Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mai 2013 7 12 /05 /mai /2013 10:08
Svedio : Mobilizado kontraŭ elpelo de neplenaĝaj afganoj

12/05/2013

En Svedio kiel en la aliaj landoj de Eŭropa Unio, la rasistaj kaj nehumanaj politikoj kontraŭ azilrajto kaj rezidrajto tuŝas ankaŭ la infanojn.

En Gävle, en la centro de la lando, grupo de afganaj infanoj ekmalsatstrikis la 3an de majo antaŭ la buroo de la migrad-konsilio (Migrationsverkets) sekve al decido pri elpelo kontraŭ ili.

Rapide, solidareca movado konstituiĝis en Gävle por akiri rezidrajton por tiuj infanoj. Lundon 6an de majo, post alvoko de SUF (Ligo de sindikata junularo, sveda anarko-sindikata organizaĵo), cento da geliceanoj el la urbo ekstrikis por manifesti sian solidarecon kun la junaj afganoj minacitaj de elpelo.

Vendredon 10an de majo, pli ol 400 personoj manifestaciis sur la stratoj de Gävle.

Tri ĉefaj depostuloj estis starigitaj de la manifestaciantoj : tuja reguligado de la malpli ol 18-jaraj infanoj, nuligo de la traktato de Dublino kaj reesplorado de la dosieroj de la strikantoj.

Ĉe la fino de la manifestacio, la parolado de Natalia Maskajano, el SUF, estis aparte aplaŭdita, specife kiam ŝi emfazis la kulpon de la politikistoj kaj altfunkciistoj kaj deklaris konklude ke se la situacio de tiuj afganaj infanoj ne solviĝos, tiuj politikistoj kaj altfunkciistoj havos infanan sangon sur la manoj.

Petskribo en sveda lingvo:

http://www.skrivunder.com/lat_de_hungerstrejkande_barnen_i_gavle_stanna#form

https://communismeouvrier.wordpress.com/2013/05/12/suede-mobilisation-contre-lexpulsion-de-mineurs-afghans/#more-26491

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }