
16/02/2020
La 15an de februaro en Germanio, preskaŭ 18 000 manifestaciantoj kolektiĝis en Erfurto, ĉefurbo de Turingio oriente de la lando. Estro de la regiono estis elektita danke al ekstremdekstro, kio provokis politikan tertremon la 5an de februaro 2020.
«Ni volas nenian akordon kun la faŝistoj: neniam kaj nenie» aŭ «la potencon, ni ne volas je ia ajn prezo» asertas la flagrubandoj en la stratoj de Erfurto.
La manifestacio estis kunvokita fare de larĝa koalicio de politikaj respondeculoj, NeRegistaraj Organizaĵoj, artistoj kaj sindikatanoj, unuiĝintaj sub la nomo #Unteilbar «nedividebla» en Esperanto, post la surpriza elekto de la liberalulo Thomas Kemmerich, danke al la voĉdonoj de la ekstremdekstro. Tio kreis politikan tertremon en la tuta lando.
Lundon, la ĉefaj politikaj organizaĵoj, krom AfD (Alternativo por Germanio), kunsidos en la ĉefurbo de Turingio por decidi kiamaniere eligi el la krizo. Ĉu eblas formi malplimultan koalicion? Ĉu novaj balotoj necesas?
Jamila Schäfer, kun-prezidentino de la verduloj (de la partio Allianco 90 - La Verduloj) en Germanio, venis de Berlino: «Ni subtenus malplimultan koalicion, kiu grupigus la elirantan maldekstran kandidaton Bodo Ramelow, la soci-demokratojn, kaj la verdulojn. Ni delonge pretas por tio».
Trovi politikan stabilecon sen la AfD
Laŭ la kun-prezidantino de la Verduloj, la prioritato estas trovi politikan stabilecon kun registaro, kiu ne laboras kun plimulto subtenata de la faŝistoj. «Tamen, ni konstatis pasintece, dum jam ekzistis protestadoj, ke la liberuloj kaj konservativuloj tute ne estas pretaj toleri maldekstran registaron. Novaj balotoj ebligus al la voĉdonantoj decidi mem pri la vojo, kiun ili volas sekvi».
Tiu mobilizado kontraŭ ekstremdekstro intervenas ankaŭ dum memorfestoj pri liberigo de la naziaj koncentrejoj kaj de la bombadoj de la urbo Dresdeno antaŭ sesdek kvin jaroj.
Aliparte, la ŝoka ondo daŭre disvastiĝas trans la landlimoj de la federacia ŝtato en tiu lando, kiu devos alfronti – plej malfrue en 2021 – la finon de la registaro Merkel, kiu regas de dek kvar jaroj.