Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 décembre 2021 5 03 /12 /décembre /2021 21:46
REUTERS/Mohamed Nureldin Abdallah

03/12/2021

Pasintan ĵaŭdon, la ikono de la sudana muziko Abdel Karim al-Kabli mortis 89-jara en Usono post « longa malsano », laŭ sia filo.

Kantisto kaj legenda udludisto, li akompanis la historion kaj la revoluciojn en Sudano, tiu de 1964 kaj tiu de 2019, kantante favore al la virinaj rajtoj interalie.

Ĉiuj sudanaj revolucioj disvolviĝis akompanataj de muziko kaj Al-Kabli, kiel li estis amike nomata fare de la Sudananoj, estis de ili la trobadoro. La Ĉefministro Abdallah Hamdok mem prezentis siajn kondolencojn al lia familio, sed ankaŭ « al la sudana nacio kaj ĉiuj ŝatantoj de muziko, beleco kaj vivo ».

 

Flutludisto

Tiu ridetanta viro, kun klara vizaĝkoloro kaj larĝaj okulvitroj, devenis de Sudanhavenurbo. Naskiĝinta en 1932, en tiu urbo premegita per suno borde de la Ruĝa maro, li komencis muziki ludante fluton, kaj ripetante laŭmemore la kanzonojn de la stratmuzikistoj.

Foririnta al Kartumo 16-jara por perfektigi sian konon pri la klasika araba poezio, li eklernis udludon kaj la tambureton "shetern". Rapide, liaj kanzonoj trakuris la landon.            

La unua el ili, « Ya Zahiya » fariĝis klasikaĵo, kaj ankaŭ « Asia wa Africa », kiu celebris meze de la sendependiĝoj, la renaskiĝon de Azio kaj Afriko, du kontinentoj luktantaj kontraŭ la koloniado.

 

Por justico kaj libereco

Amo, la revolucio de 1964, Kartumo, la popoloj de Sudano… Jen kion li kantis dum duonjarcento. 

Li ankaŭ senlace pledis por egaleco, por la virinaj rajtoj, ilia libereco kaj digneco, sed ankaŭ por la justico en sia lando, en Sud-Sudano kaj Darfuro. Li muzike esprimiĝis en pluraj lingvoj, en la klasika araba kaj en dialektoj de nacio, kiu fine faris de li sian idolon.      

15/06/2019

Sudano: la sociaj retoj sin ornamas per blua koloro, subtene al la manifestaciantoj subpremitaj de la armeo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/sudano-la-sociaj-retoj-sin-ornamas-per-blua-koloro-subtene-al-la-manifestaciantoj-subpremitaj-de-la-armeo.html

neniammilitointerni - dans Arto
8 février 2018 4 08 /02 /février /2018 17:28

08/02/2018

Ai Weiwei harmoniigas arton kaj aktivismon. En la dokumenta filmo «Human flow», li lanĉas rigardon al la plej granda homa migrado okazinta de post la dua mondmilito. La rezulto, okulfrapa, fine fariĝas alvoko al mobilizado.   

Pli ol 65 milionoj da personoj estas devigataj forlasi sian landon por fuĝi malsategon, klimatajn ŝanĝojn kaj militon: temas pri la plej grava migrad-fluado de post la dua mondmilito.

Realigita de Ai Weiwei, fama artisto internacie konata, «Human flow» ektraktas la katastrofan amplekson de la migradkrizo, kaj ties humanitarajn konsekvencojn. 

Filmita en daŭro de jaro en 23 landoj, la dokumenta filmo priskribas plurajn irvojojn de suferantaj viroj kaj virinoj ĉie en la mondo – de Afganio ĝis Bangladeŝo, de Francio ĝis Grekio, de Germanio ĝis Irako, de Israelo ĝis Italio, de Kenjo ĝis Meksiko kaj Turkio.

«Human flow» kolektas la atestojn de migrantoj, kiuj rakontas sian deziron de justeco kaj sekureco. Ili parolas al ni pri la troloĝataj kampadejoj por rifuĝintoj, pri siaj ege riskaj irvojoj en maro, pri la landlimoj, kie stariĝas pikdratoj, pri sia malespero kaj elreviĝo, sed ankaŭ pri sia kuraĝo, risorteco kaj volo al integriĝo. Ili elvokas la hejmvivon, kiun ili devis forlasi, kaj la absolutan necertecon pri pli bona estonteco.    

«Human flow» spekteblas sammomente, kiam la homaro pli ol iam bezonas toleremon, kompatemon kaj fidemon al la aliaj. Ĝi atestas pri la spirita forto de la homaro kaj pridemandas nin pri unu el la ĉefaj demandoj de nia epoko: ĉu la tutmondigita socio sukcesos regi sian timon, sian izolitecon kaj sian emon vivi nur inter samgentanoj? Ĉu ĝi scios turniĝi al la aliaj, al libereco kaj respekto de la homaj rajtoj?

https://www.franceinter.fr/emissions/boomerang/boomerang-02-fevrier-2018

https://www.youtube.com/watch?v=DVZGyTdk_BY

neniammilitointerni - dans Arto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }