Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2019 6 20 /04 /avril /2019 21:49

20/04/2019

Kvin jarojn post la anekso de Krimeo fare de Rusio, la ekonomia forumo de Jalto logas la eŭropajn populistojn.

En la homamaso de la «amikoj de Rusio» en tiu sunplena posttagmezo borde de Krimeo, Frank Creyelman, afiŝas ĝojan kaj komplican rideton. Famulo de la "Vlaams Belang", belga ekstremdekstra partio ĉiam preta defendi Rusion, aktivas en la koridoroj de la internacia forumo en Jalto. De antaŭ kvin jaroj, kaj la anekso en 2014 de la duoninsulo fare de Rusio, ĝi estas tradicia rendevuo. 

Ties nomo, «Mondo, Rusio, Krimeo», resumas la celon de la organizantoj, en Moskvo kaj en Jalto: «Kunigi tiujn, kiuj havas malsimilan vizion de la mondo, malproksime de la libera tutmondiĝo, kaj pli proksime de la rusia geopolitiko», eksplikas Frank Creyelman, kiu venis kun kvar belgaj aferistoj pretaj investadi en Krimeon. La investoj nun estas malpermesitaj pro la eŭropaj embargoj. «Sed en Belgio, mi lobias kontraŭ tiuj embargoj. Tion scias la Rusoj… »

Kun ia memŝerco, Frank Creyelman agnoskas tion: «Ili invitis "la kutimajn suspektatojn" kiel mi!». En Jalto, de antaŭ du tagoj, pluraj dekoj da Eŭropanoj kiel li partoprenas tiun grandan rilatan ekzercon de la rusia «milda povo».

En la salonoj de debatgrupoj, sed ĉefe ĉirkaŭ la drinkejoj kaj bufedoj, laŭlonge de la balkonoj, kiuj superas mirindajn vidaĵojn al la Nigra maro, ili interŝanĝas kun siaj rusiaj gastigantoj amikajn parolojn, vizitkartojn, bierglasojn aŭ ĉampanpokalojn.

                     

Putino kiel mentoro 

Inter la politikaj homoj, ankaŭ miksiĝas kelkaj aferistoj. «Ĝis nun, ni nenion povas fari pro la embargo, sed ni pretas!», certigas aŭstria aferisto, kiu preferas konservi anonimecon, ĉar li scias, ke kontakto por lokaj investoj povus ricevi punon de Bruselo. En Jalto, kelkaj restas diskretaj.

«Ni invitas ĉiujn, ne nur la ekstremdekstran partion. Ili venas. La aliaj ne rajtas…» ironias Maria Zakharova, la porparolanto de la rusia ministro pri eksteraj aferoj, kiu ĉeestas la forumon.

En sia akcepta mesaĝo, legita de unu el siaj ministroj, Vladimir Putin laŭdis la «iniciativojn, kiujn ni povas lanĉi kune». Sen pliaj detaloj. Oficiale, temas pri lanĉo de ekonomiaj projektoj, sed ne pri influado de la debatoj kaj balotoj en Eŭropo. «Sed, for de la investoj, la mesaĝo klaras… temas pri politiko», insistas usona politologo, renkontita ĉe la forumo.

          

Starigi reton de la dekstroj 

«Mi venas por riĉigi la reton de kontaktoj por mia lernejo pri politikaj sciencoj», sin defendas Marion Maréchal, eks-deputitino de la franca partio "Rassemblement national", unu el la prestiĝaj invititoj de la forumo. «La nomo, la marko Le Pen estas tre konata en Rusio. Ili memoras pri miaj engaĝiĝoj kontraŭ la embargoj, pri miaj malsimilaj opinioj en la franca debato. Ili invitas tiujn, kiujn ili perceptas kiel bona kunparolanto por ili». 

Apud ŝi, alia politika virino atentigas ĉiujn: la itala Irene Pivetti, eks-deputitino de la Norda Ligo. Ŝi forlasis la populisman partion, kaj kiel prezidentino de la partio "Italia Madre", proksime de Sylvio Berlusconi, ŝi kandidatas en la venontaj eŭropaj balotoj. «Mi venas serĉi ĉi tien nek elektantaron nek financadon», ŝi konfidas ĉe iu el la bufedoj. 

«Mi volas vidi per miaj propraj okuloj, kio estas Krimeo, kore de streĉiteco inter Eŭropo kaj Rusio. Sed mi ne estas naivulo: la Rusoj volas eliri el sia izoliteco kaj serĉas novajn aliancanojn en la eŭropa politiko», ŝi agnoskas antaŭ ol foriri por konduki rondan tablon. Ĉirkaŭ ŝi, en la grupo: Eŭropanoj, kaj ankaŭ afrikanoj kaj sud-amerikanoj. En Jalto, la rusia milda potenco havas larĝan vidon.

13/11/2019

Rusio: ses Tataroj de Krimeo estas kondamnitaj pro «terorismo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/rusio-ses-tataroj-de-krimeo-estas-kondamnitaj-pro-terorismo.html

20/07/2017

Ukrainio: La por-rusiaj separatismuloj volas anstataŭigi Ukrainion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/07/ukrainio-la-por-rusiaj-separatismuloj-volas-anstatauigi-ukrainion.html

25/08/2015

Rusio : severega puno kontraŭ la ukrainia reĝisoro Oleg Sencov kaj la ekologiisto kaj anarkiisto Aleksandro Kolĉenko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/08/rusio-severega-puno-kontrau-la-ukrainia-regisoro-oleg-sencov-kaj-la-ekologiisto-kaj-anarkiisto-aleksandro-kolcenko.html

27/03/2015

Rusio : la eŭropa ekstremdekstro kolektiĝis invite de por-kremla partio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/03/rusio-la-europa-ekstremdekstro-kolektigis-invite-de-por-kremla-partio.html

20/03/2015

Krimeo : Aleksandr Kolĉenko, forkaptita kaj malliberigita de la Rusia ŝtato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/03/krimeo-aleksandr-kolcenko-forkaptita-kaj-malliberigita-de-la-rusa-stato.html

03/03/2015

Ukrainio : pli ol 6.000 mortintoj de post la komenciĝo de la konflikto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/03/ukrainio-pli-ol-6-000-mortintoj-de-post-la-komenco-de-la-konflikto.html

22/09/2014

Rusio: grava manifestacio en Moskvo kontraŭ la kremla politiko en Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/09/rusio-grava-manifestacio-en-moskvo-kontrau-la-kremla-politiko-en-ukrainio.html

23/11/2014

Krimeo: la tataroj estas persekutataj, raportas Human Rights Watch

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/11/krimeo-la-tataroj-estas-persekutataj-raportas-human-rights-watch.html

18/03/2014

Krime-tataroj : Zaur Smirnov : «Tiu referendumo ne estas laŭleĝa»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/krime-tataroj-zaour-smirnov-tiu-referendumo-ne-estas-laulega.html

16/03/2014

Rusio: Manifestacio en Moskvo kontraŭ « okupacio » de Krimeo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/rusio-manifestacio-en-moskvo-kontrau-okupado-de-krimeo.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
24 mars 2019 7 24 /03 /mars /2019 22:00

24/03/2019

Centoj da miloj da opoziciantoj al briteliro mobiliziĝis, pasintan sabaton, sur la stratoj de Londono por postuli duan referendumon, dum la Ĉefministrino Theresa May klopodas diskrete por favorigi la deputitojn al sia interkonsento pri apartigo.

La kontraŭ-briteliruloj surstratiĝis. Centoj da miloj da defendantoj de nova referendumo pri briteliro manifestaciis, sabaton 23an de marto, en Londono. Tio intensigas la streĉitecan etoson, en momento, kiam la Ĉefministrino Theresa May, hezitas submeti sian interkonsenton pri apartigo al la deputitoj.

La organizantoj de la marŝado taksis al miliono la nombron de partoprenintoj, t.e iom pli ol dum la sama marŝado en oktobro, kiu kolektis ĉirkaŭ 700 000 personojn.

La nombro miliono, sen konfirmo ĝis nun de sendependa fonto, farus de tiu marŝado, la plej vastan manifestacion en Londono post tiu kontraŭ la milito en Irako, en februaro 2003. Laŭ la organizantoj, preskaŭ du milionoj da personoj partoprenis tiun ĉi manifestacion.             

La partoprenintoj deplojis flagrubandojn, kiuj proklamis, ke «La plej bona interkonsento ne estas briteliro!» kaj «Ni postulas popolan konsultadon!».

Ekde sabatmatene, la partoprenantoj, venintaj el tuta Unuiĝinta Reĝlando, abunde diskonigis en la sociaj retoj la fotojn de siaj preparaĵoj, inter eŭropaj flagoj kaj afiŝtabuloj «aboli la artikolon 50» de la Traktato de Lisbono, kiu regas la eliron de lando el Eŭropa Unio.

 

Du opcioj por prokrasto 

Tiu marŝado intervenas  du tagojn post la decido de la eŭropaj estroj konsenti al Unuiĝinta Reĝlando du opciojn por prokrasti la briteliron post la dato origine antaŭvidata je la 29a de marto. La fatala dato estas do fiksita je la 12a de aprilo, preskaŭ tri jarojn post la referendumo, kiu decidis la eliron de EU.

La opcio pri dua referendumo estis forpuŝita la 14an de marto fare de la Ĉambro de la deputitoj kaj de la konservativa Ĉefministrino Theresa May. Sed ĝiaj defendantoj esperas, ke la nuna etoso en Unuiĝinta Reĝlando finfine igos tiun opcion neevitebla.       

La Ĉefministrino pene provis siaflanke akiri subtenon koncerne sian interkonsenton pri eliro de EU, en la celo submeti ĝin al la baloto de la deputitoj venontsemajne, kaj kies adopto ebligus, laŭ la konkludoj de la eŭropaj estroj, mallongan teknikan prokraston de la briteliro ĝis la 22a de majo.

27/06/2016

Briteliro : la rasismaj agoj multobliĝas en Unuiĝinta Reĝlando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/06/briteliro-la-rasismaj-agoj-multobligas-en-unuiginta-reglando.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
23 mars 2019 6 23 /03 /mars /2019 21:59

23/03/2019

Semajnon post la plej grava naturkatastrofo el la antaŭnelonga historio de la lando, la bilanco plu graviĝas. 

La  bilanco de la ciklono, kiu balais Mozambikon pasintsemajne, atingas nun pli ol 400 mortitojn, anoncis sabaton 23an de marto la ministro pri medio, Celso Correia. «Nun, ni konstatas 417 mortintojn kaj 1 528 vunditojn, li deklaris al la amasinformiloj en la urbo Beira, dua plej granda urbo de la lando, kiu estis parte detruita de la ciklono "Idai"». La antaŭa bilanco en Mozambiko menciis 293 mortintojn.

La mozambika ministro pri medio taksas aliparte, ke la areo tuŝita de la katastrofo vastiĝas laŭ surfaco je 3 000 kvadrataj kilometroj. «Tio estas naturkatastrofo senprecedenca. Tiu detruado, ekvivalentas al gravegaj katastrofoj, opiniis Celso Correia. Bedaŭrinde, neniu povis aŭguri tiel ampleksan katastrofon, nek en la regiono nek en la mondo».  Laŭ la Internacia Federacio Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, «temas pri la plej grava humanitara krizo en la antaŭnelonga historio en Mozambiko».   

«Ni plu havas nenion, la homoj mortas kiel kaprinoj aŭ kokinoj. Ni havas nenian helpon. Ni mortas pro malsato», plendegas loĝanto de la distrikto Buzi, unu el la plej tuŝita en Mozambiko. «Mi plu vivas, sed mi ĉion perdis», atestas Maria Maposa, evakuita el tiu areo per boato.

Sabaton matene, cent elsavintoj de Buzi alvenis en la haveno de Beira, kie ili ricevis supon kaj vestaĵojn, konstatis ĵurnalisto de AFP. Multaj el ili bezonas kuracadon, ĉar ili estis vunditaj de ferladoj levitaj de ventopuŝoj, kiuj atingis po preskaŭ 200 kilometrojn hore.

En Zimbabvo, 259 personoj estis mortigitaj kaj preskaŭ 200, inter kiuj 30 infanoj, malaperis. Sed la fina bilanco estos «multe pli alta», ĉar «multaj regionoj plu estas neatingeblaj», avertis sabaton la ĝenerala direktorino de la UNICEF, Henrietta Fore.

«La humanitaraj agentejoj apenaŭ komencas konsciiĝi pri la amplekso de la damaĝoj. Tutaj vilaĝoj estis inunditaj, konstruaĵoj, lernejoj kaj sancentroj detruitaj», ŝi aldonis.

La sukuraj operacoj, kaj alkondukado de la helpo, kun helikopteroj, ŝipoj militaj, pneŭmatikaj, aŭ pri fiŝkaptado, daŭris sabaton en malfacilaj kondiĉoj, kalkulante pri la disfalo de multaj vojoj kaj pontoj.

Sume, "Idai", kiu estigis katastrofajn inundojn kaj terdisfalojn en Mozambiko kaj apuda Zimbabvo, okazigis 676 mortintojn en ambaŭ landoj.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
26 février 2019 2 26 /02 /février /2019 22:07
VINCENZO PINTO / AFP

26/02/2019

En Vatikano, dum la tria tago de historia konferenco pri la pedofilia konduto en la Eklezio, la viktimoj manifestaciis sur la stratoj de Romo por fari premon sur la religiaj aŭtoritatoj.

En Vatikano, sabaton 23an de februaro, dum centoj da episkopoj el la tuta mondo kolektiĝis por diskuti pri pedofilio en la Eklezio dum historia pintkunveno, la viktimoj kaj ties familioj manifestaciis sub iliaj fenestroj, en Romo. Kvankam la Eklezio agnoskis publike siajn erarojn, sur la stratoj la viktimoj volas, ke tiuj konferencoj nasku konkretaĵojn.

    

«Seks-agreso, estas multe pli grava ol fizika vundo»  

Sur la stratoj de la itala ĉefurbo, Alessandro Battaglia distingiĝas pro sia svetero «Postvivanto». Li estas la plej juna viktimo en la kolektiĝo sur la piazza del Popolo, la placo, kie kutime okazas grandaj manifestacioj en Romo. La junulo, 22-jara, primemoras ĉion. «Mi estis seksperfortita, kiam mi estis 15-jara, fare de la pastro. Mia familio savis min, sed plurfoje mi provis mortigi min. Seks-agreso estas multe pli grava ol fizika vundo».

La patrino de Alessandro eksplikas, ke ses jarojn post la faktoj, ŝia filo plu estas tre malfortika. «Scii, ke la vivo de mia filo estas detruita estas granda sufero, sed pli dolorigas nin, ke la Eklezio agadas kontraŭ ni. Ekzemple, dum la proceso en Milano, la pastro, kiu seksperfortis mian filon, estis defendita de la advokato de la diocezo».

        

La viktimoj postulas, ke la faktoj estu devige denuncitaj 

En Italio, la viktimoj postulas, ke la faktoj, kiuj okazis interne de la Eklezio, estu devige denuncitaj ĉe la civilaj aŭtoritatoj. Tio ne estas la kazo hodiaŭ. La vojo al nula tolereco estas longa. Tion, ni jam sentas. La dimanĉa parolado de la Papo kaj la konkretaj agoj, kiuj sekvos, ŝajnas nesufiĉaj al la asocioj de viktimoj, ĉar ekkonsciiĝo pri tiu plago estas varia laŭ la landoj. Nur unu viktimo el Afriko manifestaciis sabaton sur la stratoj de Romo. Tiu Kongolano devis denunci sian agresinton tre malproksime de sia lando, en Usono.

 

«En Afriko, estas tre danĝere denunci sian agresinton. Ili plu havas multe da potenco. Kelkaj jaroj plu estos necesaj, por ke ŝanĝiĝu la situacio»

Benjamin Kitobo

      

Sed la kongola viktimo trankviliĝas. «Nun, la agresontoj pripensos dufoje antaŭ ol agadi». La marŝado de la viktimoj ĉesis kelkajn metrojn malproksime de la Vatikano, kie la episkopoj debatis pri la konkretaj respondoj alporti al la viktimoj. Ĉi tie regis senkompata memkritiko. Sabaton matene, la germana kardinalo Marx agnoskis interalie, ke la institucio detruis dosierojn pri la kulpintoj de seks-agresoj. La Eklezio estis severa kontraŭ li.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
26 novembre 2018 1 26 /11 /novembre /2018 17:26

26/11/2018

Vendredon, ĉirkaŭ 200 kubaj kuracistoj jam komencis forlasi la landon por reiri al sia insulo. En la Ŝtato San-Paŭlo, la urbo Mauá perdos 33 kuracistojn antaŭ la fino de la partopreno de Kubo al la programo «Mais médicos» (Pli da kuracistoj). Tiu nombro reprezentas trionon el la profesiuloj pri sano, kiu plenumas bazan servon en tiu urbo.

Tiu hasta foriro maltankviligas Arlenilda Santana, patrino de du infanoj. «Kiel ni elturniĝos nun, sen kuracistoj? Ĉi tie, estas multaj familioj, kaj se la kubaj kuracistoj foriras, neniu plu restos. Antaŭe, ni venis ĉi tien por urĝa afero, kaj ili okupiĝis pri nia sanproblemo. Nun, kien ni iros?».        

La programo, malfermita en 2013 sub la mandato de Dilma Rousseff, ebligis malkreskadon de la infana kaj patrina morteco, interalie en la plej izolitaj areoj de la lando, en Amazonio kaj en la indiĝenaj komunumoj.

Tamen, urboj je mezaj dimensioj, kiel Mauá estas fronte kaj perforte tuŝataj. «Ni havas multajn timojn, eksplikas Luís Carlos Casarin, kun-sekretario pri sano en la urbo. Ni estis forte tuŝataj de tiu abrupta decido, kaj la urboj nun bezonas tempon por organiziĝi, kaj trovi anstataŭantojn por tiuj postenoj, kiuj estos vakaj».

En kvin jaroj, en la lando, granda parto el la 8 300 kubaj kuracistoj komencis novan vivon en Brazilo, kun familio, amikoj...

Neniu el ili konsentis respondi niajn demandojn, jen ĉar ili deklaras sin tro afliktitaj de la decido, jen ĉar ili timas reprezaliojn de la kuba registaro, kiu ŝajne malinstigis ilin alparoli la ĵurnalistojn.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
15 août 2018 3 15 /08 /août /2018 16:20

15/08/2018

Ŝokita, Italio serĉas kulpulojn post la morto de almenaŭ 26 personoj, mardon en Ĝenovo, post la kolapso de vojviadukto, kies difektoj estis de longe konataj.

«Ĝenova apokalipso», laŭ la vortoj de la Corriere della Sera, ĵetis Italion en stuporon. Dum la sukuristoj senhalte laboras en la ruinaĵoj de la ponto Morandi, serĉante eventualajn postvivantojn, la lando demandas sin, kio kondukis al tia katastrofo, kaj kiuj estas la kulpuloj.

Laŭ la prezidento de la Respubliko, Sergio Mattarella, citita de la Rai, «neniu aŭtoritato povos eskapi sian kulpecon: la familioj kaj multaj viktimoj postulas tion, ankaŭ la komunumo tuŝata de tiu evento, kio postlasos spurojn». Kaj la prezidento postulis «seriozan kaj severan ekzamenon  pri la kaŭzoj» de la katastrofo.   

«Nek fulmo, nek tempesto povas estigi kolapson de tia ponto» emfazis Edoardo Rixi, Ŝtatsekretario pri Transportoj kaj Infrastrukturoj, citita de la novaĵagentejo ANSA. «Ni trovu la kulpulojn».

Sama kolero ĉe la populisma ministro pri Internaj aferoj Matteo Salvini, kiu promesis, laŭ la televidkanalo SkyTg24, ĉion fari por trovi la nomojn kaj personajn nomojn de la estontaj kaj estantaj kulpuloj. Estas neakcepteble morti tiel en Italio. Ili devos pagi. Ĉion pagi, kaj koste».

 

Konceptaj mankoj     

La viadukto estis objekto de solidigaj laboroj ĉe la momento de la katastrofo, kaj suspektoj tuj turniĝis al Atlantia, la firmao taskita pri administrado kaj prizorgado de la vojreto. En La Repubblica, ĝia respondeculo por la regiono de Ĝenovo, Stefano Marigliani certigis, ke «neniu signo de danĝero» ĉeestis. «La ponto estis objekto de konstantaj inspektadoj, kaj estis konstante prigarditaj. La nunaj laboroj temis pri kutimaj zorgoj».

Sed la ponto Morandi, konstruita en armita betono fine de la 1960aj jaroj, tute ne estis ordinara: ties konceptisto, la itala civila inĝeniero Riccardo Morandi,  jam konstruis similan verkon en Venezuelo – kiu ankaŭ ĝi, kolapsis post kolizio kun komercŝipo – kaj ĝiaj konceptaj mankoj estis konataj kaj dokumentitaj.

La Stampa mencias, ke en 2016, la profesoro Antonio Brencich, de la Universitato de Ĝenovo, specialigita pri armita betono, bedaŭris la «kreskadon de problemoj» spertitaj de la ponto Morandi, kiun li kvalifis «inĝinierarta eraro». «Ĝi devis esti rekonstruata tre baldaŭ, ĉar ĝiaj prizorgaj kostoj estas ekscesaj, kaj superos la koston de ĝia konstruado», li certigis.   

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
24 janvier 2018 3 24 /01 /janvier /2018 15:58
AFP/Fabrice Coffrini

24/01/2018

Pluraj miloj da personoj manifestaciis ankaŭ en Zuriko kaj Berno, Svislando.   

Davoso, «paradizo de la banditoj», estis legeble sur tiuj flagrubandoj. Lundon vespere, alimondismaj manifestaciantoj provis, pli-malpli facile, defiladi en la svislanda skistacio, antaŭ ol esti arestitaj de la polico.

«Tio ne estas vera manifestacio, ĉar ni ne havas la eblecon manifestacii, kiel diris la aŭtoritatoj, pro la neĝo. Do ni nur paŝadas kaj kantadas kun niaj malgrandaj flagrubandoj, kaj ni ankaŭ promenados noktomeze», rakontis aktivisto.

Specife celata de la manifestaciantoj, unu el la partoprenantoj ĉe la Ekonomia forumo: Donald Trump. La usona prezidento, konata pro siaj kritikoj de la libera komerco, estas atendata en Davoso ekde ĵaŭdo. Sed liaj opoziciuloj kiel ĉi tie en Zuriko, kritikas ĉefe lian politikon pri naturmedio.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
25 novembre 2017 6 25 /11 /novembre /2017 16:45

25/11/2017

Egiptio frontas la plej mortigan terorisman atakon el sia antaŭnelonga historio. Ĉi-vendrede, atenco okazigis almenaŭ 235 mortintojn, kaj pi ol cent vunditojn en moskeo frekventata ĉefe de la sufiisma komunumo. Preskaŭ 500 personoj kolektiĝis dum tiu preĝtago. La atako okazis en la vilaĝo Bir El-Abed, apud El-Ariŝ, ĉefa urbo de la provinco de Norda Sinajo.

La taĉmento ĉirkaŭis la preĝejon por eksplodigi bombon, antaŭ ol eniri en la konstruaĵon kaj pafi al la fideluloj.       

«Kiam la ŝejko komencis sian predikon, ni aŭdis bombojn kaj pafadojn», mencias viktimo 14-jara, Abdula Abdel Naser, vundita dum la atenco. «Ili pafadis al ĉiuj»…

«Ĉiuj kuris», eksplikas alia vundito, Magdi Rezk, «sed mi vidis maskitajn virojn, kiuj surhavis militajn vestojn». 

Neniu oficiale respondecis pri la atenco, sed tiu regiono plu estas la scenejo de kvazaŭ-kontinua lukto inter la armeo kaj ĝihadismaj grupoj. Tiu landlima areo proksimas Gazaon. Tritaga nacia funebra tago komenciĝas ĉi-sabaton.      

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
12 novembre 2017 7 12 /11 /novembre /2017 17:04
Bildo: Naciismaj poloj portas flagrubandon «NI VOLAS DION!» dum marŝado en Varsovio. Fotisto: Jacek Turczyk/EPA

12/11/2017

Sabaton, la manifestaciantoj skandis sloganojn instige al perforto kaj ksenofobio, kiel «Pura Pollando, blanka Pollando».  

Pollando pridubis dimanĉon 12an de novembro, tagon post la festeno pri sendependeco, kiu okazis en grava streĉiteco sur la varsoviaj stratoj. Sabaton, ĉirkaŭ 60 000 personoj partoprenis naciisman marŝadon, alvoke de ekstremdekstro.

La kolektiĝo okazis kun la oficiala agadvorto «Ni volas Dion!», esprimo, kiu memorigas katolikan kanton komprenata hodiaŭ kiel forpuŝo de islamo. En julio, la usona prezidento Donald Trump referencis al ĝi dum vizito en Varsovio. La usona prezidento tiam gratulis Pollandon pri ties defendo de la «okcidenta civilizo». Sabaton, unuvoĉe la manifestaciantoj skandis sloganojn instige al perforto kaj ksenofobio, kiel «Pura Pollando, blanka Pollando».   

Tiu «Marsz Niepodległości», inaŭgurita en 2009, kaj konata kiel la plej grava faŝisma kaj naciisma evento en Eŭropo, kolektis partoprenantojn venintajn el pluraj eŭropaj landoj. Tiu partopreno estis salutata de kelkaj oratoroj, kiuj iniciatis la kolektiĝon. Ili gurdis, ke «la kristana kulturo superas la islaman kulturon».   

 

Neniu kondamno 

Du kontraŭ-manifestacioj, organizitaj de kontraŭ-faŝismaj grupoj kaj la opoziciaj partioj, okazis samtempe aliflanke de la urbo, por protesti kontraŭ la sinteno pli kaj pli aŭtoritata de la nuna registaro.

Tiu ĉi aliparte ne kondamnis la ekstremdekstran kolektiĝon. «La plej grava estas fideleco al nia patrio, al nia popolo. Tio devus stariĝi super ĉio: super niaj ideologiaj dividoj, niaj malsamaj politikaj opinioj», deklaris la pola prezidento, sen kondamni la dirojn aŭdeblajn dum tiu forta elmontro de la ekstremistoj.   

La sola limigo trudita de la pola registaro koncernis la paroladon de Richard Spencer, la usona ĉefo de la blank-supereca movado. Lia interveno estis malpermesita, ĉar tiu viro ne devas aperi publike.

Dum la pasintaj eventoj, interpuŝiĝadoj inter grupoj da manifestaciantoj kaj la polico okazis marĝene de tiu ĉiujara marŝado, organizata la 11an de novembro, dato de reveno al sendependeco, en 1918. Pollando estis dividita dum cent dudek tri jaroj inter tri apudaj potencoj: Rusio, Prusio kaj Aŭstrio.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
11 novembre 2017 6 11 /11 /novembre /2017 17:26

11/11/2017

La informo ne multe diskoniĝis, tamen laŭ multaj francaj amaskomunikiloj, kaj la franca instituto de radioprotektado kaj nuklea sekureco (IRSN), radioaktiva nubo ja trapasis Eŭropon de septembro ĝis meze de oktobro.

La 3an de oktobro, la instituto precizigis en raporto, ke la nivelo de rutenio 106 (metala izotopo el la platenfamilio, fisia produktaĵo el nuklea industrio, ankaŭ uzita en medicino) detektitaj en Eŭropo «ne estas danĝera, nek por la homa sano, nek por la medio».

 

Sed de kie venas tiu radioaktiva nubo?

Ĝis nun, neniu oficiala respondo pri la kialoj kaj la karaktero de tiu nubo estis provizita. Tamen, la origina punkto ŝajne estis malkovrita. Post kelkaj testoj, la IRSN lokalizis la plej kredeblajn areojn de tiu ellasiĝo. La origina punkto ŝajne situiĝas proksime de la riverego Volgo kaj Urala montaro (t.e inter Rusio kaj Kazaĥio).

Flanke de Rusio, la giganto pri nukleo Rosatom dementis ĉian problemon en siaj instalaĵoj. Tamen, flanke de Kazaĥio, neniu respondo estis provizita. Malgraŭ ĉio, la francaj kaj germanaj ekspertoj ŝajne akordiĝis por anonci, ke la radioaktiva nubo sendube originas de Rusio.

«La plej kredebla areo situiĝas inter Volgo kaj Uralo, kvankam precizigi la ĝustan lokon de la ellasiĝo ne eblas nun per la disponeblaj datumoj», opinias en noto la franca instituto de radioprotektado kaj nuklea sekureco (IRSN), fine de sia enketo.

Unu el la gravaj informoj, kiuj emfaziĝas el la raporto indikas, ke la infektado per rutenio 106 ne povas deveni de nuklea reaktoro. Ĉi-okaze, aliaj nukleaj elementoj estus trovitaj en la nuklea nubo. Tio estus do ellasiĝo en «instalaĵoj ligitaj al la ciklo de nuklea bruligaĵo, aŭ en fabrikado de radioaktivaj fontoj», laŭ la IRSN.              

La IRSN hipotezas konsekvence, ke la ellasiĝo venas de instalaĵoj ligitaj al ciklo de nuklea bruligaĵo aŭ de fabrikado de radioaktivaj fontoj, sen identigi apartan areon.

La rutenio 106 estas fisia produktaĵo devenante de la nuklea industrio, aliparte uzita en kuracadoj. 

https://www.rtbf.be/info/societe/detail_un-nuage-radioactif-a-traverse-l-europe-en-septembre?id=9759715

https://www.youtube.com/watch?v=f3cu28xpRmE

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }