-ĉefmajoro de la armeo estas kondamnita en tia afero. Ĉar malgraŭ sia impliko, Juan Emilio Cheyre okupis la plej altan postenon de la ĉilia armeo, post reveno al demokratio. La diktatoro Augusto Pinochet, kiu decidis la murdojn, mortis en 2006, kaj neniam estis juĝita pro siaj krimoj.

neniammilitointerni - dans Historio
18 septembre 2018 2 18 /09 /septembre /2018 21:33

18/09/2018

La 18an de septembro 1938, antaŭ precize 80 jaroj, la prezidento de la Itala Konsilio, Benito Mussolini, anoncas la rasajn leĝojn al la homamaso kolektita sur la Piazza Unità d’Italia, en Triesto, nord-oriente de la lando. «Tiu tragika momento ŝanĝis por ĉiam la historion de Triesto kaj de la mondo», komentas la loka ĵurnalo Il Piccolo, kiu dediĉas sian tutan frontpaĝon al tiu memoraĵo, per la titolo: «Ne al rasismo, 80 jarojn poste».

Tiuj leĝoj enkondukis serion da perfortaj diskriminacioj kontraŭ la judaj loĝantoj, kaj aliaj komunumoj - dekreto de 1937 jam malpermesis geedziĝon kaj kunvivadon inter Italoj kaj individuoj de la afrikaj kolonioj.

Ci tiun tagon, mencias la ĵurnalo, Mussolini elvokas «necesajn solvojn» kaj difinas la «tutmondan judismon» kiel «nerepacigeblan malamikon».

La itala popolo malkovras tiam, ke ĝi havas malamikon.  

neniammilitointerni - dans Historio
21 août 2018 2 21 /08 /août /2018 20:39

21/08/2018

50 jarojn precize post la dispremado de la Praga printempo, la Ĉeha Respubliko revivigas tiun periodon helpe de du foto-ekspozicioj.

Vespere de la 20a de aŭgusto 1968, la batalĉaroj de la membro-landoj de la Varsovia Traktato okupacias la stratojn de la ĉeĥa respubliko, por disbati la venton de liberigo, kiu regas tiam en la lando.

Dana Kyndrova, la ekspozicia komisaro, primemoras: «Mi havas tre precizajn memoraĵojn pri tio, kio okazis, precipe kiam ni estis ĉirkaŭ la konstruaĵo de la Ĉeĥoslovaka radiostacio. Ja ĉi tie regis la plej tragika situacio. La benzinaj rezervujoj de la tankoj komencis eksplodi, kaj iliaj kanonoj diseriĝi. Ni ne sciis, ĉu ili pafos al ni, do ni komencis kuri sur la stratoj, kaj mia patro hurlis al mi rehejmeniĝi».

Post 8 monatoj da eksperimento de demokratigo, senprecedenca en la Orienta Bloko, 600 000 sovetiaj soldatoj iom post iom instaliĝis en Prago. La periodo estis sub la signo de «normaligo», decidita de Moskvo.

Alexander Dubček, nova ĉefsekretario de la Ĉeĥoslovaka partio, iniciatinto de la malfermado, estis devigita submetiĝi al Kremlo. Kelkaj loĝantoj rifuzis la revenon al la antaŭa reĝimo, pli cent mortis dum la kvar monatoj de strat-alfrontiĝoj.  

Laŭ Josef Koudelka, ĉeĥa fotisto, kiu dokumentis la eventojn, tiu rezistado unuigis la loĝantojn: «Tiam, komunistoj aŭ ne, intelektuloj aŭ laboristoj, estis grave, ke ni ĉiuj estis kune, ni kontraŭ ili. Pro tio, mi opinias, ke ĉiuj arkivaj fotoj, kaj miaj inter aliaj, estas gravaj. Ili montras, ke ni agadis kiel nacio».

Estis necese atendi la jaron 1989, kaj la velura revolucio, por ke la sovetiaj trupoj definitive forlasu Pragon.     

neniammilitointerni - dans Historio
14 mai 2018 1 14 /05 /mai /2018 21:44

14/05/2018

En Brazilo, malsekretigitaj dokumentoj de la CIA ŝokas la landon. Laŭ raporto de la usonaj spionservoj, la brazila eks-prezidento Ernesto Geisel – ĉekape de la milita diktaturo en Brazilo en 1974 – permesis persone la ekzekutojn de politikaj opoziciuloj. Tiu eksploda raporto de la CIA aperas frontpaĝe de la ĵurnaloj en Brazilo. Tio estas nova pruvo, ke la tiama potenco organizis represion sangoplenan kaj memvolan. La diktaturo daŭris de 1964 ĝis 1985.

Verkita de la direktoro de la CIA en 1974, danke al altgradaj informfontoj ene de la brazila diktaturo, la malsekretigita raporto estis adresita al la tiama usona prezidento.

Temas pri raporto de sekreta kunsido, organizita de la prezidento de Brazilo, kiu regis ĉekape de la diktaturo, la generalo Geisel. La ĉefoj de la spionservoj allasas, ke ili murdis 104 personojn jaron antaŭe, kaj akiris la permeson de la Ŝtatestro por daŭrigi tiun politikon de murdoj.

Tiuj malkovroj kaŭzis indignokriojn en Brazilo. Pedro Dallari estis la kunordiganto de la Komisiono Vereco, kiu enketis pri la politikaj krimoj plenumitaj dum la diktaturo. «Tio estas konsterna, li diras. Tiu raporto malkaŝas el kruda maniero, kiel prezidento de la Respubliko decidas pri ekstermo de Brazilanoj. Tio pruvas, ke la gravaj malobservadoj pri la homaj rajtoj plenumitaj de la milita reĝimo estis politiko de Ŝtato kaj registaro, kaj ne estis la rezulto de izolitaj agoj de kelkaj individuoj».      

La laboroj de la Komisiono Vereco ebligis konfirmi la morton aŭ malaperigon de 434 personoj. La bilanco ŝajne estas do multe pli alta. La militistoj profitas amnestion deciditan dum la diktaturo, kaj plu validan hodiaŭ.

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }