22/05/2013
« La tumultoj daŭras », titolas la taggazeto post dua sinsekva nokto de malordo ĉe Husby. En tiu antaŭurbo de Stokholmo, veturiloj estis incendiitaj kaj bandoj de junuloj ĵetis ŝtonojn al la policistoj.
Tiuj okazaĵoj sekvas incidenton estiĝintan ĉe Husby la 13an de majo, kiam policistoj pafmortigis 69-jaran viron kiu minacis ilin.
Sed Dagens Nyheter aldonas ke tiuj tumultoj klariĝas ĉefe per segregacio kaj senlaboreco, en tiuj areoj kie plimulte da loĝantoj estas enmigrantoj ; la polico estas aparte akuzata pri rasistaj diroj kontraŭ junuloj el antaŭurbo.
« Ili traktis nin je « nigrulaĉoj » kaj « simioj » », bedaŭras Al-Khamisi, porparolanto de la organizaĵo Megafonen (La megafono), kiu luktas por pli da socia justeco kaj engaĝiĝas apud la junuloj el la antaŭurbo de Stokholmo.